An important sentiment among Esperanto speakers in recent years is that sparked by Claude Piron’s booklet La Bona Lingvo: the desirability of thoroughly exploiting the latent capacities of existent lexical material of the language rather than creating new lexical material, particularly from French or other European languages. This dilemma has faced Esperanto since the earliest days. Was ‘hospital’ adequately expressed as the multi-affixed malsanulejo, or should we add (as we did) a new single-root word hospitalo? For ‘duodenum’ should we say dekdufingra intesto (as is done in many languages, though not in English), or do we need duodeno? Is a ‘constellation’ stelfiguro or konstelacio? (Neither duoden/ nor konstelaci/ belongs to the “official” rootstock as determined by the Akademio de Esperanto.) In the English-Esperanto part, for various cases of this type in which usage has not settled down, I have decided to give both possibilities, so that the user can choose between them. For others I have given just my own recommendation. In the Esperanto-English part I have been more ready to include roots which many speakers, myself included, would disapprove of. I have marked some of them with the sign for ‘deprecated’; for others I have merely supplied alternative forms in square brackets.
In the form and meaning of Esperanto roots I have generally followed the standard dictionary Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Paris: SAT). However, I remain unconvinced by PIV’s decision to alter various established biological terms to make them agree with Latin scientific nomenclature. For example, I have retained the forms alcion/o ‘kingfisher’ and cipres/o ‘cypress’ as laid down in the Fundamento de Esperanto, rather than replace them with alced/o and kupres/o as in PIV. For ‘brain’ I retain cerb/o, rejecting PIV’s cerebr/o.
There are some 10,150 Esperanto roots (headwords) in this dictionary, as against the inflated 16,780 (many of them virtually never used in practice) to be found in PIV. Many are specialist terms of various kinds; for everyday purposes the user of Esperanto needs no more than three or four thousand roots. The dictionary does however include some 140 roots not included in PIV: virtually all of these can be found in use in Vikipedio or other documents on the Web.
For the names of British birds I have followed Pilger’s Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj.
Coverage of geographical names includes all independent states, with a selection of other names. The former conform to the Listo de Rekomendataj Landnomoj approved by the Esperanto Academy in 2009. Names of countries in Esperanto fall into two groups: those which are basic roots, such as Aŭstralio and Usono, and those which are formed by adding a suffix to an ethnonym, such as Anglujo, Hispanujo, Italujo. For the latter group I have retained the classical ujo suffix; those who prefer io (e.g. Anglio) should substitute it.
_ _ _
Gravan sentoŝanĝon inter Esperanto-parolantoj en la lastaj jaroj inspiris la verko de Claude Piron, La Bona Lingvo. Oni pli forte sentas la dezirindecon ekspluati la latentajn kapablojn de la ekzistanta radikprovizo de la lingvo, prefere ol krei novan vortmaterialon el la franca aŭ aliaj eŭropaj lingvoj. Tiu dilemo ekzistas en Esperanto jam de la plej fruaj tagoj. Ĉu sufiĉis diri malsanulejo, aŭ oni bezonis unuradikan neologismon hospitalo? Ĉu ni parolu pri la dekdufingra intesto (kiel oni nomas ĝin en multaj lingvoj, sed ne en la angla), aŭ ĉu ni bezonas duodeno? Ĉu diri stelfiguro aŭ konstelacio? (Nek duoden/ nek konstelaci/ apartenas al la oficiala radikaro aprobita de la Akademio de Esperanto.) En la angla-Esperanta parto mi decidis ĉe diversaj tiaj punktoj nestabiliĝintaj doni ambaŭ eblecojn, por ke la uzanto elektu mem inter ili. Ĉe aliaj, mi donis nur mian propran rekomendon. En la Esperanta-angla parto mi pli libere allasis radikojn kiujn Piron (kaj eble ankaŭ mi) opinius evitindaj. Kelkajn mi markis per la signo ‘evitinda’, al aliaj mi aldonis alternativajn formojn en rektaj krampoj.
Por la formo kaj signifo de Esperantaj radikoj mi ordinare sekvas la normdonan verkon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Parizo: SAT). Tamen ne konvinkis min la decido de PIV ŝanĝi diversajn establitajn biologiajn terminojn por akordiĝi kun la scienclatina nomaro. Ekzemple, mi konservas la Fundamentajn alcion/o kaj cipres/o, rezistante la novajn alced/o kaj kupres/o. Cerb/o restu cerb/o, ne cerebr/o.
Troviĝas ĉ. 10 150 Esperantaj radikoj en ĉi tiu vortaro, kompare kun la tro pufaj 16 780 (inter kiuj multaj ne uzataj en la praktiko) kiuj troviĝas en PIV. Multaj estas terminoj el diversaj apartaj fakoj; por ĉiutagaj bezonoj sufiĉas tri-kvar mil radikoj. Mi tamen enprenis ĉ. 140 radikojn ne listigitajn en PIV: preskaŭ ĉiuj el ili estas uzataj en Vikipedio aŭ en aliaj dokumentoj de la Interreto.
Por la nomoj de britaj birdoj mi akceptis la rekomendojn de Pilger en Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj.
Inter la geografiaj nomoj en la vortaro troviĝas ĉiuj nomoj de sendependaj ŝtatoj kaj modesta listo da aliaj nomoj. Ili konformas al la Listo de Rekomendataj Landnomoj aprobita de la Akademio de Esperanto en la jaro 2009. La landnomoj de Esperanto dividiĝas en du grupojn: iuj estas simplaj radikoj, ekz-e Aŭstralio kaj Usono, dum aliaj konsistas el nomo de gento aŭ popolo plus sufikso, ekz-e Anglujo, Hispanujo, Italujo. Por tiu sufikso mi retenas la klasikan ujo; tiuj, kiuj preferas io (do ekz-e Anglio) anstataŭe uzu ĝin.
Friday, 30 October 2009
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
Bonega. (Novicojn tamen povus eventuale ĝeni la ŝajna senfundamenteco pro la emfazataj disvolviĝoj k ŝanĝiĝoj.)
ReplyDelete