Saturday 31 January 2009

universitataj gradoj

Have you got a (university) degree? = Ĉu vi finis viajn (universitatajn) studojn? Aŭ kiel?
En PIV2005, grad/o 5 estas “Ĉiu el la sensekvaj postenoj, oficoj, ks, tra kiuj oni devas normale trapasi: … atingi la plej altan universitatan ~on”.
Ĝis nun mi ĉiam hezitis nomi niajn BA, MA, PhD “gradoj”, sed eble tiel oni devus nomi ilin.
Kaj kio estas la Esperanta nomo de “bachelor’s” (BA, BSc)? Ĝis nun oni diradis, almenaŭ inter britaj esperantistoj, licenci/o (PIV2005: Universitata rango, meza inter matureca diplomo k doktoreco). Ni hezitis nomi ĝin per la etimologie ekvivalenta termino, bakalaŭr/eco, ĉar en Francujo la baccalauréat estas la abiturienta diplomo (= germane Abitur, angle A levels, usone eble high school graduation). Ĉu venis la tempo, ke la franclingvanoj cedu al la aliaj, por ke en Esperanto ni nomu BA bakalaŭr/eco? Aŭ ni resti ĉe licenci/o? (Cetere, licencio estas rango/grado, dum magistro kaj doktoro estas personoj).
Simila malglataĵo estas ke en Skotlando la fino de la ordinaraj universitataj studoj nomiĝas MA, egale al la angla BA.
En la Eŭropa Unio oni pli kaj pli interkonsentas pri programo de 3+1+3 jaroj:
BA, BSc = bachelor's degree = licencio (eventuale ‘bakalaŭreco’) - fino de la ordinaraj studoj post 3, 4, aŭ 5 jaroj laŭ la lando;
MA, MSc = master's degree = magistreco - aldone 1 aŭ 2 jaroj;
PhD = doctoral degree = doktoreco - aldone 3 jaroj aŭ pli.

Friday 30 January 2009

Water cooler; worktop


A water cooler estas aparato kiu malvarmigas akvon kaj havebligas ĝin al uzantoj. Ĝi troviĝas en oficejoj kaj foje en hejmoj. Derive, water cooler gossip estas klaĉado okazanta kiam kolegoj renkontas unu la alian ĉe tiu aparato.
Ĉu la aparato havas interkonsentitan nomon en Esperanto? Akvofridujo akcentus unu econ, akvodoniloakvodistribuilo alian (kp germane Wasserspender; sed ankaŭ simpla krano donas aŭ distribuas akvon).
Dua demando: en moderna kuirejo ofte ekzistas surplankaj ŝrankoj, kies supraĵo estas uzata kvazaŭ tablo. Brite ni diras work(ing)-surfaceworktop, usone counter. Ĉu nomi ĝin speco de tablo? aŭ speco de breto (laborbreto)? Verŝajne simple tablo, malgraŭ la manko de la piedoj kutimaj ĉe tablo.

Thursday 29 January 2009

modernaj medikamentoj

Niaj vortaroj listigas la nomojn de pluraj medikamentoj ne plu uzataj, ekz-e veronal/o. Sed mankas la nomoj de multaj aktualaj medikamentoj.
La nomado de medikamentoj (drogoj) en la naciaj lingvoj estas komplika. Ĝenerale (se mi ne eraras) ĉiu farmacia medikamento havas minimume tri nomojn. Ekzemple, unu kontraŭkoagula medikamento estas konata kiel clopidogrel (la tiel nomata “ethical” name; en la germana, “Freiname”), Plavix ™ (markonomo), kaj (+)-(S)-methyl 2-(2-chlorophenyl)-2-(6,7-dihydrothieno[3,2-c]pyridin-5(4H)-yl) acetate (sistema ĥemia nomo). La markonomo(j) ofte varias de lando al lando, kaj la sama medikamento povas havi plurajn markonomojn se ĝi estas vendata de pli ol unu kompanio.

Por diabetuloj, metformin = Glucophage (kaj aliaj) = N,N-dimethylimidodicarbonimidic diamide. En Esperanto ni diru metformin/o.

Evidente, la longa ĥemia nomo ne taŭgas por praktika ĉiutaga uzo. La markonomoj neniel estas internaciaj (ekzemple, “thalidomide”, kiu tragedie kaŭzis misformiĝojn ĉe fetoj, estis vendata en la jaroj 1957-1961 sub almenaŭ 40 diversaj nomoj). Do ankaŭ markonomoj ne taŭgas. Se entute ni volus esperantigi la nomojn de medikamentoj, ni devus bazi nin sur la “ethical” nomoj (Freinamen).

Tio signifas, ke ni devas paroli ne pri “valium/o” (trovebla en Krause) sed pri diazepam/o; ne pri “librium/o” sed pri klordiazepoksid/o. Se ni restus ĉe markonomo, ni devus esperantigi ne nur Valium sed ankaŭ Faustam, Psychopax, Méval, Néo-Calme kaj multaj aliaj; ne nur Librium sed ankaŭ Novapam, Radepur, ktp.

Do en Esperanto ne “viagr/o” (Viagra) sed sildenafil/o.

Niaj vortaroj devus enhavi la nomojn de la ofte uzataj medikamentoj. Same kiel milionoj da aliaj, mi prenas ĉiutage “warfarin” (uzata ankaŭ kiel ratveneno). Ĝi ne plu estas sub patento (en mia lando), tamen ankoraŭ estas konata ankoraŭ per diversaj markonomoj (Coumadin, Jantoven, Marevan). La francoj ofte nomas ĝin coumaphène. La sistema nomo, en la angla, estas: (RS)-4-hydroxy-3-(3-oxo-1-phenylbutyl)-2H-chromen-2-one. En Esperanto ĝi supozeble devas esti varfarin/o. Bv aldoni tiun radikon al mia hieraŭa listo por V.

Wednesday 28 January 2009

kio nova en V?

