Tuesday 11 August 2009

global

En dissendolisto de la Akademio de Esperanto oni diskutis lastatempe la problemon de la angla global. Ekzistas ĝenerala konsento, ke ni nek aprobas nek bezonas la pruntan esperantigon “global/a” — kvankam tiu formo ricevas ses mil trafojn en kukolo.
Por redoni la bazan sencon plej ofte taŭgas tutmonda, tuttera, aŭ eĉ universala.
Tamen la angla global havas alian sencon, en kiu ĝi estas la malo de local. En matematiko kaj komputoscienco oni distingas inter local variables kaj global variables: ĉi-lastaj validas por la tuta programo aŭ la tuta sistemo. Global search traserĉas tutan dosieron ktp, ne nur parton. Tute logike, iuj volas redoni tiun sencon per malloka. Tiu vorto troviĝas interalie en ReVo. Tamen unu kolego kontraŭis ĝin ĉar, laŭ li, — se mi bone komprenis — malloka estas la adjektivigo de malloko (= nenieo), do devus signifi “neniea”. Erara rezonado, laŭ mi: la analizo estas ne mallok|a sed mal|loka.
En la angla ekde la 60-aj jaroj oftiĝis la esprimo global village (la mondo estas kvazaŭ unu vilaĝo, do tutmonda vilaĝo). Sekve ni komencis paroli pri globalization (= tutmondiĝo). Nun ni havas ankaŭ global warming (tuttera varmiĝo). Kaj ni ekscias kie ni estas per GPS, global positioning system, (eventuale = tuttera pozicisistemo).
En la unua eldono de la vortaro mi metis
global tergloba, tutmonda; suma

Por la dua mi ŝanĝos tion al
global tutmonda, tutter(glob)a; tuteca; universala, ĉiea, malloka

— malpli koncize, sed verŝajne pli precize.

5 comments:

  1. "Malloka" ankaux por mi sonas iom malklare, sed "tuteca" bone redonas la deziratan sencon. Okaze uzeblas ankaux "prituta, tratuta", ekz. pri sercxo. Tamen, pri tio Komputeko donas: "gxenerala sercxo" - kaj tio memorigas ke ankaux "gxenerala" povas respondi al "global". Ekz. la paron "global objectives -specific objective" (mi ofte renkontas cxi tiun duopon en mia laboro kiel EU-tradukisto) mi tradukus per "gxenerala celaro - specifa celaro".

    Cetere, por GPS mi uzas "navigilo". Sed, fakte, ni karesnomas sxin "Gertrude" (kaj ni prononcas sxian nomon france, cxar tiel sxi parolas al ni.)

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  2. Pri GPS necesas precizigi responde al István, ke 'navigilo' funkcias per GPS sed estas io alia ol ghi: 'pozici-sistemo' informas pri tio, kie vi estas, dum navigilo helpas vin iri al via celo. Kaj char en GPS temas verdire ne pri 'position' sed pri 'positioning' ghi estas precize dirite 'bir-sistemo'.
    Brian

    ReplyDelete
  3. Brian pravas pri GPS. Tamen, en 99% de la kazoj kiam oni en cxiutaga parolo uzas la vorton GPS, oni celas la enauxtan ilon, ne la gxeneralan sistemon. Alnmenux en la franca - eble malsame en la angla, tion mi ne scias.

    amike
    István

    ReplyDelete
  4. En Britio la enaŭtan aparaton oni plej ofte nomas "sat nav" (satelita navigilo). Ĝi funkcias per "GPS", kompreneble. Cetere, alia komplikaĵo estas, ĉu la nomo "GPS" aludas nur la usonan sistemon kun tiu nomo, aŭ ĉu ĝi inkluzivas ankaŭ aliajn similajn sistemojn, ekzemple la rusan ekvivalenton GLONASS. Mi aŭdis raportojn, ke oni kreas aparatojn, kiuj uzas ĉiujn satelitojn, ne nur la usonajn, sed mi ne scias, ĉu tiaj aparatoj estas jam facile aĉeteblaj.

    ReplyDelete
  5. Sat nav? Amuze, do, ke (almenaux) francoj kaj germanoj uzas anglajxon dum britoj uzas malsaman anglajxon... Tio similas al la kazoj de "parking" (franca) kaj "handy" (germana)... Kaj al la germania sperto de John pri "wi-fi", kiel li raportis iam cxi-bloge.
    Cetere, se iu profunde interesigxas pri la mishistorio de la fusxaj EU-fortostrecxoj egali al GPS kaj GLONASS, al tiu mi rekomendas specialan raporton de mia laborejo (kiun mi havis la plezuron hungarigi):
    eca.europa.eu/products/SR09_07
    anglalingve resumitan cxi tie:
    www.insidegnss.com/node/1426

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete