Tuesday 30 June 2009

piroklastaĵoj


Ekzistas diversaj specoj de vulkano. Iuj sputas lafon, kiu moviĝas relative malrapide. Aliaj konsistas el kupolo ema parte kolapsi. Tiaj kolapsoj estigas (angle) pyroclastic flows, kvazaŭ lavangojn el varmegaj rokoj k gaso, kiuj moviĝas je pli ol cent km hore kaj detruas ĉion, kion ili renkontas.
Tia estis la vulkano de Pompejo; tia estas la vulkano de la karibia insulo Montserrat, kie mortis 19 homoj en la kupolkolapso de junio 1997.
La francoj uzas la esprimon nuée ardente, ardanta nubo, kiu estas poezia sed ne tute scienca. En la germana oni diras pyroklastischer Strom, en la itala colata piroclastica, en la rusa пирокластический поток, ktp. Supozeble do ni pravus se ni adoptus en Esperanto la radikon piroklast/ kaj dirus piroklasta fluo.
Klast/oPIV estas “fragmento de rompita … roko”. Piro- estas “fajro”, same kiel en pirotekniko. Teorie, bonlingvisme, ni povus diri fajrorokera aŭ simile. Prefere tamen ne.
Restas demando ĉu la radiko piroklast/ estas substantiva aŭ adjektiva. Verŝajne ĝi devas esti substantiva, same kiel klast/o, kaj nomas la materialon. Tamen multe pli ofta estas adjektiva uzo, piroklasta fluo.
Akompanis la piroklastajn fluojn de Montserrat pyroclastic surges. Ili similas al piroklastaj fluoj, sed enhavas multe pli altan proporcion da gaso. Dum la piroklastaj fluoj pli-malpli sekvas valojn, ĉiam moviĝante malsupren, la surges povas ankaŭ flui supren kaj moviĝi super montetoj.
Mi ne scias, kiel oni diras tiusencan surge en aliaj lingvoj. Eventuale en Esperanto ni povus nomi ĝin piroklasta nubo. (Vidu la bildon, kaj spektu ankaŭ videon, kiu uzas la esprimon pyroclastic cloud.)

Monday 29 June 2009

runny

Mi serĉis Esperantan tradukon por la vorto runny. I’ve got a runny nose = muko fluetas el la nazo pro malvarmumo aŭ fojnokataro. My eyes are runny = larmoj fluetas el la okuloj. This sauce is too runny = la saŭco ne estas sufiĉe firma/densa. This (boiled) egg is still runny = la ovo estas ankoraŭ likva.
Laŭ miaj grandaj nacilingvaj vortaroj:
France, on a le nez qui coule; les yeux qui pleurent; la sauce est liquide ou baveuse; un œuf à la coque, ou dont le jaune est crémeux.
Germane, (ovo) flüssig; (nazo) laufend, mir läuft die Nase, meine Nase läuft; (okuloj) wässerig, tränend; (saŭco) dünnflüssig.
Certe en Esperanto oni ne povus diri, kiel en la angla kaj germana, ke mia nazo kuras, nek, kiel en la franca, ke ĝi fluas. (Fluas ne la nazo, sed muko.)
La sola citaĵo kiun mi trovas en la TTT tamen venas de germana fonto:
La perturboj (jukado en la kolo kaj cxe la okuloj, fluanta nazo, ternatakoj) aperis je varmaj tagoj inter majo kaj auxgusto kaj dum pasis la jaroj ili ...

Por to run en tiu senco, ŝajnas al mi ke flui estas tro forta: prefere temu do pri flueti.
Eventuale: fluetas el mia nazo, fluetas el miaj okuloj, ankoraŭ fluetas la saŭco, ankoraŭ fluetas la ovo.
runny fluetanta; likva; I’ve got a ~ nose fluetas el mia nazo

Friday 26 June 2009

refuelling


To refuel estas konciza vorto en la angla. Necesas ĉirkaŭfrazo por esprimi ĝin en Esperanto.
(Survoje al Aŭstralio) Our plane will be refuelled in Dubai = Nia aviadilo prenos pli da brulaĵo/karburaĵo/fuelo/keroseno en Dubajo.
(En aŭto) It’s time we made a refuelling stop = Estas tempo ke ni haltu por preni pli da brulaĵo/karburaĵo/benzino.
Aerial refuelling = la transdono de brulaĵo/keroseno de unu aviadilo al alia dum flugado.
Ankaŭ en la germana tiu nocio estas koncize esprimebla: tanken.
La neologismo fuel/o venas el PIV2. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ne multe uzata. Tamen en kukolo ĝi ricevas 2480 trafojn.
Kiam mi stiras aŭton kaj bezonas pli da benzino (devas replenigi la bezinujon), en la angla mi dirus ordinare “We need some more petrol.” En Usono oni kredeble dirus “We’re out of gas”. La angla verbo to refuel estas pli formala.
Mi ŝatus diri en Esperanto rebenzini (aŭton), rekeroseni (aviadilon). Sed tiuj verboj ricevas en kukolo 0 trafojn.
refuel preni pli da brulaĵo (benzino, petrolo); replenigi per brulaĵo

Thursday 25 June 2009

replication


Unu el la ŝlosilaj elementoj de la “scienca metodo” estas la principo, ke eksperimento devas esti tia, ke iu alia sendependa sciencisto povu ĝin reprodukti, refari, ripeti… should be able to replicate it.

