Sunday 20 December 2009

aperdato kaj prezo

La vortaro aperos en la komenco de marto 2010.
Prezo: en Usono $36.95 (aŭ antaŭmende $22.95), en Britujo £29.95 (£17.95), en aliaj landoj €33.95 (€19.95), plus sendkostoj.
Vidu detalojn.
Do antaŭmendu!

Monday 2 November 2009

vigil


Antaŭ du semajnoj 62-jara viro estis murdita en la londona placego Trafalgar Square nur pro tio, ke li estis gejo. Pasintan vendredon vespere okazis tie vigil por protesti kontraŭ tiaj atakoj kaj kontraŭ homofobio: “Vigil for victims of hate crime”.
Antaŭ unu semajno okazis alia simila atako en Liverpolo. La atakita junulo, grave vundita, tamen vivas. Oni anoncis, ke ankaŭ en tiu urbo okazos vigil: “Vigil at scene of anti-gay attack”.
Kiel traduki tiusencan vigil?
Etimologie la vorto estas latina adjektivo kun la signifo “maldorma”. En la angla ĝi estas substantivo, prae “maldormo”.
Ofte ĝi havas religian nuancon: to keep (a) vigil estas resti maldorma dum la nokto, por preĝi aŭ por gardi malsanulon. En tiu senco oni povus traduki ĝin “vaĉo” (kvankam PIV rekonas vaĉon nur surŝipan). En la hodiaŭa ĵurnalo mi legas pri gepatroj, kiuj keep a day and night vigil ĉe sia malsana infano: do gardostari (aŭ pli verŝajne gardosidi), ne nur nokte.
La alia, nova senco, kiun ni trovas en la menciitaj raportoj, estas speco de manifestacio. Ĝia specialaj kvalitoj estas (i) ke ĝi havas solenan karakteron, kaj (ii) ke ĝi okazas en la vespero aŭ en la nokto.
Mi metis
vigil maldormo (por preĝi); vaĉo; nokta manifestacio

_ _ _

Tamen… se vi havas alian opinion, estas nun tro malfrue. Mi finredaktis la manuskripton de la vortaro kaj liveris ĝin al la eldonisto.
Tiel finiĝas ĉi tiu blogo. Tre koran dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis per konsiloj kaj komentoj.
Kiam la eldonisto anoncos aperdaton, prezon, antaŭmend-kondiĉojn ktp, mi metos sciigon ĉi tie.

Friday 30 October 2009

From the foreword / El la antaŭparolo (ii)

An important sentiment among Esperanto speakers in recent years is that sparked by Claude Piron’s booklet La Bona Lingvo: the desirability of thoroughly exploiting the latent capacities of existent lexical material of the language rather than creating new lexical material, particularly from French or other European languages. This dilemma has faced Esperanto since the earliest days. Was ‘hospital’ adequately expressed as the multi-affixed malsanulejo, or should we add (as we did) a new single-root word hospitalo? For ‘duodenum’ should we say dekdufingra intesto (as is done in many languages, though not in English), or do we need duodeno? Is a ‘constellation’ stelfiguro or konstelacio? (Neither duoden/ nor konstelaci/ belongs to the “official” rootstock as determined by the Akademio de Esperanto.) In the English-Esperanto part, for various cases of this type in which usage has not settled down, I have decided to give both possibilities, so that the user can choose between them. For others I have given just my own recommendation. In the Esperanto-English part I have been more ready to include roots which many speakers, myself included, would disapprove of. I have marked some of them with the sign for ‘deprecated’; for others I have merely supplied alternative forms in square brackets.

In the form and meaning of Esperanto roots I have generally followed the standard dictionary Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Paris: SAT). However, I remain unconvinced by PIV’s decision to alter various established biological terms to make them agree with Latin scientific nomenclature. For example, I have retained the forms alcion/o ‘kingfisher’ and cipres/o ‘cypress’ as laid down in the Fundamento de Esperanto, rather than replace them with alced/o and kupres/o as in PIV. For ‘brain’ I retain cerb/o, rejecting PIV’s cerebr/o.

There are some 10,150 Esperanto roots (headwords) in this dictionary, as against the inflated 16,780 (many of them virtually never used in practice) to be found in PIV. Many are specialist terms of various kinds; for everyday purposes the user of Esperanto needs no more than three or four thousand roots. The dictionary does however include some 140 roots not included in PIV: virtually all of these can be found in use in Vikipedio or other documents on the Web.

For the names of British birds I have followed Pilger’s Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj.

Coverage of geographical names includes all independent states, with a selection of other names. The former conform to the Listo de Rekomendataj Landnomoj approved by the Esperanto Academy in 2009. Names of countries in Esperanto fall into two groups: those which are basic roots, such as Aŭstralio and Usono, and those which are formed by adding a suffix to an ethnonym, such as Anglujo, Hispanujo, Italujo. For the latter group I have retained the classical ujo suffix; those who prefer io (e.g. Anglio) should substitute it.
_ _ _

Gravan sentoŝanĝon inter Esperanto-parolantoj en la lastaj jaroj inspiris la verko de Claude Piron, La Bona Lingvo. Oni pli forte sentas la dezirindecon ekspluati la latentajn kapablojn de la ekzistanta radikprovizo de la lingvo, prefere ol krei novan vortmaterialon el la franca aŭ aliaj eŭropaj lingvoj. Tiu dilemo ekzistas en Esperanto jam de la plej fruaj tagoj. Ĉu sufiĉis diri malsanulejo, aŭ oni bezonis unuradikan neologismon hospitalo? Ĉu ni parolu pri la dekdufingra intesto (kiel oni nomas ĝin en multaj lingvoj, sed ne en la angla), aŭ ĉu ni bezonas duodeno? Ĉu diri stelfigurokonstelacio? (Nek duoden/ nek konstelaci/ apartenas al la oficiala radikaro aprobita de la Akademio de Esperanto.) En la angla-Esperanta parto mi decidis ĉe diversaj tiaj punktoj nestabiliĝintaj doni ambaŭ eblecojn, por ke la uzanto elektu mem inter ili. Ĉe aliaj, mi donis nur mian propran rekomendon. En la Esperanta-angla parto mi pli libere allasis radikojn kiujn Piron (kaj eble ankaŭ mi) opinius evitindaj. Kelkajn mi markis per la signo ‘evitinda’, al aliaj mi aldonis alternativajn formojn en rektaj krampoj.

Por la formo kaj signifo de Esperantaj radikoj mi ordinare sekvas la normdonan verkon Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (Parizo: SAT). Tamen ne konvinkis min la decido de PIV ŝanĝi diversajn establitajn biologiajn terminojn por akordiĝi kun la scienclatina nomaro. Ekzemple, mi konservas la Fundamentajn alcion/o kaj cipres/o, rezistante la novajn alced/o kaj kupres/o. Cerb/o restu cerb/o, ne cerebr/o.

Troviĝas ĉ. 10 150 Esperantaj radikoj en ĉi tiu vortaro, kompare kun la tro pufaj 16 780 (inter kiuj multaj ne uzataj en la praktiko) kiuj troviĝas en PIV. Multaj estas terminoj el diversaj apartaj fakoj; por ĉiutagaj bezonoj sufiĉas tri-kvar mil radikoj. Mi tamen enprenis ĉ. 140 radikojn ne listigitajn en PIV: preskaŭ ĉiuj el ili estas uzataj en Vikipedio aŭ en aliaj dokumentoj de la Interreto.

Por la nomoj de britaj birdoj mi akceptis la rekomendojn de Pilger en Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj.

Inter la geografiaj nomoj en la vortaro troviĝas ĉiuj nomoj de sendependaj ŝtatoj kaj modesta listo da aliaj nomoj. Ili konformas al la Listo de Rekomendataj Landnomoj aprobita de la Akademio de Esperanto en la jaro 2009. La landnomoj de Esperanto dividiĝas en du grupojn: iuj estas simplaj radikoj, ekz-e Aŭstralio kaj Usono, dum aliaj konsistas el nomo de gento aŭ popolo plus sufikso, ekz-e Anglujo, Hispanujo, Italujo. Por tiu sufikso mi retenas la klasikan ujo; tiuj, kiuj preferas io (do ekz-e Anglio) anstataŭe uzu ĝin.

Thursday 29 October 2009

From the foreword / El la antaŭparolo (i)

More than forty years have passed since [the dictionary's] first publication under the Teach Yourself imprint. During that time both English and Esperanto have grown and changed considerably. This new edition, published by Mondial, attempts as far as possible to reflect these developments, both by the addition of new headwords and by many other changes and improvements.
Forty years ago computers were in their infancy. There was no internet. Plena Ilustrita Vortaro (PIV) had not yet been published, nor had the Longman Dictionary of Contemporary English and other modern corpus-based dictionaries of English. Esperanto is a functioning language, not a theoretical project: so it is right to pay considerable attention to usage, both spoken and written. As well as informal observation of the language in use around the world, I have been able to draw on the five-million-word corpus of written Esperanto available at tekstaro.com, while Google and Wikipedia/Vikipedio offer an even vaster range of practical usage (though they must be consulted with care).
I have taken the opportunity to make better provision for American and international English. Accordingly I have added new headwords such as cilantro, maven, mononucleosis, and zucchini. I have also supplied American meanings to words already included, such as muffler as the equivalent of British silencer.
Under the letter S alone, over a hundred new Esperanto root words have been added, ranging from skan/i, skip/o and spam/o to same/o, Samo/o, saud/a, Sejŝel/oj, Siĉuan/o, sik/o and svazi/o. The three hundred or so new English entries under S include scallion, scam, schlep, scrapheap, scrawny and spreadsheet.
In English we now use far fewer hyphens than we did forty years ago. We now write most compound nouns either solid or as two words. Instead of the air-lock and air-mail of the first edition we now write airlock and airmail; in place of air-raid we now write air raid. We are also now willing to print the formerly unprintable: I have therefore been able to retire such Latin expressions as membrum virile and use instead ordinary English words, including four-letter ones.
_ _ _
Pasis jam pli ol kvardek jaroj post la unua eldono en la serio Teach Yourself. Dum tiu tempo diversmaniere ŝanĝiĝis kaj la angla lingvo kaj Esperanto. La nuna nova eldono laŭeble spegulas tiun duflankan evoluon same per la aldono de novaj kapvortoj kiel ankaŭ per multaj aliaj ŝanĝoj kaj plibonigoj.
Antaŭ kvardek jaroj la komputiloj estis ankoraŭ en sia infanaĝo. Ne ekzistis la Interreto. Ankoraŭ ne aperis Plena Ilustrita Vortaro, ankoraŭ ne aperis Longman Dictionary of Contemporary English kaj aliaj modernaj tekstar-bazitaj vortaroj de la angla. Esperanto estas funkcianta lingvo, ne teoria projekto: do prave oni atentas al la uzado, same skribita kiel parolata. Krom neformale observi la uzatan lingvon tra la mondo, mi povis ĉerpi el la kvinmilionvorta tekstaro de skribita Esperanto registrita ĉe tekstaro.com, dum Guglo kaj Vikipedio liveras eĉ pli vastan gamon da praktika uzado (kvankam oni devas konsulti ilin kun kritika atentemo).
Mi kaptis la okazon por pli bone provizi por la usona kaj internacia angla lingvo. Tiucele mi aldonis tiajn novajn kapvortojn kiel cilantro, maven, mononucleosis kaj zucchini. Krome mi almetis usonajn signifojn de vortoj jam troviĝantaj en la vortaro, ekzemple muffler paralele kun la brita silencer (dampilo de aŭtoellaso).
Sole sub la litero S estas aldonitaj pli ol cent novaj Esperantaj radikoj, ampleksantaj de skan/i, skip/o kaj spam/o ĝis same/o, Samo/o, saud/a, Sejŝel/oj, Siĉuan/o, sik/o kaj svazi/o. En la ĉ. tricent novaj anglaj vortoj sub S troviĝas interalie scallion, scam, schlep, scrapheap, scrawny kaj spreadsheet.
En la angla oni uzas nun multe malpli da ligstreketoj ol antaŭ kvardek jaroj. Hodiaŭ ordinare ni skribas kunmetaĵojn aŭ seninterrompe aŭ kiel du vortojn. Anstataŭ la air-lock kaj air-mail de la unua eldono oni skribas nun airlock kaj airmail; anstataŭ air-raid ni skribas nun air raid. Oni povas nun presi vortojn antaŭe nepreseblajn: mi povis do retiri tiajn latinajn esprimojn kiel membrum virile kaj uzi anstataŭe ordinarajn anglajn vortojn, interalie senpudorajn.