Jen la listo de radikoj, kiujn mi intencas aldoni al la Esperanta-angla parto sub V.

vajc/o vice, vise (tool); vakame/o wakame (edible seaweed); valaĥ/o, ~a Vlach, Wallachian; Valenten/o Valentine; valerianel/o corn salad, lamb’s lettuce; Vankuver/o Vancouver; Vanuatu/o Vanuatu; variabl/o math variable; vasabi/o wasabi (Japanese horseradish); vav/o name of the letter W; veg/o (sports) track, course; veget/ + ~aĵano, ~aĵana vegan; vide/o video ; Viktor/o Victor; ~io Victoria (geog); ~ino Victoria (personal name); Viln/o Vilnius; violent/a violent [= per/fort/a]; Virgini/o Virginia; virĝinal/o mus virginals; virulent/a virulent; virus/o + retro~o retrovirus; visteri/o wisteria; vivari/o vivarium; vobl/i wobble ; volvok/o volvox (alga); vrak/o wreck (wrecked ship or vehicle)

kaj kiujn mi ne intencas aldoni:
vajd/o (woad), Vajoming/o, Valkiri/o, vanu/i, vask/o 1, vaskul/o, vazistas/o, Ved/oj, vendant/o, velter/a, Vencesla/o, vendet/o, vernaliz/i, versal/o, versikl/o, vesel/o, vestiĝ/o, vigil/i, vimpl/o, vinkul/o, visigot/o, Vistul/o, vitilig/o, vitre/o, viver/o, vjel/o, voandze/o, volejbal/o, volte/o, vork/o, vuajerism/o

kaj de vortoj aldonotaj al la angla-Esperanta parto sub V:

valedictorian plej bona lernejano, †adiaŭanto; valentine valenten-ul(in)o, -karto; valet + ~ parking parkada servo; valium valiumo; valuation ekspertizo; valuer ekspertizisto; vandalize detrui, vandali; vanishingly ĝisnule; varied divers(spec)a; varsity universitat-o, -a teamo; vas deferens spermodukto; vasectomy vazektomio; VAT aldonvalora imposto, AVI; vCJD varianta malsano Creutzfeld-Jakob; VCR vidbendaparato; VDT, VDU ekrano, vidigilo; vegan vegetaĵan-o, -a; vegetation vegetaĵaro; veggie legomo; vegetar-a, -ano; Velcro lap(fermil)-o, -obendo; velodrome velodromo; velour velur-o, felp-o, -a; Venn diagram Venn-a diagramo, arodiagramo; venous vejna; veracity vereco; verbalize vortigi; vertiginous apika, kapturna; vetchling sovaĝa pizo, latiro; veterinarian veterinaro; vibes sentoj, agordoj; vibrafono; vice-like, viselike firmega; vim energio; viola + ~ da gamba gambovjolo; VIP moŝto, eminentulo; viral virusa; virginal virg-a, -ulina; ~s virĝinalo; visceral profundsenta; viscera; visibility videbleco; vidodistanco; vivarium vivario; voicemail voĉpoŝto; voice-over voĉkomentaro; VoIP interreta telefono; volte-face (subita) direktoŝanĝo; vote + ~ of thanks (formala) dankesprimo

kaj ne aldonotaj (ofte ĉar indukteblaj el aliaj kapvortoj):
vacuity, value judgment, va-va-voom, VD, veg, Vegeburger, vegetative, vehicular, Velux, vert ramp, vestigial, VHF, Viagra, vibraphone, vibrator, vino, visitation, vital statistics, vitrify, vivace, V-neck, voice print, voile, vox pop, V-sign, vulpine.

Tuesday 27 January 2009

flano

Leviĝas de tempo al tempo la demando, kion vere signifas la Fundamenta vorto flan/o. La kvinlingva difino en UV tekstas: flan' flan | flawn | Fladen | блинъ | placek.

La franca traduko flan estas laŭ Collins/Robert tio, kion ni nomas angle custard tart (sed vidu sube). La angla traduko flawn estas malnova vorto ne plu uzata. La lasta mencio en OED portas la daton 1840. Ĝi estis “A kind of custard or cheese-cake, made in various ways. Also, a pancake”. Ekzistis tiam proverbo as flat as a flawn. La germana Fladen laŭ mia Collins estas “a round flat dough-cake”. La rusa блинъ (malnova ortografio), konata en la angla foje kiel blintz(e), blin(i), estas speco de krespo. La pola placek, laŭ mia pola-angla vortaro, estas “cake”. Tre evidente la UV-aj tradukoj ne priskribas la saman aferon en la diversaj lingvoj.
Ni scias, ke flan/o estas falsa amiko de la angla flan, kiu lasta cetere havas malsamajn signifojn en Britujo kaj Usono (laŭ LDOCE, BrE “a round pie or cake that is filled with fruit, cheese etc”; AmE “a sweet baked food made with eggs, milk and sugar”).
Fine, la difino de flan/o en PIV2005 tekstas “Ĉia plata, maldika, rondforma bakaĵo el pasto”, kun frukto~o “~o el krespa pasto, enhavanta fruktojn, ordinare ĉerizojn”.
Laŭ ReVo, flan/o = france galette, crêpe.
PIV havas ankaŭ la neoficialan flaŭn/o, “Dolĉaĵo farita el miksaĵo de ovoj, lakto, sukero (kun iafoje iom da faruno), kiun oni kuiras ĝis ankoraŭ mola, malfirma stato: karamela ~o” — kio estas angle crème caramel. (Mi forte suspektas, ke tiu vorto estas intencita kiel traduko de la franca flan, vidu supre.)
Por reveni al flan/o: la PIVa difino estas tre ĝenerala. La angla “pie” estas same ĝenerala. Tre mankas al ni bona Esperanta traduko de pie. (Kvankam pasteĉ/o parte taŭgas, ĝi limiĝas al viando/fiŝo/legomoj kaj povas esti la angla pâté.)
Resume, terura konfuzo. Necesas provi krei iom da ordo.
Ĉu oni povus riski egaligi flan/o = pie?
Ĉu eblus pomoflano = apple pie, viandoflano = meat pie, flano el steko kaj fungoj = steak and mushroom pie?

Monday 26 January 2009

cross-country

La membroj de la Londona kurklubo, al kiu mi apartenas, faras sian kuradon parte sur la stratoj (road running) kaj parte sur padoj, kampoj, verdejoj (cross-country running). Kiel diri “cross-country”?
Laŭvorte ĝi estus transkampara, kaj eble tio estus uzebla termino. (Vikipedio havas “transkuro”, Benson “trakampa”.) Serĉante alilingvajn terminojn mi trovis france le cross-country, germane CrosslaufQuerfeldeinlauf, hispane campo a través (amerike: campo a traviesa). Do la franca kaj parte la germana pruntis la anglan vorton.