Sekvante la PIVan difinon de replik/o, mi metis
replik/o retort, rejoinder; (theat) cue; replica; ~i retort, rejoin; replicate

Tamen tiu lasta verba traduko replicate rilatas al alia senco de replication, nome la memkopiado de nuklea acido.

Ĉu mi devus tion indiki, ekzemple per
...replicate (DNA)

aŭ ĉu oni povas vastigi la sencon de replik/i por kovri la sencon “reprodukti (eksperimenton)”?

Wednesday 24 June 2009

anglismoj, kiujn ni ne bezonas

Je la 9a de januaro mi menciis la PIVan poriĝ/o por la angla porridge, kiun la anglalingvaj esperantistoj tamen nomas avenkaĉo.
Jen du aliaj ekzemploj de la sama tendenco.
PIV havas
reverend/o. Angla titolo pastra.

Tamen anglalingvaj esperantistoj redonas tiun titolon kiel pastro. Mi memoras, ekzemple, P-ron Downes (1892-1987), kiu estis membro de la Akademio de Esperanto. Mi ne dubas, ke li estus forte protestinta kontraŭ tiu PIVaĵo. Li estis ĉiam “Pastro Downes”.
Laŭ kukolo troviĝas por reverendo nur manpleno da uzoj en la TTT, inter kiuj unu-du ĉe Oomotanoj — ĉe kiuj vere ne temas pri “angla” titolo pastra.

PIV havas ankaŭ
konstabl/oG. Gardisto de publika sekureco en Britio.
Tian homon, angle (police) constable, en Esperanto ni tamen nomas (simpla) policano. Cetere, ne ĉiu policano estas PC: tio estas rango, nome la plej malsupera, komparebla al simpla soldato (private) de la armeo.

Etimologie la vorto estas duoblaĵo de konestabl/o, ĉefkomandanto de reĝa armeo. (Latine temis pri comes stabuli, ‘ĉefoficiro de la ĉevalejo’.)

Iuj neologismoj el la angla estas neeviteblaj, eĉ salutindaj elementoj de Esperanto. Sed ne tiuj.

Tuesday 23 June 2009

rimedoj

Pri du subsencoj de “rimedo” mi hezitas.
La unua problemo estas redoni la anglan precaution. Ĝi signifas ion, kion oni faras por malhelpi ke okazu io danĝera aŭ malagrabla: to take precautions (against). Frazaj ekzemploj (el LDOCE): Fire precautions were neglected. | The traffic barriers were put there as a safety precaution. | Save your work often as a precaution against computer failure. | The trails are well marked, but carrying a map is a wise precaution. | I took the precaution of insuring my camera.
Mia iom lama provo estas
precaution singarda rimedo, aranĝo por garantii sekurecon, antaŭzorgo
小心

La dua problemo estas redoni la anglan resource. Bazaj ekzemploj por tiu vorto: natural resources (tero, nafto, karbo) | financial resources (mono) | limited resources (manko de mono) | we must pool our resources | he has inner resources (spiritajn) | classroom resources (aparatoj) | a resource centre (en lernejo) | human resources (personaro).

PIV havas
resurs/o Natura fonto de substanco aŭ vivaĵo necesa al la vvio de homoj kaj al ties agadoj: ~oj renovigeblaj (ekz, akvo, kultivataj plantoj, arbaroj, specioj), nerenovigeblaj (eks karbo k aliaj fosiliaj energifontoj, metaloj).

En la komputada lingvaĵo la vorto havas fakajn signifojn. Antaŭ dek tri jaroj en Komputada Leksikono Pokrovskij metis:
risurc•o, rimedo —
1. Logika aŭ fizika parto de komputila sistemo kiu estas disponigebla al procezo; ekz-e, la tempo de la ĉefprocesoro, peco de la ĉefa aŭ ekstera memoro, fizika aŭ logika disponaĵo. Speciale oni distingas opuzajn risurcojn (risurco estas opuza se ĝi estas disponigebla al pluraj procezoj samtempe, do, se pluraj procezoj povas kolektive, ope ĝin uzi) kaj kritajn, aŭ monopolajn risurcojn (ĉiumomente tian risurcon rajtas uzi ne pli ol unu procezo).
2. Speciale, operaciuma rimedo kiun oni povas uzi kiel parametron de procezo sen retraduki aŭ rebindi ties programajn komponantojn; ekz-e dialogujoj, rastrumaj grafikaĵoj aŭ tiparoj.
Noto. Oni proponis ankaŭ resurco, risurso [Pekoteko]. La formo risurco troveblas jam en la verkaro de INTERKOMPUTO («Teoriaj kaj praktikaj problemoj de la programado», Budapeŝto 1982, pĝ 9).
Angle: resource
Germane: Betriebsmittel
Itale: risorsa
Ruse: ресурс; средство

Nun ankaŭ Komputeko havas
resource (s) = risurco (KompLeks)

Se entute ni bezonas tiun neologismon, kiun formon ni preferu? (Ne estus pravigeble havi unu formon por la ĝenerala senco, alian por la komputa.) De kukolo mi ricevis jenajn trafnombrojn:
resurs/o 3300
risurc/o 779
resurc/o 275
risurs/o 36

Provizora teksto, ignorante neologismon:
resource rimedo; utilaĵo, ekspluateblaĵo, riĉaĵo; elturniĝemo

Monday 22 June 2009

fundamentaj kaj oficialaj evitindaĵoj


Ĉu eblas anatemi Fundamentan vorton?
La kvara punkto de la Deklaracio de Bulonjo tekstas
La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj esperantistoj estas la Fundamento de Esperanto.