Wednesday 28 October 2009

ik

Ĉu vi aprobus la vorton tajloriko (la fako aŭ scienco de tajloroj)? Ankaŭ mi ne. Nek profesoriko. Nek ĝardeniko.
Konvinkis min la trafaj argumentoj de Bertilo Wennergren kontraŭ la rekono de la neoficiala sufikso -ik en la senco ‘fako, scienco, okupo’. Li skribas,
Laŭ multaj IK ĉiam aperu post la temo de la koncerna fako, ne post la koncerna isto. Ili kreas vortojn kiel: ĝardeno → ĝardeniko = “ĝardenistiko”, ĵurnalo → ĵurnaliko = “ĵurnalistiko”, lingvo → lingviko = “lingvistiko”…
…sistema uzo de IK en ĉi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, ĉar amasoj da jam ekzistantaj vortoj subite ŝajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.

Pli bone, konsideri formojn poetiko, lingvistiko kiel nesufiksitajn.
Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la kaoso ankoraŭ pligrandiĝas, ĉar tiam vortoj kiel lingvistiko, ĵurnalistiko kaj ĝardenistiko ŝajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, ĵurnalistoj kaj ĝardenistoj.

Pli bone estas resti ĉe lingvoscienco, ĝardentekniko, ĵurnalismo ks. Eĉ la tajlora fako. Anstataŭ la sufiksita klad/iko de PIV ni havu la internacian kladistik/o.
Tamen por ĥemio ni ja bezonas la elementon ik en nomoj de kombinaĵoj.
Mi metis
ik/ 1 (chem) salt, -ic: fer~a klorido ferric chloride; 2 DEPRECATED (tech) science, -ics: komput~o computer science [= komputado, komputoscienco]

Tuesday 27 October 2009

keep taking the tablets

Kiel nomiĝas la objekto, kovrita per vakso, sur kiu oni skribis antaŭ ol papero fariĝis malmultekosta? Mi ĉiam supozis, ke en Esperanto tio estas tabuleto. Subtenas tion citaĵoj ekzemple el La Faraono
malgrandan stilon kaj malgrandan tabuleton, kovritan per vakso
nudaj lernantoj kun vaksitaj tabuletoj en la manoj.
kaj el Quo Vadis:
skribinte kelkajn vortojn sur vaksokovrita tabuleto
donu al mi tabuletojn kaj skribilon, por ke mi notu
tabuletoj, sur kiuj oni enskribis la nomojn
En Fabeloj de Andersen aperas ardeza tabuleto.
En La Ŝtona Urbo (el la jaro 2000) la heroino, en antikva Romo, povas
miksi la inkon kaj prepari la vakson por la tabuletoj
kaj ŝia infano, ve,
skribaĉis sur nova tabuleto

En PV (1953) staras
*Tabulo. … ~eto 2 Maldika malgranda ~o kovrita per vakso, sur kiu la antikvuloj skribis…
Sed en PIV (1970 kaj poste) tio ŝanĝiĝis.
En la Malnova Testamento Moseo ricevis de la Eternulo tabelojn en ŝtono:
Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn

PIV vastigas la sencon de tabel/o por kovri la ĝistiamajn tabuletojn. La koncerna difino malaperis sub tabul/ kaj ekaperas sub tabel/o, kiel la dua difino. Kial?
Mi decidis resti konservativa.
tablet tabuleto; ŝildo; (medication) tablojdo

Monday 26 October 2009

publicity

Se sekvi PIV2, por publici devus aperi nur jeno:
public/i write for the press
Tamen almenaŭ en Britujo oni emas egaligi publici al to publicize, kaj publico al publicity.
publicize to give information about something to the public, so that they know about it: television’s failure to publicize the unemployment issue | his visit was widely publicized
publicity 1 the attention that something or someone gets from newspapers, television etc. the adverse publicity had damaged sales 2 the business of making sure that people know about a new product, film etc or what a particular famous person is doing: the Government has launched a publicity campaign | a publicity stunt (something that is only done to get publicity)

En la klasika periodo de la Esperanto-movado oni parolis pri propagando por la Afero. Sub Lapenna tio ŝanĝiĝis al informado, kaj tiel nomiĝas ankoraŭ la tasko de la Ĝenerala Sekretario de UEA.
Sed la anglalingvanoj inklinas nomi la saman agadon publico. Jen citaĵo el Ondo de Esperanto el la jaro 2001,
David Bisset, prezidanto de la Publica Komitato, indikis sian deziron kreive labori kun la Direktoro kaj plene ekspluati la novajn eblecojn kiuj rezultiĝus de la translokiĝo al Barlastono.

Evidente temas ne nur pri “skribi en gazeto aŭ revuo pri aktualaj temoj” (PIV2), sed ankaŭ okupiĝi pri aliaj amaskomunikiloj por propagandi difinitan varon/aferon/personon.
Ĉu tiu uzo de public/ estas anglismo kaj eksterminda? Aŭ ĉu ni devus revizii la sencon de la Esperanta vorto?

Friday 23 October 2009

playing truant

Infano, kiu plays truant, senpermese vagas ien for anstataŭ ĉeesti (frekventi) la devigan lernejon. Truancy estas la socia problemo, ke ekzistas tiaj infanoj. Inter la sinonimoj de play truant estas bunk off, skive, kaj en Usono play hook(e)y.

En la nederlanda vortaro de de Smedt mi trovis
spijbelen preterlasi la lecionojn
Vikipedio havas tiuteman artikolon sub la titolo Lernej-evitado. En la germana oni diras Schulverweigerung, do lernejrifuzo (kvankam tiu nuanco de rifuz/i ne estas menciita en PIV). Mi inklinas sekvi la germanan.
PIV2 donas jenan difinon de la neoficiala asidua:
asidu/a. Regule vizitanta la lokon de sia ofico, tasko, devoligoj ks: li estas ~a al la lernejo, al la kontoro, al la Diservoj; li ricevis la diplomon, pli pro sia ~eco, ol pro sia inteligenteco. mal~a. Ne regule venanta plenumi sian taskon, devon ks: mal~a tajpistino; mal~eco ĉe la fabriko; mal~ismo estas formo de sabotado.

Ĉu do truancy estas malasidueco? Kvankam Danvy-LePuil tiel tradukas absentéisme, mi hezitas egaligi la du. La PIVa difino respondas pli al la angla absenteeism (kiu povas karakterizi laboriston sed ne infanon).
La angla assiduous rilatas pli al plenumado de taskoj ol al regula vizitado. Jen LDOCE:
assiduous very careful to make sure that something is done properly or completely, SYN: meticulous
Mi metis jene:
asidu/a assiduous; regular (in attendance etc)

hooky: play ~ rifuzi la lernejon, malasidui

truancy lernejrifuzo

truant lernejrifuzanto; play ~ rifuzi la lernejon, malasidui

Thursday 22 October 2009

afiksoj kaj simile

En la unua eldono mi principe ne listigis afiksojn en la ĉefa parto esperanto-angla A-Z. Nur se ili estas uzataj kiel memstaraj radikaloj ili troviĝis tie (ekz-e an/o, ul/o). Anstataŭe, ili estis listigitaj en tabeloj en la antaŭmaterialo.
Nun mi decidis, ke estus pli bone enpreni ilin en la ĉefan liston A-Z. Mi eksperimentis, kiel plej bone fari tion.
Rilataj problemoj estas la plursignifeco de kelkaj afiksoj (ekz-e uj/) kaj la ekzisto de neoficialaj afiksoj (ekz-e -ac/) kaj faklingvaj vortkonstruaj elementoj (ekz-e hiper/, para/, -algi/).
Konsideru la radikon al. Unuavice ĝi estas prepozicio. Tamen oni povas uzi ĝin prefikse (aldoni, aliro) kaj eĉ kvazaŭ memstare kun sufiksoj (aliĝi, aliĝilo).
Due, ekzistas homonima radiko al/o (flugilforma aĵo).
Trie, ekzistas botanika sufikso -al/, per kiu oni formas nomojn de plantordoj.
Kvare, ekzistas ĥemia sufikso -al/, per kiu oni formas nomojn de aldehidoj.

Provizore, mi prezentas tion jene:
al 1 (prepn) to; towards; ~iĝi (al) join (society etc); ~iĝilo application form, registration form; (prefix) ~paroli address
al/o 2 wing (of car, building, screw etc)
-al/ 3 (bot) name of order: likopodi~oj Lycopodiales; 4 (chem) -al, aldehyde: etan~o acetaldehyde

Ĉe sufiksoj uzataj ankaŭ memstare mi decidis listigi unue tiun memstaran uzon, poste la sufiksan uzon, do jene:
aĉ/a wretched, no good; (suffix) pejorative: dom~o hovel; skrib~i scrawl

ad/e continuously, repeatedly; (suffix) durative: action, particularly prolonged, repeated or habitual action: naĝ~o swimming; paf~o shooting; kur~i keep on running; ~asismo suffix rhyme (of the type iradas – venadas)

aĵ/o thing; (suffix) thing: 1 concrete manifestation of an abstraction: nov~o novelty;2 external manifestation of an activity: seg~o sawdust; 3 characteristic piece of behavior: infan~o piece of childishness; 4 flesh of an animal: bov~o beef

Pri “behavior”: ĉar la eldonejo estas usona, mi uzas usonan ortografion en tiaj lokoj. Por kapvortoj mi donas ambaŭ formojn, britan kaj usonan, alfabete ordigitajn.