Aliflanke ekzistas similaj sportoj en kiuj oni ne kuras mem sed kurigas veturilon, nome aŭton aŭ motorciklon. La angla nomo de la unua pli frue nomiĝis “scrambling”, sed la francoj inventis la vorton “moto-cross” aŭ “motocross”, kaj ni retropruntis tiun nomon. Simile en aliaj lingvoj: motocross / moto-cross / мотокросс. Simile la dua estas nun konata kiel cyclocross / cyclo-cross / ciclo-cross / велокросс.
Ĉu venis la tempo por Esperanta neologismo kros/o? Tiel ni havus kroskurado, moto(r)kroso, ciklokroso.

Sunday 25 January 2009

korvoj


La nomoj de la korva genro de birdoj estas en iom da ĥaoso. Fundamentaj estas tri vortoj: korv/o, frugileg/o, moned/o.
En Eŭropo ni havas kvar aŭ kvin malsamajn speciojn (la zoologoj ne tute konsentas, kiom):
1. Corvus corax
2. C. corone
3. C. cornix
4. C. frugilegus
5. C. monedula
Nia frugileg/o estas 4, nia moned/o 5. Tamen korv/o mem estas dubsenca, ĉar laŭ PIV ĝi povas esti aŭ kiu ajn specio el la genro, aŭ la tipspecio, n-ro 1.
En la unua OA oni aldonis kornik/o. Sed konfuze ĝi (laŭ PIV) estas n-ro 2, ne kiel oni supozus n-ro 3 (kvankam laŭ iuj 2 kaj 3 estas subspecioj de la sama specio). En niaj vortaroj estas ankaŭ la neoficiala korak/o, por n-ro 1.
Pilger proponas jenan, pli klaran Esperantan nomaron, al kiu mi aldonis la anglajn nomojn.

1. Corvus corax = granda korvo (aŭ simple: korvo; neoficiale ankaŭ: korako) = (common) raven
2. C. corone = nigra korvo (oficiale ankaŭ: korniko) = carrion crow
3. C. cornix (nomata ankaŭ C. corone cornix) = griza korvo = hooded crow
4. C. frugilegus = kampokorvo (Fundamente ankaŭ: frugilego) = rook
5. C. monedula = korveto (Fundamente ankaŭ: monedo) = jackdaw

En aliaj kontinentoj ekzistas amaso da aliaj korvospecioj.

Mi preferas tiun skemon de Pilger al la Fundamenta/Oficiala (kiu tamen restas kiel paralela nomaro): ĉu prave? --Aliflanke mi ne sekvos Pilger en ties ŝanĝo de “numenio” al “kurlo” (= curlew).

La konata traduko de “The Raven” de Poe (Kalocsay) uzas “korvo”. La Ezopa fablo “La monedo kaj la pavoj” (Kalocsay) tamen uzas “monedo”.

Saturday 24 January 2009

countersink


A countersunk screw is one that fits into a conical hole, so that it sits flush with the surface of the surrounding material = [Kia?] ŝraŭbo estas muntebla en konusforma truo, tiel ke ĝi sidas ebene (samnivele) kun la ĉirkaŭa materialo.

Kio estas la mankanta vorto? To countersink, countersunk, a countersink.

Laŭ la ekzistanta eldono de TY Concise, enbeveli, bevelbori. Sed tiujn kunmetaĵojn mi ne trovas en aliaj vortaroj, kaj ili ne estas tute memklarigaj.

Laŭ la paralelaj alilingvaj artikoloj en Vikipedio, countersink (substantivo) nomiĝas france fraisure, germane Senken, ruse зенкерование.
La franca nomo kondukas al frez/i, kaj PIV havas la ekzemplon konusa frezilo. Tamen tio rilatas al la kreo de la koncerna truo, ne al la konuseco de la rezulto kaj ne al la formo de la truo aŭ de la ŝraŭbo.
La germana/rusa nomo kondukas al sinkig/i; sed ne temas pri “malrapide malsupreniĝi” (PIV).
Tamen en la granda Krause mi trovis sub Senkschraube la terminon mergebla (aŭ mergokapa) ŝraŭbo. Jen nia solvo.

Friday 23 January 2009

kukurb(et)oj kaj kiv(i)oj


Interese estas, ke antaŭ pli ol 40 jaroj, kiam mi verkis la vortaron, mi tute ne konis la legomon kiu portas la britan nomon “courgette”, la usonan “zucchini”. Tial tiuj vortoj ne troviĝas en mia vortaro. En tiu epoko ni manĝis la koncernan kreskaĵon nur en matura, granda, peza stadio, en kiu formo ĝi nomiĝas brite “marrow” = esp. kukurbo.
Courgette/zucchini estas la sama afero plukita kiam ankoraŭ juna kaj malgranda, do ni tute logike nomas ĝin kukurbeto.
Laŭ PIV kukurb(et)o estas kultivoformo de pepon/o. Tiu lasta nomo spegulas la zoologian Cucurbita pepo; sed ĝi ŝajnas al mi esti ne tre bona en Esperanto, ĉar en la moderna greka πεπόνι pepóni = melono, do falsa amiko.
Ankaŭ novaj fruktoj aperis: novaj en la senco ke mi ne konis ilin antaŭ duonjarcento. Unu estas kiwi fruit, pli frue konata nur kiel ekzotikaĵo sub la nomo Chinese gooseberry. La nomo "kiwi fruit" estis inventita de novzelandanoj volantaj vendi sian novan eksportaĵon, ĉar kiwi estas ne nur la nomo de la novzelanda nacia birdo sed ankaŭ kun la ĝenerala signifo “novzeland-a, -ano”.
Mi estas por tio, ke ni allasu la popularan kivi/o paralele kun la scienca apterig/o: sed kial limigi tiun terminon al la birdo? Ĝi estu uzata ankaŭ kiel sinonimo de “novzelandano”, kaj ni nomu ankaŭ la frukton (science Actinidia deliciosa) populare kivi(frukt)o. Ne necesas la neologismo kiv/o (PIV, HV).