Dependas, do, kiel ni komprenas la vorton “deviga”.

Kiu scias la signifon de la vorto stofo? Supozeble preskaŭ nur homoj, kiuj verkis vortaron, kaj eventuale unu-du tre maljunaj svedoj aŭ rusoj. Sed ĝi estas Fundamenta vorto, do formalsence “deviga”. Jen la difino laŭ PIV:
malnova mezurunuo (en Rusio k Svedio) por likvoj (1,3 l)

Evidente, “deviga” ne signifas, ke ni estas devigitaj uzi la vorton.

PIV etikedas “evitinda” la Fundamentan vorton tetra/o. Estas malfacile kompreni la siatempan decidon de Zamenhof, alpreni la konfuzan paron tetr/o, tetra/o por du similaj birdoj, kaj doni la nomon tetro ĝuste al tiu, kiu havas la sciencan nomon Tetrao kaj la nomon tetrao al alia, kiu eĉ ne apartenas al la genro Tetrao.

La Akademio kelkfoje forigis radikojn el la UV — sed nur neFundamentajn (analogi/, koncentr/), aldonitajn en unu el la Oficialaj Aldonoj.

Estus bone, se la Akademio povus trovi manieron montri simile, ke iu Fundamenta radiko ne estas konsilinda. Ne sufiĉus ia atribu(t)o (?) “arkaika”: stof/o estas arkaika, sed tetra/o estas pli ĝuste eraro.

Simile, estus bone se la Akademio trovus manieron malrekomendi la Fundamentan radikon rezultat/. Jam de jarcento ni prefere uzas la formon rezult/, oficialigitan en la dua OA antaŭ naŭdek jaroj.

Inter la oficialigitaj radikoj, kiuj montriĝis eraraj kaj malrekomendindaj, mi metus estrad/o kaj miriametr/o. Se vi ne konas tiujn vortojn, jen tio pruvas mian aserton.

Friday 19 June 2009

Portoriko


Kiel menciite hieraŭ, la Akademio aprobis novan version de la Listo de Rekomendataj Landnomoj, tre zorge faritan de Bertilo Wennergren kaj multe superan al la iama versio redaktita de Albault. Tamen ĝi listigas preskaŭ nur sendependajn ŝtatojn. Restas do pluraj gravaj nesendependaj teritorioj, provincoj, insuloj ktp, pri kiuj ni tamen devus provi atingi interkonsenton, same kiel pri Panĝabo de la hieraŭa blogo.
Unu tia estas la usona teritorio kun nacilingva nomo Puerto Rico. Ĉu en Esperanto ĝi estas Porto-Riko, PortorikoPuertoriko?
Vikipedio listigas ĉiujn tri.
Puerto Rico (laŭ la hispanlingva nomo Riĉa haveno), esperantigita kiel Puerto-Riko, PortorikoPorto-Riko (tiu ĉi lasta estas la PIV-a nomo) estas dependa teritorio de Usono en Kariba Maro.

Ne nur en PIV sed ankaŭ en la unua eldono de mia vortaro aperas Porto-Riko. Tamen tiun formon oni povas riproĉi ĉar ĝi havas streketon inter du elementoj el kiuj ne ambaŭ estas Esperantaj radikoj. La AdE decidis aprobi Sieraleono, ne Siera-Leono, kaj Santomeo, ne San-Tomeo nek Sao-Tomeo (PIV), ĝuste pro tio.
En Esperanto porto estas substantivigo de la verbo port/i. Ĝi ne havas la nacilingvan sencon ‘haveno’. Sekve do mi preferas la formon sen meza streketo, Portorik/o.
Bertilo Wennergren en sia listo donas la formon Puertoriko. Tamen la ue de hispanaj vortoj ĝenerale respondas al o de Esperanto, kaj mi ne vidas kialon por preferi puerto- super porto-.

Thursday 18 June 2009

Panĝabo


Ĉu Panĝab/o estas loko (resp. lando, provinco, ŝtato, regiono) aŭ homo? (Ĉar ne temas pri sendependa lando, tiu vorto ne estas menciita en la lastatempe aperinta Listo de Rekomendataj Landnomoj de la Akademio de Esperanto.)

Vikipedio ne havas dubon.
Historia Panĝabo (panĝabe: ਪੰਜਾਬ, panjāb, Punjab) estis iama provinco de Brita Hindio, kiu estis dividita en 1947 en okcidentan (pakistanan) kaj orientan (baratan) parton.