Wednesday 21 October 2009

komencliteraĵoj

Oftiĝis en la angla lingvo akronimoj. En Esperanto ili estas ne tiel ŝatataj.

NATO (North Atlantic Treaty Organization, france OTAN) povis resti sama (nordatlantika traktat-organizo). Por AIDS (Acquired Immune Deficiency Syndrome, france SIDA) ni trovis la solvon Aidoso, kreita surbaze de la angla mallongigo.

Por la eksmodiĝantaj BC (Before Christ) kaj AD (Anno Domini) oni diras a.K. (antaŭ Kristo) kaj p.K. (post Kristo).

TNT (trinitrotolueno) estas sama en la du lingvoj; same samas LCD (liquid crystal display, likvakristala ekrano) kaj LED (light-emitting diode, lumeliganta diodo). Por CD (compact disc) ni diras KDK-disko (aŭ lumdisko); sed DVD, markonomo, estas sama en ambaŭ lingvoj. (Ne estas klare, ĉu ĝi estas akronimo por digital versatile disc aŭ por digital video disc.)

Por UFO (unidentified flying object) PIV2 rekonas nif/o (neidentigita fluganta objekto).

Unu angla mallongigo malmulte uzata en la angla sed pli ofta en Esperanto estas SMS (short message service). Por SMS-mesaĝo, sendata per poŝtelefono, en la angla oni ordinare diras text, text message.

La angla metafora uzo de AC-DC (alternating current / direct current, = alterna/rekta kurento) en la senco ‘ambaŭseksema’ ne trovas eĥon en Esperanto. Tiuteme, por LGBT (lesbian, gay, bisexual, transgendered/transsexual) Sonja proponas la koncizan ĉielarka; sed eble oni devas ĝin ankaŭ precizigi kiel ‘geja, lesba, ambaŭseksema aŭ transseksa’.

Tuesday 20 October 2009

addiction

Ŝajnas, ke mankas internacia ekvivalento de la anglalingva serio addict, addicted, addiction, addictive.
Jen la difinoj el LDOCE:
addict 1 someone who is unable to stop taking drugs: drug/heroin/morphine etc addict a recovering heroin addict 2 someone who is very interested in something and spends a lot of time doing it: TV/sports etc addict My nephew is a complete video game addict.
addicted 1 unable to stop taking a harmful substance, especially a drug: 50 million Americans are addicted to nicotine. 2 liking something so much that you do not want to stop doing it or having it: kids addicted to surfing the Net
addiction 1 the need to take a harmful drug…
addictive 1 … tobacco is highly addictive. 2 …addictive arcade games
PIV2 proponas al ni nur mani1o (‘fortega nenormala konstanta inklino al io’) kaj toksomanio (‘…alkoholo, kokaino, morfino, nikotino…’).

Germane oni diras Sucht, kiun Krause redonas kiel avido, manio, toksomanio. France oni helpas sin per adonné, dépendance, accoutumance, toxicomane, do ‘fordoni, allasi sin (al drinkado ktp), dependeco, alkutimiĝo, toksomanio’.

Mi konsideris la eblecon de neologismo adikci/ito, -ita, -o, -a, sed fine decidis meti simple:
addict (tokso)maniulo
addicted (to) mania (pri)
addiction (tokso)manio; dependeco

Monday 19 October 2009

parkadi, parkumi... parki!

Ĝis kiu grado ni volas toleri la dusencecon de park/?

La Fundamenta senco de park/o estas supozeble nur la granda terpeco ligita al kampara domego aŭ, en urbo, aranĝita por la distro de la publiko (PIV2, unua kaj dua sencoj).
park' parc | park | Park | паркъ | park.

PIV2 aldonas trian sencon, ‘armea deponejo’ kaj kvaran (por mi novan), ‘ostrejo’; kaj kvinan “= ~umejo”.

Mi kredas, ke la plimulto de la homoj posedantaj aŭton ĝin parkas [tiel!] de tempo al tempo. PIV2 preferus, ke ili ĝin parkadu aŭ parkumu.
Tamen ŝajnas al mi, ke la formo parkadi estas malbone elektita por esprimi provizoran restigon de la veturilo. Kaj ofte estas preferinde rekte verbigi substantivon ol enŝovi -um- (do violoni, ne *violonumi, tajlori, ne *tajlorumi; mi estus kontenta bieri en trinkejo, kvankam oni aŭdas ankaŭ bierumi).
Ĉu, do, ni estas kontentaj parki aŭton en tiucela parkejo? Mi opinias, ke jes. En tiu (neFundamenta) senco park/ estas verba radiko.
Cetere, kiel ni povas distingi inter la multaŭta parking lot (usonismo, = brita car park) kaj la vojflanka unuaŭta parking space? Ambaŭ estas speco de parkejo. Mi ne estas tute certa pri mia provizora solvo.
park park-o, -i
parking parkado; ~ing lot parkejo; ~ing meter parkometro; ~ing space loko por parki

Friday 16 October 2009

data

Kiel traduki la anglan data (se taŭgas nek inform-oj, -eroj nek donitaĵoj)?
Ekzistas du eblecoj: daten/ojdatum/oj; PIV2 preferas la unuan. (Komparu la blogon de 14 februaro.)
Uzetiĝas la afiksita vorto datumi en la senco ‘datiĝi (de)’ , ekzemple tiu preĝejo datumas/datiĝas de la 13-a jarcento — pro kio mi komence inkliniĝis al daten/. Post repenso, tamen, por data mi decidis rekomendi datum/.
Kiel skribas anonima aŭtoro en ReVo:
Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la formon “dateno(j)”, supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo “datumi” (proksimume “datiĝi, deveni de koncerna tempo, komenciĝi iam”). La formo “dateno” restas malpli vaste uzata (kaj geografie kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis tajpataj ĉi tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por “dateno” kaj 74% por “datumo”).

La statistikoj troveblaj per kukolo iom mistere fluktuas. Mi esploris tri fojojn, je tri malsamaj datoj:
2009 05 21: dateno 359 mil, datumo 374 mil
2009 09 17: dateno 20 mil; datumo 332 mil
2009 10 16: dateno 13 500; datumo 369 mil
Mi ne scias kial la ciferoj por daten/ tiel abrupte malkreskis. Sed ŝajnas klare, ke la TTT-uzantaro preferas datum/ per granda pliproporcio.
Kompreneble tiu radikalo estas unu radiko, ne kunmetaĵo el dat/ kaj um/.
Por database PIV proponas datenbanko, kaj etikedas evitinda datenbazo. Tamen hodiaŭa esploro per kukolo liveris jenajn ciferojn:
datumbazo 45 400, datenbazo 32 100, datenbanko 1410, datumbanko 1070.
Renato Corsetti volas diri informbazo, sed ĉe kukolo tiu kunmetaĵo ricevas nur tri trafojn.
Do:
data informoj, datumoj; ~ processing datumtraktado;
~ protection datumprotekto; ~ set datumaro
database datumbazo

Thursday 15 October 2009

statistikoj

En la unua eldono de la vortaro la Esperanta enestis ĉ. 9600 E-radikoj; la anglaj kapvortoj sumis ĉ. 20 250.
Antaŭ unu jaro, kiam mi prezentis eldonproponon al la eldonisto, mi skribis, ke mi volas pligrandigi tion per 6 ĝis 7 procentoj: do ke estu ĉ. 10 250 E-radikoj kaj ĉ 21 550 anglaj kapvortoj.
Okazis tamen iomete da inflacio. En la finita reviziita teksto nun troviĝas ĉ. 10 315 E-radikoj kaj ĉ. 22 300 anglaj kapvortoj. Do la Esperanta listo kreskis per 7,4%, la angla per 10,1%.

Kompare, en PIV2 (2005) troviĝas ĉ. 16 780 radikoj. Mi rezistas la tenton imiti tian troŝvelon, allasante nur 61,5% el la PIV-radikoj, kio pli ol sufiĉas. Aliflanke mi rekonas 141 nePIVajn radikojn.

Mi decidis, ne plu uzi steleton ĉe E-vortoj en la angla-esperanta parto por signi “relativan neologismon, ankoraŭ ne tre ĝenerale uzata”. Tamen mi sufiĉe ofte donas du tradukojn, el kiuj la unua uzas pli simplajn radikojn, la dua estas pli faka/neologisma.
angioplasty sangotubriparo, angioplastio

duodenum dekdufingra intesto, duodeno

Thursday 1 October 2009

boparencoj, vicparencoj

Mi konfuziĝas pri duonparencoj kaj vicparencoj.

En la angla, se mia patro reedziĝas, la nova edzino nomiĝas mia stepmother. Mi havas kun ŝi nenian samsangecon, kaj en Esperanto ŝi estas mia duonpatrino. (La bildo montras la malbonan duonpatrinon de Neĝulino kun sia duonfilino.)
Se mi mem edzinigas iun, kiu jam havas filon, tiu infano nomiĝas mia stepson. En Esperanto li estas mia duonfiloZ.

Tamen se mia patro reedziĝas kaj patras filon kun la nova edzino, tiu filo estas angle mia half-brother, esperante mia duonfrato. Ni du havas duonan samsangecon.
Do al la Esperanta duon- respondas jen step-, jen half-.

Se mia patro reedziĝas kaj lia nova edzino jam havas filon (per alia patro), tiu filo estas angle mia stepbrother, esperante mia vicfrato.
Do al la angla step- respondas jen duon-, jen vic-.
Ĉu mi bone tion komprenis?
(En la moderna mondo temas ofte ne pri novnupto sed pri eksternuptaj rilatoj.)
Mi metis:
step- (parents and children) duon-: ~daughter duonfilino, ~father duonpatro, ~mother duonpatrino, ~son duonfilo; (siblings) vic-: ~brother vicfrato, ~sister vicfratino

Parencvortoj (kinship terms) multe varias de unu lingvo al alia: ekzemple en multaj lingvoj oni uzas malsamajn vortojn por pli aĝa kaj malpli aĝa gefratoj. Sed vidu, eĉ inter la angla kaj Esperanto ekzistas iom tikla diferenco.
Butler volis enkonduki novan prefikson, stif-, por respondi al la angla step. Li ne sukcesis.

