Friday 17 April 2009

lip-sync

To lip-synclip-synch estas ŝajnigi sursceneje ke oni kantas, dum efektive oni nur mimas (mimikas) kaj la kantadsono estas la aŭdigo de jam surbendigita kantmaterialo.
La angla vorto estas mallongigo de lip-synchronize, lipe sinkronigi (la bildojn kaj sonojn).
En sia Popularmuzika Terminaro Bertilo Wennergren donas la tradukon
lip sync bendomimado
—kiu bone prezentas la ideon, ke oni mimas laŭ bendo.
(Aliflanke ĝi malsimilas nur per unu litero de bendominado, kiu estus superregado per sanktigaj vortoj. Kredeble tio ne kaŭzus konfuzon.)
En kelkaj eŭropaj lingvoj oni uzas por tiu nocio la falsanglaĵon playback. Sed en la angla mem playback estas nura (re)aŭdigo de la bendo. Switch from “record” to “playback” = ŝalti de “registri” al “aŭdigi”.
En kukolo bendomim- ricevas 0 trafojn. Same lipsinkronig-. Aliflanke lipsinkroniz- ricevas 2. Sed “sinkronizi” estas nedefendebla kiel Esperanta derivaĵo anstataŭ sinkronigi aŭ eĉ samtempigi.
La esperantistoj ne emas multe skribi pri populara muziko.

* * *

Nun okazos paŭzo en mia blogado. Venonta afiŝo: 25 majo.

Thursday 16 April 2009

fulmo(kio?)ilo

Inventis ĝin Benjamin Franklin en la jaro 1752. Ĝi protektas domojn kontraŭ fulmobatoj. Kiel ni nomas ĝin en Esperanto?
En mian kapon venis tuj la esprimo fulmoŝirmilo. Sed tiu kunmetaĵo ne troviĝas en PIV: en tiu vortaro ni trovas nur fulmogardilo kaj fulmosuĉilo, kun prefero por la dua.
Angle ĝi estas lightning conductor (brite) aŭ lightning rod (usone). Ĝi mankas en mia unua eldono, sed Benson donas fulmosuĉilo, fulmoŝirmilo kaj McLinen fulmovergo, fulmokondukilo.
Germane ĝi nomiĝas Blitzableiter (fulmoforkondukilo), kiun Krause redonas kiel fulmosuĉilo.
France ĝi estas paratonnerre, kiun LePD redonas kiel fulmoŝirmilo.
Itale ĝi estas parafulmine, kiu en Minnaja fariĝas (sistema) fulmogardilo; (asta metallica) fulmoforigilo, fulmoŝirmilo.
La statistiko de kukolo estas interesaj.
• fulmoforigilo 155
• fulmoŝirmilo 114
• fulmosuĉilo 9
• fulmogardilo 8
• fulmokondukilo 8
• fulmovergo 5
• fulmokonduktilo 4
• fulmoprotektilo 1
Klare, PIV havas alian opinion ol la plimulto. Emocie mi emas resti ĉe fulmoŝirmilo, sed eble mi devus akcepti la voĉon de la plimulto kaj meti
lightning: ~ conductor, ~ rod fulmoforigilo

Wednesday 15 April 2009

mevoj

Laŭ la Fundamenta UV,
mev' mouette | sea-gull | Möwe | чайка | czajka.
—kaj tiel estas en la ĉiutaga lingvaĵo.
Tamen la kompilintoj de PV (1934) ne estis kontentaj per tiu nomo. En tiu libro ni trovas ne nur
*Mevo. Mara, blanka k griza naĝbirdo, kun longaj flugiloj (larus)
—sed ankaŭ
laro. Genro de grandaj mevoj (larus).
Kial oni kreis plenan sinonimon de Fundamenta vorto? (ĉar ambaŭ respondas al la latina genronomo Larus)
PIV provas ordigi la situacion:
*mev/o Kn de diversaj blankaj k grizaj, aŭ blankaj k nigraj maraj birdoj el la ordo de karadriformaj, kun longaj flugiloj k knara krio, kies plej gravaj reprezentantoj estas la laroj. SIN. laredo.
lar/o G (Larus) de mevoj kun 4 piedfingroj, ne tute plumkovritaj tarsoj k larĝaj, kurbaj ungegoj. ~edoj. Fam. (Laridae) de karadriformaj birdoj, ampleksanta ~on kaj la ŝternojn. SIN mevoj.
La biologoj ofte ŝanĝis sian opinion pri tiu birdofamilio, kies anoj emas hibridiĝi. Tute ne ekzistas ĝenerala konsento, ke la lar/edoj ampleksas la ŝternojn. Laŭ Pilger, ne: en lia listo, ĉiu Larus nomiĝas “[ia] mevo”; tiun nomon portas ankaŭ tri membroj de aliaj specioj, Rissa, Rhododstethia k Pagophila.
# LAREDOJ @ LARIDAE
Granda nigrakapa mevo @ Larus ichthyaëtus [261]
Glacimevo @ Larus hyperboreus [259]
Blankflugila mevo @ Larus glaucoides [260]
Nigramantela mevo @ Larus marinus [258]
Flavkrura mevo @ Larus fuscus intermedius [257]
…Trifingra mevo @ Rissa tridactyla (Kitivako) [268]
Rozmevo @ Rhododstethia rosea [267]
Eburmevo @ Pagophila eburnea [253]
# ŜTERNEDOJ* @ STERNIDAE
Nigra ŝterno @ Chlidonias niger [272]
Blankvanga ŝterno @ Chlidonias hybrida [270]
Blankflugila ŝterno @ Chlidonias leucopterus [271]...