Panĝabo estas subŝtato en norda Barato. Ĝi estas nur parto de pli ampleksa areo kiu kuŝas ponte sur Pakistano kaj Barato.

La nomo devenas de la persa panĝ (پنج) ‘kvin’ kaj āb (آب) ‘akvo’, do signifas “(lando) de la kvin riveroj”. La unua elemento donis al ni ankaŭ la vorton punĉ/o, etimologie trinkaĵo el kvin ingrediencoj; la dua elemento parencas al nia akv/o.
(La hindia-urdua-panĝaba mallonga a estas fonetike [ə], kiu en la angla projekciiĝas al [ʌ], kiel same en la hinddevenaj anglaj vortoj pukka, pundit. Sed iuj anglalingvanoj trompiĝas de la skribo u kaj prononcas [pʊndʒɑːb] anstataŭ la pli konsekvenca [pʌndʒɑːb]. Ĉe nia punĉ/o — angle punch [pʌntʃ] — la esperanta vorto spegulas la skriban anglan formon.)

Tamen PIV registras panĝab/o kiel nomon ne de loko sed de ɡento.
panĝab/o. Ano de la ĉefa gento de (P)~io. (P)~io. Lando, trafluata de Induso, k dividita inter Hinda Unio k Pakistano.

Tio ŝajnas al mi esti ne bona. Eĉ PIV mem konfuziĝas, ĉar aliloke ni trovas
siĥ/o, sik/o Membro de hinda komunumo, fondita en Panĝabo ĉ. 1500 kiel monoteista sekto.

Jes, Panĝabo estas loko.

Wednesday 17 June 2009

producento, produktoro, produktisto

Eble iu povos klarigi al mi, ĝuste kion faras (1) producento kaj (2) produktoro. Ĉu tiuj estas rivalaj nomoj por la sama rolo, aŭ ĉu estas diferenco? Kaj ĉu ne sufiĉus anstataŭe diri produktisto aŭ eventuale produktestro?
La unua, producent/o, ne troviĝas en PIV. Tamen ĝi ricevas 339 kukolo-trafojn. Jen ekzemploj.
De komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Bee Gees parte perdiĝas el la antaŭaj postenoj de muzikaj furorparadoj. Barry kunlaboras kun Barbra Streisand okupiĝante per producenta laboro, Robin ligas al interrompita soloa kariero.

La modernaj polarografiaj aparatoj estas nun produktataj ekskluzive surbaze de la kompleksa komputila tekniko. Al la gvidaj mondaj producentoj apartenas la usonaj firmaoj Princeton Applied Research ... [de ĉeĥa IKU-preleganto]

La 13-an de oktobro mi ricevis de kinostudio "F-Seitse" leteron de
producento (produktestro) s-ino R en kio ŝi petas helpon por
tradukado de kelkaj frazoj en esperanton.

La fonto ŝajnas esti la germana vorto Produzent, latinaĵo plupruntita al diversaj orienteŭropaj lingvoj. Laŭ Collins, Produzent = producer (en sufiĉe ĝenerala senco). Laŭ mia pola-angla vortaro, producent = manufacturer, producer, maker; (film) producer.
Krause donas
Produzent produktanto, produktisto, (Film, TV) produktoro

La dua vorto, produktor/o, ja troviĝas en PIV, ricevas 1720 kukoltrafojn, kaj havas propran artikoleton en Vikipedio. Ĝia fonto estas la franca producteur, kies signifo estas produktisto en vasta senco. Laŭ Vikipedio,
Produktoro estas respondeculo pri la organizaj kaj financaj aspektoj de diversaj produktadoj: kinematografio, televida programo, radia programo, reklamo, muziko, videoludo kc. Tiu prizorgas la komercan sukceson de produktadoj.

PIV havas similan sed pli limigitan kaj politikan difinon:
produktor/o Kapitalisto, kiu luis filmfabrikon, por produktigi filmon laŭ aĉetita scenario k per trupo dungita de li/ŝi.

—difinon jam en PIV1 (1970) kaj memevidente ne plu ĝisdatan. La modernaj citaĵoj montras, ke temas ankaŭ pri la televida kaj muzika industrioj.

Ĉu ankaŭ la producer de teatraĵo estus “producento/produktoro”? (Tiun mi nomas enscenigisto.)

Mi havas
producer produkt-anto, -isto; enscenigisto

Ĉu bone? La simpla sufiksita vorto produkt/isto (= angle producer) povas havi pli vastan signifon ol difinite por la neologismoj. Sed mi suspektas, ke ĝi sufiĉas. Aŭ -estro. Aŭ ĉu ni bezonas specialan terminon por producer en filmo-video-televido? Mi notas, ke nek la germana fonto de producent/o nek la franca fonto de produktor/o estas limigita al tiu kampo.
Do en la esperanta-angla parto mi metos:
producent/o :( producer [=produktisto]
...
produktor/o :( producer [=produktisto]

Tuesday 16 June 2009

kio estas pizango?