Wednesday 30 September 2009

nePIVaj vortoj (ii)

darbuk/o speco de araba tamburo | darbuka, tableh, goblet drum (Wennergren RkP)
dimsam/o ĉinaj malpezaj manĝometoj | dim sum (ĉi tiu blogo, 09-01-02)
disfagi/o perturbo de glutado | dysphagia (jen, Cherpillod)
disfazi/o perturbo de parolkapablo | dysphasia (jen, Cherpillod)
distrofi/o perturbo de la kreskado | dystrophy (Krause, Cherpillod)
domestik/i domigi, alhejmigi (beston) | domesticate (Krause; komentoj de ĉi tiu blogo, 09-02-08)
dongl/o USB-ŝtopilo diverscela | dongle (ĉi tiu blogo, 09-02-21)
ekinace/o usona floro, Echinacea spp., uzata medikamente | echinacea (Vik.)
eland/o speco de antilopo, Taurotragus spp. | eland (1-a eld., Cherpillod, Vik.)
elastan/o sinteza fibraĵo, tre elasta | elastane, Spandex, Lycra™ (Vik.)
eŝeriki/o bakterio, Escherichia coli | E. coli (mia propra propono)
etolog/o fakulo pri etologioz | ethologist (Vik ktp)

Tuesday 29 September 2009

nePIVaj vortoj (i)


Malgraŭ mia ĝenerale konservativa sinteno al la inflacio de la Esperanta radikaro, mi decidis enmeti plurajn radikojn, kiuj ne troviĝas en PIV2. Jen unua listo. Por ĉiu kapvorto mi aldonas klarigon en Esperanto, la anglan tradukon, kaj mencion de la fonto.

android/o homaspekta roboto | android (ekz-e jen)
animaci/o kreado kaj prezentado de desegnitaj moviĝantaj bildoj | animation (ReVo, KompLeks)
-atlon/o sufikso post numeralo por indiki konkurson el tiom da fakoj: triatlono, kvinatlono | -athlon (en ĉi tiu blogo, 09-03-28)
aŭkupar(i)/o (plumfolia) sorpujo (Sorbus aucuparia) | rowan (en la 1-a eldono; Butler, Pilger, Cherpillod)
bing/o speco de lotludo | bingo (Benson, Krause)
blog/o taglibro en la TTT | blog (ekz-e tio, kion vi nun legas!)
bonus/o speco de kromsalajro (kp PIV bonifik/o) | bonus (ekz-e jen)
bri/o speco de fromaĝo | brie (ekz-e jen)
cefalof/o speco de antilopo (Cephalophus) | duiker (Butler, Cherp; = dukero Krause)
cian/o cejanbluo: unu el la tri koloroj uzataj en inkŝprucaj kolorpresiloj | cyan, (usone) aqua (en PIV nur kiel prefikso)
ĉaĉa/o speco de sudamerika kuba danco | cha-cha (Krause)
ĉaŭĉaŭ/o speco de ĉindevena hundo | chow chow (dog) (kredeble pli internacia formo ol la ĉaŭ/o de la 1-a eld.)
ĉedar/o speco de fromaĝo | cheddar (en ĉi tiu blogo, 09-01-10)
ĉivav/o speco de tre eta hundo | chihuahua (Vik)

Monday 28 September 2009

preskaŭ preta

Hodiaŭ, post unujara laborado, mi finis la reviziadon de la partoj A-Z, esperanta-angla kaj angla-esperanta.
Tio inkluzivas la kopitajpadon de la tuta vortaro, por havi maŝinlegeblan tekston (komputilan dosieron). En la komenco mi decidis ne provi skani la paĝojn de la unua eldono, sed retajpi kaj tiel devigi min pensi denove pri la tuta teksto.
Mi ankoraŭ devos glatigi diversajn aferojn (ekz-e la prezenton de afiksoj), finpretigi la enkondukan materialon, kaj ĉion kontrollegi. Sed mi estas bone sur la vojo por liveri pretan “manuskripton” al la eldonisto la unuan de novembro.
Tio signifas ankaŭ, ke tiu ĉi blogo proksimiĝas al sia natura fino (kredeble post kelkaj tagoj).
Mi nun tralegos ankoraŭfoje ĉies komentojn, kaj faros la finajn decidojn pri la malfacilaj punktoj. Dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis per komentoj. Vi helpis min pri tre multaj detaloj.

Friday 25 September 2009

integr(al)/i

Ekzistas diverseco de opinioj pri la esperantigo de la matematika nocio to integrate.
Laŭ Vikipedio,
Integralo estas unu el la ĉefaj konceptoj de kalkulo. Ĝi estas la areo inter la grafeo de funkcio kaj la x-akso.



Difinita integralo estas la mezuro de la areo limigita de la grafo, la x-akso kaj la du limoj de la difinita integralo. Oni do ĉiam devas skribi la limojn de integralo. La kutima skribmaniero por integralo de la funkcio f(x) kun la limoj a kaj b estas

Ĝis tie, ĉio en ordo: sed kiel nomiĝas la ago, trovi integralon? Laŭ PIV2 ĝi estas integri (3-a senco); sed laŭ ReVo ĝi estas integrali.

En ReVo estas noto
integrali (tr)
Δ (fakula ĵargono)
Kalkuli integralon.
Rim.: Plimulto de matematikistoj, same kiel PIV, preferas la verbon integri, sed la rezulton de tiu ago ili prefere nomas „integralo“ ol „integraĵo“. Ni opinias pli logike sistemigi la uzon de nur unu radiko, kaj tiu estu prefere „integral“, internacia kaj klare rekonebla, dum la transitiva „integri“ maloportune kolizias kun la netransitiva „integri“ derivita de la homonima radiko kun tute alia signifo („tute kompleta“).

Mi decidis provizore sekvi ReVon. Interalie, tio donas paralelecon kun diferencial/o, ~i.
Jen:
differential diferencial-o, -a
differentiate distingi, diferencigi; (math) diferenciali

integr/i integrate tr; ~a integral; wholewheat;
integral/o (math) integral; ~i integrate

integer entjero
integral integra; integralo
integrate integr-igi, -iĝi; (math) integrali
integrity honesteco

Thursday 24 September 2009

show biz

Al ni mankas taŭga vorto por show business, showbiz: tio estas la entertainment industry, la distrindustrio: ekzemple televido, kino, kaj muzikteatro (sed ne ĉiuj distraĵoj: ne vetado, ne sportoj, ne koncertoj de klasika muziko, ne opero).
Show estas spektaklo, plej ofte teatreca, sed ankaŭ povas esti radio- aŭ televid-programo. Lastatempe populariĝis reality shows, ekzemple The X Factor kaj Big Brother (ĉu realecspektakloj?).
La plej proksima traduko de show estas ja spektaklo, kvankam tiu vorto ne taŭgas por nevidebla show en la radio.
Ĉu taŭgas la esprimo spektaklindustrio?
Inter la diversaj specoj de spektaklo estas tiu, kiun angle ni nomas a musical (ekzemple Miss Saigon, Oklahoma!, South Pacific). Mi volis sekvi PIV2 per enmeto de
muzikal/o Speco de teatraĵo, uzanta muzikon k modernan koregrafion
— sed renkontis fortan kontraŭopinion el diversaj flankoj, ĉar laŭaserte sufiĉus diri muzikteatraĵo.

Cetere, la PIVaĵo koregraf/, koregrafi/ sidas malbone kun la angla choreographer, choreography: jen ankoraŭ unu ekzemplo de la tendenco de PIV neologismi paroĥe laŭ la franca (chorégraphe, chorégraphie), ignorante aliajn lingvojn (ne nur la anglan, sed ekzemple ankaŭ germane Choreograf, Choreografie, ruse хореограф, хореография, hispane coreógrafo, coreografía.
Por tiu lasta mi metis, eble tro konservative,
choreographer danckomponisto
choreography danc-arto, -aranĝo

Wednesday 23 September 2009

tri en vico


Kiel ni nomas la tablan ludon, britangle noughts and crosses, usonangle tic-tac-toe?
Laŭ la retpaĝaro de ludanto.org ĝi nomiĝas tiktakto. Tiu paĝo estas “Adaptita kaj Esperantigita de György Dénes”, iu kies nomon mi ne konas sed kiu loĝas en Vieno. Mi ne scias, ĝis kiu grado ludanto.org estas lia persona kreaĵo, aŭ ĉu ĝi havas la subtenon de multnombra ludemularo. Tiu vorto tamen havas subtenon en Vikipedio, kies tiutema artikolo portas la titolon Tiktakto. Sed ekzistas aliaj nomoj.
Tiktakto (ankaŭ nomita Ikso kaj O aŭ Tri en Vico), estas krajono-kaj-papera ludo, ludata de du personoj (unu persono estas nomita X kaj la alia O). La ludantoj skribas siajn literojn (X aŭ O) alterne sur la kvadratoj de 3x3 krado. La ludanto, kiu skribas tri de siaj simboloj en vico, gajnas.
Se juĝi laŭ ĝia lingvaĵo (“krajono-kaj-papera ludo”, “3x3 krado”) tiu artikolo estis kredeble verkita de anglalingvano.
La franca nomo estas morpion, kiun LePuil-Danvy esperantigas kiel mordpeono. Ne dankon.
En la nederlanda ĝi estas boter, kaas en eieren (butero, fromaĝo kaj ovoj).
PIV2 ne mencias "tiktakt/o". Mi preferas ne ŝarĝi niajn lernantojn per ankoraŭ unu nova vorto. Ni nomu la ludon tri en vico. Kial ne?

Tuesday 22 September 2009

a question of induction

Mi esperas, ke la legantoj povos helpi min pri kelkaj teknikaĵoj.

1. Ĉu iu komprenas la PIV2-an distingon inter induk/o kaj indukt/o, en la fizikaj senco(j)? (Mi ne.)
induk/o Kreado de ~denso aŭ de fluksdenso: eletrostatika ~o… magneta ~o… ~i Elektre aŭ magnete eksciti.
indukt3i …2 Produkti… magnetan kampon per kurento. ~o 2 Reciproka interagado de elektra k magneta kampoj… eletromova ~o… magnetomova….

Ŝajnas al mi, ke en la angla ambaŭ estas induction. Kial ni bezonas malsamajn vortojn por electrostatic induction kaj electromagnetic induction?
(Indukt/i estis oficialigita per la 3a OA. Induk/ estas neoficiala.)

2 En la usona angla, kiel oni diras interpelaci/i?
interpelaci8i (pp parlamentano) Publike demandi al ministro, por ricevi klarigojn pri agoj de la registaro.

En la brita angla, tio estas ask a parliamentary question (el kio subkategorio estas PMQs, prime minister’s questions).

