Kiel oni instruas legadon? En la infanlernejoj de anglalingvaj landoj jam dum longa tempo ekzistas batalo inter du metodoj. Laŭ unu metodo, phonics, oni instruas la sonvaloron de ĉiu unuopa litero, kaj la lernanto provas kunmeti la sonon de la tuta vorto el la sonoj de la literoj. Pro la ofta nereguleco kaj arbitreco de la angla ortografio, tio povas esti problema. Ekzemple, oni instruas la regulon de la “magia e”, pro kiu hop havas mallongan vokalon, hope “longan” (diftongan), kaj simile bit – bite, mad – made ktp. Sed jam tute komence, ekzemple ĉe la oftegaj vortoj have, give, love, la regulo misas: komparu save, drive, over.
Laŭ la rivala metodo, whole words, oni instruas al la infano ligi la aspekton (Gestalt) de la tuta vorto al ĝia sono kaj signifo, ne okupiĝante pri la unuopaj literoj.
Tra la jaroj la pendolo balanciĝas jen tien, jen ĉi tien, dum ĉiu nova generacio trovas ke nek unu metodo nek la alia donas perfektajn rezultojn. La momente laŭmoda metodo en Britujo nomiĝas synthetic phonics.
La ĉefkialo de la malbonaj rezultoj estas nia misa ortografio.
Por leglernantoj kies lingvo ne estas la angla, tiu debato plejparte ne ekzistas kaj ne povas ekzisti. Por poloj, italoj, finnoj memevidente oni bezonas instrui nur la literojn kaj la ligitajn sonojn, kaj finita afero. Pro tio, en tiuj lingvoj mankas la vorto kaj nocio phonics: mankas la tuta debato. (Eble la franca estas escepto, ĉar ankaŭ ĝia ortografio estas multrilate neregula. La francoj parolas pri la méthode syllabique, la silaba metodo.)
Pro tio mi havas problemon kiam la homoj demandas kio estas la Esperanta vorto por phonics. Ne ekzistas vorto, ĉar ne ekzistas tiu ideo.
phonics metodo instrui legadon en kiu oni instruas la sonojn ligitajn al unuopaj literoj
Proksime al tiu vorto en la alfabeta ordo sidas phone-in, speco de radio- aŭ tv-programo en kiu la aŭskultantoj/spektantoj povas rekte kontribui per telefona alvoko. Laŭ miaj grandaj vortaroj angla-franca kaj angla-germana, ne ekzistas vorto en tiuj lingvoj por tiu ideo, aŭ nur la angla esprimo kiel pruntvorto.
Kion mi metu? Iom lama estus
phone-in telefonvokprogramo
Nu aliaj lingvoj ne estas tiom regulaj, kiom oni ŝatas aserti. :)
ReplyDeleteEkzemploj el la pola:
"au" povas esti dusilaba a-u (ekzemple "nauczyć") aŭ unusilaba (kiel "aŭ" en Esperanto) (ekzemple "restauracja") depende de kunteksto.
La nazaj vokaloj "ę" kaj "ą" sonas tre diversmaniere depende de kunteksto.
Voĉeco ofte malaperas, do ekzemple "b" iĝas "p" tiel ke "chleb" sonas kiel "chlep" (kaj poloj korektis min, kiam mi diris ĝin kiel "chleb" estas skribata), "g" iĝas "k", ktp.
Konsonantoj inter aliaj konsonantoj fojfoje tute malaperas, ekzemple "ł" en "jabłko", kiu efektive sonas kiel "jabko" (nu, eventuale "japko"). Ktp.
Sed jes ja, tiaj ŝanĝoj bagatelas kompare al la freneza angla skribsistemo. :)
Pri "phone-in" (uson-angle, "call-in") mi sugestas: programo kun telefona partopreno de la publiko.
ReplyDeleteMike L
"phonics" povus esti "literatorturo", kaj ties instruistoj: "literatorturistoj"...
ReplyDeletePli serioze, pri "phone-in": en la hungara gxi nomigxas "betelefonálós műsor", lauxvorte "entelefonada programo", kaj tio (aux "programo kun entelefonado", sxajnas al mi funkcii ankaux en Esp., ja la spektantoj entelefonas al la programo / en la programon.
(Ekzistas hungarlingva vikipediero
http://hu.wikipedia.org/wiki/Betelefon%C3%A1l%C3%B3s_m%C5%B1sor
sd gxi malhavas ligon al alilingvaj ekvivalentoj.)
amike
István Ertl
por leginstruado oni pvas imagi fakvortojn nek tro longajn nek tro malklarajn, kiaj laŭlitera [leginstrua] metodo, laŭvorta [leginstrua] metodo.
ReplyDelete