La radiko lar/ estas maloportuna en Esperanto ne nur ĉar ĝi estas sinonimo de mev/ sed ankaŭ ĉar ĝi havas alian sencon: Laroj estis romanaj hejmaj dioj. En la Tekstaro, “\bmev\FI” ricevas 16 trafojn; “\blar\FI” ricevas 5, sed ĉiuj rilatas al tiu alia “Lar/”.

Kiam biologoj volas distingi precize la speciojn kaj genrojn kaj familiojn, ili uzas kaj uzu la latinajn nomojn. Ke tiuj nomoj ofte ŝanĝiĝas, tio estas ilia problemo. Neniu esperantisto bezonas la radikon lar/ por nomi birdon.

Tuesday 14 April 2009

pajnto

Por mezuri la volumenon de likvoj (benzino, kolao, vino) oni uzas litrojn. Tamen por ni britoj estas du esceptaj likvoj: lakto kaj biero, por kiuj ni certagrade uzas ankaŭ la malnovan nemetran mezurunuon, pint (= 568 mL). Kiam mi estis juna, pints kaj gallons (1 gallon = 8 pints = 4,5 L) estis uzataj por ĉio, dum litroj estis nekonataj.
Tiel ankoraŭ estas en Usono, kvankam la usona pint estas malpli granda (= 473 mL), kaj same la usona gallon (= 3,8 L). Usonanoj uzas ankaŭ la quart (= 2 pints, preskaŭ unu litro), mezurunuo nun ne plu uzata en Britujo.
Ekzistas ankaŭ fluid ounce (brite = dudekono de pint = 0,028 L; usone = deksesono de pint = 0,03 L).
Bone dresitaj anglalingvaj esperantoparolantoj scias, ke kun alilandanoj oni mezuru nur per litroj aŭ mililitroj. Sed kiam ni estas inter ni, ni rajtas uzi niajn proprajn mezurunuojn.
Jam de la komenco de Esperanto en Britujo, la vorto por pint estas pajnt/o. Oni do miris, kiam la Suplemento de PV (1954) inventis pind/o, kaj ke PIV ankoraŭ preferas tiun formon. Mi neniam aŭdis ĝin en la praktiko, sed pajnt/o ofte.

Monday 13 April 2009

lardo kaj bacon


Falsa amiko, pri kiu mi neniam estis tute kontenta, estas lard/olard. Eɡaliɡo, pri kiu mi estis same malkontenta, estas lard/o = bacon.
Laŭ la Esperanto-angla tradicio, la Esperanta vorto lard/o estas falsa amiko, ĉar ĝi signifas bacon. Laŭ niaj lernolibroj, lard/o = bacon, kaj bacon = lard/o.
La angla lard estas blanka porkograso, uzata en kuirado. Oni aĉetas ĝin en paketo, same kiel buteron. Ĝi estas “rendered” [= fandita por apartigi tiun grason de la muskolviando].
Ĉu vere falsa amiko? En UV staras
lard' lard | lard | Speck | сало | sadło.
kaj la difino en PV (1934/1953) tekstas
*Lardo. Subhaŭta tavolo de graso, ĉe porko; porkograso
—el kio sekvas, ke lard/o ne estas “bacon”, sed ja lard.
Tamen la afero estas certe pli komplika. La egaligo de lardo-bacon (jam de antaŭ jarcento) supozeble havas sian radikon en tio, ke bacon estas tre ofta vorto en la angla, multe pli ofta ol lard, kaj oni serĉis simplan ekvivalenton en Esperanto. Maloportune, en la Fundamenta kaj Oficiala vortostoko mankas rekta egalaĵo de bacon. Kredeble la kialo estas tio, ke en diversaj landoj oni malsame uzas la diversajn partojn de la porko. En kontinenta Eŭropo oni ne uzas tiun parton de la besto tiel, kiel ni uzas ĝin en anglalingvujo, do mankas vorto por la angla bacon.
En Britujo, bacon estas tipe vendata en kvar specoj: fumaĵita aŭ ne, kaj backstreaky. Back bacon estas plejparte muskolkarno, streaky bacon havas tavolitan miksaĵon de grasaĵo kaj muskolkarno. Oni manĝas ĝin plej ofte kiel parton de kuirita matenmanĝo, kun ovoj (bacon and eggs). La ɡermana nomo de tiu plado estas Eier mit Speck — do jen la konfuzo, ĉar la germana Speck = lardo.
En Usono oni trovas plejparte nur (streaky) bacon. Sed la usona esprimo “Canadian bacon” kredeble egalas nian back bacon.
En britaj frandaĵejoj oni povas aĉeti ankaŭ Speck (= lardo ne rendered) kaj pancetta (= kubetoj da bacon).
PIV havas multe pli detalan artikolon pri lard/o ol PV. Ĝi distingas inter
• grasa ~o (ne entenanta ian parton de muskolkarno)
• duongrasa ~o (intermiksita de tavoletoj el muskolkarno)
• ŝinko~o (viandopeco de la femuraĵo inter la ŝinko kaj ventro)

