Wednesday 31 December 2008

bipolar disorder

Temas pri psika malsano, en kiu la humoro de la paciento pendolas inter ‘manio’ (ekstrema aktivado, energio, entuziasmo) kaj ekstrema deprimo. En la angla oni pli frue nomis ĝin manic depression, sed nun oni diras bipolar disorder, t.e. dupolusa malordo. France: troubles bipolaires. La du ‘polusoj’ estas la manio kaj la deprimo. En PIV oni trovas la terminon ciklotimio, sed tio ŝajne spegulas malaktualan klasifikon. Ĉu estus komprenate, diri dupolusa malsano? (Sonja proponas dupolusa perturbo. Ne estas klara al mi la diferenco inter perturbo, afekcio, malordo kaj malsano. Mi preferas la plej simplan el la kvar.) Aŭ ĉu pli bone, ekzemple, pendolmalsano?

Tuesday 30 December 2008

blowlamp (BrE), blowtorch (AmE)


Jen difino el PIV: Duobla tubo, per kiu kombinante brulgason, hidrogenon aŭ acetilenon, kun oksigeno, oni povas ŝprucigi sur difinitan k malvastan lokon tre varmigan flamon, ebligantan luti, veldi, aŭ fandi metalojn.

Via tasko: diveni pri kiu Esperanta vorto temas.

Ĉu tio estas speco de torĉo, kiel en la usona? Ne, ĉar laŭ PIV torĉo estas nur malnova kruda lumigilo. Ĉu speco de lampo? Eble, sed laŭ PIV lampo servas nur por lumigi aŭ ‘pasintece’ por varmigi. Tamen mi ne vidas kialon por ne akcepti sencovastigon de lampo por kovri modernajn aparatojn. Laŭ Krause (Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto), kaj laŭ la germana Lötlampe, ĝi nomiĝas lutlampo. Aŭ ĉu prefere (laŭ la brita angla) ni diru blovlampo? Ĉiaokaze, ankaŭ laŭ la rusa ĝi estas speco de lampo.

La supre citita difino el PIV estas la 4-a senco de ŝalmo. Tamen tio ŝajnas al mi esti tro franceca, malfacile komprenebla por nefranclingvanoj.

Provizora solvo: blovlampo.


Monday 29 December 2008

minibar

En hotelĉambro, minibar estas fridujo, en kiu troviĝas alkoholaj kaj aliaj trinkaĵoj, kiujn la kliento povas preni kaj konsumi kontraŭ posta fakturo. La latindevena prefikso mini­- (kp minimumo) respondas al la sufikso -et-, kaj bar estas vorto por trinkejo: do la laŭlitera senco estas trinkejeto. Tamen ĝi estas ne ejo sed ujo (ŝranko). Mi supozas, ke en la praktiko la plimulto de esperantistoj simple transprenas la anglan nomon, ‘minibaro’; tamen ĝi neniel estas baro el minio. Mi provizore proponas la nomon trinkoŝranko.

Sunday 28 December 2008

koncizeco

La titolo de la reviziita version de la vortaro restas: Concise Esperanto and English Dictionary (sed ne plu Teach Yourself). La vortaro do restos konciza. Tio signifas, ke la entenata vortprovizo estas relative granda (ĉ. 10 mil E-radikoj, 20 mil anglaj vortoj), sed ke la tradukekvivalentoj estas mimumumaj, laŭeble eĉ unuvortaj. Ne troviĝas longaj artikoloj kun amaso da ekzemploj, kiajn oni trovus en pli plena vortaro.

Jen ekzemploj de Esperantaj radikoj, kiuj provizore ne trovos lokon en la vortaro: nagari/o, narkoz/o, naturaliz/i, nazu/o (coati), nelg/e, neolog/o, neoplasm/o, neoten/a, neŭton/o, niktit/o (nictitating membrane), nominaci/o, norman/o, numen/o, nunatak/o; obelus/o, obez/a, ocel/o, ocitocin/o, oestradiol/o, okarin/o, oksiton/a, okupaci/o, olekran/o, olfakt/o, omaso, omen/o, onagr/o, Oomot/o, opak/a, operac/o, operkul/o, opres/i, opt/o, organizaci/o, orific/o, oriflam/o, orlop/o, orsted/o, ortofon/a, ortoklaz/o, ostomi/o, ovr/i

Kaj de anglaj vortoj, kiuj ne trovos lokon:

naan, nachos, nan, naturopath(y), N.B., NCO, necropolis, negate, neonatal, nerd, netspeak, newsflash, newsgroup, newsletter, NHS, NiCad, nimby, ninja, nitty-gritty, no-brainer, no-claims bonus, no-go area, no-holds-barred, no-hoper, non-aligned, non-event, no-no, no‑nonsense, nonpareil, non-starter, nosh, no-show, notepad, nous, nouveau riche, no-win, nth, nugatory, nuke, nutshell, nymphet; obsessive-compulsive, ocarina, OCD, OCR, OD, odium, off-guard, officialdom, off-piste, off-road, off-season, off-the-cuff, off-the-peg/rack, off-the-record, OHP, once-over, oncology, one-off, one-parent, one-sided, one-to-one, ongoing, on-off, on-the-job, on-the-spot, ooh, oops, open-ended, opt-out, ordinand, OTT, oud, Ouija board, out-and-out, outclass, outdistance, outface, outflank, outflow, outlandish, outlast, outlying, outmanoeuvre, outreach (? najbarcel-a, -ado), outrider, outrigger, out tray, ouzo, overblown, overdrawn, overspill, own goal, oxfords.

(Aŭ ĉu mi devus ampleksigi la vortaron por kovri ankaŭ tiujn vortojn?)

Precipe por tiuj, kiuj eventuale ne jam konas la stilon de la vortaro, mi alŝutis du kompletigitajn literojn, N kaj O. Tiuj ĉapitroj eble ne estas plene definitivaj, sed ili donos al vi impreson de la ĝenerala stilo.

Esperanto-angla parto, N kaj O

Angla-Esperanta parto, N kaj O

Saturday 27 December 2008

boarding pass / boarding card


Farante flugvojaĝon oni unue prezentas sin en la flughaveno por registriĝianonci sin (check in). Tie oni ricevas karton, kiu montras ke oni estas akceptita por la koncerna flugo kaj indikas la numeron de la sidloko. Kiel nomiĝas tiu karto? Angle ĝi estas boarding card boarding pass; france, carte d’accès à bord; germane, Einstiegskarte; nederlande instapkaart. ‘To board’ vagonaron, ŝipon aŭ aviadilon estas envagoniĝi, enŝipiĝi, enaviadiliĝi. Ni povus do nomi la karton enaviadiliĝa karto. Ĉu ekzistas pli konciza aŭ pli konvena nomo? Ĉu en la kunteksto oni povus diri simple enirkarto? Mi kredas, ke jes. (Flugkarto riskus konfuzon kun la flugbileto, la bileto kiu montras, ke oni pagis la flugprezon.)