tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post2420011988505207411..comments2024-01-29T15:07:48.872+00:00Comments on vortaro-blogo: nerds and geeksJohn Wellshttp://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comBlogger16125tag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-2040324934630397402009-03-26T19:40:00.000+00:002009-03-26T19:40:00.000+00:00Mi ofte uzis parole la vorton ”giko”.Sed eble mi e...Mi ofte uzis parole la vorton ”giko”.
Sed eble mi estas giko pri ŝikaj neologismoj… :->musubanahttps://www.blogger.com/profile/00357704778050804587noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-86874498247142841802009-03-26T19:38:00.000+00:002009-03-26T19:38:00.000+00:00This comment has been removed by the author.musubanahttps://www.blogger.com/profile/00357704778050804587noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-67315106966320653272009-03-25T19:35:00.000+00:002009-03-25T19:35:00.000+00:00Mi ĵus legis amuzan (kaj sufiĉe bonan) klarigon pr...Mi ĵus legis amuzan (kaj sufiĉe bonan) klarigon pri la diferencoj inter "geek", "nerd", kaj "dork":
http://boardgamegeek.com/article/3269755#3269755Russ Williamshttps://www.blogger.com/profile/03390210849239360669noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-19006967582594337732009-03-25T02:34:00.000+00:002009-03-25T02:34:00.000+00:00Jes, mi ofte scivolas pri tiuj terminoj. Mi eviden...Jes, mi ofte scivolas pri tiuj terminoj. Mi evidente estas geek/nerd; mi ne havas sociajn lertojn (kiel oni povas ekscii per miaj oftaj senpunktaj ĝenaj respondoj). Ergane uzas la terminon teknomaniulo por geek kaj malgraciulo por nerd. Mi mem priskribas min kiel strangulon; mi ne ŝatas aferojn, kiujn la plejparto da homoj ŝatas, kaj ŝatas strangajn aferojn (interalie komputiloj kaj la lingvoscienco).

Geeks estas unu el la du grupoj, kiuj studas Esperanton; la alia (verŝajne pli granda) estas la idealistoj.zooplahhttps://www.blogger.com/profile/05844705158556362240noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-58936958377113203432009-03-24T23:41:00.000+00:002009-03-24T23:41:00.000+00:00@dariokabe:La redaktofino de la tuto estos eble la...@dariokabe:
La redaktofino de la tuto estos eble la komenco de septembro 2009, aŭ baldaŭ poste. Antaŭ tiam mi supozeble relegos la komentojn kaj povos eventuale fari ŝanĝojn al la malneto.
(Mi jam faris malneton de pli ol la duono: pro tio, kiam vi demandis pri hack(er) mi povis tuj raporti, kio nun staras en la reviziita teksto.)John Wellshttps://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-50650004495646237892009-03-24T11:58:00.000+00:002009-03-24T11:58:00.000+00:00hack haki; kodumi; (lu)ĉeval-o, -aĉo; servutulokod...hack haki; kodumi; (lu)ĉeval-o, -aĉo; servutulo

kodumi enestas, do perfekte laŭ mi.

Mi trafas la okazon por demandi: post kiom da tempo vi finrevizias kapvortojn kaj ne plu havas sencon aldoni komenton al la koncerna blogaĵo?Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-15304130309125727012009-03-24T08:29:00.000+00:002009-03-24T08:29:00.000+00:00@ dariokabe: hacker pro koncizemo ne enestas. La n...@ dariokabe: hacker pro koncizemo ne enestas. La nuna (jam reviziita) hack tekstas:
hack haki; kodumi; (lu)ĉeval-o, -aĉo; servutuloJohn Wellshttps://www.blogger.com/profile/13684304410735867148noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-22431816847766701912009-03-23T17:41:00.000+00:002009-03-23T17:41:00.000+00:00por mi, meksikano, nerd estas.. studemulo.. kaj ge...por mi, meksikano, nerd estas.. studemulo.. kaj geek estas iu kiu scias multe pri io, ne labore rilate..

