tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post971628711313013082..comments2024-01-29T15:07:48.872+00:00Comments on vortaro-blogo: publicityJohn Wellshttp://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comBlogger3125tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-40580200252854998382009-10-27T10:52:09.663+00:002009-10-27T10:52:09.663+00:00Mi ne memoras vidi "publici" en tiu rekl...Mi ne memoras vidi "publici" en tiu reklama/informa/propaganda/antaŭeniga/disvastiga/diskoniga/famiga/ktp senco. (Eble gi pli oftas inter britaj ol usonaj Esperantistoj? Mi ne scias.) Ĉar ekzistas multaj aliaj vortoj por tio, mi preferas lasi "publici" al la pli specifa senco de tiu verka agado en gazetoj, ĉar mankas specifaj vortoj por priskribi tian verkadon, kaj ŝajnas malhelpe plivastigi kaj ambiguigi la sencon de "publici".

Krome indas mencii ke tiu propagandeca senco estas ofte esprimita per "promocii" (ofte de polaj Esperantistoj, sed certe ne nur de ili), kiu ŝajnas erara uzo de tiu vorto laŭ ĉiuj vortaroj, tamen pli kaj pli ofta...Russ Williamshttps://www.blogger.com/profile/03390210849239360669noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-53221248968285676752009-10-26T13:49:13.462+00:002009-10-26T13:49:13.462+00:00Mi forgesis diri, ke en la angla-Esperanta parto m...Mi forgesis diri, ke en la angla-Esperanta parto mi metis:
publicity reklam-o, -ado; diskon-igo, -ateco; informado (al la publiko)
Kion mi metu en la inversa direkto sub public/i?John Wellshttps://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-85658293324653921232009-10-26T11:57:11.593+00:002009-10-26T11:57:11.593+00:00Mi cxiam pensis ke "publicity" estas sim...Mi cxiam pensis ke "publicity" estas simple "reklam(ad)o". En mia traduko el la Phillipson-libro la vorto aperis sxaje dufoje:

"There are powerful forces behind the marketing of English as the contemporary language of European unity. Symptomatic of the wishful thinking of global English is the publicity marketing The International Herald Tribune."

"Potencaj fortoj agas malantaux la merkatado de la angla kiel la moderna lingvo de euxropa unueco. Tian dezirpensadon pri tutmondeco de la angla simptomas reklamo pri The International Herald Tribune."

Kaj (jen tamen ne "reklamo"):

"It is possible that the Germans also boycotted meetings in Sweden in 2000, but if this in fact happened, there does not appear to have been publicity or press coverage about the issue."
"Estas eble ke la germanoj bojkotis ankaux kunvenojn en Svedio en 2000, sed se tiel okazis, sxajne mankis publikaj informoj aux gazetara pritrakto de tiu novajxo."

amike
István Ertlpistike65https://www.blogger.com/profile/08556336895917346660noreply@blogger.com