Mi venis al la konkludo, ke neniu scias, kio estas pizang/o, se ne simpla sinonimo de banan/o.
Laŭ PIV ĝi estas Zamenhofa vorto. Tamen ĝi ne aperas en la Tekstaro kaj mi ne sukcesis trovi kie aŭ kiel li uzis ĝin.
Laŭ la malnova PV ĝi estas la genro de plantoj, kies frukto nomiĝas banano. Botanike, tio estas Musa.
En mia unua eldono mi supozis, ke ĝi respondas al la angla vorto plantain, kiu estas simila al banano sed pli granda, manĝata kiel legomo bolkuirita (vidu la bildon). Sed eble mi miskomprenis. Mi trovas nun, ke plantain estas la frukto de M. paradisiaca kaj nomo uzata por ĉiuj kuirbananoj.
En PIV1 ni trovas nur
pizang/oZ Malaja nomo de la banano.

Sed en PIV2 tio fariĝis
pizang/oZ Speco de banano, manĝata kruda, produktata de Musa × sapientum.

Musa × sapientum estas kultivaro, plejparte krucaĵo inter M. acuminata kaj M. balbisiana. De ĝi venas niaj ĉiutagaj bananoj.
PIV2 do rekte kontraŭas mian supozon, ke pizangon oni kuiras, bananon oni manĝas kruda.
En la Guglo-grupo la-bona-lingvo troviĝas interesa diskuto pri tiu vorto. La ĝenerala konkludo: ke “ŝajnas regi konfuzo”. Mi konsentas.
Do mi metis nun
pizang/o :( banana [= banano]

[Anstataŭ :( bonvolu legi mienvinjeton de malrido, do “deprecated, evitinda”.]

Monday 15 June 2009

pattern


La angla vorto pattern estas uzata en diversaj manieroj, ĉiu kun malsama ekvivalento en Esperanto. Jen laŭ Longman Dictionary of Contemporary English (en kiu la sencoj estas aranĝitaj laŭ ordo de ofteco en centmilionvorta tekstaro):
pattern1 n
1 the regular way in which something happens, develops or is done: Weather patterns have changed | changing patterns of behaviour | a normal pattern of development | a general pattern began to emerge | their descriptions seemed to follow a set pattern
2 a regularly repeated arrangement of shapes, colours, or lines on a surface, usually as a decoration: a black and white striped pattern | a sonnet has a fixed rhyming pattern
3 a thing, idea or person that is an example to copy: the book set the pattern for over 40 similar historical romances
4 a shape used as a guide for making something, especially a thin piece of paper used when cutting material to make clothes: a dress pattern
5 a small piece of cloth, paper etc that shows what a larger piece will look like; = sample.
pattern2 v
1 be patterned on/after sth to be designed or made in a way that is copied from something else: the exam system is patterned after the one used in Japan
2 lit to form a pattern on something: tiny white flowers patterned the ground like confetti
patterned decorated with a pattern: a patterned carpet | a brightly patterned dress
patterning
1 tech the development of particular ways of behaving, thinking, doing things etc that are the result of copying and repeating actions, language etc: cultural patterning | the patterning of parent-child relationships
2 patterns of a particular kind, especially on an animal’s skin

Kaj en Esperanto? Laŭ la sama numerado,
n 1 ??? (eventuale: formo); 2 motivo; aranĝo; formo; 3 modelo; 4 modelfolio, papermodelo, ŝablono; 5 maketo (?)
v 1 modeli, aranĝi; 2 ornami
-ing 1 ??? (eventuale: evoluo, formado); 2 ??? (foje: makulado, ornamado)

Sonja donas longan kaj analizan artikolon tiuteman, kun konsidero ankaŭ de dispozicio, paradigmo, ornamaĵo, reliefo, formacio.

Kiel resumi ĉi ĉion? Mi provizore havas jenon:
pattern formo; motivo; aranĝo; model-o, -a, folio; desegno; ŝablono; aranĝi, fari laŭ (iu) modelo; ornam-i, -aĵo; ~ recognition formrekono

* * *
PS: la PIVa patrone/o rilatas nur al maŝinteksado.
patrone/o Skema desegno, indikanta al teksisto, kiel teksaĵo estu teksata k kiel oni preparu la harnes-foliojn aŭ ĵakard-kartojn

Ni ne bezonas ĝin en ĝenerala vortaro. Tamen kukolo malkaŝas unuopan ekzemplon de metafora uzo, el ĉina fonto:
Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio kaj la ĉina rolo en la monda patroneo, li emfazis, ke Ĉinio ludas tre gravan rolon en la ...

Do alia eblo estus pledi por la vastigo de patrone/o por kovri ĉiujn, aŭ multajn, sencojn de la angla pattern.

