Monday 23 March 2009

the grapevine


Laŭvorte, grapevine estas vito, vinberujo. Sed la plej ofta uzo de tiu vorto en la angla estas metafora: to hear something on the grapevine = ekscii ion ne el la formalaj amaskomunikiloj aŭ el libroj, sed per persona kontakto.
Laŭ OED,
grape-vine Orig., a canard: current during the American civil war, and shortened from ‘a despatch by grape-vine telegraph’ (Funk's Stand. Dict.). Now in general use to indicate the route by which a rumour or a piece of information (often of a secret or private nature) is passed.
Sinonimo en la angla estas bush telegraph, laŭ OED origine aŭstralia:
bush telegraph orig. Austral., bush-rangers' confederates who disseminated information as to the movements of the police; transf., rapid spreading of information, or of a rumour, etc.; the ‘grapevine’

En aliaj lingvoj ĝis nun mi trovis nur germane Flurfunk (“kampara radio”) kaj france téléphone arabe, por kiu LeP-D proponas tamtama telefono, buŝoreltelefono. Ĉu iu iam uzis tiujn esprimojn en la praktiko?
Verŝajne ni ne havas ĝenerale konatan metaforan esprimon en Esperanto. Senmetafore, I heard it on the grapevine (Marvin Gaye!) = mi aŭdis tion per klaĉo. Tekstu:
grapevine vito; on the ~ per klaĉo

9 comments:

  1. Houssais (Dicionário Inglês-Português, 1982), tradukas la anglan “I heard it by the grape-vine” al “Um passarinho me contou” [birdeto diris al mi]. Tiun esprimon mi aŭdis plurfoje. Tio estis la ‘eleganta’ maniero por eviti la plej krudan “fofoca” (/fɔ:’fɒka), kiu egalas al nia ‘klaĉo’. Estis alia esprimo ankaŭ multe uzata kun similaj rezultoj: “Telefone sen fio” (telefono sen drato), io ne imagebla antaŭ ol la ekzisto de poŝtelefonoj. Elementoj de sekretumo ŝvebas super ambaj esprimoj. Mi kredas, ke via ‘~ per klaĉo’ agordas kun la supraj esprimoj, kaj ĝi estas bona.

    ReplyDelete
  2. Kolego André Ruysschaert petas ke mi demandu:

    Lau mia memoro, kaj lau diversaj fontoj (i.a. http://en.wikipedia.org/wiki/I_Heard_It_Through_the_Grapevine), ne "on", sed "through". Chu diferenco inter la brita kaj usona uzoj?

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  3. Cxu eble ankaux "busx-al-orele" transdonas saman nuancon?
    Jen mi trovas egaligon de "/on the/ grapevine" kun la francajxo inspirinta la Esperantan esprimon:
    http://www.guardian.co.uk/books/2000/jul/29/internationalwriting.paulwebster
    These books must have surfaced through the reader grapevine known as bouche-à-l'oreille.

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  4. Mi plurfoje uzis en E-o esprimojn kun la radiko tamtam/ por tio. Kaj mi ne estas sola. Mi ne uzas birdeto diris tion al mi ĉar ĝi sonas tro italece al mi, sed kompreneble se alinacianoj uzas, mi ne malaprobas. Klaĉo jam havas aliajn kromsignifojn.

    Kompreneble, nuntempe sufiĉas diri “mi legis tion en blogo”...

    ReplyDelete
  5. dariokabe,
    por mi "tamtami", efektive tute uzata ankaux laux mia percepto, kromhavas (cxefhavas?) la ideon ke oni insistas pri sia mesagxo, ripete gxin donas, ecx ne nepre malrekte. Cxu pro la sendube tiusenca uzado de "tamburas"?

    ReplyDelete
  6. Pistike65: Mi ĝojas, ke ankaŭ vi opinias vivanta la ĉisencan tamtam/

    Nu, laŭ mi, ĝia ĉefa kromsignifo estas, ke mesaĝo dissendiĝas tra iu neoficiala tamen ekzistanta strukturo: la karcera, oficeja, fan/ar/a tamtamoj, kaj se mi komprenas bone, tion ankaŭ implicas Flurfunk, bush telegraph kaj téléphone arabe. Tia neformala strukturo ne havas flukontrolon, do ofte mesaĝoj dissendiĝas plurfoje, tial la ripetado. Mi ne uzus tamtam/ se temas pri unufoja informliko el “profundaj gorĝoj” aŭ “talpoj” (ĉu tiaj esprimoj malkaŝas mian aĝon?). Aliflanke mi ne scias ĉu ankaŭ en tiu kazo anglalingvanoj parolus pri grapevine (mi kredas, ke ne.)

    ReplyDelete
  7. por la amuzo: alia franca esprimo pri onidiro en oficeja medio estas "mi eksciis per radio koridoro".

    krom klaĉo kaj tamtamo ĉu mi aŭdis el/per onidiro ne taŭgus en iuj kuntekstoj?

    ReplyDelete
  8. En Hispanio oni diras "radio macuto", kaj De Diego proponas por tio "tamtamo" kaj aldonas "Duonoficiala"

    ReplyDelete
  9. "Per klaĉo" estas bona traduko.

    Mi neniam antaŭe sciis pri "tamtamo."

    Ankaŭ en la angla ni havas tiun esprimon "birdeto rakontis al mi."

    ReplyDelete