Friday 13 March 2009

drinki ĉe Google

Ĉu iu konas sukan esprimon por binge drinking?
Tio estas, rapida drinkado kun la celo rapide ebriiĝi kaj resti ebria. Ĉu (fulmo)drinkado? aŭ drinkfesteno (laŭ la germana Saufgelage)? aŭ ĉu ekzistas iu pli bona ekvivalento? Kiel oni diras tion en la rusa, aŭ en la pola?


Pri alia punkto: kiu kompetentas korekti la eraron en la Esperanta fasado de Guglo, la misuzon de pri anstataŭ ĉirkaŭproksimume? Temas memevidente pri erara traduko de la angla about, kiu havas ambaŭ sencojn. Anstataŭ
Rezultoj 1-10 de pri 21,600 Esperanto paĝoj
devus ideale teksti
Rezultoj 1-10 de ĉirkaŭ 21 600 paĝoj en Esperanto
La aliajn malglataĵojn ni povus lasi, sed vere necesas korekti la pri.

12 comments:

  1. Mi konas diversajn homojn (inkluzive min) kiu faris iom da volontula traduklaboro por google je diversaj tempoj, kaj la nove tradukita aŭ korektita teksto neniam aperas, kaj demandoj pri la problemo ricevas neniun oficialan respondon, do homoj rezignas pri la afero... Mi do havis impreson, ke plibonigo de la fremdlingvaj fasadoj ne estas alta prioritato por google, almenaŭ ne por la negrandaj lingvoj. :(

    ReplyDelete
  2. Denove mi turnis min al la komputilaj memoroj pri EU-traduktekstoj (jes, EU okupigxas ecx pri trodrinkado..), kaj trovis:

    ES consumo masivo ocasional de alcohol
    NL braspartij, fuifdrinken (dibocxdrinkado)
    SE berusningsdrickandet (cxu: ebriiga drinkado ?)
    FI humalajuominen, humalahakuinen juominen (cxu: ebricela drinkado?)
    PL upijanie (cxu : ebriigxado?), jednorazowe spożycie alkoholu w nadmiernych ilościach (unufoja konsumado de alkolo en supermezuraj kvantoj)
    LT nesaikingas girtavimas (malmodera drinkado)

    eble ne suficxe inspire.
    Kion pri:
    "ekspresa ebriigxo"? "ekspresdrinkado"?
    "glata glito"? (omagxe al Auld)
    "pasxoj al plena ebrio"?

    sobrajn salutojn de
    István Ertl

    ReplyDelete
  3. Ĉu la teksto ideale estu "rezultoj 1-10 el..." anstataŭ "de"?

    ReplyDelete
  4. Ĝi fakte estu "Saufgelage", kun "g", en la germana, aŭ alternative "Besäufnis". Do, ĉar "drinki" jam implikas "ebriiĝante trinkadi", laŭ mia kompreno, por tiu "binge drinking" eble sufiĉus "drinkego" aŭ "drinkegado".

    Salutojn,
    - André (la vortarulo)

    ReplyDelete
  5. Mi kredis ke drinki aŭ drinkegi jam signifis tion.

    ReplyDelete
  6. Eble amasdrinki?

    ReplyDelete
  7. @ n-true: dankon, mi korektis.
    Mi decidis nenion diri precize pri "binge drinking", sed meti por "binge" mem:
    binge (drink-, manĝ-, aĉet-)diboĉ-o, -i

    ReplyDelete
  8. Guglo jam komprenas Esperantan gramatikon, ĉu ne? drinki donu ĉiujn formojn. Nu, Guglo ja uzas proksimume (mi ne povas memori fojon en kiu ĝi uzis pri) tamen ĝi uzu el anstataŭ de.

    ReplyDelete
  9. @zooplah: se vi ne povas memori tian fojon, bv. rigardi la bildon en la teksto.

    ReplyDelete
  10. Cetere, Google NE komprenas Esperantan gramatikon. Tiun pretigon (drinki OR drinkis...) faris kukolo.

    ReplyDelete
  11. Mi vidis la bildon. Mi ne dubas, ke ekse ekzistas tiu eraro.

    Eble Guglo nur uzas nebulan kongruadon. Miaj serĉoj ĉiam donas rezultojn kun aliaj konjunkcioj kaj aliaj roloj.

    ReplyDelete