Friday, 17 April 2009

lip-sync

To lip-synclip-synch estas ŝajnigi sursceneje ke oni kantas, dum efektive oni nur mimas (mimikas) kaj la kantadsono estas la aŭdigo de jam surbendigita kantmaterialo.
La angla vorto estas mallongigo de lip-synchronize, lipe sinkronigi (la bildojn kaj sonojn).
En sia Popularmuzika Terminaro Bertilo Wennergren donas la tradukon
lip sync bendomimado
—kiu bone prezentas la ideon, ke oni mimas laŭ bendo.
(Aliflanke ĝi malsimilas nur per unu litero de bendominado, kiu estus superregado per sanktigaj vortoj. Kredeble tio ne kaŭzus konfuzon.)
En kelkaj eŭropaj lingvoj oni uzas por tiu nocio la falsanglaĵon playback. Sed en la angla mem playback estas nura (re)aŭdigo de la bendo. Switch from “record” to “playback” = ŝalti de “registri” al “aŭdigi”.
En kukolo bendomim- ricevas 0 trafojn. Same lipsinkronig-. Aliflanke lipsinkroniz- ricevas 2. Sed “sinkronizi” estas nedefendebla kiel Esperanta derivaĵo anstataŭ sinkronigi aŭ eĉ samtempigi.
La esperantistoj ne emas multe skribi pri populara muziko.

* * *

Nun okazos paŭzo en mia blogado. Venonta afiŝo: 25 majo.

Thursday, 16 April 2009

fulmo(kio?)ilo

Inventis ĝin Benjamin Franklin en la jaro 1752. Ĝi protektas domojn kontraŭ fulmobatoj. Kiel ni nomas ĝin en Esperanto?
En mian kapon venis tuj la esprimo fulmoŝirmilo. Sed tiu kunmetaĵo ne troviĝas en PIV: en tiu vortaro ni trovas nur fulmogardilo kaj fulmosuĉilo, kun prefero por la dua.
Angle ĝi estas lightning conductor (brite) aŭ lightning rod (usone). Ĝi mankas en mia unua eldono, sed Benson donas fulmosuĉilo, fulmoŝirmilo kaj McLinen fulmovergo, fulmokondukilo.
Germane ĝi nomiĝas Blitzableiter (fulmoforkondukilo), kiun Krause redonas kiel fulmosuĉilo.
France ĝi estas paratonnerre, kiun LePD redonas kiel fulmoŝirmilo.
Itale ĝi estas parafulmine, kiu en Minnaja fariĝas (sistema) fulmogardilo; (asta metallica) fulmoforigilo, fulmoŝirmilo.
La statistiko de kukolo estas interesaj.
• fulmoforigilo 155
• fulmoŝirmilo 114
• fulmosuĉilo 9
• fulmogardilo 8
• fulmokondukilo 8
• fulmovergo 5
• fulmokonduktilo 4
• fulmoprotektilo 1
Klare, PIV havas alian opinion ol la plimulto. Emocie mi emas resti ĉe fulmoŝirmilo, sed eble mi devus akcepti la voĉon de la plimulto kaj meti
lightning: ~ conductor, ~ rod fulmoforigilo