Pensante pri la problemo, en la komenco mi emis supozi ke valorus krei neologismon bekon/o (ĉar en la pola, ekzemple, mi vidis la pruntvorton bekon). Sed nun mi emas meti senneologisme
lard/o lard, bacon fat; (loosely) bacon; duongrasa ~o streaky bacon; ŝinko~o back bacon
bacon ŝinkolardo, duongrasa lardo

Ĉiuokaze, la tradicia supozo ke bacon = lardo = bacon estas malĝusta.

Sunday 12 April 2009

nekonata hundo

Piednote al la L-listoj de la 10a de aprilo, ekzistas ankaŭ la ebleco forstreki vorton enestantan kaj en PIV kaj en la unua eldono de mia vortaro.
Mi decidis fari tion por laniari/o.
Kial?
Ĝi ricevas 0 trafojn en la Tekstaro.
En kukolo la solaj trafoj montras aŭ al vortaraĵoj aŭ al retaj diskutoj pri la eventuala signifo de la vorto.
Laŭ PIV:
laniari/o Raso (Canis familiaris laniarius) de grandaj hundoj kun longa nazo, longaj haroj, pendantaj oreloj k blanka k bruna koloroj, uzata ofte de ŝafpaŝtistoj. → korthundo.
Malgraŭ la detaleco de tiu priskribo kaj la aserto, ke tiu hundospeco estas “uzata ofte”, neniu vere scias pri kio temas. La laŭaserta latina nomo, Canis familiaris laniarius, ŝajnas ne esti konata de biologoj.
La plej utila tiurilata trovaĵo en la TTT estas retpaĝo de usona hundobredejo, traduko el germana verko Die schweizer Hunderassen (la svisaj hundorasoj) de Hans Raber. Laŭ tiu traduko, se mi bone batalis tra ĝia nebulo, la “Grosse Schwiezer Sennenhunde” [tiel! kun eraro en ĉiu vorto!] apenaŭ ekzistis/as kiel aparta hundoraso, kaj estas simple Sanktbernarda hundo, aŭ almenaŭ tre simila. (Senne estas dialekta vorto por ‘alpa paŝtejo’.)
Tamen laŭ raporto de la japana esperantisto ‘vastalto’,
“Greater Swiss Mountain Dog” (aŭ germane “Großer Schweizer Sennenhund“) estas la serĉata komuna rasnomo de “Canis familiaris laniarius“. Laŭ la retpaĝo siatempe oni nomis ĝin ankaŭ “Great Butcher Dog” (aŭ germane “große Metzgerhund“).
Malsame ol la usona hundejestrino, Vastalto kapablas ĝuste ortografii la germanan.
Legu en la angla Wikipedia pri tiu Greater Swiss Mountain Dog.
Estu aŭ ne estu tiel — ĉiuokaze jam venis la tempo, ke vortaroj de Esperanto ne plu blinde kopiu unu de la alia. Neniu vere certas, kio estas/estis laniario, kaj neniu uzas tiun vorton en la praktiko. Ĵetu ĝin en la rubujon.
Se — malsame ol ĝis nun — oni iam volos paroli pri tiu Greater Swiss Mountain Dog, oni nomu ĝin granda svisa montohundo.

