tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post4519410282121376166..comments2024-01-29T15:07:48.872+00:00Comments on vortaro-blogo: fruktoj kaj arbojJohn Wellshttp://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comBlogger3125tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-81782392231732232632009-01-19T08:17:00.000+00:002009-01-19T08:17:00.000+00:00Vidu novan afiŝon (19 jan).Vidu novan afiŝon (19 jan).John Wellshttps://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-15691380238741813242009-01-18T14:15:00.000+00:002009-01-18T14:15:00.000+00:00Mi konsentas kun Edmund ke en la angla uzi "apple"...Mi konsentas kun Edmund ke en la angla uzi "apple" por mencii arbon estus strange, miasperte - la vorto pensigas min pri la frukto, kaj mi verŝajne preskaŭ ĉiam renkontas "apple tree" por mencii la arbon en reala vivo. "That's a big apple!" "I like apples." "I saw a beautiful apple." Hmm...

Sed en Esperanto, mi ne scias... la simpleco de "pomo" por ambaŭ (kaj "pomfrukto" kaj "pomujo/pomarbo" kiam necesas klarigi ambiguon) povus esti bona. Mi konsentas ke la duopa sistemo, same kiel landonomoj kaj popolnomoj, estas ĝena. Sed mi ne scias.

Simila konfuzo aperas pri "sojo", kiu (laŭ PIV) estas la bruna saŭco, anstataŭ la planto aŭ la fabo, tre kontraŭ uzo en aliaj lingvoj...! En reala Esperanta vivo, mi renkontas "sojo" por la planto, "sojo" aŭ "sojfabo" por la fabo, kaj "sojsaŭco" por la saŭco. (Mi scivolas ĉu tio estas la sperto de plejmulto de Esperantistoj.) La vortaro de Butler donas pli sencan (laŭ mi) difinon de "sojo" ol PIV.Russ Williamshttps://www.blogger.com/profile/03390210849239360669noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-63259123078741259802009-01-17T22:42:00.000+00:002009-01-17T22:42:00.000+00:00Tamen, se oni diras "pomo" aŭ "apple", oni pensas ...Tamen, se oni diras "pomo" aŭ "apple", oni pensas unuavice pri frukto. (Laŭ mi estas pli ol iomete strange nomi arbon "pomo" aŭ "apple".) Aliflanke, se oni diras "rozo" aŭ "rose", oni pensas unuavice pri planto aŭ pri floro - ne pri la frukto (el kiu la svedoj faras supon). Se funkcias tiel same en ambaŭ lingvoj, la traduko estas facila. Tamen, se en unu lingvo la vorto signifas ĉefe la frunkton, dum en la alia ĝi signifas ĉefe la planton, ideale oni devus iel indiki tion en tradukvortaro. "Sorpo" kaj "rowan" eble estas tia paro, kvankam tio ĉiuokaze estas malfacila traduko, ĉar la vortoj eble ankaŭ celas malsamajn speciojn de sorbuso.

Certe mi konsentas, ke "papajo" estas kaj frukto kaj planto. (Kvankam la ĉina infanlibro "Plaŭ! Plaŭ!" uzas la vorton "papajofrukto".)Edmundohttps://www.blogger.com/profile/14114344287734225692noreply@blogger.com