Monday 16 March 2009

gliptoteko

Kion ni faru pri gliptotek/o?

Ĉapitro en PMEG dediĉita al Neoficialaj afiksoj (nove aldonita, ŝajnas al mi) enkondukis la interesan kategorion “eksafiksoj”.
Ofte estas malfacile juĝi, ĉu temas pri vera afikso, aŭ pri restaĵo de afikso en alia lingvo, ekz. Latino aŭ la Greka. Tia ŝajna afikso nomiĝas eksafikso.
Inter ili listiĝas otek.
39.1.29. OTEK°
Ekssufikso en vortoj por diversaj kolektoj aŭ kolektejoj: biblioteko, diskoteko, pinakoteko, apoteko, gliptoteko. Notu bone, ke tiuj vortoj estas nekunmetitaj. Ekz. biblioteko neniel rilatas al la Biblio. Historie ĝi signifas “librokolektejo”, de la Greka vorto “biblion” = libro.
Vera sufikso «
“Kolekto, kolektejo, kolektujo”. Okaze uzata kiel vera sufikso: libro → *libroteko* = “librokolekto, librokolektejo, librokolektujo”, filmo → *filmoteko*. Oni uzu kunmetaĵojn kun kolekto, kolektejo, kolektujo, kiuj estas multe pli klaraj: librokolekto, filmokolekto k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri la risko de konfuzo kun la vorto teko (“subbrake portebla kolektujo de paperoj kaj libroj”).

Problema ĉe gliptoteko estas ne nur tio, ke ĝi enhavas tiun eksafikson (cetere nekonatan en la angla), sed ankaŭ tio, ke ekzistas malkonsento pri la signifo de glipt-. Laŭ PIV ĝi rilatas al gravurado de gemoj, same kiel la PIVa gliptik/o. Sed en la praktiko la solaj uzoj kiujn mi konas rilatas al la publikaj Gliptotekoj en Kopenhago kaj Munkeno, kiuj estas kolekt(ej)oj ne de gemoj sed de grandaj ŝtonskulptaĵoj. (La bildo montras Ny Carlsberg Glyptotek en Kopenhago.)
Krom kiel kvazaŭpropra nomo de tiuj du muzeoj, estus pli bone tute ne uzi la vorton gliptotek/o.

3 comments:

  1. Mi tutkore konsentas: gravuraĵkolekt(ej)o, skulptaĵmuzeo, kaj simile.

    ReplyDelete
  2. Mi tute konsentas. Oni ĉiam evitu tiajn eksafiksojn, kaj uzu la esperantajn samsignifaĵojn. Cetere, laŭ mi "glipto" ne estas efektiva vorto, ĉar ĉiom da ĝiaj malklaraj kaj pridebateblaj signifoj estas esprimeblaj alimaniere.

    ReplyDelete
  3. Ĉio pri eksafiksoj kaj neoficialaj afiksoj fakte ĉeestas en PMEG de la plej unua versio publikigita en la Interreto meze de la 1990-aj jaroj. Sed tute ne gravas! :)

    ReplyDelete