Friday 12 June 2009

tekstado (pli bone: somosado)

Ĉu vi tekstas (evetuala korekto: somosas - vd komentojn) en Esperanto per via poŝtelefono? Se jes, ĉu vi uzas specialajn mallongigojn aŭ aliajn neortodoksajn ortografiaĵojn?
Mi ĵus legis la anglalingvan verkon de David Crystal, txtng. Li donas amason da ekzemploj el diversaj lingvoj:
• en la angla estas uzataj ekzemple bf (boyfriend), cu (see you), l8r (= later), m8 (mate), u r (= you are);
• en la ĉina oni havas 88 (baibai, ĝis),+u (jia you, kuraĝon!), mm (meimei, fratino);
• en la ĉeĥa cj (co je, kio estas), hosipa (hovno si pamatuju, mi memoras nenion), mkc (musim končit, čau: mi devas iri, ĝis);
• en la finna hy (hyvää yötä, bonan nokton), tt (terkkua tutuille, saluton al ĉiuj);
• en la franca a2m1 (à demain, ĝis morgaŭ), cad (c’est-à¬-dire, tio estas), cb1 (c’est bien, tio estas bona), gt (j’étais, mi estis);
• en la germana bs (bis später, ĝis poste), div (danke im voraus, antaŭdankon), ka (keine Ahnung, nenia ideo), ß (schreib zurück, sendu respondon);
• en la hispana b (beso, kiso), q (que, kio), t2 (todos, ĉiuj);
• en la itala dv 6 (dove sei, kie vi estas), qnd (quando, kiam), xò (però, sed);
• en la nederlanda b& (ben, estas), g1 (geen, neniu), zvl (zoviel, tiom);
• en la portugala dn (de nada, nedankinde), hj (hoje, hodiaŭ), p/ (para, por);
• en la sveda 7k (sjuk, malsana), f1 (fett, mojosa), iaf (i alla fall, ĉiuokaze);
• en la kimra @b (ateb, respondu), 01ia2 (dymuniadau, deziroj), 9r (nawr, nun).
•• En Esperanto ni havas jam delonge bv (bonvolu), ĉ (ĉirkaŭ), k (kaj), ktp (kaj tiel plu), sed ili venas el la antaŭtekstmesaĝa epoko. De ĉ ses jaroj ni havas ankaŭ mjs (mojosa, modernjunstila).
Ĉu novaj tiaj mallongigoj estas uzataj? Mi celas la efektivan uzadon, ne lertaĵojn kiujn ni povus nun elpensi — ekzemple @si (ĉesi), p1 (punu), sen2 (sendu), s3o (strio), l8o (loko).
Kelkaj anglaj tekstmesaĝaj mallongigoj estas uzataj kiel pruntformoj en multaj aliaj lingvoj, ekz-e lol (laughing out loud, mi ridas), ok (o kej, bone). Ĉu ili estas uzataj meze en Esperantaj tekstmesaĝoj?
Sciigu al mi. Let me know, k? thx.

Thursday 11 June 2009

paĉiso ?


Kiam mi estis infano ni ofte ludis familian tabulludon kun la angla nomo …ludo.
ludo †(speco de) tabulludo
Montriĝas, ke tiu ludo ne estas konata en Usono, kie oni havas anstataŭe similan ludon kun la nomo Parcheesi (markonomo). Ambaŭ estas adaptaĵoj de malnova hinda ludo nomata pachisi (paĉisi).
La ludtabulo estas kvadrata, kun granda kruco. Ĉiu el la kvar ludantoj havas koloron. Oni devas movi siajn pecojn, laŭ la ĵeto de ĵetkubo, ĉirkaŭ la tabulo kaj en la samkoloran brakon de la kruco ĝis la “hejmo”. Gajnas tiu, kiu unue alvenigas ĉiujn siajn pecojn hejmen.
Mi kredas, ke ni devus nomi ĉiujn variantojn de la ludo laŭ la hinda nomo (etimologie: dudek kvin), do paĉis/o.
Kutime mi ne lanĉas neologismojn. Sed por ĉi tiu mi faras escepton.
En la parto Esperanta-angla:
paĉis/o pachisi, ludo, Parcheesi (board game)

En la parto angla-Esperanta:
ludo †paĉiso

Parcheesi †paĉiso

Kredeble tamen necesas la simbolo † por averti, ke tio estas “nacia apartaĵo, verŝajne ne komprenota sen klarigo”.

Wednesday 10 June 2009

saturiĝo


Same kiel pri multaj fakoj, mia scio kaj kompreno de ĥemio estas limigita, kaj mia pasiva provizo da fakvortoj superas mian kapablon ilin vere kompreni.
Tiuj, kiuj okupiĝas pri la bona nutrado, often konsilas al ni eviti saturated fats kaj preferi unsaturated. Tiuj lastaj dividiĝas en du klasojn, monounsaturated kaj polyunsaturated.
Nature, mi volas meti tiujn vortojn en mian reverkatan vortaron.
En la angla Vikipedio mi legas
In organic chemistry, a saturated compound has no double or triple bonds. In saturated linear hydrocarbons, every carbon atom is attached to two hydrogen atoms, except those at the ends of the chain, which bear three hydrogen atoms. In the case of saturated methane, four hydrogen atoms are attached to the single, central carbon atom. Of simple hydrocarbons, alkanes are saturated, and alkenes are unsaturated.

Ĉu tio estas en Esperanto satur/i? PIV sub tiu kapvorto ne mencias ĥemian sencon, kvankam ĝi donas la neklarigitan ekzemplon saturita acido. Tamen en la difino de -en/ (tria senco) ni legas, ke ĝi estas sufikso
montranta la ĉeeston de unu duobla ligo C=C ĉe nesaturitaj hidrokarbonoj

Mi riskas enmeti saturita, nesaturita, mononesaturita, polinesaturita. Sed en la TTT la lasta el tiuj vortoj aperas nur en kelkaj vortlistoj, ekz-e en la Esperanta Vikipedio, tute ne en ordinaraj tekstoj.