Monday 21 September 2009

antilopo kaj cikonio


Besto bone konata en anglalingvujo sed mankanta en PIV estas la speco de antilopo, kiun ni nomas impala. Ĝia scienca nomo estas Aepyceros melampus, sed mi ne hezitas esperantigi ĝin kiel impal/o. La nomo ŝajnas esti tute internacia; tiel titoliĝas la koncerna artikoleto en Vikipedio; kaj ĝi atingas 154 trafojn en kukolo. Cherpillod registris ĝin en sia NePIVaj Vortoj.
Se ni agnoskas ĝin kiel E-radikon, impal/ estas unu el la malmultaj E-radikoj — ebla la sola — kun etimologio zulua.
Parenteze, mi trovis unu ĝis nun nekonatan rektan eraron en PIV2. Sub ibis/o oni legas (dufoje) pri “sakra” ibiso. Mirigite, ke ibisoj povas blasfemi, kaj alternative supozante ke ĉiuj ibisoj senescepte havas sakran oston, mi demandis al Michel Duc Goninaz. Jes, tio estas eraro anstataŭ sankta, aŭ — se vi estas neologismema — eventuale sakrala, ibiso.

Friday 18 September 2009

Kion studas inĝenieroj?


En la angla, engineers estas fakuloj pri engineering. En Esperanto, pri kiu fako okupiĝas inĝenieroj?
En la unua eldono mi havis
engineering inĝenier-arto, (-)tekniko

Eventuale sufiĉas tiaj kunmetaĵoj (ankaŭ eble teĥniksciencoj, kp ruse технические науки, aŭ inĝenierscienco, kp germane Ingenieurwissenschaft). Tamen...
PIV2 liveras al ni la oportunan vorton inĝenierio, ‘scienco k fako de [inĝeniero]’. Ĉu ni povas akcepti tiun vorton?
Mi tute ne estas fano de la ideo, ke Esperanto havas sufikson -i/o per kiu oni kreas la nomon de scienco el la nomo de ĝia praktikanto. Mi preferas trakti ekz-e geograf/o, geografi/o kiel paron da apartaj radikoj kun komuna etimologio: mi ne derivas geografio el geograf/o plus Esperanta sufikso.
Komence, do, mi tre hezitis pri inĝenierio: mi ne volas devi derivi ĝin el inĝenier/o plus tiu kvazaŭsufikso, kiel montrite en PIV2.
Bonŝance, tamen, montriĝas ke en la franca oni diras ingénierie, en la itala ingegneria, en la pola inżynieria. Do evidente Esperanto pruntis tiun formon rekte el tiuj lingvoj. Mi povas ĝin alpreni kun bona konscienco.
engineering inĝenierio

Thursday 17 September 2009

spreadsheet

En la komenco estis Visicalc. Poste estis Lotus 1-2-3. Kaj nun plej ofta estas Excel. Jen ekzemploj de komputilaj spreadsheets.

Antaŭ ol konsulti referencdokumentojn, mia unua penso por esperantigi tiun nocion estis kalkultabelo, ĉar ĝia esenco estas elektronika tabelo per kiu oni povas aŭtomate kalkuli valorojn per matematikaj formuloj.
Sed en PIV (jam de PIV1, antaŭ ol ekzistis spreadsheets) “kalkultabelo” estas difinita kiel sinonimo de baremo, do tabelo de antaŭpretaj kalkulaĵoj, angle ready reckoner. Por spreadsheet PIV donas tabelkalkulilo.
Mi estas nekontenta pri tiu solvo, ĉar ŝajnas al mi ke esence temas pri speco de tabelo (per kiu oni povas eventuale kalkuli), ne pri speco de kalkulilo (havanta la formon de tabelo).
La Vikipedia artikolo evidentigas hezitemon ĉe la aŭtoro. Kvankam ĝia titolo estas “Tabelkalkulilo”, tamen ĝia dua ĉapitreto portas la titolon “Principoj de kalkultabeloj”:
Kalkultabelo estas dudimensia aranĝo de ĉeloj, ofte numeritaj vertikale per dekumaj nombroj kaj horizontale per latinaj majuskloj (A, B, … Y, Z, AA, AB, AC, …). Ĉiu ĉelo povas preni valoron, kiu povas esti nombro, prezo, dato, teksto, bildo, ret-ligilo ktp
Grava eco de kalkultabeloj estas, ke ĉelo povas porti ankaŭ formulon, kies valoro dependas de aliaj ĉeloj
Male, la tria ĉapitreto titoliĝas “Eta historio de tabelkalkuliloj”.

En la nederlanda-E vortaro de De Smedt mi trovis
spreadsheet ĉelaro; kalkulfolio
—kio ŝajnas esti antaŭkomputila.

Ni ne bezonas sinonimon de baremo, kiu en ĉiu okazo estas nun malnovmodiĝinta afero. Mia unua ideo estis bona. Ni reprenu la kunmetaĵon kalkultabelo por esperantigi spreadsheet.

Wednesday 16 September 2009

ta-manĝaĵoj

Jen pli da interesaj novaj anglaj vortoj komenciĝantaj per ta-.

Tapas estas malgrandaj antaŭmanĝaĵoj por akompani trinkadon, kiujn la britoj ekkonis en Hispanujo. Mi ne havas la E-hispanan vortaron de de Diego, do ne scias ĉu la hispanaj esperantistoj jam havas fiksitan esperantigon de tiu nocio. Provizore mi esperantigis ĝin/ilin kiel pladetoj.
Pri taramosalata ni eksciis de la grekoj. Ĝi estas nun bone konata en Britujo kiel “dip” (trempsaŭco), manĝata kun pano. Ĝia ĉefa ingredienco estas laktumo (fiŝovaĵo), do ni povus esperantigi ĝin kiel laktumosalato.
Tartar(e) sauce estas konata kiel akompanaĵo por fiŝaĵo. Ĝia nomo aludas al la tataroj, kaj ŝajne estus tute internacie nomi ĝin tatara saŭco.

Tuesday 15 September 2009

tabloids

La vorto tablojd/o estas difinita en PIV2 kiel “farmacia plata pastelo”, kiu en la angla estas tablet. Ŝajnas, ke tabloid estis origine markonomo de la londona farmacia kompanio Burroughs Wellcome & Co (ĉ. 1880). Sed la nuna signifo de la angla vorto tabloid estas
a newspaper that has small pages, a lot of photographs, and stories mainly about sex, famous people etc rather than serious news (antonimo: broadsheet) [LDOCE]
— do gazeto populara, neserioza. En Britujo The Sun estas tipa tia gazeto; en Usono, New York Daily News; en Germanujo, Bild. Kolektive oni parolas ankaŭ pri la gutter press (stratdefluila gazetaro).
Estas iom da konfuzo en la angla: antaŭ dudek jaroj la neseriozaj gazetoj havis malgrandan paĝformaton (do “tablojdaj”), la seriozaj grandan. Sed nun diversaj seriozaj gazetoj (ekz-e The Times) alprenis la malgrandan formaton (“tabloid format”). Sed per tio ili ne fariĝis tabloids. Aldone, The Guardian alprenis mezan formaton, t.n. Berliner. Oni nomas ilin ankoraŭ broadsheets.
Mi trovas, ke la germana ekvivalento de tabloid estas BoulevardblattBoulevardzeitung, kiun Krause esperantigas kiel bulvarda gazeto (od. ĵurnalo). Sed mi dubas, ĉu negermanlingvanoj komprenus tiun esprimon.
Aliflanke la franca alpruntis la anglan esprimon, tabloïde, redonatan de LePuil-Danvy kiel duonformata presaĵo. Por traduki la nunan signifon de la angla tabloid tiu traduko maltrafus la esencon.
Provizore mi metis
tabloid popolgazeto
ĉar mi trovas nenion pli bonan.

Monday 14 September 2009

tualetejo

Por la vorto tualeto PIV2 ne spegulas la efektivan uzadon.
Laŭ PIV, kaj supozeble laŭ la Fundamento, tualeto estas
1 Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti k aperi en societo
2 Tuto de la aranĝoj k agoj, per kiuj oni zorgas pri la purigado k beligado de la haŭto, la kombado de la haroj ktp

(En la moderna angla kredeble ne ekzistas unuvorta traduko por senco 1; por senco 2 oni diras grooming.)
En la Fundamento staras tre simple
tualet' toilette | toilet | Toilette | туалетъ | tualeta.

La problemo estas, ke en la angla, la franca, kaj la germana (mi ne scias pri la rusa kaj la pola) tiu vorto — eventuale nur en la pluralo — submetiĝis al signifoŝanĝo. En la angla a toilet estas ‘necesejo’. Same en la franca les toilettes, en la germana die Toiletten estas la necesejoj. La angla toilet paper, toilet tissue estas nur neceseja papero, neniel papertukoj (Kleenex) por forigi ŝminkon.
Tiu neceseja senco de la radiko estas abunde atestata en Esperanto.

En iu Dua Bulteno de UK ni legas
Ĉiuj ĉambroj estas ekipitaj per tualetejo, klimatizilo, televido en fermita cirkvito, kaj fridujo. La hotelo havas…
Ne temas pri iu sinvestejo, sed pri necesejo.

En la moderniĝanta Ĉinujo oni raportas, ke
En ĉiu tualetejo estas senpagaj viŝpapero kaj man-lavilo.

- dum en Afriko
Puraj tualetejoj/necesejoj estas je chies dispono, kaj instruistoj chiam montras al la gelernantoj kaj ech al aliaj instruistoj kiel uzi/prizorgi ilin kaj kiel purigi sin post fekado/pisado.

Iu asertas, ke li
legis ke "tualetejo" estas la ĉambro kaj "necesejo" estas la "ilo"

sed la uzado ne spegulas tiun distingon: tualetejo estas sinonimo de la Fundamenta necesejo.
neces'ej' cabinet d’aisance | privy | Abtritt | отхожее мѣсто | ustęp.
Ne povus esti pli bona atesto, ol ĉi-lasta, ke la kvin traduklingvoj ŝanĝiĝis dum la jaroj.
Kaj PIV devus ĝisdatigi sian artikolon pri tualet/o.

Friday 11 September 2009

tekvondo kaj tajĝio

Inter la anglaj vortoj komenciĝantaj per ta- troviĝas du fremdvortoj, kiuj estis nekonataj en la lingvo antaŭ kvardek jaroj, kiam aperis la unua eldono de la vortaro. Taekwondo kaj t’ai chi estas luktosportoj (martial arts) el orienta Azio, respektive el Koreujo kaj Ĉinujo.