Thursday 22 January 2009

cystic fibrosis

Cystic fibrosis “is a hereditary disease affecting the exocrine (mucus) glands of the lungs, liver, pancreas, and intestines, causing progressive disability due to multisystem failure” (Wikipedia).
Tiu malsano estas konata internacie sub du ĉefaj nomoj. Laŭ miaj ĝisnunaj esploroj, iuj lingvoj uzas la saman nomon kiel la angla: latine fibrosis cystica, hispane fibrosis quistica, itale fibrosi cistica, do en Esperanto cista fibrozo. Sed aliaj uzas alian nomon: france mucoviscidose, germane Mukoviszidose, pole mukowiscydoza, ruse муковисцидоз, do en Esperanto mukoviscidozo. Ekzistas ankaŭ tria ebla termino: mukogluozo.

Mi ne scias, kion proponas "Angla-esperanta medicina terminaro" de Yamazoe Saburoo.

PIV donas nenion, eĉ ne fibroz/o.
Google liveras nenion por “cista fibrozo”, unu-du trafojn por “kista fibrozo”, sed plurajn trafojn por “mukoviscidozo” kaj “mukogluozo”, plejparte pro la enretigitaj medicinaj vortaroj franca-esp kaj rusa-esp.
Unu biografia artikolo en Vikipedio misnomas ĝin "mukoviskozicidozo".

Tamen ŝajnas al mi ke malgraŭ la trafoj por kista fibrozo, temas efektive pri cista (= vezika) fibrozo, ne kista (= tumora) — almenaŭ se ni akceptas la PIVan distingon inter cist/o kaj kist/o.

La propono mukogluozo (kun kelkaj trafoj en Vik.) havas la avantaĝon esti travidebla en Esperanto: la malsano (-ozo) estas karakterizata de glua muko. Ĝia malavantaĝo estas ke ĝi respondas al neniu nacilingva nomo.

“Despite being described in 1938 as involving the microscopic appearance of cysts in the pancreas cystic fibrosis is an example of a genetic disorder whose name is related to fibrosis of the cystic duct and does not involve actual cysts.”
Cystic duct = cista dukto, kiu kominikigas la galvezikon (gall bladder) kaj la komunan hepatodukton (common bile duct), ebligante ambaŭdirektan fluadon inter la du.

La plej simpla termino ŝajnas esti cista fibrozo, la plej Esperanta mukogluozo.

Wednesday 21 January 2009

placoj

Pli frue (9 jan) mi menciis la PIVan poriĝ/o, vorton ŝajne speciale kreitan por anglalingvanoj, kiuj tamen bojkotas ĝin (ĉar ni estas kontentaj diri avenkaĉo). Simila (o)kazo estas la vorto skvar/o, kiu estas laŭ PIV “Ĝardeno, ĝenerale kvarangula k fermita de krado, meze de placo”.
Tamen por anglalingvaj e-istoj ekzistas tradicia tradukoparo square (in town) = placo. En Londono ni havas multajn “squares”. Ĉu vere necesas ke en Esperanto ni distingu ilin laŭ la kriterio, ĉu aŭ ne ili respondas al tiu tre preciza PIVa difino? Ne. En Londono nek en la angla nek en Esperanto ni volas distingi inter Russell Square unuflanke kaj Trafalgar Square aliflanke. Ambaŭ estu simple placoj.

Tiu PIVaĵo estas francdevena: en la franca oni distingas inter placo kun ĝardeno (ça, c’est un square) kaj sen ĝardeno (ça, c’est une place). Ĝi ŝajnas esti klasika ekzemplo de la tendenco, kontraŭ kiu Piron verkis sian La Bona Lingvo.
Se ni tamen volas foje observi la diferencon, ni nomu la “skvaron” ĝardenplaco.

Tuesday 20 January 2009

condo

Iom mistera por mi estas la usona vorto condo (aŭ condominium). Temas pri apartamento en multapartamenta konstruaĵo, “1. one apartment in a building with several apartments, each of which is owned by the people living in it; 2. a building containing several of these apartments” (LDOCE).
La mistero estas la manko de brita vorto por tiu nocio. En Britujo oni ne tiel distingas apartamentojn laŭ “ownership”: ĉiuj estas flats (nun ankaŭ apartments), kiuj povas esti freehold, leasehold, aŭ rented (plene apartenas, apartenas laŭ lukontrakto de 99 jaroj, estas monate/jare luataj).
En Benson ni trovas
(building) kundomaro; (one home) ~a loĝejo, ~a hejmo.

Tio ne esprimas la juran statuson, nur la fakto ke temas pri “kundomo” (= apartamento). Laŭ mia kompreno, “apartamento” neniam estas tuta domo (konstruaĵo). Do ne estas klare, kia estus la diferenco inter kundomo kaj apartamento. En Britujo, ni verŝajne komprenus “kundomo” kiel sinonimon de “ĝemeldomo”, a semi(-detached house).
Ĉu do sufiĉas la traduko condo = apartamento ? Eble mi metos (kunproprieta) apartamento.

Monday 19 January 2009

cotton buds and persimmons



1. Ĉu iu konas bonan nomon por “cotton swab” (= brite “cotton bud”, usone “Q-tip”)? Vidu la bildon. Ĝi konsistas el vatobuletoj fiksitaj al plasta stangeto. Oni uzas ĝin ĉe unua helpo, por ŝminkado, aŭ ĉe metioj/hobioj.

2. Ankoraŭ pri fruktoj kaj arboj: Gotoo Hitosi mesaĝis al mi private, atentigante pri la PIVa formo persimon/o (arbo). Li diras, ke en la japana kaki-no-ko estas la nomo nur de la arbo, ĉar la frukto mem estas kaki (柿); do ni ne nomu la frukton kakinoko. Tre utila atentigo!
Efektive PIV proponas tri nomojn por la arbo: (japana) persimono, kakinoko, kakinokdiospiro.
Pensinte pri la komentoj de Edmundo kaj Russ, mi konkludas ke eble mia unua ideo estis erara. Eble estus pli bone havi principon, ke ĉe tiuj fruktoj, kiujn la homoj kutime manĝas, la radiko nomu la frukton, sed ĉe nemanĝataj fruktoj ĝi nomu la arbon. Tiel papaj/o, gujav/o kaj (jes!) persimon/o estu unuavice fruktoj (do malsame ol en PIV). Kaj la persimon-arbo nomiĝu tiel, do per neniu el la tri PIVaj nomoj.
Restas la demando, ĉu sorp/o estas unuavice frukto aŭ arbo. Kaj kio pri la (ruĝa) sambuk/o, kies berojn ni uzas por fari “elderberry wine”?

