tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post2491449027185037868..comments2024-01-29T15:07:48.872+00:00Comments on vortaro-blogo: ikJohn Wellshttp://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comBlogger4125tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-60321942942347739242009-10-30T18:50:18.031+00:002009-10-30T18:50:18.031+00:00La temo memorigas min pri parto de poemo de Raymon...La temo memorigas min pri parto de poemo de Raymond Schwartz:

Tiuj, kiuj retoras per retoriko,
kiuj logas per logiko,
kiuj penas per peniko,
orakolas per ora koliko,
kiuj kontaktas kun taktiko,
kiuj amas kun amiko
kaj sin klinas en kliniko,
tiuj, kiuj postrestas
kaj tial protestas
laŭ ĉiuj reguloj de la protestiko...

http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr41/provo.htmlAnonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-7557129217387396432009-10-30T08:29:54.166+00:002009-10-30T08:29:54.166+00:00Kial oni ne povas nomi la sciencon de testado &quo...Kial oni ne povas nomi la sciencon de testado "testiko"? Ĉar la vorto "testiko" estas jam establita kaj la kolizio estus tro ridinda. Eble povus ekzisti lingvo, en kiu la vorto "testiko" estas uzata kun ambaŭ sencoj, sed estas malfacile imagi, kiel oni irus al tia lingvo de la nuna.

Mi konsentas pri via dubo pri la taŭgeco de nacilingvaj vortoj kiel kriterio por formi Esperantajn vortojn. Tamen, ĉu la Esperanta vorto "komputiko" estas paŭsaĵo de nacilingva vorto? Supozeble ne, kaj tial John Wells prave elektis ĝin kiel ekzemplon de la sufiko -ik'. Tamen, ĉu li prave nomas ĝin evitinda, tio estas alia demando. Laŭ mi estas domaĝe malrekomendi ĝuste la plej Esperantajn vortojn, kaj la argumento por malrekomendi ĝin ŝajnas esti, ke la vorto "formiko" (kiun oni ja ne uzas por nomi sciencon) estus konfuza (se oni uzus ĝin). Tio estas stranga argumento, laŭ mi!Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-47206643312389617002009-10-29T07:10:28.500+00:002009-10-29T07:10:28.500+00:00Anonymous skribis:
> Evidente oni ne povas aldo...Anonymous skribis:
> Evidente oni ne povas aldoni la sufikson -ik' al test- por formi vorton por "la scienco de testado", sed tio ne signifas, ke oni ne povas aldoni la sufikson -ik' al komput- por formi la vorton "komputiko".

Kial ne? Certe ekzistas scienco pri testado, same kiel ekzistas scienco pri komputado. Se la sufikso supozeble funkcias por signifi "la scienco de io", kial oni ne povas aldoni ĝin al "test" por krei "testiko"? Simple pro kolizio kun la radiko "testik"? Vi ĵus argumentis ke "kriketo", "maĉeto", ktp ne malebligas uzon de sufikso "et".

(Mi hakis vojon tra la ĝangalo per maĉeto... Post denta operacio, mi devis maĉi mian manĝon per delikataj maĉetoj... Dum la granda ŝaka turniro okazis ankaŭ kelkaj neseriozaj maĉetoj inter nespertaj lokaj famuloj por amuzi homojn...)

Mi supozas ke la vera kriterio uzi "ik" kiel "scienco" estas tio, ĉu estas populara nacilingva simila vorto. (Tial oni sensence uzas "lingvistiko" anstataŭ "lingviko".) Mi dubas ĉu tio estas taŭga kriterio en konsekvenca internacia lingvo...Russ Williamshttps://www.blogger.com/profile/03390210849239360669noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-47120312389442995572009-10-28T23:33:38.216+00:002009-10-28T23:33:38.216+00:00Laŭ mi la argumento estas maltrafa: ekzistas la su...Laŭ mi la argumento estas maltrafa: ekzistas la sufikso -et', sed la vortoj "kriketo", "maĉeto", ktp ne subite ŝajnas pro tio havi alian signifon. Evidente oni ne povas aldoni la sufikson -ik' al test- por formi vorton por "la scienco de testado", sed tio ne signifas, ke oni ne povas aldoni la sufikson -ik' al komput- por formi la vorton "komputiko". La vorto "komputiko" ne kaŭzas konfuzon, kaj ĝi estas multe uzata.

ReVo traktas la vortojn "lingvistiko" kaj "komputiko" kiel nekunmetitajn. PIV2002 traktas ambaŭ kiel sufiksitajn. Ŝajne vi proponas trakti unu kiel nekunmetitan kaj la alian kiel sufiksitan, kaj tio ŝajnas al mi bona meza vojo.Anonymousnoreply@blogger.com