En la angla, se mia patro reedziĝas, la nova edzino nomiĝas mia stepmother. Mi havas kun ŝi nenian samsangecon, kaj en Esperanto ŝi estas mia duonpatrino. (La bildo montras la malbonan duonpatrinon de Neĝulino kun sia duonfilino.)
Se mi mem edzinigas iun, kiu jam havas filon, tiu infano nomiĝas mia stepson. En Esperanto li estas mia duonfiloZ.
Tamen se mia patro reedziĝas kaj patras filon kun la nova edzino, tiu filo estas angle mia half-brother, esperante mia duonfrato. Ni du havas duonan samsangecon.
Do al la Esperanta duon- respondas jen step-, jen half-.
Se mia patro reedziĝas kaj lia nova edzino jam havas filon (per alia patro), tiu filo estas angle mia stepbrother, esperante mia vicfrato.
Do al la angla step- respondas jen duon-, jen vic-.
Ĉu mi bone tion komprenis?
(En la moderna mondo temas ofte ne pri novnupto sed pri eksternuptaj rilatoj.)
Mi metis:
step- (parents and children) duon-: ~daughter duonfilino, ~father duonpatro, ~mother duonpatrino, ~son duonfilo; (siblings) vic-: ~brother vicfrato, ~sister vicfratino
Parencvortoj (kinship terms) multe varias de unu lingvo al alia: ekzemple en multaj lingvoj oni uzas malsamajn vortojn por pli aĝa kaj malpli aĝa gefratoj. Sed vidu, eĉ inter la angla kaj Esperanto ekzistas iom tikla diferenco.
Butler volis enkonduki novan prefikson, stif-, por respondi al la angla step. Li ne sukcesis.
Stif- estis uzata ankaux de Kalocsay. Gxis nun mi supozis gxin normal-uza, konkurenca kun vic- en la sama senco.
ReplyDeletePomego diras, laux mi tre utile kaj sekvinde (ne sek-vinde, sed sekv-inde):
"Por parenceco kreita per regeedziĝo oni ankaŭ povas uzi la radikon VIC prefiksece: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Oni proponis ankaŭ la neoficialan prefikson STIF° por tiu rolo: stifpatro, stiffilo, stiffrato, sed estas pli bone uzi VIC. Ĉe tiaj DUON-vortoj, kiuj povas havi ambaŭ signifojn de parenca DUON, oni prefere uzu VIC (aŭ eble STIF°) por regeedziĝa parenceco, kaj DUON nur por efektive duona parenceco."
amike
Istvan Ertl
Kvankam la vorto "duonpatrino" ŝajne estas en la Fundamento, mi preferas la vorton "vicpatrino".
ReplyDeleteĈu ne estas mirinde, kiel komplika estas la terminologio por parencoj, kiam la koncerna parto de la realo estas tiel simpla? En la angla kaj Esperanto ĉio baziĝas semantike sur nur du rilatoj: la nesimiatria rilato gepatro-gefilo kaj la simetria rilato edzo-edzino. Sed por esprimi kombinaĵojn de tiuj du bazaj nocioj oni uzas amason da vortelementoj kaj iom komplikajn regulojn. Kompreneble, parte por efikeco: ĝenerale, se du homoj havas la saman patrinon, oni implicite supozas, ke ili havas ankaŭ la saman patron, kaj ke la gepatroj estis geedzoj. Do oni havas la mallongan vorton "frato" anstataŭ ia kunmetaĵo "vira sampatrulo-sampatrinulo" por esprimi tiun nocion.
Jes, la rilatoj de parenceco iom varias inter landoj. Min iom mirigis scii (pere de diskuto en soc.culture.esperanto), ke en la angla ne ekzistas vorto por la rilato inter la patroj de geedzoj. En la hispana tio estas tre kutima vorto "consuegro", kiun De Diego (kaj plejmulto en tiu diskutejo) tradukas per "kunbopatro".
ReplyDeleteEble tio ŝuldiĝas al la ĝis nun pli granda (almenaŭ formala) stabileco de la geedziĝo en tradicie katolikaj landoj. Tial, la duon-parenceco estas tie ĉi malpli bone esprimata. Oni uzas ĝenerale sufikso -astro, kiu havas klaran malĝentilan nuancon, kvankam ankaŭ duon- estis uzata tradicie en mia regiono. Do, pri tiu aspekto mi ne povas helpi, krom por informi ke De Diego kaj Adúriz ambaŭ elektis "duon-"
Parencnomoj estas semantika ĝangalo. Ekzemple la duobla uzado de 'pra-' ofte amuzas min. Mi estas praonklo de 1-jarulo. Li do estas mia pranepo. Do mia "praulo" estas 72 jarojn malpli aĝa ol mi :)
ReplyDeleteKompreneble la saman strangecon havas la angla 'grand-', sed ne tiom trudas sin la alia signifo nuntempe.