Sunday 25 July 2010

somera paŭzo

Okazas nun somera paŭzo.

Saturday 17 July 2010

misformoj

Aparta problemo por vortaristoj estas kelkaj formoj aŭdataj sufiĉe ofte en la popola parolata Esperanto, kaj eĉ vidataj foje en la skriba lingvo, sed kiuj diferencas de la Fundamenta, Oficiala, aŭ literatura formo.

Pri ‘mentaleco’ ni jam diskutis.

Mi pensas nun ekzemple pri la formo ‘impoŝto’. En la parola lingvo la responda prononcaĵo estas almenaŭ same ofta kiel la oficiala imposto. Tamen neniu vortaro registras tiun vorton, almenaŭ ne kun tiu signifo. Temas kompreneble pri ‘deviga kontribuo de civitanoj…’, angle tax. (Ekzistetas ankaŭ neoficiala konstruteknika fakvorto impoŝto ‘eltranĉita ŝtonego…’, sed pri tiu vorto ne temas.)
En tekstaro.com ‘impoŝt-’ ricevas eĉ ne unu trafon. Tamen en kukolo ĝi ricevas 1290, ekzemple jenan el Vikipedio:
la komunumaj impoŝtoj estas pagataj al la urbo Konstanco laŭ svisa juro dum la kantonaj kaj federaciaj impoŝtoj estas ŝuldataj al Svislando.
aŭ jenan, el usona paĝaro:
Kiam la registaro prenas el vi impoŝtojn, estas apliko de perforto kontraŭ vi kaj malpliigo de via libero.

La klarigo de tiu misformo estas supozeble la influo de la ofta vorto poŝto.

Aliaj ekzemploj de la sama fenomeno, tamen malpli oftaj, estas ‘paŝporto, elektrika, plastika’ (ĉi-lasta en la senco ‘plasta’).

Ĉu leksikografoj dokumentu la efektivan staton de la lingvo, aŭ ili proponu fidindajn konsilojn al ekzamenotoj?

Saturday 10 July 2010

pasi, to pass

Por Jorko mi preparis, sed ni ne havis tempon por studi, ankaŭ komparon de la Esperanta verbo pas/i kaj la angla to pass.
Kvankam pas/i mem estas netransitiva, la prefiksitaj formoj preterpasi, trapasi, transpasi, flankpasi, krucpasi estas transitivaj (PIV2). Eble tio ne estas tute logika; sed tiel estas.

Pasis la minutoj. = The minutes passed.
Nubo pasis sur la suno. = A cloud passed on across the sun.
Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
Ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.Z = They went several steps past her.
transpasi la Alpojn = to cross the Alps

Ofte la angla pass tradukiĝas ne kiel pasi, sed kiel pasigi.
We passed a pleasant afternoon there. = Ni pasigis tie agrablan posttagmezon.

Sed ofte ĝi tradukiĝas per iu tute alia verbo.
He passed the rope carefully around the post. = Li pasigis turnis/metis la ŝnuron zorge ĉirkaŭ la fosto.
Pass me the salt, please. = Pasigu Donu/Enmanigu al mi la salon, mi petas.
I’ll pass the information to our sales department. = Mi pasigos transdonos la informojn al nia vendofako.
Did you pass your exams? = Ĉu vi pas(ig)is sukcesis en viaj ekzamenoj?
Parliament passed a new law on driving under the influence. = La Parlamento pasigis aprobis novan leĝon pri stirado sub la influo de alkoholo.
The motion was passed by 16 votes to 11. = La rezolucio estis pasigita aprobita/akceptita per 16 voĉoj kontraŭ 11.
(In answer to a question) Pass. = (Responde al demando) Mi ne scias.

Sunday 4 July 2010

running

En Jorko ni studis ankaŭ diversajn sencojn de la angla verbo run.

1 She turned and ran away. Ŝi turnis sin kaj kuris for.
2 I’d never run a marathon before. (Ĉu oni povas “kuri maratonon?” Prefere, neniam antaŭe mi maratonis.)
3 For a while, she ran a restaurant in Boston. …ŝi estris/organizis/funkciigis restoracion
Courses are being run in Barlaston. estas aranĝataj, okazas
The hotel is very well-run. estas tre bona, bone organizita
4 The buses don’t run on Sundays. …ne funkcias, ne trafikas, ne veturas
They’re running special trains to and from the exhibition.
5 The software will run on any PC. funkcios
Once you have run the program you will be able to access it with a single click. rulis la programon
6 She left the engine running. funkcianta
It runs off batteries.
7 Did you leave the tap running? Fluas vere ne la krano, sed la akvo.
8 I could hear her running a bath upstairs. plenigi la bankuvon
9 My nose keeps running. Fluas el mia nazo.
10 The play ran for two years. estis prezentata, estis ludata
11 Inflation was running at 5%. atingis la nivelon de, estis je
12 The T-shirt ran and made all my other clothes pink. perdis ruĝon, perdis koloron ?
13 run a red light malobei, malobservi.

