Thursday 20 August 2009

film(o)

Film kaj filmo estas interesa paro. Kredeble tiu Esperanta vorto estas uzata en Esperanto jam de la 20-aj jaroj; sed ĝi fariĝis oficiala tre malfrue, nome en la 8-a OA, 1974.
film/o. Bendo kovrita de fotoemulsio; tuto de la bildoj fiksitaj sur tia(j) bendo(j) kaj projekcieblaj sur ekranon.—A.film; F.film, pellicule; G.Film, H.film(e); I.film, pellicola; P.fita, filme.
PIV detaligas:
1 Bendo de nedifinita longo, el nitrata aŭ acetata celulozo, kovrita de fotoemulsio…
2 Tuto de la bildoj, fiksitaj sur tiu bendo, k projekcieblaj sur ekrano…

La unua senco estas konkreta, la dua abstrakta.

Tamen la baza signifo de la angla film estas io alia, nome ‘(maldika) tavolo, lameno’. En tiu senco ĝi estas parto de la angla lingvo jam pli ol mil jarojn. La konkreta fotografia senco datiĝas nur de la 19a jc, la abstrakta nur de la 20a.

Por traduki a film of oil on the surface of the water ni devas diri maldika tavolo da oleo sur la akvo; simile, a film of dust estas maldika tavolo da polvo.

En la kuirejo oni uzas clingfilm, usone Saran wrap. Ankaŭ tio ne estas filmo, sed pli ĝuste volvoplasto. Tamen mi vidas, ke diversaj lingvoj alpruntis tiun sencon de la vorto: hispane film plástico, france film étirable, japane ラップフィルム (rappuhŭirumu, wrap film).

2 comments:

  1. la senco "tavolo, membrano" tamen ne restis propraĵo de la angla lingvo. laŭ la "trezoro de la franca lingvo" ĝi aperas jam en 1845 kiel fotarta termino prenita el la angla, kaj citaĵo el 1931 ekzempligas ĝian uzon por la senco "maldika tavolo de substanco kovranta surfacon". reta vortaro registras tiun sencon ankaŭ en esperanto sub la redakto de rusa kontribuanto.

    ReplyDelete
  2. En la brazila "celofane" [selo'fane], kombino el 'celulozo' + la greka "phan" [aperigi]. Ĉu la PIV-a 'celofan/o'?

    ReplyDelete