Tuesday 9 June 2009

pando

Antaŭ kvardek jaroj, por la unua eldono de la vortaro, mia ĉefa fonto por ĉinrilataj vortoj estis la periodaĵo El Popola Ĉinio. Serĉante Esperantan nomon de la besto kiun ni nomas angle panda, mi trovis tie la esprimon urskato. (Fakte temas pri du specioj, la granda kaj la malgranda.)
Kvankam pand/o ne troviĝis en PV, Waringhien sciigis al mi, ke li metos ĝin en la tiam ankoraŭ aperonta PIV.
Tial en la unua eldono mi metis
panda urskato, pando

Pasis kvardek jaroj. Nun mia konatiĝo kun la ĉina, kvankam ankoraŭ tre magra, sufiĉas por ke mi rekonu, ke la urskato de El Popola Ĉinio estas paŭso de la ĉina nomo de tiu besto, nome 熊猫 xióngmāo, laŭmorfeme “urs-kat”. Se la ĉina ne bezonas apartan radikon por tiu nocio, kial Esperanto bezonus?
Tamen kukolo montras, ke dum pand- gajnas 11 mil trafojn, urskat- ricevas sume unu.
bonalingvo.it ne proponas, ke ni uzu tiun kunmetaĵon.
Do en la nova eldono mi retiros min de tiu antaŭa bonlingvismo kaj metos pli simple:
panda pando

Monday 8 June 2009

dank(em)a, ĝuinda


Je la fino de festvespero ni formale dankas al niaj gastigantoj. Angle: “I most grateful to you for such an enjoyable evening”. Laŭvorta traduko: Mi estas plej dankema al vi pro tiel ĝuinda vespero. Multe pli bona traduko: Mi tre dankas pro vere agrabla vespero.

Konciza vortaro, kiel la mia, ne povas tro okupiĝi pri tiaj problemetoj. Tamen mi emas iom kampanji kontraŭ la egaligoj grateful = dankema kaj enjoyable = ĝuinda. Miaopinie ili estas anglismoj. (Tamen, supozeble pro la granda influo de la angla en la moderna mondo, oni aŭdas ilin ankaŭ de neanglalingvaj esperantistoj.)

Grateful = danka, multe pli ofte ol dankema, eventuale ankaŭ dankoŝulda. To be grateful = danki. I want to say how grateful I am = Mi volas esprimi mian profundan dankon.

Enjoyable = agrabla. Ĉu eblas defendi ĝuinda kiel esperantan vorton? Ĝuata, jes, eventuale eĉ ĝuebla (=…aliaj eble povus ĝui ĝin, sed ne mi). Sed ĝuinda? (Ĝi estis ĝuinda, sed neniu ĝuis ĝin.)

Tria punkto: en Esperanto tre povas modifi ne nur adjektivon aŭ adverbon (tre bona, tre baldaŭ), sed ankaŭ iujn verbojn (tre insisti, tre voli, tre danki). Sed la angla very neniam modifas verbon: oni ne povas diri I very thank, she very wants. Eĉ en Esperanto oni ne kutimas diri ŝi tre manĝas anstataŭ ŝi multe manĝas.
Italaj esperantistoj emas uzi tre antaŭ pli, malpli: tre pli bona, tre malpli grava, kio ŝajnas tute logika. Sed neitaloj en tiuj esprimoj uzas multe: multe pli bone.

Friday 5 June 2009

email

Por traduki la anglan vorton email oni bezonas surprize multajn ekvivalentojn, ĉar ĝi estas uzata en surprize multaj manieroj.
Malsame ol mail (poŝto), email povas esti gramatike ne nur nenombrebla sed ankaŭ nombrebla. Nenombreble: you can send mail, you can send email. Sendi poŝton, sendi retpoŝton. Nombreble: you can’t send “a mail” (though you might send out a mailing), but you can send an email (retmesaĝon, retleteron). Or three emails, tri retleterojn.
Malsame ol mail, la uzo de la vorto email ne malsamas inter Usono kaj Britujo. Americans mail letters (using the US Post Office), while we Brits post them (using the Royal Mail). But we all email one another: ni retpoŝtas, retleteras, aŭ retmesaĝas inter ni. And we all email documents to one another: ni sendas retpoŝte dokumentojn.
If I ask you for your email, I want to know your electronic address. (On the other hand I can’t ask you for your “mail” if I want to know your street address.) En Esperanto, mi petas vian retpoŝtan adreson.
Strange, ke tiel nova vorto kondutas tiel neregule.
email retpoŝt-o, -a adreso, -e sendi; retmesaĝ-o, retleter-o, -i

