
Unu grava gramatika diferenco inter la angla kaj Esperanto estas tio, ke en la angla oni amase kreas kunmetaĵojn (kombinojn) el substantivoj, kiujn oni tamen skribas kiel apartajn vortojn. Tiel ekzemple oni havas
newspaper article (artikolo en gazeto, gazetartikolo),
library book (libro el biblioteko, biblioteklibro),
application form (aliĝilo, laŭelemente ‘sinpropono formularo’),
football team (futbalteamo).
Tio ne ekzistas en Esperanto. Estus erare skribi
*biblioteko libro, *gazeto artikolo, *aliĝo formularo, *futbalo teamo. En Esperanto tio devas esti aŭ unu vorto (
gazetartikolo), aŭ A-vorto plus O-vorto (
gazeta artikolo), aŭ prepoziciaĵo (
artikolo el gazeto).
Oni povas foje skribi la unuvortan kunmetaĵon per streketo:
Esperanto-asocio. Tamen la esprimo
*Esperanto asocio estus erara. Ĉi tiu blogo nomiĝas
vortaro-blogo, ne
*vortaro blogo.
Ekzistas escepto ĉe “nominacio”:
la monato septembro, la urbo Londono, la rivero Tamizo, mia frato Tomaso. Tie povas esti du substantivoj sen eksplicita ligilo.
Hieraŭ anonima komentanto de mia blogo atentigis pri
Reta Terminaro — bone, ĉar mi ne konis ĝin. En ties ĉefpaĝo troviĝas ligilo al la plurlingva vortaro
Majstro, kiun mi ankaŭ ne konis.
La supera titolo ĉe la ĉefpaĝo de Majstro tekstas
Majstro Aplikaĵoj. Tiu vortkonstruo estas erara. Alklakinte la butonon “esperanto”, vi legas
Majstro Tradukvortaro. Same tiu vortkonstruo estas erara.
La retpaĝaro mem ŝajnas esti bona kaj utila. Kiel bedaŭrinde, ke ĝi prezentas sin misgramatike!