
En dissendolisto de la Akademio de Esperanto oni diskutis lastatempe la problemon de la angla
global. Ekzistas ĝenerala konsento, ke ni nek aprobas nek bezonas la pruntan esperantigon “global/a” — kvankam tiu formo ricevas ses mil trafojn en kukolo.
Por redoni la bazan sencon plej ofte taŭgas
tutmonda,
tuttera, aŭ eĉ
universala.
Tamen la angla
global havas alian sencon, en kiu ĝi estas la malo de
local. En matematiko kaj komputoscienco oni distingas inter
local variables kaj
global variables: ĉi-lastaj validas por la tuta programo aŭ la tuta sistemo.
Global search traserĉas tutan dosieron ktp, ne nur parton. Tute logike, iuj volas redoni tiun sencon per
malloka. Tiu vorto troviĝas interalie en
ReVo. Tamen unu kolego kontraŭis ĝin ĉar, laŭ li, — se mi bone komprenis —
malloka estas la adjektivigo de
malloko (= nenieo), do devus signifi “neniea”. Erara rezonado, laŭ mi: la analizo estas ne
mallok|a sed
mal|loka.
En la angla ekde la 60-aj jaroj oftiĝis la esprimo
global village (la mondo estas kvazaŭ unu vilaĝo, do tutmonda vilaĝo). Sekve ni komencis paroli pri
globalization (= tutmondiĝo). Nun ni havas ankaŭ
global warming (tuttera varmiĝo). Kaj ni ekscias kie ni estas per GPS,
global positioning system, (eventuale = tuttera pozicisistemo).
En la unua eldono de la vortaro mi metis
global tergloba, tutmonda; suma
Por la dua mi ŝanĝos tion al
global tutmonda, tutter(glob)a; tuteca; universala, ĉiea, malloka
— malpli koncize, sed verŝajne pli precize.