Thursday 4 June 2009

piling


Por subteni modernan grandan konstruaĵon (nubskrapulon, ponton k.s.) oni bezonas profundan fundamenton. Tiucele oni batas longajn metalojn stangegojn en la teron.
Angle tiuj “stangegoj” nomiĝas piles. Oni enbatas ilin per piledriver. La martelado de tiu aparato estigas grandan bruon dum la komencaj semajnoj de domegkonstruado.
Kiel nomi tiujn "stangegojn”? Laŭ mia supozo, ili estas palisoj, aŭ se vi preferas fundamentpalisoj. Tamen en PIV paliso estas difinita kiel ligna. Laŭ mi ĝi povas esti ŝtala aŭ eĉ ŝtona. Ĉu mi pravas?
Por piledriver ni povus diri palismartelego aŭ simile, Sed ni jam havas la vorton ramo, kredeble pli taŭgan.
pile amas-o, -igi, -iĝi; stak-o, -igi; (elec; atomic) pilo; (foundations) (fundament)paliso; (carpet) vilaro; ~s hemoroidoj; ~ driver ramo

Wednesday 3 June 2009

permafrost


Tero, kiu pli ol du jarojn estas frosta, en la angla havas la geologian nomon permafrost, memevidente mallongigon de permanent frost.
Laŭ la Esperanta Vikipedio,
Multjare frostiĝinta tero estas tero, en kiu temperaturo de tavoloj de la tero de certa profundo dum multaj jaroj (kaj vintre kaj somere) estas malpli ol 0 °C.

Nu jes, sed ĉu ni ne bezonas koncizan terminon por tiu “multjare frostiĝinta tero”?
La esperantigo de la angla termino, permafrosto, ricevas en kukolo 100 trafojn. La BonLingveca ĉiamfrosto ricevas 69. En la germana-Esperanta vortaro de Krause mi trovis daŭrfrosto, trafan elpensaĵon kiu tamen ricevas eĉ ne unu trafon.
Kiun ni preferu? Provizore mi metis
permafrost ĉiamfrosto

—sed mi suspektas, ke venkos la angladevena permafrosto.

Tuesday 2 June 2009

duonfalsaj amikoj

Jen kelkaj duonfalsaj amikoj el la litero E.
Eskarp/o laŭ PIV estas parto de fosa fortikaĵo. La angla escarpment (aŭ scarp) estas alta deklivo aŭ klifo en montoj.
Eskort/o laŭ PIV estas aro da gardantoj aŭ akompanantoj. En la angla, an escort estas nun plej ofte unuopulo: akompananto, eĉ eŭfemisma vorto por amorist(in)o.
Epifani/o kaj epiphany estas kristana festo en januaro. Sed en la angla epiphany alprenis aldonan signifon, nome subita ekkompreno.
Epitom/o laŭ PIV estas resuma eltiraĵo aŭ kompendio. La angla epitome estas la plej bona ekzemplo de io: she looked the epitome of elegance; he was the very epitome of evil.
Epizod/o estas laŭ PIV akcesora agado, aŭ aparta kurioza fakto. En la angla, la plej ofta senco de episode estas “ĉapitro” el multĉapitra televid- aŭ radio-programo. Coronation Street has been running for forty years, and in tonight’s episode we see…
Etos/o, kiel Esperanta vorto laŭdire kreita de la anglo K.R.C.Sturmer, estas spirita atmosfero: en la interkona vespero estis tre amika etoso. Sed la angla ethos estas pli ĝuste aro da ideoj, aro da moralaj sintenoj karakterizantaj apartan socian grupon.
- - -
Ĉi-semajne afiŝado al ĉi tiu blogo estos iom necerta, ĉar mi estos vojaĝanta.

Monday 1 June 2009

plaque

Antaŭ kvardek jaroj, la sola senco de la anɡla vorto plaque kiun mi konis estis peco da plata metalo, ligno aŭ ŝtono, uzata kiel premio aŭ fiksita al konstruaĵo kiel memortabulo: do en Esperanto ŝildo.
Sed nun oni ofte aŭdas plaque en aliaj sencoj. Unu estas la maldika tavolo da bakteriaĵo formiĝanta ĉe la dentoj, kiun oni forigas per brosado. Dua estas kaĉosimila materio kiu formiĝas en la arterioj kaj kondukas al aterozo.

Estas du kandidatoj por nomi ilin en Esperanto: plak/ kaj plat/.

Plak/(aĵ)o laŭ PIV estas plato sur kiu oni plakis ion (= almetis maldikan lamenon el multekosta materialo). Ĉe dentoj kaj arterioj temas ne pri multekosta sed pri malutila materialo. Do se ni volas nomi tian plaque plako(j)plakaĵo(j) ni devos vastigi tiun difinon.
Plat/o estas ĉio ajn plata, angle plate. Sed denta kaj arteria plaque ne estas plataj. Malgraŭ tio, sub aterom/o PIV mencias “durajn platojn”.
Por la denta malutilaĵo, Vikipedio donas france plaque, hispane-portugale placa, itale placca, ĉeĥe plak, nederlande (tand)plak, hungare plakk, finne plakki.
Ĉe la arterioj, france temas pri plaquettes, hispane-portugale placa, itale placca.
Mi konkludas, ke por ĉiuj medicinaj/fiziologiaj sencoj de plaque taŭgas diri en Esperanto plak/o. La PIV-difino bezonas konsiderindan vastigon.