Laŭvorte taekwondo, koree 태권도, estas la ‘pied-puɡno-vojo’. En Vikipedio ĝi estas esperantigita kiel tekvond/o, kaj tiu formo ŝajnas esti la establita. (Laŭ Sonja ĝi estas rekomendata de Bertilo Wennergren.) Ĝi mankas en PIV2.
La plena nomo de t’ai chi estas t’ai chi chuan. En la ĉina tio estas (tradicie) 太極拳 aŭ (simpligite) 太极拳, pinjine tàijíquán. (La skribo t’ai chi chuan estas laŭ la sistemo Wade-Giles.) Pri esperantigo de la mallonga nomo ĉiuj konsentas: ĝi estas tajĝio. Sed pri la plena nomo ekzistas diverseco de opinioj. Vikipedio nomas ĝin tajĝiĉuano, kaj tiun formon donas ankaŭ Sonja. Sed la koncerna fakasocio de UEA portas la titolon Universala Tajĝiĉjŭan-Grupo de Esperanto. Estas vere, ke laŭlitera transskribo de la pinjina quan estas ĉjŭan; aliflanke, tiu formo rompas la normalajn regulojn de E-fonetiko, kun du sinsekvaj duonvokaloj antaŭ vokalo. Certe pli esperanta estus tajĝiĉuano. Ankaŭ ĝi mankas en PIV2.
Mi metos nur la mallongan nomon.
taekwondo tekvondo
t’ai chi tajĝio

Thursday 10 September 2009

SUV

La usona SUV (sport utility vehicle) estas moderna speco de aŭto: simila al ‘bienaŭto’ (station wagon, estate car), sed kun la ĉasio de malpeza ŝarĝaŭto.
Kutime ĝi havas pelpotencon en ĉiuj kvar radoj, kio ebligas veturadon sur malebena tereno. Pro tio en Britujo oni uzas la nomon 4WD (four-wheel drive) aŭ 4×4 (four-by-four). Se oni uzas tiujn veturilojn en la urbo tiu kapablo estas nenecesa kaj energimalŝpara, kaj slange ni nomas ilin Chelsea tractors.
Alia nomo estas off-road vehicle (veturilo uzebla sur senvoja tereno).
En Esperanto ni havas la nomon ĵipo, sed ĵipo estas malgranda, kaj cetere markonomo. Ĉu oni povus nomi ankaŭ Land Rover ĵipo? Aŭ RAV4?
Laŭvorte oni povus traduki SUV kiel sportutilveturilo. Tamen pli konvena estus la esprimo sportaŭto. Aŭ ĉu tio pensigus pri vetkuraŭtoj?

Wednesday 9 September 2009

la aŭtisma spektro

La psika perturbo (malordo) autism estis nekonata en la tempo de Zamenhof, kaj relative nova koncepto kiam mi verkis la unuan eldonon de la vortaro (eld. 1969). Tiam, se mi ne eraras, ekzistis mallongviva E-eldonaĵo kun la titolo Aŭtismo, sed ĝi celis ‘aŭtistojn’ kaj temis pri aŭtomobiloj kaj aŭtomobilado. Por eviti hominiman konflikton mi kreis kaj proponis por la perturbo la nomon memismo. Tiu propono ne sukcesis.
Intertempe oni dediĉis multe da atento al la psika perturbo, ĉiulingve sub la nomo autisme, Autismus, autismo ktp, kaj ni ne plu nomas automobilismon per tiu nomo.
La vikipedia artikolo pri la psika perturbo prave nomiĝas aŭtismo.
Oni parolas pri la aŭtisma spektro, en kiu milda formo de la perturbo nomiĝas sindromo de Asperger.
Iuj aŭtismuloj (kaj eble ankaŭ neaŭtismuloj) havas alian sindromon, angle savant syndrome, en kiu ili posedas brilan talenton en unu fako sed ne en aliaj. Ekzemple, tia persono povas eble brile matematiki aŭ desegni aŭ lerni lingvojn, sed samtempe eble eĉ ne povas lavi sin kaj vesti sin. (Pli frue en la angla oni diris idiot savant.) Germane tio nomiĝas Inselbegabung (insula talento), sed en multaj aliaj lingvoj oni uzas la formon savant aŭ simile.
Savant estas la franca vorto por ‘klerulo, erudiciulo’. Pro homonimoj ni kredeble ne povas uzi la esperantigojn savano, savanto.
Vikipedio havas artikolon kun la titolo Sciegula simptomaro, sed la koncerna elektronika dosiero havas la titolon Erudicio-sindromo.
Tiuj nomoj ne estas tute kontentigaj. Aparte maloportuna estas la pluformaĵo sciegulo-sindromaruloj, kiun ni trovas en la artikolo.
Kion fari?

Tuesday 8 September 2009

tofu

Kiel ni nomas la specon de kazeo faritan el sojfaboj?
En la angla ĝi nomiĝas tofu, laŭ la japana 豆腐, latinletere toohutōfu. (La japana silabo ふ aŭ フ estas fonetike [ɸɯ], latinigita kiel hufu.)
Estas uzata ankaŭ la esprimo bean curd.

La japana vorto devenas de la samskriba ĉina vorto dòufu, el dòu 豆 ‘fabo’ kaj 腐 ‘putra’.
En la korea tiu vorto fariĝis 두부 tupu.
Kiel prave konstatas Vikipedio,
Esperantigo de tiu radiko ankoraŭ ne stabilas, do oni renkontas tofuo, toŭfuo, eĉ tohuo kaj eble aliajn. Krome iuj vortaroj kaj homoj uzas sojkazeo, el jam-ekzistantaj radikoj.

Ŝajnas, ke en ĉiuj eŭropaj lingvoj ĝi nomiĝas tofu. Por Esperanto la E-Japana Vortaro (2006) preferas la formon tofu/o, kaj mi emas konsenti.
Aliflanke la BonaLingvistoj certe preferos sojkazeo.

Monday 7 September 2009

subsidiary, subsidiarity

La ordinara signifo de la angla adjektivo subsidiary estas ‘akcesora, duaranga, sekundara’. All other issues are subsidiary to this one = Ĉiuj aliaj demandoj estas akcesoraj al ĉi tiu.
La ordinara signifo de la samforma substantivo estas ‘filio, filia kompanio’. One of our Japanese subsidiaries = unu el niaj japanaj filioj.
Al la angla adjektivo ordinare ne respondas abstrakta substantivo. Ni ordinare ne parolus pri “the subsidiarity of this issue”.
Tamen lastatempe pro Eŭropa Unio estas multe uzata la vorto subsidiarity, en specialigita senco. Temas pri la principo, ke multajn decidojn rajtas fari la membro-ŝtatoj, ne la Unio mem. Al tiu substantivo ordinare ne respondas adjektivo: ŝajnas al mi, ke ni ordinare ne dirus (tiusence) “this decision is a subsidiary one”.

Kiel traduki subsidiarity? Troviĝas artikolo en Vikipedio kun la titolo subsidiareco.
Pri tiu vorto okazis pasintjare diskuto en Ipernity. Paŭl Peeraerts atentigis, ke jam dek jaroj ĝi estas uzata:
Tiel nova la "neologismo" ne estas. Jam en la jarkolektoj de Monato de la fino de la pasinta jarcento (!) aperas la vorto "subsidiareco".

Okazis diskuto ankaŭ en la grupo La Bona Lingvo, kiel Renato Corsetti argumentis por “malcentr(ig)a decidpovo”. Mi opinias, ke ordinare sufiĉus malcentra decidado.
Tamen pro la uzateco de la ‘neologismo’ mi metas
subsidiarity malcentra decidado, subsidiareco

Friday 4 September 2009

Majstro nemajstra

Unu grava gramatika diferenco inter la angla kaj Esperanto estas tio, ke en la angla oni amase kreas kunmetaĵojn (kombinojn) el substantivoj, kiujn oni tamen skribas kiel apartajn vortojn. Tiel ekzemple oni havas newspaper article (artikolo en gazeto, gazetartikolo), library book (libro el biblioteko, biblioteklibro), application form (aliĝilo, laŭelemente ‘sinpropono formularo’), football team (futbalteamo).
Tio ne ekzistas en Esperanto. Estus erare skribi *biblioteko libro, *gazeto artikolo, *aliĝo formularo, *futbalo teamo. En Esperanto tio devas esti aŭ unu vorto (gazetartikolo), aŭ A-vorto plus O-vorto (gazeta artikolo), aŭ prepoziciaĵo (artikolo el gazeto).
Oni povas foje skribi la unuvortan kunmetaĵon per streketo: Esperanto-asocio. Tamen la esprimo *Esperanto asocio estus erara. Ĉi tiu blogo nomiĝas vortaro-blogo, ne *vortaro blogo.

Ekzistas escepto ĉe “nominacio”: la monato septembro, la urbo Londono, la rivero Tamizo, mia frato Tomaso. Tie povas esti du substantivoj sen eksplicita ligilo.

Hieraŭ anonima komentanto de mia blogo atentigis pri Reta Terminaro — bone, ĉar mi ne konis ĝin. En ties ĉefpaĝo troviĝas ligilo al la plurlingva vortaro Majstro, kiun mi ankaŭ ne konis.
La supera titolo ĉe la ĉefpaĝo de Majstro tekstas Majstro Aplikaĵoj. Tiu vortkonstruo estas erara. Alklakinte la butonon “esperanto”, vi legas Majstro Tradukvortaro. Same tiu vortkonstruo estas erara.
La retpaĝaro mem ŝajnas esti bona kaj utila. Kiel bedaŭrinde, ke ĝi prezentas sin misgramatike!

Thursday 3 September 2009

karamboli kun stelo

La bildo montras tropikan frukton, eksportatan nun ankaŭ al netropikaj landoj. En la anglaj superbazaroj oni nomas ĝin starfruit, ĉar se oni ĝin laŭlarĝe tranĉas ĝi havas la formon de kvinpinta stelo.
La anglalingva Wikipedia prezentas ĝin sub la nomo carambola. Same, la esperanta Vikipedio nomas ĝin karambolfrukto.
Botanike ĝi estas la frukto de Averrhoa carambola, arbo origine el Indonezio kaj la hinda subkontinento. Sekve PIV2 nomas ĝin averoo (kaj eĉ aldonas bildon).
Se juĝi laŭ alilingvaj vikipedioj, en la naciaj lingvoj ĝi plej ofte havas aŭ nomon kun la radiko carambola ~ karambola aŭ kunmetitan nomon, laŭelemente stel + frukt. Mi suspektas, ke nur la fakuloj konas la sciencan nomon.
La Esperanta radiko karambol/ jam havas alian signifon (= kolizii, ktp). Do por uzi ĝin necesus nepre aldoni -frukto (respektive -arbo).
Troviĝas diskuto ĉi tie.
La plej eleganta solvo, laŭ mi, estus popularigi en Esperanto la nomon stelfrukto.

