Tuesday 20 January 2009

condo

Iom mistera por mi estas la usona vorto condo (aŭ condominium). Temas pri apartamento en multapartamenta konstruaĵo, “1. one apartment in a building with several apartments, each of which is owned by the people living in it; 2. a building containing several of these apartments” (LDOCE).
La mistero estas la manko de brita vorto por tiu nocio. En Britujo oni ne tiel distingas apartamentojn laŭ “ownership”: ĉiuj estas flats (nun ankaŭ apartments), kiuj povas esti freehold, leasehold, aŭ rented (plene apartenas, apartenas laŭ lukontrakto de 99 jaroj, estas monate/jare luataj).
En Benson ni trovas
(building) kundomaro; (one home) ~a loĝejo, ~a hejmo.

Tio ne esprimas la juran statuson, nur la fakto ke temas pri “kundomo” (= apartamento). Laŭ mia kompreno, “apartamento” neniam estas tuta domo (konstruaĵo). Do ne estas klare, kia estus la diferenco inter kundomo kaj apartamento. En Britujo, ni verŝajne komprenus “kundomo” kiel sinonimon de “ĝemeldomo”, a semi(-detached house).
Ĉu do sufiĉas la traduko condo = apartamento ? Eble mi metos (kunproprieta) apartamento.

8 comments:

  1. Same kiel Esperanta "domo" kaj angla "house" ne esprimas ĉu la konstruaĵon oni posedas aŭ luas aŭ pruntprenas ktp, ŝajnas ke "apartamento" sufiĉas por tia hejmo, ĉar en kutimaj konversacioj la diversaj posedaj ebloj ne ŝajnas gravi (same kiel brita "flat", ĉu ne?). Se necesas, oni povas aldoni "posedata" aŭ "luita" ktp. Sed eble fakuloj pli volus specialan terminon.

    Por kuna grupo de tiaj hejmoj ("apartment complex", "condo complex", ktp en usona angla), ĉu ne simple "apartamentaro" kiel pli simpla formo de "multapartamenta konstruaĵo" en Esperanto?

    Pri "duplex", "semi-detached house", eble "duopa domo" aŭ "domparo"?

    ReplyDelete
  2. Por usonano, la vorto "condo" signifas chefe ke oni posedas (ne luas) loghejon en plurlogheja konstruajho. Kutime, sed ne nepre, oni pensas pri loghejo pli granda kaj pli luksa ol tipa apartamento. Kiel aspektas "condo" multe dependas de la loko kaj regiono . . . ofte temas pri apartamentaro el kiu oni komencis vendi apartamentojn, sed egale ofte oni konstruas novan konstruajhon por vendi unuopajn "condos".

    La PIV-a difino de "apartamento" estas tre ghenerala: "Loghejo, konsistanta el pluraj chambroj, ordinare sur unu sama etagho, interkomunikighantaj." Ne estas mencio de luado au posedo . . . (kaj kion diri pri la oftaj "one-room apartments"?)

    Mi simple dirus, ke el Esperantuja vidpunkto, estas divido inter "domo" (unu loghejo, memstara konstruajho) kaj "apartamento" (unu loghejo en plurlogheja konstruajho). Oni povas lui domon, posedi domon, lui apartamenton, posedi apartamenton, ktp.

    Lee

    ReplyDelete
  3. Rimarku ke "condo" povas esti uzata ankaux por tiuj domoj kiuj havas nur komunan muron, do "gxemeldomo" kiel vi menciis (des pli kiam estas aro da tiuj gxemeldomoj, "complex") aux povas esti longa vico de tiuj domoj (pluretagxaj) do cxiu krom la finaj dividas du murojn.

    Mi mem posedas "condo"-n kiu estas tri-etagxa domo kiu estis diviita laux etagxoj. Do mi posedas la mezan etagxon. En Bostono, la plejparto de "condo"-j estas tiaj domaj (du aux tri aux kvar logxejoj faritaj el unu domo). Kaj ili ne estas en "complex", nur sidas laux kutimaj stratoj kun aliaj domoj, kiuj povas esti unu-familiaj aux "condo"-aj. Nu, ekzistas tiuj kiuj aspektas kiel kutimaj "apartments", en unu granda kvadrata konstrujxo, sed ili malplimultas cxi tie. En aliaj lokoj en usono, kie konstruo okazis pli lastatemp kaj estis pli da spaco por nova konstruado, estas male: la vorto "condo" tiuj pensigas homojn pri kutimaj apartamentoj kaj "complex" kaj niaj Bostonaj "condo"-j estus surprizo al homoj en tiuj lokoj (kiuj ne scias ke niaj specoj ekzistas).

