Saturday 24 April 2010

loĝistiko

La vorto loĝistiko (angle: logistics) aspektas tia, kvazaŭ ĝi signifus: la scienco pri loĝado. Tio estas ja ĝia etimologia senco (el la franca), kvankam historie ĝi rilatis al la loĝigo nur de soldatoj kaj al la organizado de aliaj praktikaj servoj por armeoj.

Tamen ne ekzistas “loĝistoj”.

Laŭ PIV2:
loĝistik/o Tiu branĉo de la militarto, kiu koncernas la koncentradon k proviantadon de la armeoj.

La nuna senco de la vorto estas tamen pli vasta ol indikas tiu difino. Tute trafe oni skribas en Vikipedio:
La loĝistiko estas la studo de la transporto de aĵoj kaj homoj, ĉefe en ekonomio kaj milito.
Historie, la loĝistiko originis kiel studo por movi soldatojn aŭ trupojn, provizante ilin per manĝaĵoj, ktp.
Nuntempe, en la ekonomio, ĝi estas la studo pri la produktado, organizado, transportado, ktp. de konsumaĵoj kaj produktaĵoj, kiu celas atingi la plej bonajn rezultojn per kiel eble plej malmulta mono, tempo, ktp.

En tekstaro.com oni ricevas nur du trafojn por loĝistiko, ambaŭ el Monato. Unu ja rilatas al armeo, sed la alia al kapitalisma produktado:
tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko (en fabrikoj ofte mutis maŝinoj ĉar ne alvenis materialo ĝustatempe), neefikaj produkt-metodoj kaj malmodernaj maŝinoj.

La serĉilo kukolo montras al kelkaj tute nekompreneblaj tekstoj, ŝajne aŭtomate kaj mise tradukitaj el iu alia lingvo.
La administrado loĝistiko bazas lian demarŝon sur la sistemoj de loĝistiko, subsistemas kaj aktivecoj loĝistikoj enhavitaj en la ĉeno de provizadoj integrante al la tuta entrepreno kun la intenco de kontroli koncernajn sistemojn por ke ili havas la kapablon de havigi al dungistaj sistemoj aŭ organizoj, bazante en liaj necesoj sur la tri fundamentaj kvantoj de la universo: materio, energio kaj informo, kiu reflektas tra bienes kaj servoj

Hodiaŭ loĝistiko kaj ĝiaj nacilingvaj variantoj fariĝis moda termino por kamionado kaj parencaj servoj (ekz-e staplado kaj distribuado de varoj). Tiu, kiu veturas laŭ la grandaj aŭtoŝoseoj de Eŭropo (aŭ almenaŭ de Britujo), vidas ĉie kamionegojn kun la surskribo “loĝistiko” en diversaj lingvoj. Ĝi estas laŭmoda sinonimo de la brita haulage, la usona trucking, kaj la germana Spedition.
Tiu, kiu ne volas adopti tiun modan vorton, povas ankoraŭ paroli pri kamionado.

Saturday 17 April 2010

igneous

Ideale, la aŭtoro de vortaro sciu ĉion pri ĉio. Praktike, tio ne povas esti. Ekzemple, mi scias malmulton pri geologio.
Tamen lastatempe mi legis verkon pri la geologio de mia lando. Mi rimarkas nun, ke la traduko de la fakvorto igneous, prenita senŝanĝe el la unua eldono de mia vortaro al la nova eldono, estas ne tute ĝusta. Tekstas nun
igneous nesedimenta

Kial tio ne estas kontentiga? Etimologie, igneous signifas “fajra”, t.e. fajrodevena, t.e. vulkana. Kaj tiuj rokoj, kiuj ne havas terprofundan, vulkanan originon, estas ja faritaj el sedimentoj.

Igneous estas la nomo de speco aŭ klaso de roko. Aŭ de ŝtono, aŭ de “petro” (PIV2 — sed mi ne enprenis tiun neologismon). Aŭ de “rokaĵo” (derivaĵo, kiu laŭ PIV2 estas evitinda sinonimo de petro. Hm.)
La geologoj tamen rekonas ne du klasojn de natura(j) roko(j), kiel mi supozis, sed tri. Laŭ Vikipedio,
Se konsideri la konsiston, la strukturon kaj la teksturon de iu roko oni povas elteni konkludojn pri la deveno de la rokaĵoj, kaj laŭ tiu kriterio oni klasigas plej ofte la rokojn jene:
• Magmaj petroj, Magmo-devenaj rokaĵoj (magmo-rokaĵoj aŭ magmaĵoj)
• Sedimentad-devenaj rokaĵoj (sedimentoj, sediment-rokaĵoj)
• Metamorfa roko, Metamorfozo-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj)

Mia eraro estis ke mi preteratentis la metamorfajn rokojn. Igneous rocks do ne estas la solaj nesedimentaj . Nesedimentaj estas ankaŭ la metamorfaj rokoj.
La angla igneous respondas al la magmaj “petroj” de la supra citaĵo. Komparinte la francan, germanan, italan kaj rusan vikipediojn kun la angla Wikipedia, mi vidas, ke en tiuj lingvoj oni ja parolas pri roches magmatiques, magmatische Gesteine, rocce magmatiche, магматические горные породы por tio, kio en la angla estas igneous rocks. (Sed en la hispana rocas igneas.)
Do en eventuala nova eldono mi ŝanĝus la tekston jena:
igneous magma

Mi nomus la tri klasojn de roko, angle igneous, sedimentary, metamorphic, en Esperanto magma, sedimenta, metamorfa.

