mev' mouette | sea-gull | Möwe | чайка | czajka.—kaj tiel estas en la ĉiutaga lingvaĵo.
Tamen la kompilintoj de PV (1934) ne estis kontentaj per tiu nomo. En tiu libro ni trovas ne nur
*Mevo. Mara, blanka k griza naĝbirdo, kun longaj flugiloj (larus)—sed ankaŭ
laro. Genro de grandaj mevoj (larus).Kial oni kreis plenan sinonimon de Fundamenta vorto? (ĉar ambaŭ respondas al la latina genronomo Larus)
PIV provas ordigi la situacion:
*mev/o Kn de diversaj blankaj k grizaj, aŭ blankaj k nigraj maraj birdoj el la ordo de karadriformaj, kun longaj flugiloj k knara krio, kies plej gravaj reprezentantoj estas la laroj. SIN. laredo.
lar/o G (Larus) de mevoj kun 4 piedfingroj, ne tute plumkovritaj tarsoj k larĝaj, kurbaj ungegoj. ~edoj. Fam. (Laridae) de karadriformaj birdoj, ampleksanta ~on kaj la ŝternojn. SIN mevoj.La biologoj ofte ŝanĝis sian opinion pri tiu birdofamilio, kies anoj emas hibridiĝi. Tute ne ekzistas ĝenerala konsento, ke la lar/edoj ampleksas la ŝternojn. Laŭ Pilger, ne: en lia listo, ĉiu Larus nomiĝas “[ia] mevo”; tiun nomon portas ankaŭ tri membroj de aliaj specioj, Rissa, Rhododstethia k Pagophila.
# LAREDOJ @ LARIDAE
Granda nigrakapa mevo @ Larus ichthyaëtus [261]
Glacimevo @ Larus hyperboreus [259]
Blankflugila mevo @ Larus glaucoides [260]
Nigramantela mevo @ Larus marinus [258]
Flavkrura mevo @ Larus fuscus intermedius [257]
…Trifingra mevo @ Rissa tridactyla (Kitivako) [268]
Rozmevo @ Rhododstethia rosea [267]
Eburmevo @ Pagophila eburnea [253]
# ŜTERNEDOJ* @ STERNIDAE
Nigra ŝterno @ Chlidonias niger [272]
Blankvanga ŝterno @ Chlidonias hybrida [270]
Blankflugila ŝterno @ Chlidonias leucopterus [271]...
La radiko lar/ estas maloportuna en Esperanto ne nur ĉar ĝi estas sinonimo de mev/ sed ankaŭ ĉar ĝi havas alian sencon: Laroj estis romanaj hejmaj dioj. En la Tekstaro, “\bmev\FI” ricevas 16 trafojn; “\blar\FI” ricevas 5, sed ĉiuj rilatas al tiu alia “Lar/”.
Kiam biologoj volas distingi precize la speciojn kaj genrojn kaj familiojn, ili uzas kaj uzu la latinajn nomojn. Ke tiuj nomoj ofte ŝanĝiĝas, tio estas ilia problemo. Neniu esperantisto bezonas la radikon lar/ por nomi birdon.
Mi kore konsentas!
ReplyDeleteTro longe ni suferis pro sciencistoj kiuj volas latinigi Esperanton.
La adjektivo “granda” en PV perfidas, ke ties kompilintoj enkondukis laron por paŭsi la francan distingon inter mouette kaj goéland. Legado de la koncernaj francaj vikipediaj paĝoj klarigas, ke tiu distingo ekzistas nur en la franca, kie la unua vorto estas ĝermandevena, la dua keltdevena. La E-a vikipedio rezignis pri ĝi: “Mevo aŭ Laro estas popularaj nomoj de birdoj...”.
ReplyDeleteVi pravas, nia komuna lingvo ne bezonas tiun distingon, kaj se temas pri birdosciencistoj, la impona plurlingva Avibase elturniĝas tute bone sen la vorto laro. Ŝajnas al mi, ke la E-a terminaro de tiu retejo estas baze la listo de Pilger plus kelkaj ŝanĝoj (Korektoj? Aktualigoj?) Wouter mem ne estas citita inter la dankinduloj.
Mi proponis forigi la vorton "laro" el vikipedia artikolo pri mevoj.
ReplyDelete‘Laro’ ne aperas sur la Vortaro de Kabe (1909) sed ja ‘mevo’: (Zool.) Birdo el la vico de l’ naĝantaj; ĝi vivas ĉe la bordoj de l’ maroj kaj riveroj (Larus). Ne tre helpemaj difinoj de mevo kaj laro aperis sur la Enciklopedia Vortareto Esperanta de Ch. Verax (1910)
ReplyDeleteMevo: (Ornit.). mouette, mauve, (Xena), g. de maraj birdoj.
Laro: (Ornit.) goëland, (Larus), g. de maraj Palmipedoj.
Por ordinara vortaro, laro estus nura balasto.
La kialo verŝajne estas, ke mevo ŝajnas etimologie malprava. Laro estas el la latina Larus, sed el kie venas mevo (la plej proksima, kiun mi trovis en ReVo estis la pola mewa)? Esperanto ŝajne preferas latinajn terminojn de vivaĵoj, kemiaĵoj k.t.p., sed estas mistera, kial Z elektis la radikon mev'.
ReplyDeleteSimila afero okazis kun azoto. Nuntempe oni plej ofte uzas nitrogeno.
@zooplah:
ReplyDeleteFranca: mouvette
Germana: Möve
Pola: mewa
Nederlanda: meeuwe
Dana: måge (prononcata ’moŭe’)
La formo M-vokalo-V/Ŭ-vokalo estas sufiĉe ofta en Eŭropaj lingvoj por ĉi birdo.
Ŝajnas al mi tute kompreneble ke Z. elektis E kiel neŭtrala radikvokalo.
Kaj ne forgesu ke Z. estis poeto! :-)
Aŭdu la belsonecon de ”mevo” (iom da ”(ho) ve!” en tiu vorto), kontraste al la teda ”laro” (memorigas pri la oftega artikolo ”la”, aŭ la viandaĵo ”lardo”)…
… ke Z. elektis E kiel neŭtralaN radikvokaloN.
ReplyDelete[pardonu!]