Wednesday 2 September 2009

stereo

En la moderna ĉiutaga angla lingvo, la vorto stereo havas du ĉefajn signifojn. Ambaŭ rilatas al stereofonio, “tekniko de reproduktado de registritaj aŭ dissenditaj sonoj, kiu donas la impreson de aŭda reliefo”. La unua estas supozeble mallongigo de stereo system:
a stereo with two good speakers

I like listening to music on my car stereo

a personal stereo (= Walkman, iPod etc)

La dua estas mallongigo de stereophonic, stereophony:
a stereo record

listening in stereo

Por ambaŭ sencoj mi ne vidas kialon ne rekoni la esperantigon stere/o:
stereo kun du bonaj laŭtparoliloj

mi ŝatas aŭskulti muzikon per la stereo de mia aŭto

persona stereo

stereo-disko

aŭskulti en stereo, aŭskulti steree

PIV2 donas al ni nur prefikson stereo/ (~kemio, ~mikroskopo) kaj la radikon sterefoni/. Ŝajnas al mi dezirinde rekoni ankaŭ ordinaran vorton stere/o, kiel mallongigon de sterefonia ekipaĵo aŭ de stereofonio.
Eventuala malavantaĝo de tiu solvo estus, ke ni havus radikon stere/ apud prefikso stereo/. Sed similaĵon ni toleras ĉe aŭt(o)/ kaj fot(o)/.
La proponoj de Benson (stereofoniilo, stereoilo) estas plumpaj kaj preskaŭ neuzataj.

Friday 21 August 2009

market


En Bjalistoko mi vizitis la tute novan Zamenhof-Centron, en kiu estis muzeaĵo pri la urbo kia ĝi estis en la tempo de Zamenhof. Ĉio estis en tri lingvoj: la pola, Esperanto, kaj la angla.
Frapis min, ke la Esperanto-tradukinto decidis traduki la polan rynek, angle market(-place), per foiro. Temas pri la placo en la centro de la urbo, kie historie estis ĉiutaga vendado.
Laŭ PIV, tiu “loko, kovrita aŭ ne, kie estas multaj diversaj vendobudoj aŭ vendotabloj” estas bazaro. (Dua senco: “komerca kunveno de vendantoj kaj aĉetantoj, tenata en tiu loko”.)
Foiro, male, estas “granda komerca kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo k loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj ktp”. La muzea tradukinto eraris.
Eble la problemo estas, ke bazar/ estas vorto de persa origino, kiu en multaj lingvoj nomas sole aŭ ĉefe tian vendejon en orienta lando, ne en Eŭropo. Tamen estas tre klare, ke por Zamenhof ankaŭ la ordinara eŭropa vendoplaco havas tiun nomon:
Se mi havus kelke da kopekoj, mi sendus al la bazaro, por aĉeti almenaŭ paneton. [La Revizoro]

ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj [La Revizoro]

La radiko merkat/, kun sole abstrakta signifo, estas nefundamenta kaj eble nezamenhofa: ĝi estas en la kvara OA.
Por la moderna supermarket multaj esperantistoj emas diri supermarkto. PIV preferas, ke ni diru superbazaro.




Kiel avertas televidaj reklamoj ĝuste nun en Britujo: ne konfuzu inter market kaj meerkat! Ĉi tiu estas besto, Suricata suricatta, en Esperanto supozeble surikat/o.

_ _

Nun estos dektaga paŭzo en mia blogado. Venonta blogero: 2 septembro.

Thursday 20 August 2009

film(o)

Film kaj filmo estas interesa paro. Kredeble tiu Esperanta vorto estas uzata en Esperanto jam de la 20-aj jaroj; sed ĝi fariĝis oficiala tre malfrue, nome en la 8-a OA, 1974.
film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film, pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme.
PIV detaligas:
1 Bendo de nedifinita longo, el nitrata aŭ acetata celulozo, kovrita de fotoemulsio…
2 Tuto de la bildoj, fiksitaj sur tiu bendo, k projekcieblaj sur ekrano…

La unua senco estas konkreta, la dua abstrakta.

Tamen la baza signifo de la angla film estas io alia, nome ‘(maldika) tavolo, lameno’. En tiu senco ĝi estas parto de la angla lingvo jam pli ol mil jarojn. La konkreta fotografia senco datiĝas nur de la 19a jc, la abstrakta nur de la 20a.

Por traduki a film of oil on the surface of the water ni devas diri maldika tavolo da oleo sur la akvo; simile, a film of dust estas maldika tavolo da polvo.

En la kuirejo oni uzas clingfilm, usone Saran wrap. Ankaŭ tio ne estas filmo, sed pli ĝuste volvoplasto. Tamen mi vidas, ke diversaj lingvoj alpruntis tiun sencon de la vorto: hispane film plástico, france film étirable, japane ラップフィルム (rappuhŭirumu, wrap film).

Wednesday 19 August 2009

bluaj birdoj

Por la nomoj de eŭropaj birdoj ni havas la tre utilan liston de Wouter Pilger.
Por Aŭstralio ni havas la pli modestan liston de birdnomoj dise menciitaj en la Aŭstralia-Esperanta Vortaro de Harry kaj Gueltling.
Ĉu iu ellaboris similajn listojn por aliaj mondopartoj? Mi pensas aparte pri la birdoj de Nord-Ameriko, kiuj ja devus trovi lokon en mia vortaro, ĉar ĝi celas ĉiujn anglalingvanojn.
Du nordamerikaj birdoj pri kiuj ni aŭdis eĉ en Eŭropo nomiĝas bluebird kaj bluejay. Mi serĉis ambaŭ en la “comprehensive” angla-Esperanta vortaro de la usonano Benson, sed vane.

La tri specioj de bluebird apartenas al la genro Sialia el la turdedoj. Verŝajne neniu komprenus se ni nomus tiun birdon sialio: prefere do kial ne blubirdo? Tiu vorto jam rikoltas kelkajn trafojn en kukolo. Aŭ ni povus diri blua turdo. (En Ameriko troviĝas tre malmultaj turdedoj.) Troviĝas poemo pri “blubirdo” ĉi tie, tradukita de la konata korea esperantisto Bak Giwan.

La bluejay estas korvedo, Cyanocitta cristata. Ĉu ni esperantigu la genronomon kiel cianocito? Aŭ ĉu ni paŭsu la anglan nomon per blua garolo aŭ eĉ blugarolo? (Ĝi ja aspektas tre simile al garolo.)

Tuesday 18 August 2009

sorrel

Sorrel estas ŝatata trinkaĵo en Karibujo. Ĝi estas infuzaĵo de la ruĝaj florkalikoj de Hibiscus sabdariffa. La vorto nomas ankaŭ la planton mem, ian hibiskon.
Tiu sorrel havas nenian ligon kun la samnoma planto kiu kreskas sovaĝe en Britujo kaj estas manĝata en Francujo kiel salataĵo aŭ en supoj. Ĉi tiu nomiĝas science Rumex acetosa kaj en Esperanto rumekso.

La tropika H. sabdariffa estas konata sub granda nombro da diversaj nomoj laŭ la landoj kaj lingvoj (vidu ĉi tie). En la franca kaj la araba, laŭ Vikipedio, ĝi nomiĝas karkadé. En la germana ĝi estas Roselle, en Aŭstralio rosella (fruit), kaj en diversaj aliaj lingvoj same rozelle aŭ simile. Mi estis tentata proponi la Esperantan nomon rozelo, sed konstatis ke tiu nomo jam apartenas al aŭstralia papago, Platycercus spp., angle rosella (vidu en la Aŭstralia-Esperanta Vortaro de Harry kaj Gueltling).
Eble estus pli bone bazi nian Esperanton nomon sur la specia nomo, sabdariffa. Pri la origino de tiu nomo oni scias nenion. Laŭ la granda Oxford English Dictionary ĝi datiĝas de la jaro 1576 sed havas nekonatan originon. Ĝin donis al nia floro la granda Lineo mem.
Mi proponas, ke ni nomu tiun floron, kaj la trinkaĵon faritan el ĝi, sabdarifo.

Monday 17 August 2009

ŝovklinga tranĉilo

Metiistoj uzas specon de tranĉilo kiu havas munteblan kaj renovigeblan klingon. En la brita angla lingvo ĝi nomiĝas plej ofte Stanley knife. Aliaj nomoj estas utility knife, carpet knife kaj box cutter. Oni uzas ĝin ekzemple por tajli tapiŝon. Unu ebla nomo en Esperanto estus tapiŝtranĉilo.
En Usono, mi kredas, ĝi nomiĝas X-Acto knife.
Kaj Stanley kaj X-Acto estas laŭ sia origino markonomoj.
Laŭ miaj ĝisnunaj esploroj, en la franca kaj la germana ĝi estas konata per la angla vorto cutter — tute strange, ĉar en la angla cutter senkvalifika estas speco de ŝipo. Ni uzas la vorton proprasence en la kunmetaĵoj pastry cutter (tranĉilo), wire cutters (tondilo) kaj diamond cutter (tajlisto). Sed cutter neniel estas nomo de tiu tranĉilo.
En la tranĉilo plej ofte estas strio da kunligitaj klingoj. Kiam unu klingo malakrigas, oni rompas ĝin for kaj antaŭenŝovas la postan por uzo. Pro tio por cutter LePuil-Danvy proponas ŝovklingo (en kukolo unu sola trafo).
La koncerna artikolo en Vikipedio titoliĝas Skatol-tranĉanta tranĉilo (mallerta paŭso de box-cutting knife). Pli bone skatoltranĉilo.
Tamen tiu tranĉilo estas uzata ne nur por tapiŝoj, ne nur por skatoloj. Mi ŝatus indiki la klingoŝanĝeblon per la esperantigo ŝovklinga tranĉilo.

Friday 14 August 2009

status-etikedoj


Dum la UK en Pollando mi diskutis kun diversaj interesitoj demandojn pri la planata nova eldono de la vortaro.
Pluraj esprimis deziron, ke en la Esperanta vortolisto troviĝu ‘etikedo’ (indiko) pri la Fundamenteco aŭ oficialeco de ĉiu radiko.
Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu plenumi tiun deziron. Sed intertempe mi faris eksperimentan preparon de la litero Ŝ kun tiaj etikedoj.

f indikas, ke la radiko troviĝas en la Fundamento de Esperanto
1..9 indikas, ke la radiko troviĝas en la 1-a..9-a Oficiala Aldono
z (ĉe neoficiala radiko) indikas, ke la radikon tamen uzis Zamenhof.

Ĉion ĉi mi simple kopiis el PIV2, kun la escepto de la 9-a OA, kiu aperis post PIV2005.
Se mi decidos enmeti la etikedojn, mia vortaro estos do la unua, kiu montras ankaŭ la radikojn de la 9-a OA.

