Wednesday 3 June 2009

permafrost


Tero, kiu pli ol du jarojn estas frosta, en la angla havas la geologian nomon permafrost, memevidente mallongigon de permanent frost.
Laŭ la Esperanta Vikipedio,
Multjare frostiĝinta tero estas tero, en kiu temperaturo de tavoloj de la tero de certa profundo dum multaj jaroj (kaj vintre kaj somere) estas malpli ol 0 °C.

Nu jes, sed ĉu ni ne bezonas koncizan terminon por tiu “multjare frostiĝinta tero”?
La esperantigo de la angla termino, permafrosto, ricevas en kukolo 100 trafojn. La BonLingveca ĉiamfrosto ricevas 69. En la germana-Esperanta vortaro de Krause mi trovis daŭrfrosto, trafan elpensaĵon kiu tamen ricevas eĉ ne unu trafon.
Kiun ni preferu? Provizore mi metis
permafrost ĉiamfrosto

—sed mi suspektas, ke venkos la angladevena permafrosto.

3 comments:

  1. Eble malhelpis "daŭrfrosto" ankaŭ tio, ke ĝi ŝajnas iomete malpli facile direbla ol "daŭrafrosto" (almenaŭ por mi tiu "rfr" iomete ĝenas kompare al "rafr").

    Ĉu "ĉiamfrosto" (nu, kaj "daŭrfrosto") vere estas bonlingvisma? "Frosto" ne estas tero (nek iu ajn alia substanco), sed temperaturo, dum "permafrost" estas konkreta tera substanco. Do eble pli taŭgus "ĉiamfrosta tero" aŭ "ĉiamfrostaĵo"? Ve. Argumenteblas ke, se oni uzas "frosto" kiel la substancon, oni jam devias de bonlingvismo kaj simple imitas la anglan "frost" en "permafrost" en kiu "frost" ne estas temperaturo (kiel "frosto" en Esperanto) sed tera substanco!

    ReplyDelete
  2. aparte de la demando, ĉu la termino celas la froston mem aŭ la teron, iom surprizas, ke oni kreis diverslingve unupecajn fakvortojn por tiu nocio, dum la sufiĉe simila situacio pri neĝo ĉiam nomiĝis tre komunlingve eterna neĝo aŭ prefere ĉiama neĝo.

    eterna/daŭra/ĉiama frosto aperas malabunde sed efektive en interreto.

    ReplyDelete
  3. Russ, la termino ankaux en la rusa ne enhavas nocion pri „tero“ — gxi estas alpensata; estas ja termino, povas soni iel ajn, nur homoj gxin amase akceptu :)

    „Cxiama frosto“ aux „eterna frosto“ sxajnas al mi bona kaj tre travidebla pauxsajxo (espereble ankaux por anglalingvanoj). Pri tiu afero indas noti, ke gxi cxefe estas karakteriza (kiel mapo montras) por rusa kaj angla lingvaj terenoj, do suficxas traduki el unu el tiuj lingvoj tiel, ke estu komprenebla por la dua; cxiuj ceteraj tutegale kutime lernas pri la nocio, por ili ne gravas, en kiu formo oni la unuan fojon pri gxi auxdos.

    ReplyDelete