Saturday 11 April 2009

Gaza-mi-ne-scias-kio


GazaZGaza/oPIV estas la ĉefurbo de teritorio kies angla nomo estas the Gaza Strip. Sed ĝia nomo tre varias laŭ la lingvoj: kvankam Gaza estas fiksita, la komunlingva parto ne. Tiel ni havas Gazastreifen, Franja de Gaza, Bande de Gaza, Striscia di Gaza, Gazastrook, Gazastripen, Faixa de Gaza, Сектор Газа (Sektor Gaza), Strefa Gazy.
La nomo(j) en Esperanto spegulas tiun diversecon. Laŭ PIV kaj Sonja ĝi estas la Gaza-regiono. Tamen la kukolstatistikoj montras aliajn eblecojn.
Gaza-strio (laŭ la angla, germana k.a.) 6840
Gaza-sektoro (laŭ la rusa) 1290
Gaza-regiono (PIV) 133
Gaza-bendo (laŭ la franca) 0
Gazaujo, Gazaio (atendeblaj esperantigoj) 0
La artikolo en la Esperanto Vikipedio titoliĝas Gaza Sektoro. Tamen skribi tiel, sen ligstreketo, atencas niajn ortografiregulojn. Gaza Strio pensigus pri strio el gazo, ia falbalo aŭ pansaĵo.
La fakto, ke ni ne havas interkonsentitan Esperantan nomon por tiu monde grava regioneto, spegulas la fakton, ke Monato, Pola Radio, la iama Ĝangalo ktp ne sufiĉis por unuecigi niajn dirmanierojn.
La longe kovata, baldaŭ aperonta Listo de Rekomendataj Landnomoj verkita de la Akademio de Esperanto estos tre bonvena unuecigilo. Sed ĝi kovras nur sendependajn landojn.

Friday 10 April 2009

ha, lo!


Por ekvilibrigi la kritikadon de PIV2, kiu estis iom negativa en mia lastatempa afiŝado, mi volas emfazi kiel utila kaj zorge farita estas ĝia plej granda parto. Kompare kun la vere arkaika PV kaj la ankoraŭ iom arkaika PIV1, ĝi estas vortaro apartenanta al la dudek-unua jarcento.

Jen vortoj komenciĝantaj per L, kiujn mi aldonis al la ekzistanta vortostoko de mia vortaro. (La simbolo ‘+’ montras novan sencon de ekzistanta radiko.)
labr/o wrasse (fish); Laoci/o Laozi, Lao-Tzu; Laos/o Laos; lasanj/oj lasagne; Laŭrazi/o Laurasia (supercontinent); laŭrenci/o (chem) lawrencium ; lavab/o washbasin, handbasin [= lav/pelv/o]; legionel/o legionella; leksem/o lexeme, lexical unit; Lepsik/o Leipzig; lept/o + harvest mite; lesb/o, ~anino lesbian; Lesot/o Lesotho; leŭcin/o leucine (amino acid); levistik/o lovage; Liberi/o Liberia; lici/o + goji; lid/a Lydian; Liĥtenŝtejn/o Liechtenstein; lil/a lilac(-coloured); lime/o lime (fruit), key lime; limes/o (math) limit; limfocit/o lymphocyte; limin/o threshold (of perception), limen; limul/o horseshoe crab; line/o + (elec) line; linear/a (math) linear; liofiliz/i freeze-dry [= frost/sek/ig/i]; lipid/o (chem) lipid; listeri/o listeria (bacterium); litosfer/o lithosphere; litotrici/o (med) lithotripsy; Litv/o Lithuania (grand duchy); liv/a left [= mal/dekstr/a]; Liverpol/o Liverpool; livon/o, ~a Livonian; liz/o lysis; lizin/o lysine (amino acid); lod/o + plumb line; lofi/o monkfish; loganber/o loganberry; lokal/o premises; lom/o loam; Loren/o Lorraine; lori/o lory (parrot); Los-Anĝeles/o Los Angeles; lukr/i earn [= per/labor/i]; luks/o + (phys) lux; lumen/o (phys) lumen; lumpi/o spring roll (Chinese cuisine); lute/o corpus luteum.
Mi forstrekis labi/o, legumen/o, levuloz/o, limon(el)o, lokus/o: por ĉiu el ili PIV2 proponas pli bonan solvon.
Ne ĉion, kion mi listigas, mi “aprobas”: ekzemple, en la angla-Esperanta parto, sub earn, mi metos nur perlabori, ne lukri.