    Cxiuokaze, por mia hejmo, mi ofte simple diras "apartamento" por klare esprimi la aspekto. Kiam mi volas emfazi la posedon, mi aldoni vortojn: Mi logxas en apartamento kiun mi posedas. Sed kelkfoje mi ja diras "kundomaro". Do mi volas diri ke vi ne tuj forjxetu tiun vorton; mi ja uzas gxin kelkfoje. (Kaj pri la posedstato: Ja ofte mi volas esprimi ke mi posedas la ejon -- estas kultura signifo de atingi nivelon de havi propran domon, kaj ne plu vivi la studentan vivon ktp.)

    Interese aldono: Miaj gepatroj kaj frato logxas en novzelando kaj sxajnas al mi ke tie "flat" esprimas *nur* la posedstaton! Cxar mia frato logxas en tute aparta domo kiun li luas (kun du kunlogxantoj) kaj ili nomas gxi "flat". Fakte, mi ne scias cxu ecx ekzistas apartamenta konstruajxo en ilia vilagxo. Sed ekzistas multegaj dometoj luataj, kaj la logxantaro oni nomas "flatters". Do tie, sxajne male ol en britio, la vortoj distingas inter la posedstatoj kaj ne la aspekto.

    ReplyDelete
  4. Mi memoras, ke la juristo Ivo Lapenna insistis pri la distingo inter posedi (possess) kaj proprieti (own).
    Tiu, kiu momente posedas apartamento (= loĝas en ĝi) ne necese ĝin proprietas (= havas plenan rajton ĝin vendi).
    Tamen tre evidente multaj e-istoj ne observas tiun distingon.

    ReplyDelete
  5. Mi (naive) supozis ke tia distingo jam ekzistas inter "havi" kaj "posedi". Se ne, kia estas la efektiva diferenco inter "mi havas apartamenton" kaj "mi posedas apartamenton"? Ĉu temas pri tio, ke verŝajne "posedi" estas plurnuanca, kaj povas signifi nuran havon, aŭ povas signifi leĝan proprieton? Se jes, ĉu "leĝe posedi" ne sufiĉus? (Verŝajne ne. :)

    ReplyDelete
  6. Mi klarigos la anglajn terminojn. "Possession" is not the same as "ownership". If you move into a flat/house as a squatter, you do not thereby become the owner, although you may well be in possession of it. We have the proverb "possession is nine points of the law", i.e. if you are in possession of something then anyone claiming to be the true owner and wishing to deprive you of possession has to take you to court and prove his case, which may be difficult.
    Se mi ŝtelas ion, mi tiel fariĝas la posedanto, sed ne fariĝas la proprietanto.

    ReplyDelete
  7. Nu, kiel Russ, mi ankoraŭ ne komprenas do kial la radiko "posed" necesas kiam jam ekzistas la radiko "hav". Kio estas la distingo inter la du?

    Kaj pri distingo inter vortoj: Ĉu vi povas klarigi ion kiu ĝenadas min? Mi ĉiam supozis ke la vorto "lasta" signifas en la angla "latest". Do kiam homoj (ofte) diras "Hodiaŭ estas la lasta tago por aliĝi!" mi mense diras "Nu, ĉiu tago estas la lasta [latest], eble vi intencas diri ke hodiaŭ estas la fina [last/final] tago, ĉu?" Mi ofte rimarkas ke homoj diras "lasta" kiam mi dirus "fina". Sed ... mi provis kontroli tiun distingon en vortaro por konfirmi mian opinion sed ne sukcesis. Ĉu mi ĝuste komprenas la vorton "lasta" aŭ ĉu vere "lasta" kaj "fina" havas la saman signifon?

    ReplyDelete
  8. Jes, “fina” kaj “lasta” estas *parte* samsignifaj. Sed nur parte. “Fina” = konsistiganta finon. “Lasta” = (1) estanta post ĉiuj aliaj = last, (2) okazinta ĵus … latest/last -- vidu PIV kaj aliajn vortarojn.

    ReplyDelete