Sunday 18 January 2009

(in)continence

Por tiu kiu estas juna kaj sana, continence estas la kapablo regi sian seksumadon, = ĉasteco; sed pri tio ne temas.
Por la maljunulo aŭ malsanulo, continence estas la kapablo regi sian urinadon kaj fekadon. Incontinence estas la manko de tiu kapablo:
urinary incontinence (latine incontinentia vesicae), la senvola ellaso de urino, senvola pisado, aŭ
faecal incontinence (incontinentia alvi), la senvola ellaso de feko, senvola kakado, aŭ
double incontinence (ambaŭ kune).
An incontinence pad estas speciala vataĵo por sorbi la nevole ellasitan urinon.
Adjektive, (in)continent: the patient is doubly incontinent.
Mi ne trovas en PIV esprimon en Esperanto por traduki tiujn nociojn. Jes, enurezo = senvola ellaso de urino, preskaŭ ĉiam nokta; sed tiu enuresis estas nur unu speco, kaj mankas en PIV vorto por la responda encopresis. Ambaŭ ne taŭgas por naskintino aŭ kadukulo.
Ĉu estus akcepteble inventi neologismon kontinenc/o? Tiel oni formus nekontinenco, nekontinenca, urinnekontinenca, feknekontinenca, duobla nekontinenco. Aŭ ĉu estus pli bone komenci per la negativo, kaj neologismi inkontinenc/o (urininkontinenca, fekinkontinenco, duoble inkontinenca)?
Aŭ ĉu ekzistas alia, pli simpla solvo, kiun mi ne rimarkis?

Saturday 17 January 2009

fruktoj kaj arboj


Ĉu oni zorge distingu la nomon de speco de arbo disde la nomo de ĝia frukto, laŭ la modelo pomujo - pomo? Tio povas ŝajni afero de simpla logiko; tamen insisti pri ĝi povas krei problemojn same por la vortaristo kiel ankaŭ por la ordinara uzanto.
Konsideru la frukton konatan en la angla tradicie kiel persimmon (kaj lastatempe, pro la merkatistoj, ankaŭ kiel Sharon fruit). Ĉu en Esperanto ni diru simple kakinoko, aŭ ĉu ni insistu pri kakinokbero?
PIV2005 difinas kakinok/ unue kiel arbon, due (“komunuza senco”) kiel frukton (“SIN. ~bero”).
Tia leksikografio kondukas al dukategorieco de la radikoj, kiu povus esti same ĝena kiel la dukategorieco de landnomoj (kun aŭ sen sufikso). Ni havas unuflanke pom/, oranĝ/, pir/, prun/, frag/, framb/, mang/ (la radiko nomas la frukton) kaj aliflanke kakinok/, papaj/, gujav/, arakid/ (la radiko nomas la arbon). Ekzistas eĉ unu nederivita paro: akaĵu/ frukto - anakardi/ arbo.
Kiel ŝatanto de la ideoj de Piron pri “la bona lingvo”, mi preferas lasi tiajn radikojn dusencaj. Pli simple tiel. Al gasto mi povus proponi pomon por manĝi; sed kiam mi montras al li mian ĝardenon mi dirus “Mi metis tiuflanke la pomojn kaj tiuflanke la fragojn", aludante tiel al la koncernaj plantoj. Se foje necesas klara distingo, oni diru pomfrukto unuflanke kaj aliflanke pomarbo, pomujo. Tiel ni faras en la angla! Have an apple (to eat). There’s a small orchard with apple(tree)s and pears.
Kiam vi vizitos min en Karibio mi proponos al vi por manĝi ne nur mangon sed ankaŭ papajon (tiel!). En la vortaro mi metos la tradukparon kakinok/o = persimmon. Por mountain ash mi lasos sorpo (ne: sorpujo); kaj mi daŭre nomos peanuts and cashews en mia salono arakidoj kaj anakardioj. (Aŭ ĉu mi devus nomi ilin ternuksoj kaj akaĵuoj?)

Friday 16 January 2009

mojosa gufujo

Granda merito de la junularaj silvestraj renkontiĝoj -- IS kaj AS (ekde nun: JES) -- estas, ke ili ebligas al la ĉeestantoj vastigi sian vortprovizon kaj frazeologion. Tiel ili servas por disvastigi unuecan lingvouzon: ankaŭ por disvastigi ian aŭtentikan junularan Esperanto-slangon.
Antaŭ multaj jaroj mi ĉeestadis IS en diversaj partoj de Germanujo, kio multe helpis mian profundiĝon en E-kulturo. La ekzistanta eldono de la vortaro spegulas tion en unu-du vortoj tiam laŭmodaj sed nun ne plu uzataj. Ekzemple, ĉe talp/o mi indikas ne nur la ordinaran zoologian sencon sed ankaŭ “overzealous propagandist, undermining through shortsightedness”. Sed ŝajnas al mi, ke tiu metafora senco de la vorto ne plu estas uzata, kaj mi forstrekas ĝin el la reviziata eldono.
Nun la junularo havas aliajn, por mi novajn, modesprimojn. Por “boyfriend, girlfriend” mi vere ŝatas koramik(in)o. Sed pri gufujo kaj mojosa mi hezitas, ĉu doni al ili spacon.
En moderna IS gufujo estas ĉambro en kiu oni povas trankvile sidi kaj trinki kafon anstataŭ brue muziki/danci (angle ĉu “chill-out room”?). En la gufujo drinkado kaj fumado ne estas permesitaj. Ĝia nomo venas de gufo, speco de strigo, kaj estis inventita en la jaro 1994. Vd Vikipedion kaj apartan retpaĝon.
La vorto mojos/a estas intencita kiel ekvivalento de la angla “cool” (bonega, alloga, interesa, moderna, laŭmoda). Temas pri modernjunstila. Ankaŭ ĝi havas propran artikolon en Vikipedio. Ĝi estas pli nova (2003).
Mi legas, ke la kroata esperanto-renkontiĝo MIRO, kiu ĉiufoje transprenas alian signifon por la mallongigo en sia nomo, okazos ĉi-jare sub la nomo "Mojosa Internacia RenkontiĝO".
Ĉu tiuj du vortoj meritas lokon en la nova eldono?