Kaj jen vortoj de PIV2, kiujn mi provizore ne enprenis: lab/o, labil/a, lagoftalm/o, laktari/o, lakun/o, lala!, lamark/ism/o, lambd/o, lampetr/o, lapidar/a, lapsan/o (nipplewort), larg/e, larici/o, lasteks/o, laŝt/o, Lateran/o, latimeri/o, latron/o, lazaron/o, le/o, leceburg/a, legac/o, legaliz/i, lekt/o, lemniskat/o, leptinotars/o (Colorado beetle), leptospir/o, letal/a, leŭg/o, li/o, licen/o, Lieĝ/o, liĥen/o, liktor/o, limes/o, limon/o, limoni/o (sea-lavender, statice), lingam/o, litrum/o, livid/a, loki/o (lochia), lokr/a, lokuci/o, lokustel/o, longan/o, lonĝ/o, lontan/a, look/o, lordoz/o, Lorelej/o, luciol/o, luksaci/o, luzitan/o.

Thursday 9 April 2009

laŝto

El la balasto de PIV2 mi tamen eksciis ion novan pri la angla lingvo. Inter la PIVaĵoj listiĝas
laŝt/o. Brita komerca mezurunuo de pezo, diversvalora laŭ la lokoj k varoj.
Por ĉi tiu brito tio estis mistero.
Estas vere, ke paralele al la metra sistemo (μg, mg, g, kg) ankoraŭ vivetas en Britujo diversaj malnovaj mezurunuoj de pezo.

La prezo/pezo de fromaĝo ĉe ni estas montrata nun nur laŭ kilogramoj, sed ĝis la fino de la dudeka jarcento ĝi estis montrata ankaŭ laŭ funtoj (‘pounds’) kaj uncoj (‘ounces’). Mi pezas aŭ 75 kg aŭ 12 ‘stone’ (kaj usonanoj dirus 165 ‘pounds’). Kiam mi estis juna oni ankoraŭ uzis ‘hundredweight’.
Sed laŝtoj? Kio tio povus esti en la angla?
Esplorinte la grandan oksfordan vortaron OED, mi trovis arkaikan sencon de la substantivo last: pezunuo diversvalora ktp. Ĝi formortis en la dek-naŭa jarcento, kun lasta (!) mencio el la jaro 1894, kiam iu skribis pri a ‘last’ of herrings (laŝto da haringoj).
Tamen en la moderna konciza oksforda vortaro COD tiu senco de last ne aperas.
La esperanta formo listigita de PIV atingas 0 uzotrafojn en kukolo. Ĉu iu iam uzis ĝin en ordinara teksto? Se jes, mi tion ignoras. En la vortaro tekstos:
last last-a, -e; daŭri; ŝuformilo

Wednesday 8 April 2009

hu, hu ha, hu hu, huj! o kej?


Kion signifas la interjekcio hu? Kio estas la angla ekvivalento?
Pri “ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj”, kiel Wennergren nomas ilin en PMEG, li komentas, tute saĝe, ke
Sonimitoj estas la plej “sovaĝa” parto de ĉiu lingvo. Sonimitojn oni povas krei tute laŭplaĉe kaj laŭbezone.
Jen en PIV Zamenhofaj ekzemploj.
hu! Interj., uzata por esprimi ektimon. ~! li ekkriis k forsaltisZ; ~! vi min svenigas!Z. ~ ha! Interj. esprimanta tre fortan eksciton: fariĝis bruo, tumulto, babilado, kurego, ~ ha, tuta foiro!Z. ~ ~! Onomatopeo, imitanta la krion de strigo: ~~! la strigoj trumpetisZ.
Pri la bleko de strigo ne estas problemo, kvankam anglalingvaj strigoj blekas pli komplike, tu-whit tu-whoo. En la utila listo de PMEG, tio estas la sola menciita signifo de hu.
Kiel en la angla oni ekkrias por esprimi ektimon? Mi vere ne scias. Certe ne hoo!. Eble Oh! You frightened me!.
Kiel en la angla oni ekkrias por esprimi tre fortan eksciton? Ne hu ha!. En la brita angla hoo-ha estas “noisy talk or excitement about something unimportant”, do ne interjekcio sed substantivo. What’s all the hoo-ha about?
Mi ricevas la impreson, ke ankaŭ PIV2 povas interjekciojn foje “krei tute laŭplaĉe”, sed eble ne ĉiam laŭbezone. Legante plu ni trovas
huj! Interj., esprimanta subitan doloron.
En la usona angla, hooey ne esprimas doloron sed estas substantivo kun la signifo “sensencaĵo”. Ĝia etimologio estas kredeble slava maldecaĵo (kvankam OED ne scias tion): en la pola chuj estas kaco.
Por esprimi subitan doloron, en la angla ni diras ouch! (aŭĉ).

Tiuj menciitaj vortaraĵoj ne respondas al la internacie uzata Esperanto kiel mi konas ĝin. Male, en PMEG, sed ne en PIV, listiĝas
o kej = konsento, bone!
Tiu interjekcio ja aŭdiĝas en la parola lingvo. O kej? O kej!

