Tuesday 9 June 2009

pando

Antaŭ kvardek jaroj, por la unua eldono de la vortaro, mia ĉefa fonto por ĉinrilataj vortoj estis la periodaĵo El Popola Ĉinio. Serĉante Esperantan nomon de la besto kiun ni nomas angle panda, mi trovis tie la esprimon urskato. (Fakte temas pri du specioj, la granda kaj la malgranda.)
Kvankam pand/o ne troviĝis en PV, Waringhien sciigis al mi, ke li metos ĝin en la tiam ankoraŭ aperonta PIV.
Tial en la unua eldono mi metis
panda urskato, pando

Pasis kvardek jaroj. Nun mia konatiĝo kun la ĉina, kvankam ankoraŭ tre magra, sufiĉas por ke mi rekonu, ke la urskato de El Popola Ĉinio estas paŭso de la ĉina nomo de tiu besto, nome 熊猫 xióngmāo, laŭmorfeme “urs-kat”. Se la ĉina ne bezonas apartan radikon por tiu nocio, kial Esperanto bezonus?
Tamen kukolo montras, ke dum pand- gajnas 11 mil trafojn, urskat- ricevas sume unu.
bonalingvo.it ne proponas, ke ni uzu tiun kunmetaĵon.
Do en la nova eldono mi retiros min de tiu antaŭa bonlingvismo kaj metos pli simple:
panda pando

4 comments:

  1. ”Se la ĉina ne bezonas apartan radikon por tiu nocio, kial Esperanto bezonus?”

    Nu, ĉar Esperanto ne estas la Ĉina.
    ’Urskato’ nur kompreneblas por homoj kiuj bone konas tiun beston. Simile oni povus nomi azenon ”leporĉevalo”.

    ReplyDelete
  2. Mi konsentas kun 'Musubana'. Kial tion proponi? Kompreneble vortaroj servas por tradukado, sed ĉu ĉe VERKADO de vortaro ne ankaŭ rolu "en-esperantaj" konsideroj? (Ne ĉiam indas kompari kun aliaj lingvoj. Pensu pri kohereco, konsekvenceco, estetiko, sistemeco, elvokiveco, ktp, ktp) Ofte en leksikografiaj (kaj gramatikaj kaj ...) argumentadoj ekaperas la fona ideo, ke E-o estas NUR interlingvo. Tiel mi vidas ĝenerale zorgigan tendencon: la bonalingvismo (kiu per si mem estis freŝa kontraŭveneno por la furiozanta francismo/idismo de Pag + Piv) malprogresas al "bonatradukismo". Foje eĉ eminentaj E-istoj ŝajne forgesas, ke E-o estas mem lingvo, ne nur ilo por traduki el "veraj lingvoj". For tiu minuskomplekso.

    ReplyDelete
  3. Kutime mi preferas bonlingvismojn, sed pandoj ne estas urskatoj; ili estas pandoj.

    ReplyDelete
  4. Mi scias, ke ĉi tiu komento venas iom tro malfrue, sed mi ĵus pripensis ion similan. En la angla, ni diras "dragon fly" por "libelo." Oni povus, ŝajne bonlingve, esperantigi "dragon fly" kiel "drakomuŝo," sed oni ne faras tion, ĉar ĝi estus malinternacia, kaj alilingvanoj--ekzemple ĉinoj--tute ne komprenus ĝin. "Drakomuŝo" kaj "urskato" ne estas bonlingvaj, ĉar ili apartenas al la malformala parolo de naciaj lingvoj.

    ReplyDelete