Pri ‘mentaleco’ ni jam diskutis.

En tekstaro.com ‘impoŝt-’ ricevas eĉ ne unu trafon. Tamen en kukolo ĝi ricevas 1290, ekzemple jenan el Vikipedio:
la komunumaj impoŝtoj estas pagataj al la urbo Konstanco laŭ svisa juro dum la kantonaj kaj federaciaj impoŝtoj estas ŝuldataj al Svislando.aŭ jenan, el usona paĝaro:
Kiam la registaro prenas el vi impoŝtojn, estas apliko de perforto kontraŭ vi kaj malpliigo de via libero.
La klarigo de tiu misformo estas supozeble la influo de la ofta vorto poŝto.
Aliaj ekzemploj de la sama fenomeno, tamen malpli oftaj, estas ‘paŝporto, elektrika, plastika’ (ĉi-lasta en la senco ‘plasta’).
Ĉu leksikografoj dokumentu la efektivan staton de la lingvo, aŭ ili proponu fidindajn konsilojn al ekzamenotoj?
Tiom maloftajn uzojn vortaro eble ne registru. Fakte temas pri eraroj, ĉu ne?
ReplyDeletePreskaŭ neniu vortaro registras erarojn, kvankam iuj eraroj okazas multe pli ofte ol iuj maleraroj. Ne ĉiam estas facile scii, ĉu io estis eraro, sed mi supozas, ke tiuj ekzemploj de "impoŝto" estas eraroj. Por esti certa, necesus demandi la aŭtorojn.
ReplyDeleteNur beletra autoro uzu tiajn formojn, por audigi popolecan lingvajhon:
ReplyDelete"La ebleco ne pagi imposhton pro niaj aktivadoj" estus tia popolecajho, anst.
"La eblo ne pagi imposton pro nia aktivado".
amike
István Ertl
aliaj ekzemploj: "disturbi" konkurencas al "perturbi", "unito" al "unuo", "fiksio" al "fikcio", "sintetika" al "sintezita", "etnika" al "etna"... ne menciante la okazojn, en kiuj oni hezitas inter pluraj esperantigoj de sama fontovorto.
ReplyDeleteankaŭ al mi ne estas klare, kiel vortaristo decidu.
Mi ne scias kie oni rimarkigi eraron, kiun oni trovis en la nova Vortaro (Mondial); do mi prezentas jen:
ReplyDeletekonsekvenco/o ... ~a inconsistent
{devas esti jen:}
konsekvenco/o ... ne~a inconsistent
Certe vortaro ne prezentu tiajn evidentajn erarojn kiel "realan" vortojn. Alie vi devus aldoni ankaŭ "Ojropo" kaj "ojro" por "Eŭropo" kaj "eŭro" (pro ofta germana emo paroli tiel), aŭ "vandi" kaj "mambro" por "vendi" kaj "membro" (pro ofta franca emo paroli tiel).
ReplyDeleteAlia iom simila ekzemplo estas verŝajne ofta hungara emo diri "kohezia" anstataŭ "kohera".
Iom simila afero: multaj esperantistoj parolas pri "vegetarana manĝo" (dieto, restoracio, ktp) anstataŭ simple pri "vegetara manĝo", verŝajne pro nacilingva influo (angla "vegetarian food" ktp).
Vi supozis ka "La klarigo de tiu misformo estas supozeble la influo de la ofta vorto poŝto."
ReplyDeleteAl mi, pli probable estus supozo ke ĝi devenas el la influo de la vorto poŝo. Oni ne malofte aŭdas aludojn pri ia registara mano en la (mia/nia) poŝo, ĉu ne?
Bernardo Verda
Ĉu normalaj anglaj vortaroj registras ekz. la formon "nucular" (eraran prononcon de "nuclear"), tamen oftege aŭdatan?
ReplyDelete