Monday 17 August 2009

ŝovklinga tranĉilo

Metiistoj uzas specon de tranĉilo kiu havas munteblan kaj renovigeblan klingon. En la brita angla lingvo ĝi nomiĝas plej ofte Stanley knife. Aliaj nomoj estas utility knife, carpet knife kaj box cutter. Oni uzas ĝin ekzemple por tajli tapiŝon. Unu ebla nomo en Esperanto estus tapiŝtranĉilo.
En Usono, mi kredas, ĝi nomiĝas X-Acto knife.
Kaj Stanley kaj X-Acto estas laŭ sia origino markonomoj.
Laŭ miaj ĝisnunaj esploroj, en la franca kaj la germana ĝi estas konata per la angla vorto cutter — tute strange, ĉar en la angla cutter senkvalifika estas speco de ŝipo. Ni uzas la vorton proprasence en la kunmetaĵoj pastry cutter (tranĉilo), wire cutters (tondilo) kaj diamond cutter (tajlisto). Sed cutter neniel estas nomo de tiu tranĉilo.
En la tranĉilo plej ofte estas strio da kunligitaj klingoj. Kiam unu klingo malakrigas, oni rompas ĝin for kaj antaŭenŝovas la postan por uzo. Pro tio por cutter LePuil-Danvy proponas ŝovklingo (en kukolo unu sola trafo).
La koncerna artikolo en Vikipedio titoliĝas Skatol-tranĉanta tranĉilo (mallerta paŭso de box-cutting knife). Pli bone skatoltranĉilo.
Tamen tiu tranĉilo estas uzata ne nur por tapiŝoj, ne nur por skatoloj. Mi ŝatus indiki la klingoŝanĝeblon per la esperantigo ŝovklinga tranĉilo.

5 comments:

  1. Informcele...
    En la japana lingvo oni nomas ĝin "折る刃式カッターナイフ (oru-ha-siki kattaa-naihu)". En Esperanto "tranĉilo kun rompebla klingo" aŭ "rompoklinga tranĉilo".
    Laŭ artikolo de la japanlingva Vikipedio ĝi estis inventita de japana inĝeniero en 1956.

    ReplyDelete
  2. Tiu traduko pensigas min pri stileto. Cetere, kun propraj nomoj vi facile rezignas pri internacieco (reg.15), ĉu prave? (Pensu ankaŭ pri asprino kaj acetilsalicilka acido, ks.)

    http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_non-English_generic_and_genericized_trademarks

    ReplyDelete
  3. "Ŝovklinga tranĉilo" pensigas pri jeno:
    http://en.wikipedia.org/wiki/Sliding_knife

    ReplyDelete
  4. En la hispana, laux la vortaro de la Regxa Akademio":

    cúter

    ReplyDelete
  5. Tute hazarda renkontigho kun tiu blogo de mia profesoro. Saluton!
    En Svislando mi jam audis, ke oni nomas tian tranchilon "japana tranchilo".

    ReplyDelete