Tuesday 7 April 2009

fibroids

Kiel ni jam vidis, pluraj ŝajne internaciaj anglaj vortoj de greka aŭ latina deveno montriĝas tamen ne esti internaciaj. Bone, do, ke mi ĉiam kontrolas tra pluraj lingvoj.
Ne malmultaj virinoj suferas de fibroids, kaj tio estas ofta kialo, ke virino ne povas gravediĝi kaj naski.
Tamen en Esperanto neniu konas “fibroidojn”.
 
Laŭ la Concise Oxford,
fibroid • a benign tumour of muscular and fibrous tissues, one or more of which may develop in the wall of the womb
Temas do pri utera tumoro: benigna (= nekancera) tumoro de muskolaj aŭ fibraj histoj en la parieto (= “muro”) de la utero.

En la germana oni diras laŭvorte miomo de la utero:
Myome der Gebärmutter sind die häufigsten gutartigen Tumoren der Frau; so weisen ca. 25 Prozent der Frauen nach dem 30. Lebensjahr Uterusmyome (englisch Fibroids) auf. [Wikipedia sub Uterus myomatosus]
En la franca ĝi estas léiomyome utérin, do “lejomiomo” (= molmuskoltumoro) utera:
Un léiomyome utérin (également nommé fibrome ou fibromyome utérin) est un myome (tumeur bénigne de tissu musculaire) touchant l'utérus. [Wikipedia sub Léiomyome utérin]
En la hispana (se kredi Vikipedion) simple mioma:
Un mioma es un tumor benigno y no canceroso que crece en el tejido muscular del útero o miometrio.
Ne necesas inventi tiun “lejomiom/o” por tiel sekvi la francan. Eĉ ne necesas paroli pri miomoj (= muskoltumoroj), nek pri fibromoj (= fibrotumoroj). Mi metis
fibroid (benigna) utera tumoro

Monday 6 April 2009

levĉaro


Kvankam PIV2005 enhavas amason da tre utila nova materialo, ĝi tamen enhavas ankaŭ kelkajn vere nebezonatajn kaj nekonsilindajn nelogismojn.
La bildo montras specon de ĉareto ekipita per dudenta forkego por levi kaj stakigi aŭ stapli pezajn varojn. En la angla ĝi nomiĝas
  • fork lift truck (forklevĉaro) aŭ pli simple fork-lift (forklevo).
Jen ĝia nomo en diversaj aliaj lingvoj, kun laŭvorta esperantigo.
  • chariot élévateur (ĉaro leva)
  • Gabelstapler (forkostaplilo)
  • vorkheftruck (forklevĉaro)
  • cerretilla elevadora (ĉareto leva)
  • carrello elevatore (ĉareto leva)
  • штабелёр (ŝtabelër) (staplilo)
kaj en PIV1 (1970)
  • levĉaro
La solvo de PIV1 estas taŭga: internacia, memklariga, kaj konsistanta el Fundamentaj elementoj.
Kial, pro Dio, PIV2 kreis por ni ĉarel/o — novan radikon, tute ne internacian vorton laŭ la 15-a Regulo, nebezonatan balastaĵon?
(Laŭ Koncize Etimologia Vortaro de Cherpillod, ĝia etimologio estas la franca chariot élévateur, supozeble familiara mallongigo de la plena nomo franca.)
Kion PIV listigas, aliaj uzas.
El ĉina fonto:
kiam vi faris aĉeton en grandaj superaj bazaroj, faris atendon en flughaveno kaj faris viziton en haveno, vi certe vidis ĉarelon, kiu transportas aĵojn. Kiel unu el la gravaj iloj sur la kampo de materiala transporto, ĉarelo ludas gravan rolon en diversaj fakoj. Antaŭ 12 jaroj, pro bona perspektivo de la ĉina merkato de ĉarelo kaj pro la ĉina bona investa medio, gvidanto de la monda ĉarela industrio---germana grupo Linde kun 126-jara historio instalis sian azian ĉefan oficejon en la ĉinan sudorientan ĉemaran urbon Xiamen.
Mi ĵus aĉetis novan vortaron: Esperanto-Japana Vortaro (ĉefred. Konisi Gaku, Japana E-Instituto, 2006). Jen kio staras en ĝi:
La unuan ĉinan skribsignon mi ne kapablas legi (ĉu eble iu helpos?); la dua signifas “veturilo”. Poste, la kanae skribita japana traduko tekstas huookurihuto. Tio estas japanigo de …la angla fork lift.
Karaj orientlingvanoj, ne sekvu blinde la stultajn elpensaĵojn de okcidentaj vortaristoj! Ni restu ĉe
fork lift truck levĉaro