Saturday 10 April 2010

on being detached

Mi estas nun ne tute kontenta pri mia trakto de la anglaj detach, detachment. Tiuj tradukoj estas tute bonaj por la fizikaj sencoj de la nocio. Tamen ili estas neadekvataj por la senco, kiun oni trovas en la esprimoj to have a detached attitude kaj scientific detachment.
En tiu spirita senco la kerna ideo estas objektiveco, do malsubjektiveco. Tiu, kiu havas pri iu demando a detached attitude aŭ prenas a detached approach povas analizi ĝin objektive, senemocie, senpartie, sendepende.
En mia granda angla-germana vortaro staras sub detached interalie
distanziert, unvoreingenommen; kühl
kaj en la angla-franca
coupé (de la realité); neutre, objectif; détaché, indifférent; il semblait ne pas du tout se sentir concerné

Cerbuminte pri tiu senco, mi rimarkis, ke ĝi egalas al la malo de engaĝ-i, -iĝo. Ĉu ni aldonu jene?
detach …; malengaĝi
detachment …; malengaĝiĝo
aŭ ĉu pli bone jene?
detach … ~ed…; objektiva, senemocia
detachment …; objektiveco, senemocieco

Saturday 3 April 2010

meerkat

Jen prezento de unu tipa vortarista problemo kaj kiel mi solvis ĝin.

La angla vorto meerkat estas nun konata de pli-malpli ĉiuj anglalingvanoj. Ĝi estas la nomo de besto (speco de mungoto), kiu aperis televide en pluraj naturprogramoj pri la sudafrika bestaro. La ŝatata serio Meerkat Manor, kiu rakontas la historion de familio de tiuj bestoj en la Kalahara Dezerto, estis montrata sur la televidekranoj de 160 diversaj landoj de la mondo.

En Britujo la besto rolas ankaŭ en furora reklamserio bazita sur la supozata konfuzeblo de iu comparethemeerkat.com kun comparethemarket.com (prezkomparejo pri asekuro).

Tamen antaŭ kvardek jaroj, kiam aperis la unua eldono de mia vortaro, la vorto meerkat estis malmulte konata. Certe mi mem ne konis ĝin. Ne mirinde, do, ke en tiu eldono tiun vorton oni vane serĉos.
Por la nova eldono ĝi evidente estis nepraĵo. Sed kiel nomi tiun beston en Esperanto? Kiom mi scias, mankas ĝia nomo en PIV, kaj mankas ne nur en miaj aliaj Esperanto-vortaroj sed ankaŭ en miaj vortaroj angla-franca, angla-germana, ktp.
Eĉ en la angla ĝia preciza signifo ŝajne estis foje iom necerta. Pli frue la sama nomo estis uzata por diversaj bestoj similaj al mungoto, al putoro aŭ al sciuro. Tamen nun la nomo rilatas precipe al la besto, kiu portas la zoologian nomon Suricata suricatta.

Kio estas la origino de la nomo meerkat? Laŭ aspekto, ĝi ŝajnas esti nederlanda aŭ afrikansa vorto. Se ĝi estus tiulingva kunmetaĵo, ĝi signifus laŭelemente ‘marlago-kato’ aŭ (kun la skribo mierkat) ‘formikokato’. Tamen atentu! En la nederlanda meerkat estas ne la sama besto kiel en la angla: male, ĝi estas speco de simio (laŭ la nederlanda-esperanta vortaro de De Smedt (2004), “cerkopiteko”). En ĉiu okazo, nek en la nederlanda nek en la angla ĝi estas kato. Kaj ĝi ne estas mara laga. (Efektive, povus esti ke la etimologio de la vorto kuŝas en la sanskrita vorto markaṭa ‘simio’.)

Do, kion fari? Kio estas meerkat en Esperanto?

Unue, mi serĉis en la angla Wikipedia, kaj trovis tie utilan artikolon pri la besto. De tie mi scias ĝian sciencan nomon. En la flanka kolumno de la paĝo staras vico da ligiloj al vikipediaj artikoloj en aliaj lingvoj, kiuj resendas al franca artikolo kun la titolo Suricate, germana kun Erdmännchen, rusa kun Сурикат surikat, japana kun ミーアキャット miiakyatto ktp… kaj esperanta kun Surikato. Tiu esperanta artikolo estas nura “ĝermeto”; tamen ĝi montras bildon, kiu konfirmas, ke temas pri nia besto.

Due, mi serĉis per Guglo, aŭ pli ĝuste per la Esperanta Guglo-fasado kukolo, uzante la serĉesprimon surikato. Tiel mi trovis interalie artikolon “Surikato en Usono” en la fidinda paĝaro de lernu.net. Alia serĉilo, ligita al la “korpuso” tekstaro.com, montris, ke tiu sama artikolo estas referencata en La Ondo de Esperanto. Tiel mi konfirmis, ke la vorto surikato estas jam iom uzata en Esperanto.

Trie, mi serĉis sub Erdmännchen en la granda germana-esperanta vortaro de Krause (2007), kaj trovis tie ja “surikato” por konfirmi la aferon.

Mi do metis en la Esperantan-anglan parton de la nova vortaro
surikat/o meerkat
kaj en la parton anglan-Esperantan
meerkat surikato


Problemo solvita!