Thursday 15 January 2009

bypass


Moderna kor-operacio nomiĝas angle heart bypass, aŭ pli fake coronary artery bypass graft. Temas pri la greftado de peco da vejno por ebligi al la sango eviti obstrukcitan arterion, fluante anstataŭe laŭ la greftaĵo.
La greftaĵo nomiĝas bypass ĉar ĝi similas al ŝoseo kiu ebligas al la trafiko eviti urbon, fluante anstataŭe laŭ la preterpas-vojo, angle bypass (route).
Por ambaŭ specoj de bypass ni bezonas Esperantan terminon.
Ni ne povas nomi ĝin ĉirkaŭvojo, ĉar tio estas la angla diversion, detour, ekzemple pro vojriparoj. Kredeble la plej bona ekvivalento estas pretervojo.
Por la vojo, germane oni havas Umgehungsstraße, france route de contournement. Krause proponas preterkonduka strato/ŝoseo.
Por la arterio, tamen, germane oni uzas la anglan Bypass, kaj Krause havas bajpas/o, ~operacio. En Google "bajpaso(j|n|jn) +kaj +la" ricevas 6 trafojn. En la franca oni diras pontage, do pont/ig/o. Ĝin mi tamen ne trovas en Google.
Ĉu elekti (korarteria) pretervojo, bajpaso, aŭ pontigo?

Wednesday 14 January 2009

conditioner


Dum la revizia laboro mi helpas min ne nur per aliaj Esperanto-votaroj, sed precipe ankaŭ per vortaroj de Collins angla-franca kaj angla-germana. Mi uzas la multlingvan Wikipedia/Vikipedion, ĉar ĝi ebligas tuj trovi ian tradukon de kapvorto ankaŭ en la hispana, rusa, pola, sveda ktp (se ekzistas la koncerna artikolo en tiuj lingvoj). Bone, ke mi studis la klasikajn lingvojn, tiel ke fakesprimoj latinaj kaj grekaj estas por mi travideblaj. Ve, ke mi ne scias pli da lingvoj, kaj precipe ke mi ne kapablas konsulti dokumentojn en la ĉina, japana, kaj araba.

Serĉante do taŭgan Esperantan esprimon por (hair) conditioner, mi venis al la germana Haarspülung, kiu mankas en la granda Krause sed liveras ian hartralavaĵo. Laŭ mia franca vortaro, après-shampooing, do postŝampuo. Tamen per Wikipedia mi atingis la svedan Hårbalsam kaj la rusan Бальзам-ополаскиватель. Tio memorigis al mi, ke en Esperantujo mi aŭdis ie la esprimon balzamo. Kaj eble (har)balzamo estas la plej bona termino.

Fabric conditioner estas io alia. Ĝi servas por moligi kaj bonodorigi lavatajn vestojn. En Usono, oni diras, ĝi nomiĝas softener. Ĉu ankaŭ ĝi estas balzamo, aŭ ĉu pli simple moligilo?

Tuesday 13 January 2009

Cochlear implant



Mi citas el la angla Wikipedia:
A cochlear implant (CI) is a surgically implanted electronic device that provides a sense of sound to a person who is profoundly deaf or severely hard of hearing. The cochlear implant is often referred to as a bionic ear. Unlike hearing aids, the cochlear implant does not amplify sound, but works by directly stimulating any functioning auditory nerves inside the cochlea with an electric field.
Do temas pri ĥirurgie enfiksita aŭdhelpilo. (La koncerna aparato estis parte ellaborita en mia propra universitato kaj fako, UCL Phonetics.)
Mi trovis nur du proponojn de Esperanta nomo: ĉe Sonja Kisa, koklea greftaĵo, kaj ĉe Krause, sub Implantat, (en)greftaĵo.
Tamen grefti (PIV) estas “enplanti sur individuon [tiel!] pecon el histo aŭ organon, deprenitan aŭ el la sama individuo aŭ el alia”. La koklea enmetaĵo ne estas deprenita de vivanta organismo; ĝi estas elektronikaĵo. Pro tio ĝia angla nomo estas ne graft sed implant. Same france implante, germane Implantat, ruse имплантат. Do pli taŭgas la vorto enplanti, kies 3a senco en PIV estas “enmeti objekton (ekz-e protezon) … en la korpon”.
Ni diru: koklea enplantaĵo.

Monday 12 January 2009

degrade

La Fundamenta vorto degrad/i tradicie rilatas nur al rango. Mi flirtas kun la ideo, rekomendi vastigon de la senco por kovri ĝeneralan kvaliton aŭ reputacion. Do ne nur degradi oficiron; degradita formo de legendo (PIV), sed ankaŭ tiu kutimo degradas virinojn; degradita habitato. Materialoj, kiuj estas "biodegradable", ne persistas post uzo kaj forĵeto, malutilante al la natura medio, sed male malkomponiĝas (ekzemple per putriĝo). Oni povus diri biomalkomponebla, kiel PIV; aŭ, vastigante tiel la sencon de degradi, biodegrad-ebla, -iĝema. Aŭ ĉu tio estas tro naturisma?

Sunday 11 January 2009

bungee jump(ing)


Temas pri sporto, en kiu oni saltas (plonĝas) de alta roko aŭ ponto, ligita ĉirkaŭ la korpo per elasta kaŭĉuka ŝnurego. La saltanto falas libere ĝis subite la ŝnuro retenas lin/ŝin. Bungee estas slanga vorto por ‘kaŭĉuko’. Ĉu do ni diru kaŭĉukosalt-i, -ado?
En Vikipedio oni trovas la esprimon saltado sur ŝnuro. Tamen laŭ PIV ŝnursalti = to skip, t.e. kiel infano salti super turnata ŝnuro. Pro tio mi opinias preferinda kaŭĉukosalt-i, -ado.
Parenca “sporto” estas base jumping, je kiu oni uzas paraŝuton por haltigi la falon, same de alta ponto aŭ konstruaĵo.