Sunday 5 April 2009

açaí

Lastatempe oni vendas ĉe ni novan miraklan frukton, angle acai. La ĝusta ortografio devus vere esti açaí, ĉar tiu vorto, kaj la frukto mem, venis al ni el Brazilo. La brazilportugala siavice ricevis la nomon de indiĝena lingvo, la tupia.
La vendantoj asertas, ke tiu frukto altigas la homan energinivelon, forigas toksojn, helpas dormon, reduktas kolesterolon ktp. Ĝi estas ricevebla kiel suko, tablojdoj, aŭ pulvoro.
Botanike ĝi estas la frukto de speco de palmo Euterpe oleracea. En PIV troviĝas nek nomo de la frukto nek nomo de la arbo.
Laŭ Vikipedio,
Asaio (portugale: Açaí [prononco: a-sa-i'] (Euterpe oleracea Mart., Palmae) estas la frukto de la palmarbo konata kiel "açaizeiro" [asaizejro], planto tipe de la ebena kamparo. Ĝi estas indiĝena al la Amazonio, kie sia konsumo datas ekde la antaŭ kolumba tempo.
[Tiu Esperanta teksto ŝajnas esti verkita de komencanto, aŭ almenaŭ de iu, kiu interalie ne komprenas la diferencon inter la adverbo tipe kaj la adjektivo tipa nek inter sia kaj ĝia. Vi estos kontenta scii, ke mi riparetis ĝin, kvankam mi ne volas ĝuste nun fariĝi Vikipedia aŭtoro.]
La nomo asai/o ŝajnas akceptebla en Esperanto. Kiel ofte okazas, ni devas alfronti konflikton inter botanika nomo (supozeble eŭterp/o) kaj internaciiĝinta fremdvorto (asai/o). Mi voĉdonas por la dua.

Saturday 4 April 2009

fit, fitness


La angla vorto fitness ŝajnas esti tre internacia: Vikipedio havas artikolon kun tiu titolo en amaso da lingvoj, inkluzive de la rusa (фитнес) kaj la japana (フィットネス huittonesu). Trovi Esperantan ekvivalenton estas malfacile, kaj ĝis nun preskaŭ neniu aŭdacis rekte prunti ĝin kiel fitnes/o, malgraŭ unu uzo en Vikipedio.
"Zorgu vin": sekcio dediĉita al la psikologio, sano, fitneso aŭ nutrado.
La esenco de fitness estas meti aŭ teni sian korpon en la fizika stato en kiu ĝi povas maksimume funkcii. Tio estas pli ol nura “korpa bonstato”. Oni povas esti tute sana kaj vigla, kapabla piediri ĉiutage al kaj de la fervojstacio por iri al la laboro, tamen ne havi “fitness”.
En sia GW Deutsch-Esperanto Krause havas
Fitness f fizika forto (od sano)
En la franca oni foje kaptas la ideon per la vorto forme, por kiu LePD proponas freŝeco.
Anglalingvanoj tuj rilatigas fitness al la adjektivo fit, de kiu ĝi estas la substantivigita formo. Iu, kiu estas “fit”, povas kuri dek kilometrojn, aŭ naĝi tridek minutojn seninterrompe, aŭ bone ludi piedpilkon dum horo kaj duono. La plimulto de la homoj, la plimulton de la tempo, estas fizike sanaj sed tamen ne “fit”. Oni “fit”igas sin per regula trejniĝado, tiel adaptante sian korpon al la aldonaj postuloj.
Eble do oni povus por “fit” diri trejnita, kaj por “fitness” trejniteco.

Fit estas vorto kun multaj aliaj signifoj. Provizore mi havas
fit sana, (korpe) trejnita; deca, taŭga; kapabla, preta; (bone) sidi, taŭgi, esti laŭmezura; adapti; fiks-i tr, munt-i tr, -iĝi; ekipi; (epilepsia) atako; ~ for purpose celtaŭga; ~ for work laborkapabla

En la brita slango ĝi signifas ankaŭ “seksa alloga”, sed slangon mi plejparte ignoras: same tiajn idiotismojn kiel by fits and starts, he had us all in fits, (brite) fit to drop, fit to burst, (usone) fit to be tied.