Sunday 27 June 2010

-able kaj -ebla

Sabaton mi gvidis seminarion en Jorko, kun partopreno de dudeko da Esperantoparolantoj. Inter la taskoj, kiujn mi starigis por la seminarianoj, estis unu pri la angla sufikso -able/-ible.
Plej ofte la ĝusta Esperanta ekvivalento uzas -ebla, sed jen often ankaŭ -inda aŭ nenian sufikson. Visible estas videbla, sed admirable estas admirinda kaj comfortable estas nude komforta.
Mi disdonis liston de 210 anglaj vortoj finiĝantaj per tiu sufikso. Pluraj el ili ja troviĝas en la nova eldono de mia vortaro, sed multaj ne (pro ĝia ‘konciza’ karaktero). Jen dek mankantaj vortoj, el la komenco de la alfabeto.

acceptable
achievable
affordable
agreeable
arguably
attributable
bankable
bearable
biddable
companionable

La tasko traduki tiujn anglajn vortojn en Esperanton postulas bonan scion ne nur de Esperanto sed ankaŭ de la angla.

Kvankam akceptebla estas tute bona Zamenhofa vorto, okazis tamen iom da debato ĉu pli logika estus akceptinda.
La verbo to afford malhavas precizan ekvivalenton en Esperanto, sed ofte oni povas trauki affordable per aĉetebla, aŭ turni la frazon per la prezo estas ne tro alta.
Agreeable povas esti afabla (an agreeable young man),
akceptebla (we need to find a solution that is agreeable to the company), aŭ oni turnu la frazon per konsentiaprobi (my parents are agreeable to my studying abroad). I think you’ll be agreeably surprised by what I’m going to say = Espereble tio, kion mi diros, estos por vi plaĉa surprizo.
Arguably... = Oni povas aserti/argumenti, ke...
Hollywood’s most bankable stars — eble fidindaj, profitdonaj.
biddable ne ‘ordonebla’ sed pli ĝuste obeema aŭ simile.
They sat together in companionable silence. — eble kamarada, aŭ …?

Sunday 20 June 2010

alia tekstaro


Dankon al Edmund Grimley Evans pro tio, ke li atentigis pri alia Esperanto-tekstaro (korpuso), kiun mi antaŭe ne konis. Temas pri corpus-eye, serĉebla tekstaro plurlingva. La tekstlingvoj estas la dana, la angla, la franca, la germana, la itala, la norvega, la portugala, la hispana, Esperanto, la rumana, kaj la sveda, plus eksperimente la islanda kaj la feroa.

Kompare kun la pure esperanta tekstaro.com, ĝi proponas pli da materialo (ĉ 24 milionoj da vortoj, kompare kun la preskaŭ 5 milionoj de tekstaro.com). Sed ĝia fasado estas en la angla, por la trovoj ĝi ne donas informon pri la aŭtoro kaj verko, kaj ĝi ŝajne ne havas la kapablon ignori gramatikajn finaĵojn k.s. Cetere ĝiaj rezultoj (por juĝi laŭ mia ankoraŭ tre limigita esplorado) ofte ripetas la saman citaĵon plurajn fojojn.

Ĝi ne akceptas supersignitajn literojn en la serĉesprimo, nur x-surogatojn. (Do ekzemple oni serĉu ne “ĝuebla” sed “gxuebla”.)

Ĉu iu leganto pli detale esploris tiun riĉfonton?

Friday 11 June 2010

ĉu ĝuinda?


Unu el miaj konatoj, skoto, mesaĝis en Facebook
mi esperas, ke estis ĝuebla la ekskurso?

La adresato, alia skoto, respondis
Jes, tre ghuinda.

— implice do korektante la supozatan anglismon ĝuebla (‘enjoyable’) al ĝuinda.

Mi mem skribus nek ĝuebla nek ĝuinda, ĉar mi opinias tiujn vortojn mallertaj paŭsaĵoj de la angla enjoyable.

En la vortaro mi metis nur
enjoyable agrabla

Tiuj kunmetaĵoj de ĝu- estis nekonataj en la klasika Esperanto. En la tekstaro ĝuinda ricevas sume 11 trafojn, inter kiuj la unua estis el la jaro 1995. Ĝuebla ricevas nur kvar, plej frue el la jaro 1997. (La adverba formo ĝueble, kun unu trafo, estas iom pli frua, ĉar Camacho ludis per ĝi jam en la jaro 1993.)

Kiel ofte okazas pri anglismoj en Esperanto, la ĉefaj pekantoj (se tio estas peko) estas ne nur anglalingvanoj-komencantoj sed ankaŭ spertaj neanglalingvanoj, kiuj tamen evidente bone konas la anglan. Tri el la kvar uzoj de ĝuebla en la tekstaro venas el la plumo de la italo Carlo Minnaja.

Ĉu ni rezignu nin al ĉiam pli forta influo de la angla super Esperanto? Aŭ ĉu ni provu elsarki tiujn novajn kreskaĵojn?