Ekzistas du eblecoj: daten/oj aŭ datum/oj; PIV2 preferas la unuan. (Komparu la blogon de 14 februaro.)
Uzetiĝas la afiksita vorto datumi en la senco ‘datiĝi (de)’ , ekzemple tiu preĝejo datumas/datiĝas de la 13-a jarcento — pro kio mi komence inkliniĝis al daten/. Post repenso, tamen, por data mi decidis rekomendi datum/.
Kiel skribas anonima aŭtoro en ReVo:
Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la formon “dateno(j)”, supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo “datumi” (proksimume “datiĝi, deveni de koncerna tempo, komenciĝi iam”). La formo “dateno” restas malpli vaste uzata (kaj geografie kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis tajpataj ĉi tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por “dateno” kaj 74% por “datumo”).
La statistikoj troveblaj per kukolo iom mistere fluktuas. Mi esploris tri fojojn, je tri malsamaj datoj:
2009 05 21: dateno 359 mil, datumo 374 mil
2009 09 17: dateno 20 mil; datumo 332 mil
2009 10 16: dateno 13 500; datumo 369 mil
Mi ne scias kial la ciferoj por daten/ tiel abrupte malkreskis. Sed ŝajnas klare, ke la TTT-uzantaro preferas datum/ per granda pliproporcio.
Kompreneble tiu radikalo estas unu radiko, ne kunmetaĵo el dat/ kaj um/.
Por database PIV proponas datenbanko, kaj etikedas evitinda datenbazo. Tamen hodiaŭa esploro per kukolo liveris jenajn ciferojn:
datumbazo 45 400, datenbazo 32 100, datenbanko 1410, datumbanko 1070.
Renato Corsetti volas diri informbazo, sed ĉe kukolo tiu kunmetaĵo ricevas nur tri trafojn.
Do:
data informoj, datumoj; ~ processing datumtraktado;
~ protection datumprotekto; ~ set datumaro
database datumbazo
La Tekstaro iom apogas vin: daten\OF 2; datum\OF 11 (kvankam mi mem ĝis nun nelogike uzadis 'datenoj' sed 'datumo' kaj 'datumbazo').
ReplyDeleteKukolo ja tre varias (ĉe mi ĵuse, DATEN 119 mil, DATUM 379 mil). Tio perpleksigas min ĉar mi ofte uzis la reton kiel indikilon pri lingvouzado. Eble iu komputilisto povus klarigi?
Jam ekde 1996 Sergio Pokrovskii konsideras "dateno"-n evitinda favore al "datumo". Bv. legi la interesan eseecan komenton prian de Sergio:
ReplyDeleteMi pensas, ke oni neniam proponis aŭ uzadis la vorton "dateno" krom por teknika, komputila senco, do "datenprotekto" ne povus signifi tion, kion oni kutime celas per "data protection", kvankam ĝi povus signifi la faradon de savkopioj aŭ simile. PIV2002 donas pli larĝan sencon al "datumo" ol al "dateno", do "datumo" estas pli sekura traduko, se vi devas doni nur unu.
ReplyDeleteMi konsilus ne tro atenti la nombrojn el Guglo aŭ Kukolo. Ili ofte estas evidente frenezaj, kaj eĉ se ili efektive respondus al nombro de paĝoj, oni ne povus scii, ĉu temas pri mil kopioj de la sama paĝo el Vikipedio aŭ diversaj tekstoj faritaj de diversaj aŭtoroj.
Mi (kiel programisto) iom preferas "datumo"-n, precipe cxar gxi analogas agrable kun "datum" (la malofte uzata singularo de angla "data").
ReplyDeleteMi ankaŭ preferas "datumoj" kaj "datumbazo".
ReplyDelete