Estas malfacile, trovi la ĝustan oportunan manieron por prezenti tiun informon. Eksperimentinte je diversaj eblecoj, mi decidis meti la etikedon post la kapvorto, kiel malgrandan altan literon.
Jen la rezulto. Sciigu, ĉu ĝi plaĉas.

Thursday 13 August 2009

plonĝado

En la angla to dive havas du signifojn: (i) ĵeti sin kapantaŭe en akvon, kaj (ii) naĝi sub la surfaco de la akvo. Simile dusignifaj estas la germana tauchen kaj (mi kredas) la franca plonger.

Tamen en PIV2 plonĝ/i havas nur la unuan signifon, plus aviada kaj narkota subsencoj.
plonĝ8i (ntr) 1 Lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi. 2 Abrupte k krute malsupreniĝi, direktante malsupren la nazon de la aviadilo. 3 (fm) Rapide perdi la efikon de halucina drogo…

Kiam antaŭ kelkaj monatoj oni diskutis tiun temon en la dissendolisto de la Akademio esprimiĝis la opinio, ke por la dua senco oni devus diri subakve naĝi, subnaĝi.

En sia Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Krause zorge tradukas tauchen per naĝi sub la akvosurfaco.

En la Oka Oficiala Aldono tekstas
plonĝ/i. Lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi. — A.to dive, to plunge, F.plonger, G.tauchen, H.zambullir, I.tuffarsi, P.mergulhar.

Povas esti, ke la hispana, itala k portugala vortoj estas same dusencaj kiel la angla. Ĉu iu povas tion (mal)konfirmi?
Se en ĉiuj menciitaj lingvoj la verbo havas ambaŭ sencojn, tiam laŭ mi ni povas ankaŭ en Esperanto agnoski la du sencojn.

Unu maniero “plonĝi” (= subakve naĝi) estas per spiraparato, angle scuba diving (vidu bildon). La angla scuba laŭ etimologio estas akronimo (self-contained underwater breathing apparatus), do “libera submara spiraparato”. En Esperanto oni povus eventuale diri simple libera plonĝado.
Vidu ankaŭ jenan diskuton.

Wednesday 12 August 2009

skui la agordon


En konciza vortaro de la angla lingvo oni frontas dilemon ĉe derivaĵoj kaj kunmetitaj vortoj, eĉ foje ĉe fleksiaj formoj. Ĉu la uzanto povos mem krei la esperantan ekvivalenton laŭbezone, aŭ ĉu la vortaristo listigu ilin?
Ĝenerale mi ignoras ilin se la senco de la tuto egalas al la senco de la sumo de la partoj, Sed se ne, utilas enmeti ilin.
En la unua eldono kompreneble listiĝis set — longa artikolo, kun amaso da diversaj esperantigoj; sed ne listiĝis setting (la fleksio -ing ĝenerale respondas al -anta aŭ al -ado).
La bildo montras the setting sun (la subirantan sunon).
Tamen setting havas ankaŭ siajn proprajn sencojn. Ĝi povas esti la loko, kie io okazas (kaj aparte, kie okazas la eventoj de romano). Ĝi povas esti la pozicioj, en kiujn oni metas la regilojn de maŝino, precipe komputilo. Ĝi povas esti la metalo, kiu tenas la gemon de juvelo. Ĝi povas esti la muziko, per kiu oni akompanas ekzemple poemon aŭ preĝon.
Do mi aldonis novan kapvorton:
setting loko; fono; agordo; kadro; muzikaranĝo

Simile, en la unua eldono aperis shake (sku-i, -iĝi). Por la dua eldono mi decidis aldoni du novajn kapvortojn. La unua rilatas nur al la usona angla.
shakedown ĉantaĝo; serĉado; alkutimiĝa periodo; fina provado
shakeup granda reordigo

En la unua eldono troviĝis smoke (fumo) kaj screen (ekrano), sed ne la kunmetaĵo smokescreen. Ĝi povas esti milita ago, kovri la batalkampon per fumo tiel ke la malamikoj ne povu vidi kio okazas; aŭ, pli ofte, ĝi estas uzata metafore. Mi metis por la dua eldono
smokescreen fumnebulo; vualo, preteksto

— —
Parenteze, mi ŝanĝis la agordon (settings) de ĉi tiu blogo por ke oni povu lasi komenton eĉ sen esti registrita.

Tuesday 11 August 2009

global

En dissendolisto de la Akademio de Esperanto oni diskutis lastatempe la problemon de la angla global. Ekzistas ĝenerala konsento, ke ni nek aprobas nek bezonas la pruntan esperantigon “global/a” — kvankam tiu formo ricevas ses mil trafojn en kukolo.
Por redoni la bazan sencon plej ofte taŭgas tutmonda, tuttera, aŭ eĉ universala.
Tamen la angla global havas alian sencon, en kiu ĝi estas la malo de local. En matematiko kaj komputoscienco oni distingas inter local variables kaj global variables: ĉi-lastaj validas por la tuta programo aŭ la tuta sistemo. Global search traserĉas tutan dosieron ktp, ne nur parton. Tute logike, iuj volas redoni tiun sencon per malloka. Tiu vorto troviĝas interalie en ReVo. Tamen unu kolego kontraŭis ĝin ĉar, laŭ li, — se mi bone komprenis — malloka estas la adjektivigo de malloko (= nenieo), do devus signifi “neniea”. Erara rezonado, laŭ mi: la analizo estas ne mallok|a sed mal|loka.
En la angla ekde la 60-aj jaroj oftiĝis la esprimo global village (la mondo estas kvazaŭ unu vilaĝo, do tutmonda vilaĝo). Sekve ni komencis paroli pri globalization (= tutmondiĝo). Nun ni havas ankaŭ global warming (tuttera varmiĝo). Kaj ni ekscias kie ni estas per GPS, global positioning system, (eventuale = tuttera pozicisistemo).
En la unua eldono de la vortaro mi metis
global tergloba, tutmonda; suma

Por la dua mi ŝanĝos tion al
global tutmonda, tutter(glob)a; tuteca; universala, ĉiea, malloka

— malpli koncize, sed verŝajne pli precize.

Monday 10 August 2009

satsuma

La nomado de diversaj citrusfruktoj estas foje malfacile en nia lingvo.
Unu el la plej ŝatataj ĉe ni je kristnasko nomiĝas angle satsuma. Ĝi estas relative malgranda, facile senŝeligebla, kaj sensema. Ĝia botanika nomo estas Citrus unshiu.
La nomo satsuma havas japanan originon. Sed en la japana Satsuma (薩摩, さつま) estas la nomo de urbo kaj eksprovinco, ne de la frukto.
Laŭ Vikipedio, en la japana la frukto nomiĝas (unshū) mikan 温州蜜柑, dum en la ĉina ĝi estas Wenzhou migan 温州蜜柑. ”La japana nomo estas loka lego de la samaj skribsignoj uzataj en la ĉina, kaj en ambaŭ lingvoj la nomo signifas ‘mielcitruso de Wenzhou’.”

Malgraŭ la fakto, ke en la angla ĝi estas ĉie konata kiel satsuma, la koncerna vikipedia artikolo titoliĝas mikan.
Do ekzistus la ebleco proponi du neologismojn-kandidatojn por ĝia nomo en Esperanto: sacum/o, laŭ la nomo satsuma uzata en tre multaj (ĉu ĉiuj?) eŭropaj lingvoj; aŭ migan/o, laŭ la ĉina kaj japana nomo.
Tamen tiu frukto estas speco de mandarino. Kredeble sufiĉas nomi ĝin sensema mandarino.
Atentu, ke klementino (clementine) kaj fortunelo (kumquat) estas aliaj.

Wednesday 15 July 2009

spont(an(e))/a

Paralele kun la oficiala spontane/a (3a OA) estas uzataj ankaŭ la malpli longaj formoj spontan/a kaj spont/a.


En la unua eldono de mia vortaro aperas
spont(an)/a, spontane/a spontaneous

sed en la inversa direkto nur
spontaneous spontana

Pro du kialoj mi nun volas ŝanĝi tion:
Unue, nun eblas per la TTT rapide ricevi impreson pri la relativa ofteco de la diversaj konkurantaj formoj.
En la Tekstaro (vidu la bildon), spontane/ ricevas 20 trafojn, spontan/ 22 kaj spont/ nul.
En kukolo, spontane/ ricevas 37 900 trafojn (= 85%), spontan/ 5600 (13%), kaj spont/ 926 (2%).
El tio, mi konkludas ke la plej mallonga formo, spont/a, estas preskaŭ neuzata. Mi forstrekas ĝin.
Due, mi opinias ke, se konkuras oficiala (= Fundamenta aŭ oficialigita) formo kun neoficiala, pro lingva disciplino oni preferu la oficialan se ne ekzistas fortaj kontraŭargumentoj. Do mi rekomendos prefere la oficialan spontane/, kiu cetere estas ankaŭ la plej uzata.
En la nova eldono tekstos
spontan/a, spontane/a spontaneous

spontaneous spontanea

***
Nun okazos paŭzo en mia blogado. (Interalie, mi vizitos la Universalan Kongreson en Bjalistoko.) Venonta afiŝo: la 10an de aŭgusto.

Tuesday 14 July 2009

lernejo

Estas rimarkinde, ke la formo skol/o neniam transprenis la sencon “lernejo”.
Unuavide ĝi ŝajnas esti bona kandidato por alpreno sub la 15-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko: “fremda vorto, kiun la plimulto el la lingvoj prenis de la sama fonto”.
Lernejo nomiĝas en la angla school, en la franca école, en la germana Schule, en la pola szkoła, en la rusa школа — ĉiuj el la latina schola, siavice el la greka σχολή (kiu tamen signifas ‘libera tempo, ripozo’). Plue, en la itala oni diras scuola, en la hispana escuela, ktp, eĉ en la zulua isikole.
Kial do ni ne havas tiun treege internacian vorton en Esperanto?
Evidente, pro la Fundamenta kunmetaĵo lernejo.
lern'
apprendre | learn | lernen | учиться | uczyć się.
  lern'ej'
école | school | Schule | школа | szkoła, uczelnia.

Tamen, komparu hospitalo kaj malsanulejo: la Fundamenta kunmetaĵo plejparte cedis al la nova radiko.
En la tria OA oni tamen oficialigis la vorton skol/o, sed nur en la abstrakta senco de disĉiplaro, adeptaro de iu doktrino. Kiom mi scias, en neniu alia lingvo skol/ estas same limigita.
Laŭ la principoj proklamitaj de Albault, antaŭa prezidanto de la Akademio de Esperanto, en ligo kun landnomoj, la internacia skolo estus nepre preferinda al la paroĥa lernejo. Sed eĉ Albault tion ne proponis. (Tamen nun la pendolo balanciĝas en la direkto al skemismo, for de naturismo.)
Tio estas interesa atesto al la potenco de la Fundamento.