Wednesday, 15 April 2009

mevoj

Laŭ la Fundamenta UV,
mev' mouette | sea-gull | Möwe | чайка | czajka.
—kaj tiel estas en la ĉiutaga lingvaĵo.
Tamen la kompilintoj de PV (1934) ne estis kontentaj per tiu nomo. En tiu libro ni trovas ne nur
*Mevo. Mara, blanka k griza naĝbirdo, kun longaj flugiloj (larus)
—sed ankaŭ
laro. Genro de grandaj mevoj (larus).
Kial oni kreis plenan sinonimon de Fundamenta vorto? (ĉar ambaŭ respondas al la latina genronomo Larus)
PIV provas ordigi la situacion:
*mev/o Kn de diversaj blankaj k grizaj, aŭ blankaj k nigraj maraj birdoj el la ordo de karadriformaj, kun longaj flugiloj k knara krio, kies plej gravaj reprezentantoj estas la laroj. SIN. laredo.
lar/o G (Larus) de mevoj kun 4 piedfingroj, ne tute plumkovritaj tarsoj k larĝaj, kurbaj ungegoj. ~edoj. Fam. (Laridae) de karadriformaj birdoj, ampleksanta ~on kaj la ŝternojn. SIN mevoj.
La biologoj ofte ŝanĝis sian opinion pri tiu birdofamilio, kies anoj emas hibridiĝi. Tute ne ekzistas ĝenerala konsento, ke la lar/edoj ampleksas la ŝternojn. Laŭ Pilger, ne: en lia listo, ĉiu Larus nomiĝas “[ia] mevo”; tiun nomon portas ankaŭ tri membroj de aliaj specioj, Rissa, Rhododstethia k Pagophila.
# LAREDOJ @ LARIDAE
Granda nigrakapa mevo @ Larus ichthyaëtus [261]
Glacimevo @ Larus hyperboreus [259]
Blankflugila mevo @ Larus glaucoides [260]
Nigramantela mevo @ Larus marinus [258]
Flavkrura mevo @ Larus fuscus intermedius [257]
…Trifingra mevo @ Rissa tridactyla (Kitivako) [268]
Rozmevo @ Rhododstethia rosea [267]
Eburmevo @ Pagophila eburnea [253]
# ŜTERNEDOJ* @ STERNIDAE
Nigra ŝterno @ Chlidonias niger [272]
Blankvanga ŝterno @ Chlidonias hybrida [270]
Blankflugila ŝterno @ Chlidonias leucopterus [271]...

La radiko lar/ estas maloportuna en Esperanto ne nur ĉar ĝi estas sinonimo de mev/ sed ankaŭ ĉar ĝi havas alian sencon: Laroj estis romanaj hejmaj dioj. En la Tekstaro, “\bmev\FI” ricevas 16 trafojn; “\blar\FI” ricevas 5, sed ĉiuj rilatas al tiu alia “Lar/”.

Kiam biologoj volas distingi precize la speciojn kaj genrojn kaj familiojn, ili uzas kaj uzu la latinajn nomojn. Ke tiuj nomoj ofte ŝanĝiĝas, tio estas ilia problemo. Neniu esperantisto bezonas la radikon lar/ por nomi birdon.

Tuesday, 14 April 2009

pajnto

Por mezuri la volumenon de likvoj (benzino, kolao, vino) oni uzas litrojn. Tamen por ni britoj estas du esceptaj likvoj: lakto kaj biero, por kiuj ni certagrade uzas ankaŭ la malnovan nemetran mezurunuon, pint (= 568 mL). Kiam mi estis juna, pints kaj gallons (1 gallon = 8 pints = 4,5 L) estis uzataj por ĉio, dum litroj estis nekonataj.
Tiel ankoraŭ estas en Usono, kvankam la usona pint estas malpli granda (= 473 mL), kaj same la usona gallon (= 3,8 L). Usonanoj uzas ankaŭ la quart (= 2 pints, preskaŭ unu litro), mezurunuo nun ne plu uzata en Britujo.
Ekzistas ankaŭ fluid ounce (brite = dudekono de pint = 0,028 L; usone = deksesono de pint = 0,03 L).
Bone dresitaj anglalingvaj esperantoparolantoj scias, ke kun alilandanoj oni mezuru nur per litroj aŭ mililitroj. Sed kiam ni estas inter ni, ni rajtas uzi niajn proprajn mezurunuojn.
Jam de la komenco de Esperanto en Britujo, la vorto por pint estas pajnt/o. Oni do miris, kiam la Suplemento de PV (1954) inventis pind/o, kaj ke PIV ankoraŭ preferas tiun formon. Mi neniam aŭdis ĝin en la praktiko, sed pajnt/o ofte.

