Saturday 29 May 2010

ĥemio/kemio

Barry Friedman skribis proteste al mi.
Anglalingve estas vorto "chemistry". Germanalingve estas vorto
"Chemie". Hispanalingve estas vorto "quimica". Francalingve estas
vorto "chimie". Ktp. Sed esperantalingve estas 2 vortoj (laux via
vortaro): "kemio" kaj "hxemio". Kial 2 vortoj? Kial ne 1 vorto? La
situacio en Esperanto estas mallogika.
Mi petas ke La Akademio oficiale eliminu unu el cxi tiuj du vortoj.

Vidu, kiel decido de la Akademio de Esperanto, farita por kontentigi proteston el unu flanko, siavice generas proteston el alia flanko.

La klasika formo de tiu vorto, laŭ la Fundamento de Esperanto, estas ĥemio. Tamen, multaj trovas la sonon de ĥ (= senvoĉa vela frikativo) malfacila kaj volas eviti la uzon de tiu malofta konsonanto. Pro tio la Akademio de Esperanto en la jaro 1974, en la 8a Oficiala Aldono, permesis ankaŭ la formon kemio, nomante ĝin “moderna formo” de ĥemio.

Tio estas ne “mallogiko” sed celis permesi liberan elekton. Same kiel formortis en la angla la iama formo “chimistry”, kredeble en Esperanto formortos ĥemio.
Troviĝas iom da diskuto ĉi tie (tute malsupre).
La serĉilo Kukolo liveras 47 mil trafojn por kemio sed nur 3 mil por ĥemio.
En la angla-esperanta parto de la vortaro mi metis
chemistry kemio, ĥemio

Ĉu estus pli klare kaj utile, se mi estus metinta jenon?
chemistry kemio

Jes, sed malpli informe. Kaj Fundamentistoj eble estus malkontentaj.

Saturday 22 May 2010

conker

Angela Tellier trovis en la presita vortaro ne precize eraron sed, ni diru, malglataĵon. En la esperanta-angla parto staras
hipokaŝtan/o horse chestnut
dum en la angla-esperanta parto staras unuflanke
horse chestnut hipokaŝtano
sed aliflanke
conker hipokastano

Bonvolu korekti tiun lastan kaj legi
conker hipokaŝtano

Verŝajne erarigis min PIV, en kiu hipokastan/o estas preferata super hipokaŝtan/o. Sed tio estas pro la tendenco de PIV preferi biologian nomenklaturon (kp Aesculus hippocastanum) super tradiciaj formoj, tendenco pri kiu mi plendis en la Antaŭparolo.

La vortelemento hipo- estas iom ĝena en Esperanto, ĉar ĝi respondas ne nur al hypo- ‘malsupera’ (kiel en hipoteko, hipofizo, hipokriti, hipotezo) sed ankaŭ al hippo- ‘ĉevalo’ (kiel en hipopotamo kaj, jes, hipokastano|hipokaŝtano).

Sub kaŝtan/o PIV mencias la kunmetaĵojn ĉeval~o, ĉeval~ujo, ĉeval~arbo. Rimarkinte tion, por ‘conker’ mi nun emas rekomendi la formon ĉevalkaŝtano.
conker ĉevalkaŝtano
horse chestnut ĉevalkaŝtanarbo

Por la brita infanludo conkers ni povas diri ĉevalkaŝtanludo.

Ni povas bojkoti kaj hipokastano kaj hipokaŝtano.

Saturday 15 May 2010

wind farm

Hodiaŭ mi estas en Llandudno (Landidno), norda Kimrujo, por la 91a Brita Kongreso de Esperanto. Ĉi-matene mi prezentis prelegon pri la nova eldono de mia vortaro.

Post la prelego sekvis demandoj. Unu demandanto volis scii, kiel diri en Esperanto “wind farm”. (La kongresejo situas ĉe la marborda promenejo de banurbo. Ĉe la horizonto oni povas vidi … kiel diri? Alklaku la bildon por pli klare vidi ...ion ĉe la horizonto.)

Post iom da diskuto ni venis al la provizora konkludo, ke bona ekvivalento estas ventocentralo. Temas ja pri centralo, en la senco ‘elektrogenerejo’; kaj la movforto venas el la vento.

En la germana oni diras Windpark, do ‘ventoparko’; en la franca, parc éolien, do simile. Tamen ŝajnas al mi, ke en Esperanto ia “eola parko” estus malpli klara ol ventoparko.

Nun, post la prelego, mi povis aliri la komputilon por esplori, kio troviĝas en la TTT. Mi ĝojas rimarki, ke en la Esperanta Vikipedio troviĝas ja artikolo kun la titolo ventocentralo. Tamen el tiu artikolo estas klare, ke per tiu termino oni komprenas unu unuopan ventomuelilecan aparaton, do angle wind turbine. Por wind farm, do ejo kun tuta aro da tiaj aparatoj, eble ni ja parolu prefere pri ventoparko. Vidu ankaŭ jenan artikolon.

Supozeble tia ‘parko’ povas esti ankaŭ en la maro.

Saturday 8 May 2010

egaligi la du flankojn

Montriĝis, ke troviĝas pluraj eraroj en la listo de nePIVaj vortoj je paĝo xiii de la nova vortaro. Reviziitan liston mi eldonos poste.
Intertempe, la aliaj eraroj ĝis nun trovitaj estas ne tro malbonaj (vidu ligilon dekstraflanke). Temas plejparte pri tajperaretoj. Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis al la listo: ne hezitu informi pri aliaj eraroj.
— — —
Estus bone aldoni jenajn vortojn al la parto esperanta-angla. Ili jam troviĝas en la parto angla-esperanta.
bing/o bingo, housie (game) : klarigo
korma/o korma (Indian cuisine) : angla klarigo
kviskal/o grackle (bird) : angla klarigo
velodrom/o velodrome : angla klarigo

Same, estus bone aldoni al la parto angla-esperanta unu vorton jam troviĝantan en la parto esperanta-angla.
ginkgo ginko : angla klarigo
(La bildo montras ginkan folion.)

Saturday 1 May 2010

abuse

Por la angla abuse en la unua eldono staris la esperantaj tradukoj insult-i, -ado; misuz-i, trouz-i, -o. Tio bone kovras la kernajn signifojn, ekz-e
vandalism and verbal abuse directed at old people = vandalismo kaj (parola) insultado kontraŭ maljunuloj
The other driver started hurling abuse at me = La alia stiristo komencis insulti min / ĵeti kontraŭ mi insultojn
abuse of alcohol / drugs = misuzo de alkoholo / de drogoj

Okaze de la dua eldono mi decidis forstreki la (cetere Fundamentan) trouz-, sed enŝovi mistrakt-i, -o por kovri alian, nun gravan signifon: ekzemple, physical / sexual abuse.
Tiu lasta senco multe plioftiĝis dum la pasintaj kelkaj jaroj, precipe pro la skandalo trafinta la katolikan eklezion. Mi tamen rimarkas, ke en Esperanto oni nun renkontas la esprimon fitrakt-i, -o. Ekzemplon oni trovas ĉi tie: “Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto”.
Se mi nun reverkus la vortaron, mi volonte aldonus tiun tradukon. La distingo inter mis- kaj fi- povas esti subtila, sed ĉi tie ja pli konvenas fi-.
abuse insult-i, -ado; mistrakt-i, fitrakt-i, misuz-i, -o