Antaŭ kvardek jaroj, por la unua eldono de la vortaro, mia ĉefa fonto por ĉinrilataj vortoj estis la periodaĵo El Popola Ĉinio. Serĉante Esperantan nomon de la besto kiun ni nomas angle panda, mi trovis tie la esprimon urskato. (Fakte temas pri du specioj, la granda kaj la malgranda.)Kvankam pand/o ne troviĝis en PV, Waringhien sciigis al mi, ke li metos ĝin en la tiam ankoraŭ aperonta PIV.
Tial en la unua eldono mi metis
panda urskato, pando
Pasis kvardek jaroj. Nun mia konatiĝo kun la ĉina, kvankam ankoraŭ tre magra, sufiĉas por ke mi rekonu, ke la urskato de El Popola Ĉinio estas paŭso de la ĉina nomo de tiu besto, nome 熊猫 xióngmāo, laŭmorfeme “urs-kat”. Se la ĉina ne bezonas apartan radikon por tiu nocio, kial Esperanto bezonus?
Tamen kukolo montras, ke dum pand- gajnas 11 mil trafojn, urskat- ricevas sume unu.
Eĉ bonalingvo.it ne proponas, ke ni uzu tiun kunmetaĵon.
Do en la nova eldono mi retiros min de tiu antaŭa bonlingvismo kaj metos pli simple:
panda pando