Monday, 13 April 2009

lardo kaj bacon


Falsa amiko, pri kiu mi neniam estis tute kontenta, estas lard/olard. Eɡaliɡo, pri kiu mi estis same malkontenta, estas lard/o = bacon.
Laŭ la Esperanto-angla tradicio, la Esperanta vorto lard/o estas falsa amiko, ĉar ĝi signifas bacon. Laŭ niaj lernolibroj, lard/o = bacon, kaj bacon = lard/o.
La angla lard estas blanka porkograso, uzata en kuirado. Oni aĉetas ĝin en paketo, same kiel buteron. Ĝi estas “rendered” [= fandita por apartigi tiun grason de la muskolviando].
Ĉu vere falsa amiko? En UV staras
lard' lard | lard | Speck | сало | sadło.
kaj la difino en PV (1934/1953) tekstas
*Lardo. Subhaŭta tavolo de graso, ĉe porko; porkograso
—el kio sekvas, ke lard/o ne estas “bacon”, sed ja lard.
Tamen la afero estas certe pli komplika. La egaligo de lardo-bacon (jam de antaŭ jarcento) supozeble havas sian radikon en tio, ke bacon estas tre ofta vorto en la angla, multe pli ofta ol lard, kaj oni serĉis simplan ekvivalenton en Esperanto. Maloportune, en la Fundamenta kaj Oficiala vortostoko mankas rekta egalaĵo de bacon. Kredeble la kialo estas tio, ke en diversaj landoj oni malsame uzas la diversajn partojn de la porko. En kontinenta Eŭropo oni ne uzas tiun parton de la besto tiel, kiel ni uzas ĝin en anglalingvujo, do mankas vorto por la angla bacon.
En Britujo, bacon estas tipe vendata en kvar specoj: fumaĵita aŭ ne, kaj backstreaky. Back bacon estas plejparte muskolkarno, streaky bacon havas tavolitan miksaĵon de grasaĵo kaj muskolkarno. Oni manĝas ĝin plej ofte kiel parton de kuirita matenmanĝo, kun ovoj (bacon and eggs). La ɡermana nomo de tiu plado estas Eier mit Speck — do jen la konfuzo, ĉar la germana Speck = lardo.
En Usono oni trovas plejparte nur (streaky) bacon. Sed la usona esprimo “Canadian bacon” kredeble egalas nian back bacon.
En britaj frandaĵejoj oni povas aĉeti ankaŭ Speck (= lardo ne rendered) kaj pancetta (= kubetoj da bacon).
PIV havas multe pli detalan artikolon pri lard/o ol PV. Ĝi distingas inter
• grasa ~o (ne entenanta ian parton de muskolkarno)
• duongrasa ~o (intermiksita de tavoletoj el muskolkarno)
• ŝinko~o (viandopeco de la femuraĵo inter la ŝinko kaj ventro)

Pensante pri la problemo, en la komenco mi emis supozi ke valorus krei neologismon bekon/o (ĉar en la pola, ekzemple, mi vidis la pruntvorton bekon). Sed nun mi emas meti senneologisme
lard/o lard, bacon fat; (loosely) bacon; duongrasa ~o streaky bacon; ŝinko~o back bacon
bacon ŝinkolardo, duongrasa lardo

Ĉiuokaze, la tradicia supozo ke bacon = lardo = bacon estas malĝusta.