Saturday 10 January 2009

fromaĝoj


Por resti ĉe la temo de manĝaĵoj: kion mi faru pri fromaĝoj? Ĝenerala principo devas esti havi Esperantan nomon nur por fromaĝoj vere internacie konataj.
PIV listigas jenajn specojn de fromaĝo: ĉestra ~o, edama ~o, grujero, kamemberto, mocarelo, parmezano, rokforto.
La unua estas iom misnoma, ĉar ĝia angla nomo estas Cheshire cheese, do kun la nomo de la graflando Cheshire, ne de la urbo Chester. Ĝi estas la sola brita fromaĝo registrita en PIV. Aliaj britaj fromaĝoj bone konataj enlande estas Caerphilly, Cheddar, Double Gloucester, Lancashire, Red Leicester, Stilton, Wensleydale. El ili la plej bona kandidato por esperantigo ŝajnas esti cheddar = ĉedaro, ĉar tiu nomo estas uzata ankaŭ por tiuspecaj fromaĝoj fabrikitaj aliloke (ekz-e Irish Cheddar = irlanda ĉedaro).
Inter alilandaj fromaĝoj bone konataj en Britujo menciindas
- franca: Brie. En Vikipedio, brie-a fromaĝo; en PIV bri/o estas genro de muskoj, sed ni povus krei homoniman bri/o por la fromaĝo. En Anglujo oni fabrikas Somerset Brie (anglan brion).
- svisa: Emmenthal (eventuale emental/o?)
- nederlanda: Gouda (vidu la bildon)
- greka: feta, por kiu mi vidis la proponon feta/o. Ĉe ni oni povas aĉeti danan fetaon.
En Usono oni havas interalie Monterrey Jack kaj Swiss. Sed por fromaĝburgeroj oni uzas ‘processed cheese’ (? preparitan fromaĝon).

Friday 9 January 2009

ankoraŭ pri lokaj manĝaĵoj

Malgraŭ la PIVa vorto poriĝo, por ‘porridge’ la esperantoparolantoj de Britujo ne uzas tiun vorton, sed nomas ĝin avenkaĉo. Iujn proponitajn vortojn por lokaj manĝaĵoj ni simple ne bezonas. La celo de miaj demandoj pri ĉinaj kaj usonaj manĝaĵoj estas parte informiĝi ĉu jam ekzistas pli-malpli interkonsentitaj tradukoj de tiuj nomoj. Se jes, ni evitu erarojn kia estas la PIVa poriĝo. Se ne, kredeble necesas trovi interkonsenton.
En la ekzistanta eldono de la vortaro, se ekzistas iu “nacia apartaĵo angla aŭ alia, verŝajne ne komprenota sen klarigo”, ĝi estas signita per la simbolo †. Mi povus do skribi, ekzemple

burrito (speco de) sandviĉo, †burito
enchilada (speco de) rulsandviĉo, †enĉilado
fajita (speco de) sandviĉo, †faĥito
taco faldita fritaĵo, †tako
tortilla (speco de) platpano, †tortiljo (NB: tiu vorto estas jam en PIV)
tostada (speco de) rostpanaĵo, †tostado

Tim Westover demandis, ĉu entute konvenas meti tiajn vortojn en “koncizan” vortaron. Tamen por mi “konciza” signifas multe da kapvortoj, malmulte da derivaĵoj, kunmetaĵoj kaj tradukoj, neniom da ekzemploj; do mi preferas enmeti ilin por tiel doni gvidadon, almenaŭ minimuman, al la uzanto.

Thursday 8 January 2009

Tex-Mex and Latino food

Vidu la komentojn pri la hieraŭa afiŝo. Bone, ke vi ĉiuj tiel helpas plenigi la truojn en mia scio!
Por resti ĉe la temo Meksikecaj Manĝaĵoj (la hieraŭa burrito), kion vi proponas por jenaj?
ceviche - ĉu fiŝmarinaĵo? (t.e. marinita fiŝaĵo)
chili (eventuale con carne, con queso) - ĉu kapsiketa bovstufaĵo? Uf!
fajitas
salsa
- ĉu spicosaŭco?
taco - ĉu ni neologismu tak/o? Mi ne komprenas, ĝuste pri kio temas: kiel ĝi diferencas de tortilla (wrap), de fajita kaj de burrito? Ŝajne esenca eco de ĉiuj estas ke ili estas faritaj el nefermentigita pasto, same kiel maco.
tortilla - laŭ Benson maizpaneto - kaj tortilla chips

Wednesday 7 January 2009

American words

Kvankam en la unua eldono de la vortaro ja troviĝas kelkaj nur-usonaj vortoj aŭ sencoj, tamen antaŭ kvardek jaroj mi ne estis tiel konscia pri diferencoj inter la brita kaj la usona angla lingvo kiel mi estas nun. Unu grava elemento de la revizia laboro estas doni al la usona angla lingvo same bonan lokon, kian havas la brita angla.
Mi posedas la vortaron Comprehensive English-Esperanto Dictionary de la usonano Peter Benson, eldonitan de ELNA en la jaro 1995, kaj atendis, ke mi trovos tie pli-malpli ĉiujn usonajn vortojn, kiujn mi bezonas. Sed ne: sekvis iom forta seniluziiĝo. Jen kelkaj usonaj vortoj nur en tiu parto de la alfabeto, kiun mi jam bone tralaboris. Ĉiuj el ili mankas en Benson. aqua, arugula, Band-Aid, blooper, blueberry, bobcat, burrito, chapbook, cheerleader, chokecherry, cilantro, mesquite, moxie.
(Sonja’s English-Esperanto Dictionary estas la kreaĵo ne de usonano sed de kanadanino; tamen en ĝi ja troviĝas: blueberry, bobcat, burrito, cheerleader, cilantro.)

Miaj (provizoraj) solvoj:
aqua = bluverd-a, cian-a, -o
arugula = eruko
Band-Aid = (pret)pansaĵo
blooper = fuŝo, mispaŝo
blueberry = mirtelo
bobcat = (ruĝa) linko
burrito = maizfromaĝaĵo (? azeneto)
chapbook = krestomatio (?)
cheerleader = huraistino
chokecherry = paduso
cilantro = koriandro
mesquite = prozopo
moxie = kuraĝo, aplombo.
La britaj ekvivalentoj, se ili ekzistas, estas cyan, rocket, Elastoplast, howler, bilberry/whortleberry/blaeberry, --, --, --, --, bird cherry, coriander, --, --.