Friday 3 April 2009

folia pasto

Ankoraŭ pri foliaĵoj: pasto pene farita el amaso da maldikegaj kunrulitaj tavoloj havas en diversaj lingvoj nomon en kiu troviĝas la elemento foli/.
La francoj nomas ĝin pâte feuilletée (foliigita pasto) kaj la germanoj Blätterteig (folioj-pasto). Oni esperantigas tion kiel foliigita pasto (Krause; 357 trafoj en kukolo), aŭ pli koncize kiel folia pasto (5 trafoj en Guglo) aŭ folipasto (3 trafoj en kukolo).
Laŭ Vikipedio,
Foliigita pasto estas produkto kiu konsistas el maldikaj folioj da pasto. Ĝi estas farata per plurfoje ŝmiri tavolon da butero aŭ margarino sur tavolo da pasto, kaj sekve faldi kaj laminati ĝin.
[Tiel: mi korektis du tajperarojn sed lasis la strangan gramatikon (per kun infinitivo).]
Mi ne vidas kialon reteni la -igit- de foliigita. Sufiĉas folia.
Tamen en la angla ni diras puff pastry (ekblov-pasto), por kiu en la unua eldono mi metis tavoligita pasto. En la angla ni havas ankaŭ millefeuille pastry (ŝajne sinonimo de puff pastry), de la franca vorto por mil folioj, kaj filophyllo, de la greka vorto por folio, φύλλο fýllo. La diferenco ŝajnas esti ke la unua enhavas buteron, la dua oleon.
La turka/greka baklava (PIV: baklav/o) estas farata el folia pasto.
En la germana, Strudelteig estas la folia pasto uzata por fari Apfelstrudel. PIV proponas al ni strudel/ostrudl/o
Bakaĵo el maldika, kunrulita pastofolio, farĉita per fruktoj, kazeoj ks: poma, papava, terpoma ~o. SIN. rulkukaĵo.
Aliflanke Krause havas nur
2Strudel m ein Backwerk kuko rultavole farĉita per pomoj (bzw. kazeo u.a.).
—do neniu mencias la foliecon de la pasto.
Mi ne certas, ĉu ankaŭ la hinda samosa (Vik: samoso) estas farata el folia pasto.
Mi kredeble metos
puff pastry folia pasto
filo folia pasto

Thursday 2 April 2009

foli(k)a acido

Foje mi bezonas la konsilon de natursciencistoj. Niaj vortaroj povas fieri, ekzemple, pri la abundo da ĥemiaj terminoj; tamen tiuj fakvortoj ekzempligas iom ofte la konflikton inter supozata naturismo kaj LaBonaLingveca skemismo.
La acido folic acid estis unue izolita, kristaligita kaj sintezita dum mia propra vivo; sed nun ĝi havas altan profilon pro sia graveco en la homa fiziologio. Interalie, se gravedulino ne enprenas sufiĉe da tiu acido la feto povas suferi miskreskon. Por ĉiuj ĝi estas necesa por eviti anemion.
Kiel ni nomas ĝin en Esperanto? PIV silentas.
La plurlingva Vikipedio liveras germane Folsäure, france acide folique, hispane ácido fólico, nederlande foliumzuur — kaj esperante folika acido (same en Krause).
Atentu, tamen, ke la elemento -ik- ne estas nepre internacia parto de la nomo; kaj ke folik- estas en la latina (acidum folicum) nur adjektiva formo de la vorto por folio.
Ni devus nomi ĝin ne folika sed folia acido.
Nomoj de acidoj estas regule formataj per nedeviga sufikso -at- (vidu la duan -at/ de PIV). La nature troviĝanta formo de la acido estas angle folate, do en Esperanto foli/at/o; kaj la acido mem estu foli(at)a acido.
Ĵetu folik/ en la rubujon.
Aŭ ĉu iu ĥemiisto atentigos pri eraro en tiu rezonado?

Wednesday 1 April 2009

kiev

Demandu al ordinara brito, kio estas kiev ˈkiːev. La respondo neniel rilatos al la ĉefurbo de Ukrainujo. Por ni ĝi estas antaŭ ĉio speco de kokidaĵo.
Chicken Kiev is a dish of boneless chicken breast pounded and rolled around cold unsalted butter, then breaded and fried.
…plado el senostigita brustaĵo de kokaĵo, pistita kaj volvita ĉirkaŭ sensala butero, poste panumita kaj fritita.
Ĝi povas enteni ankaŭ ajlon, fromaĝon, ŝinkon ktp. Legu ĉi tie.
Tiu substantivo havas komencan minusklon kaj cetere estas nombrebla: to buy some kievs in the supermarket.
La rusa Vikipedio proponas котлета по-киевски, ‘kieva kotleto’ kaj la litova Kijevo kotletas. Sed mi ne trovas nomon en la franca, germana, itala, hispana. Mi eĉ ne scias, ĉu usonanoj kutimas manĝi ‘kievojn’.
Intertempe, eble
Kiev Kievo; k~ kieva kotleto
(kvankam kotlet/o, laŭ PIV, estas nur el ŝafa, bovida, aŭ porka viando)