Sunday, 12 April 2009

nekonata hundo

Piednote al la L-listoj de la 10a de aprilo, ekzistas ankaŭ la ebleco forstreki vorton enestantan kaj en PIV kaj en la unua eldono de mia vortaro.
Mi decidis fari tion por laniari/o.
Kial?
Ĝi ricevas 0 trafojn en la Tekstaro.
En kukolo la solaj trafoj montras aŭ al vortaraĵoj aŭ al retaj diskutoj pri la eventuala signifo de la vorto.
Laŭ PIV:
laniari/o Raso (Canis familiaris laniarius) de grandaj hundoj kun longa nazo, longaj haroj, pendantaj oreloj k blanka k bruna koloroj, uzata ofte de ŝafpaŝtistoj. → korthundo.
Malgraŭ la detaleco de tiu priskribo kaj la aserto, ke tiu hundospeco estas “uzata ofte”, neniu vere scias pri kio temas. La laŭaserta latina nomo, Canis familiaris laniarius, ŝajnas ne esti konata de biologoj.
La plej utila tiurilata trovaĵo en la TTT estas retpaĝo de usona hundobredejo, traduko el germana verko Die schweizer Hunderassen (la svisaj hundorasoj) de Hans Raber. Laŭ tiu traduko, se mi bone batalis tra ĝia nebulo, la “Grosse Schwiezer Sennenhunde” [tiel! kun eraro en ĉiu vorto!] apenaŭ ekzistis/as kiel aparta hundoraso, kaj estas simple Sanktbernarda hundo, aŭ almenaŭ tre simila. (Senne estas dialekta vorto por ‘alpa paŝtejo’.)
Tamen laŭ raporto de la japana esperantisto ‘vastalto’,
“Greater Swiss Mountain Dog” (aŭ germane “Großer Schweizer Sennenhund“) estas la serĉata komuna rasnomo de “Canis familiaris laniarius“. Laŭ la retpaĝo siatempe oni nomis ĝin ankaŭ “Great Butcher Dog” (aŭ germane “große Metzgerhund“).
Malsame ol la usona hundejestrino, Vastalto kapablas ĝuste ortografii la germanan.
Legu en la angla Wikipedia pri tiu Greater Swiss Mountain Dog.
Estu aŭ ne estu tiel — ĉiuokaze jam venis la tempo, ke vortaroj de Esperanto ne plu blinde kopiu unu de la alia. Neniu vere certas, kio estas/estis laniario, kaj neniu uzas tiun vorton en la praktiko. Ĵetu ĝin en la rubujon.
Se — malsame ol ĝis nun — oni iam volos paroli pri tiu Greater Swiss Mountain Dog, oni nomu ĝin granda svisa montohundo.

Saturday, 11 April 2009

Gaza-mi-ne-scias-kio


GazaZGaza/oPIV estas la ĉefurbo de teritorio kies angla nomo estas the Gaza Strip. Sed ĝia nomo tre varias laŭ la lingvoj: kvankam Gaza estas fiksita, la komunlingva parto ne. Tiel ni havas Gazastreifen, Franja de Gaza, Bande de Gaza, Striscia di Gaza, Gazastrook, Gazastripen, Faixa de Gaza, Сектор Газа (Sektor Gaza), Strefa Gazy.
La nomo(j) en Esperanto spegulas tiun diversecon. Laŭ PIV kaj Sonja ĝi estas la Gaza-regiono. Tamen la kukolstatistikoj montras aliajn eblecojn.
Gaza-strio (laŭ la angla, germana k.a.) 6840
Gaza-sektoro (laŭ la rusa) 1290
Gaza-regiono (PIV) 133
Gaza-bendo (laŭ la franca) 0
Gazaujo, Gazaio (atendeblaj esperantigoj) 0
La artikolo en la Esperanto Vikipedio titoliĝas Gaza Sektoro. Tamen skribi tiel, sen ligstreketo, atencas niajn ortografiregulojn. Gaza Strio pensigus pri strio el gazo, ia falbalo aŭ pansaĵo.
La fakto, ke ni ne havas interkonsentitan Esperantan nomon por tiu monde grava regioneto, spegulas la fakton, ke Monato, Pola Radio, la iama Ĝangalo ktp ne sufiĉis por unuecigi niajn dirmanierojn.
La longe kovata, baldaŭ aperonta Listo de Rekomendataj Landnomoj verkita de la Akademio de Esperanto estos tre bonvena unuecigilo. Sed ĝi kovras nur sendependajn landojn.