Tuesday 6 January 2009

stiri

En la angla, to steer (a car) estas tio, kion oni faras per la stirrado: igi la aŭton iri dektren, maldekstren, rekte antaŭen. Sed akceli, malakceli, kluĉi, ŝanĝi rapidumon, bremsi, iri malantaŭen ne apartenas al to steer.
Tamen Esperanto alpruntis to steer, kiel stir/i, kaj donis al ĝi la vastan sencon, kiu kovras ĉiujn tiujn menciitajn agojn. Tiel stiri respondas al la angla to drive (a car), do ne nur steering sed ankaŭ braking, accelerating, slowing down, changing gear (kaj eĉ verŝajne starting, parking, road sense ktp).
La difino en PIV, direkti veturilon, povus havi ambaŭ sencojn, malvastan kaj vastan. Tamen la uzado estas klara. En la Tekstaro estas pli ol 70 trafoj por stir-, pluraj el kiuj montras klare la diferencon inter Esperanto kaj la angla:
stiris sian novan sport-aŭton je 200 km/h
malsevereco de irlandaj leĝoj pri stirpermesiloj.
rapidas,” murmuris Bogdan, “stiru pli lante.

En la angla oni ne povus diri steer more slowly, nur drive more slowly.
Bedaŭrinde, do, stiri devas esti konsiderata kiel falsa amiko de steer. (Ĉu ĝi estas falsa amiko ankaŭ de la parenca germana vorto, steuern? La ordinara vorto por tiu ago estas fahren.)
Stiri do enviciĝas kun kontroli, asisti kaj aliaj vortoj en kiuj la Esperanta signifo koincidas nur etparte kun la angla. Ĝenerale, stiri = drive, kontroli = check, asisti = attend.
Kial ne diri simple konduki aŭton?

Monday 5 January 2009

new entries

Antaŭ kelkaj tagoj mi listigis la aldonajn Esperantajn radikojn enmetotajn (kaj ne enmetotajn) en la vortaron sub la litero K. Jen paralelaj provizoraj listoj de anglaj kapvortoj, nur por Ca-.

Aldonotaj:

ca. ĉirkaŭ, ĉ., cabana budo, cabin crew kajutpersonaro, cable car ŝnurvojo, telfero; kablotramo, funikularo, cable television kabla televido, caboodle : the whole ~ la tuta afero, absolute ĉio, CAD komputila dezajnado, cadenza kadenzo, cadmium kadmio, cafetière (piŝta) kafkruĉo, cagoule (malpeza) pluvmantelo, Cajun kaĵun‑o, ‑a, cake pan, cake tin bakmuldilo, caldron = cauldron, caliphate kalifujo, calisthenics = calli-, calk = caulk, camcorder (video)kamerao, candida kandid‑o, ‑ozo, candy bar briketo da ĉokolado, ĉokoladostangeto, cannelloni kanelonoj, can opener elladigilo, Cantonese la kantona (lingvo), caplet kapsuleto, cardamom kardamomo, cardiologist kardiologo, carjack rabopreni, kaperi (aŭton), carnet biletlibreto; permesilo, carousel karuselo, carpal tunnel karpkanalo, car park aŭtoparkejo, carport aŭtoŝirmejo, carrousel karuselo, carryall vojaĝsako, carry-on skandala konduto; manpakaĵo, carry-out forporta kuiraĵo, carvery rostrestoracio, car wash aŭtolavejo, casbah citadelo (de araba urbo), casebook kazregistro, cashback kontant‑rericevo, cash desk kaso, cash-in-hand per kontanta mono, cash machine bankaŭtomato , catchphrase frapfrazo, catfish katfiŝo, CAT scan tomografaĵo; ~ner tomografo, catwalk (parad)podio; ponteto, cause célèbre fama kazo, cay insuleto.

Ne aldonotaj:

cake slice, cakewalk, calcify, caller display / caller ID, call girl, call-in, call-out, call-up, camiknickers, camp bed, campground / campsite, canasta, candlewick, can-do, candy-striped, capoeira (kapoejroWik), caps lock (? ĉefliterŝloso), carbs, carbo loading, car bomb, carbon dating, carboniferous, carbonize, car boot sale, card shark/sharp, carpaccio, car pool, carrel, carry-over, cartwheel, carve-up, Casanova, caseload, case study, casework, cash and carry, cash-starved/strapped , casing, cast-offs, casualization, catch-all, catcher, catchment, Catch-22, cat flap, cathouse, catnap, cat-o’-nine-tails, cat’s cradle, catseye, cattery, cattle grid/guard.

Sunday 4 January 2009

beacon

Laŭ LDOCE, beacon havas kvar signifojn:

1 a light that is put somewhere to warn or guide people, ships, vehicles, or aircraft;

2 a radio or radar signal used by aircraft to help them find their position and direction;

3 esp lit a person, idea etc that guides or encourages you (The education program offers a beacon of hope to these children);

4 a fire on top of a hill used in the past as a signal.

En la ekzistanta eldono de la vortaro TY aperas nur “beacon gvidlumilo; signalfajro” —kaj eble tio sufiĉas.

Sed nun mi trovas, ke en PIV aperas duope la kapvorto balz/o. La unua balzo estas la tre malpeza ligno, angle balsa. En ordo. Sed la dua havas la difinon “Farbmarko, lampo, buo aŭ iu ajn alia signalo aŭ signalilo, kiu servas por indiki aŭ plividebligi alteriĝejon, ŝanelon, malprofundaĵon ktp, k tiel sekurigi trafikvojojn”. Tio ŝajnas esti ĝuste beacon.

(Parenteze, se oni guglas balzo +kaj +la oni trovas amason da ligiloj al artikolo en Vikipedio pri fama pentraĵo de Géricault, La balzo [tiel] de la Meduzo. Tamen tiu balzo estas simpla eraro (hispanismo) anstataŭ floso, angle raft.)

Serĉante la originon de tiu dua PIVa balzo, mi fine trovis la francan vorton balise. Se entute oni volas esperantigi tiun vorton, kial ne diri baliz/o? Tiel oni evitus eventuale ĝenan homonimon.