tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post8994180772914340316..comments2024-01-29T15:07:48.872+00:00Comments on vortaro-blogo: lardo kaj baconJohn Wellshttp://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comBlogger5125tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-78875799073077434762009-04-14T17:46:00.000+01:002009-04-14T17:46:00.000+01:00En la itala foje oni uzas la vorton bacon (kompren...En la itala foje oni uzas la vorton bacon (kompreneble ni prononcas [ˈbɛkon], sed tio estas temo por via alia blogo). Ni uzas ĝin ekskluzive por la brita matenmanĝaĵo, kiel same ia E-a novradiko nur povus esti brita nacikultura vorto. Se vi volas substreki, ke manĝaĵoj en Britujo estas pli-malpli similaj al tiuj de la cetera mondo (opinio, pri kiu multaj kontinentanoj tamen malkonsentus) restu ĉe via malemo al bekon/o.

Kiam oni lernas la anglan en Italio, oni egaligas la anglan bacon al la itala pancetta. Ĉi lasta, kun tre signifaj regionaj diferencoj pri formo, preparado kaj nomo, tamen pli malpli ekzistas ĉe ni en la samaj variaĵoj kiel en Britujo. La plej ofta estas ia streaky bacon en rondaj splitoj, dum la plej maloftaj estas la kubetoj, kaj mi miras, ke ĝuste por tiuj vi uzas la italan nomon. En la itala, la vorto lardo samsignifas kiel la angla lard, kaj speck estas ekskluzive, kiel regionkultura vorto de Suda Tirolo, “fumaĵita ŝinko”.

Minnaja tradukas pancetta per duongrasa lardo, kaj tio perfekte kongruas kun via propono, kiun mi aprobas. Kial ne precizigi ankaŭ en la angla-esperanta parto?

bacon duongrasa lardo; (back bacon, Canadian bacon) ŝinkolardoAnonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-64044520390657305142009-04-14T11:40:00.000+01:002009-04-14T11:40:00.000+01:00Nu, mi ĉiam kredis ke "lardo" unuformigas ĉiaspeca...Nu, mi ĉiam kredis ke "lardo" unuformigas ĉiaspecajn manĝeblajn porko-grasojn.

En la hispana ni uzas "tocino" kiam temas pri kruda, sed kuirota, porko-graso. Se ĝi estas ŝmirebla, la nomo estas "manteca". Aliaj sal- aŭ fum-peklitaj grasoj havas diversajn nomojn: "panceta", "torrezno" kaj eĉ "bacon" (foje hispanigita kiel "beicon").

Por ĉiuj mi uzas "lardo"-n, kun nuancaj afiksoj aŭ adjektivoj.

"Lardo" prezentas similan problemon al "kolbaso": la abundo de diversaj kolbasoj -laŭ ingrediencoj kaj deven-regionoj- estas submetita al unu sola vorto... kion fari!Manuelhttps://www.blogger.com/profile/18375658178529217975noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-21066757243678021872009-04-13T21:15:00.000+01:002009-04-13T21:15:00.000+01:00@ Lee: laŭ mia supozo, usona "bacon" = brita "stre...@ Lee: laŭ mia supozo,
usona "bacon" = brita "streaky bacon";
usona "Canadian bacon" = brita "back bacon".
"Rasher" = maldika tranĉaĵo (slice).John Wellshttps://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-60930151741194002712009-04-13T19:10:00.000+01:002009-04-13T19:10:00.000+01:00Usonano neniel komprenus, tamen, kio estas au "str...Usonano neniel komprenus, tamen, kio estas au "streaky bacon" au "back bacon" (kaj mi ne komprenas el la foto kio estas "rashers"). Por ni kutime estas nur "bacon" kaj "canadian bacon".

Lastatempe aperis iaspeca "bacon" farita el melagrajho . . . "turkey bacon". Ghi estas sufiche bongusta, sed tute ne rilatas al tradicia "bacon", krom lau aspekto.

LeeLeehttps://www.blogger.com/profile/02118846709366484736noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-63717640437820022252009-04-13T15:32:00.000+01:002009-04-13T15:32:00.000+01:00Mi mem ofte scivolemis, kiel plej bone esprimi "ba...Mi mem ofte scivolemis, kiel plej bone esprimi "bacon". "Ŝinkolardo" ŝajnas tre bone uzebla.Bertilohttps://www.blogger.com/profile/12749082010104581305noreply@blogger.com