geek pri la simpsons
geek pri anime
geek pri komputiloj

nerd, estas ĉiam stud-rilata::júbilo::haku::https://www.blogger.com/profile/08312683160769890925noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-51557711119806072462009-03-23T17:23:00.000+00:002009-03-23T17:23:00.000+00:00jes, "obsedo" aŭ "manio" taŭgas, precipe por la ma...jes, "obsedo" aŭ "manio" taŭgas, precipe por la malŝata nuanco. teĥnikomaniulo / teĥnikobsedulo, komputomaniulo / komptuobsedulo, lingvomaniulo / lingvobsedulo kaj similaj...ĵeromohttps://www.blogger.com/profile/14872357059186146011noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-26961555803761836382009-03-23T09:55:00.000+00:002009-03-23T09:55:00.000+00:00Fakte, mi miras ke ankoraux (cxu?) ne aperis en la...Fakte, mi miras ke ankoraux (cxu?) ne aperis en la diskuto la radiko "obsed-".
Aux cxu "obsedato" estus plie "freak"?

amike
Istvan

P.s. Teo Jung estis obsedata pri ata/ita, kaj, same, Waringhien estis obsedita de gxi.pistike65https://www.blogger.com/profile/08556336895917346660noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-45019677946785393112009-03-23T08:56:00.000+00:002009-03-23T08:56:00.000+00:00Mi legis la komenton de Russ nur post afiŝado de l...Mi legis la komenton de Russ nur post afiŝado de la mia. Mi konsentas kun li, do eble ĉe geek: studema spertulo, fakulo; kodumulo, fanatikulo (ĉefe pri malfacile lerneblaj teĥnologiaĵoj, teĥnikoj, artoj...)Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-50698553116849372072009-03-23T08:47:00.000+00:002009-03-23T08:47:00.000+00:00nerd povas esti malestima esprimo, sed geek povas ...nerd povas esti malestima esprimo, sed geek povas esti fiera mempriskribo

Absolute jes. Mi vidis tion okazi laŭlonge de mia profesia vivo (mi sendis mian unuan retleteron en 1987): fine de la 1980aj jaroj, la fiere mempriskriba vorto de ni teknologiaj frikoj estis hacker. Poste amaskomunikiloj ekpropagandis la ideon, ke decaj homoj ne faras mem, sed aĉetas finitajn industriajn produktojn. Ili do ŝtelis tiun vorton kaj donis al ĝi la signifon de “retpirato”, “teknologia maliculo”. Kontraŭbatale, ni klopodadis kontrasti hacker (brilan memfaremulon) kontraŭ cracker (malica kontraŭleĝulo). En E-o, tio fiksiĝis (danke al S. Pokrovskij) al la tre trafaj kod/um/ul/o kontraŭ kod/romp/ist/o, kiel atestas la koncerna vikipedia artikolo (tamen plena je maĝustaĵoj). En la (komput-ĵargona) angla tamen la amaskomunikila premo estis tro forta, kaj, fine de la 1990aj, ĉefe la junuloj komencis uzi la paron geek/hacker anstataŭ hacker/cracker, do lasis hacker drivi al “la malluma flanko de la forto” kaj ekuzis la fiere mempriskriban geek, kiu (en mia nedenaska, profesiĵargona angla) nur tiam ekdiferenciĝis de nerd.

(Hehe, tio estis jam komento por kiam ni traktos hacker. Mi anticipas... kaj nur aldonas, ke kodrompisto ja vere estus code breaker, sed mi vidas konceptan kontinuecon kaj neniun malfacilon en tia plursignifeco. Kompreneble, inter la retpiratoj estas ankaŭ ĝenaj skriptaĉuloj...)

