tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post2989224957583635293..comments2024-01-29T15:07:48.872+00:00Comments on vortaro-blogo: (male) chauvinismJohn Wellshttp://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comBlogger6125tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-7832860933291095502009-02-15T15:27:00.000+00:002009-02-15T15:27:00.000+00:00interese pri la anglalingva distingo inter machism...interese pri la anglalingva distingo inter machismo kaj male chauvinism. En Esperanto, same kiel Jorge, mi sengxene uzadis gxis nun "masklismo", kaj ne pensis pri pluaj subdistingoj. Sed via tasko kiel elangla vortaristo estas evidente speguli signifdiferencojn ekzistantajn en la angla.
Sed cxu ne estas tiel ke en Esp. ni uzas "masklismo" unuavice kiel ekvivalenton de "male chauvinism"? Ekz. en Vikipedio "masklismo" ("aŭ preferinde virismo", Vikipedio diras) ja transsendas al la artikolo "machismo" de la anglalingva Vikipedio, tamen mem donas difinon kiu respondas plie al tiu de la angla "machismo".
Sten Johansson, Jens Larsen, la Espa Le Monde Dilomatique, kaj gugleble multaj aliaj uzas "masklismo" laux la signifo "male chauvinism".pistike65https://www.blogger.com/profile/08556336895917346660noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-64307323767363858342009-02-03T16:15:00.000+00:002009-02-03T16:15:00.000+00:00la franca ŝovinismo restis ĉe la malnova senco. f...la franca ŝovinismo restis ĉe la malnova senco. franclingve viran ŝovinismon oni komprenus plej verŝajne kiel specife viran tronaciismon.ĵeromohttps://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-45462437285172951732009-02-03T09:48:00.000+00:002009-02-03T09:48:00.000+00:00En la angla oni distingas inter machismo (? = mask...En la angla oni distingas inter machismo (? = masklismo, virismo), kun emfazo al virecaj kvalitoj kaj intervira rivaleco, kaj male chauvinism (? = falusismo), kun emfazo al vira supereco kaj la duarangigo de inoj.
Tial masklismo ŝajnas esti nekontentiga traduko de male chauvinism.John Wellshttps://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-13825859180926151382009-02-02T13:39:00.000+00:002009-02-02T13:39:00.000+00:00Guglado pri "virismo" donas multe da interesaj tra...Guglado pri "virismo" donas multe da interesaj trafoj, ankaŭ en tre bonaj tekstoj. Ĝi impresas al mi sufiĉe neŭtrale, iomete malpli polemike ol la finna "sovinismi", kies signifo evoluis simile al la angla vorto. Ŝajnas al mi, ke ankaŭ svede oni foje uzas la vorton "chauvinism" por signifi virsuperismon (Bertilo certe scias pli bone). Pri la germana: chu ne ekzistas la vorto "Chauvi" ĝuste por male chauvinist pig? Do, la sencoevoluo de fanatika patriotismo al virismo aŭ alia diskriminaciismo ŝajnas ne nur anglalingva fenomeno (sed ja eble angle influita).

La vorto estas ne malofte uzata malŝate, malaprobe. Esperanto, pro sia inspira kreemo, estas fruktodona grundo por naski amason da emoci-plenaj vortoj el sia propra krudmaterialo. Kie estas niaj batalantaj gekokoj?

Falokratio, masklokratio kaj patriarkismo (kaj ankaŭ masklismo) ŝajnas al mi alistilaj, iom alicelaj kaj tro esoteraj por ĉiutaga uzo. "Patriarkismo" eble plej trafas kiel sociologia koncepto, speco de socia organizo.Harri Lainehttps://www.blogger.com/profile/12922186239735205531noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-20290143427977761702009-02-02T11:35:00.000+00:002009-02-02T11:35:00.000+00:00Ali-teme: por "claim responsibility" (pri atenco),...Ali-teme: por "claim responsibility" (pri atenco), uzeblas "atribui al si, imputi al si":

Ĝis nun neniu atribuis / imputis al si la atencon kontraŭ la ĉefministro.Jorgehttps://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-26264014033921903722009-02-02T11:15:00.000+00:002009-02-02T11:15:00.000+00:00Mi aŭdis kaj mem uzas la vortojn "masklismo, maskl...Mi aŭdis kaj mem uzas la vortojn "masklismo, masklisto" (troveblajn en la vortaro de Diego). Laŭ la hispanlingva, poste internaciiĝinta, "machismo", el "macho = masklo, viro".Jorgehttps://www.blogger.com/profile/15743425135098194164noreply@blogger.com