tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post8416100082540306430..comments2024-01-29T15:07:48.872+00:00Comments on vortaro-blogo: lumoj de aŭtoJohn Wellshttp://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comBlogger7125tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-78763391844408189032016-02-03T13:01:11.977+00:002016-02-03T13:01:11.977+00:00Bonega posteno. Konservu posting tia speco de info...Bonega posteno. Konservu posting tia speco de info sur via paĝo. Im vere impresita de via retejo. Saluton tie, Vi faris grandan laborpostenon. Mi sendube digg ĝi kaj individue rekomendas al miaj amikoj. Mi certas ke ili estos profitis el tiu retejo.Rental Mobil Bogorhttp://goo.gl/m8ETUDnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-17024317779050051792009-03-07T20:15:00.000+00:002009-03-07T20:15:00.000+00:00Mi ankaŭ pensas ke "antaŭlumo" estas la plej taŭga...Mi ankaŭ pensas ke "antaŭlumo" estas la plej taŭga esprimo por "headlight".Markoshttps://www.blogger.com/profile/08709056778257330738noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-16501936401202796722009-03-06T15:55:00.000+00:002009-03-06T15:55:00.000+00:00Mi konsentas kun pistike65: headlights estus antaŭ...Mi konsentas kun pistike65: headlights estus antaŭlumoj kaj taillights estus postlumoj. dariokabe mencias, ke la signifo de antaŭlumo estas tro granda, sed mi ne certas pri la malsameco inter headlights kaj parking lights kaj ĉu tiu malsameco gravas. Eble ĉe aŭtoj ĉeflumo estas logika, sed ĉe bicikloj, postlumoj emas esti pli brilaj ol antaŭlumoj.zooplahhttps://www.blogger.com/profile/05844705158556362240noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-7758429857093223952009-03-05T23:45:00.000+00:002009-03-05T23:45:00.000+00:00Pri reflektoro: mi atentigas, ke ĉe la Hungaraj Fe...Pri reflektoro: mi atentigas, ke ĉe la Hungaraj Fervojoj ne temas pri simpla reflektilo, sed pri lanterno, kiu havas multajn proprajn “lumemisiilojn”. Tiu uzo do kongruas kun ĉiuj trafoj de reflektor en la Tekstaro, nome temas pri aparato, ĉu sceneja, filmstudia, aŭtomobila, bicikla, ktp., kiu havas kaj propran lumfonton kaj reflektilon (paraboloidan spegulon) por redirekti ĝustacele ĉiujn lumradiojn. La insekto de Fundamenta Krestomatio, se mi bone bildigas al mi tiutempajn lanternojn, ne povis flugi kontraŭ la reflektilon, do ĝis malantaŭ la lumfonto, sed ja kontraŭ la reflektoron, pli precize kontraŭ ties antaŭan vitron. Por anglalingvanoj do tiu vorto estas falsa amiko: reflector estas nur reflektilo. En la itala, riflettore estas kaj reflektilo, kaj (dua signifo ĉe Minnaja) reflektoro: la plej ofta komunlingva uzo de tiu vorto celas la scenejajn lumojn, ĉar la aŭtomobilajn nomas tiel nur policanoj kaj pedantuloj.

Kiel paroli pri reflekta teleskopo estas decido de niaj astronomoj. Laŭ Minnaja ĝi estu astronomia reflektilo, sed dua signifo de reflektoro ĝenus neniun.

Kompreneble retroreflectors tute ne estas reflektoroj. Ili estas nur (retro)reflektiloj.

Vi ja pravas, ke ĉe lampo pli gravas ampolo ol reflektilo kaj do strangas, ke la tuton oni nomas per la origina nomo de la malpli grava parto, sed kiam tiaj aparatoj estis inventitaj, la distinga novaĵo estis la reflektilo, ne la lumfonto, kiu jam ekzistis pli frue. Same nuntempe, kiam oni diras mobile oni nomas poŝtelefonojn laŭ la pli nova, ne la pli grava eco.

Do, por teknikistoj, ĉiuj eksteraj aŭtomobilaj lumoj estas fakte reflektoroj, sed via listo de lum-vortoj estas tute en ordo por komuna uzo.

Por fog lights Minnaja havas kontraŭnebulajn reflektorojn, sed viaj nebullumoj estas senprobleme kaj senhezite preferindaj. Vian proponon pri ĉeflumo mi ŝatas, ĝi estas tute natura. La antaŭlumoj de István ankaŭ nature apartenas al la spontana uzado, kaj ĝenerale indikas kaj ĉeflumojn kaj parkadlumoj. Tamen ĉe ĉi-lastaj mi havas problemon. Lego de http://en.wikipedia.org/wiki/Automotive_lighting
kaj de http://de.wikipedia.org/wiki/Parklicht
konfirmis mian suspekton, ke por usonanoj kaj germanoj parkadlumoj estas malsamaj aferoj. Mi ĉikaze do plene britemus kaj konsilus traduki front sidelights per flankaj antaŭlumoj kaj lasi parkadlumojn, staradlumojn, poziciajn lumojn kaj simile al la spontana uzado, laŭ la diversaj leĝaj devoj de la malsamaj landoj, kie ambaŭ uzadoj, kaj de lingvo kaj de aŭtomobilo, okazas.Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-63307756807859488042009-03-05T22:21:00.000+00:002009-03-05T22:21:00.000+00:00... miaopinie lampo-derivaĵoj same bonus aŭ pli bo...... miaopinie lampo-derivaĵoj same bonus aŭ pli bonus ol lumo-derivaĵoj.

cetere mi memoras, ke sinjoro grattapaglia laboris ĉe kompanio fiat. plurajn pri-aŭtajn dokumentojn li publikigis en la lingvo internacia. supozeble li estas plu kontaktebla ĉe bona espero en brazilo, kaj li povus ankoraŭ sciigi pri la uzita fakvortaro.ĵeromohttps://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-296802320310654212009-03-05T21:08:00.000+00:002009-03-05T21:08:00.000+00:00Vidu paghon 185 en Esperanta Bildvortaro.Vidu paghon 185 en Esperanta Bildvortaro.Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-62774580404021015272009-03-05T13:54:00.000+00:002009-03-05T13:54:00.000+00:00se rear lights = postlumoj, cxu ne logikus por hea...se rear lights = postlumoj, cxu ne logikus por headlights = antauxlumoj?
Sed mi neniel fakas pri auxtoj; ecx mia permesilo, kostinta jarojn da peno kaj montojn da mono, jxus malvalidigxis.

amike
István Ertlpistike65https://www.blogger.com/profile/08556336895917346660noreply@blogger.com