Revene al nerd: mi kredas, ke stud/em/ul/o plej bone kaptas kaj la ĉefan signifon kaj la eblan malŝatan signifon de “studema strangulo”, dum sciemulo laŭ mi ne same taŭgas, ĉar plejofte sciemo estas aprobinda, kaj ĝia eventuale malŝata signifo direktiĝus al “naz-ŝovado” kaj ne al socia mallerto. Mallertulo kaj strangulo bonas laŭ mi.

Kaj mi metus ĉe geek: studema spertulo, fakulo; kodumulo, komput-fanatikulo, teknik-fanatikulo.Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-62310879319406457362009-03-23T08:13:00.000+00:002009-03-23T08:13:00.000+00:00La vorto "geek" problemetas pro tre ampleksa kolek...La vorto "geek" problemetas pro tre ampleksa kolekto de difinoj kaj nuancoj. Povus estis simple mallertulo kiel "nerd", povus esti teĥnikemulo (pri komputiloj kaj programado, aŭ scienco, aŭ matematiko, ktp), povus esti tre entuziasma multscia spertulo pri ia specifa ŝatokupo (ekzemple vidu http://boardgamegeek.com - mi kaj multaj aliaj certe priskribus nin mem kiel "boardgame geeks" - kaj mi ankaŭ konas homojn, kiuj priskribas sin kiel "science fiction geek", "language geek", "car geek", "sushi geek", "knitting geek", ktp).

Sufiĉe ofte en forumoj aperas diskutoj kiel traduki "geek" en Esperanton. Ekz:
http://en.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=3979
Laŭ mi ne eblas trovi plenan ekvivalenton en la ĝenerala senco - oni devas decidi kiun specifan signifon aŭ nuancon oni celas. Viaj difinoj sonas sufiĉe en ordo laŭ mi, kvankam eble "sciemulo" taŭgus ANKAŬ por "geek", ne nur "nerd". Multaj pliaj ebloj ekzistas kompreneble.... kaj ofte oni renkontas eble evitindan neologismon "giko" (trovebla ankaŭ per google).Russ Williamshttps://www.blogger.com/profile/03390210849239360669noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-10155815178711393642009-03-22T20:25:00.000+00:002009-03-22T20:25:00.000+00:00Mi estas ghuste nun che mia filino en Los-angheles...Mi estas ghuste nun che mia filino en Los-angheleso . . . shi estas 20-iomjarulino, kaj mi demandis al shi chu estas diferenco inter "nerd" kaj "geek". Shi senhezite diris ke "nerd" estas studema strangulo, kaj "geek" estas strangulo kiu rilatas al komputiloj au aliaj teknikajhoj . . .

LeeLeehttps://www.blogger.com/profile/02118846709366484736noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-60227620731028217082009-03-22T18:32:00.000+00:002009-03-22T18:32:00.000+00:00nerd, geek = simple: esperantisto ?(sxerco.)nerd =...nerd, geek = simple: esperantisto ?
(sxerco.)
nerd = komputrulo, komputristo.
(sxerco, sed iom malpli.)
tute sensxerce, similan fenomenon ene de Esperantujo oni plej ofte nomas, simple, "strangulo".
amike
Istvan Ertlpistike65https://www.blogger.com/profile/08556336895917346660noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-7028486732963000165.post-65587706396514733022009-03-22T14:08:00.000+00:002009-03-22T14:08:00.000+00:00Mi fakte perceptas neniun signifodiferencon inter ...Mi fakte perceptas neniun signifodiferencon inter tiuj vortoj. Al mi ili estas samsignifaj.

Neniu esperanta vorto (krom neologismo) povus ĝuste traduki tiun koncepton. La vortoj estas firme anglaj, kaj la "bona lingvo" ne tiom bone funkcias ĉi-kaze. Tamen, mi tute ne deziras neologismon. Eĉ se neniu esperanta traduko povas esti ekzakte trafa, la viaj estas plejeble preskaŭtrafaj.Nickhttps://www.blogger.com/profile/14993782896535575596noreply@blogger.com