Sunday 25 January 2009

korvoj


La nomoj de la korva genro de birdoj estas en iom da ĥaoso. Fundamentaj estas tri vortoj: korv/o, frugileg/o, moned/o.
En Eŭropo ni havas kvar aŭ kvin malsamajn speciojn (la zoologoj ne tute konsentas, kiom):
1. Corvus corax
2. C. corone
3. C. cornix
4. C. frugilegus
5. C. monedula
Nia frugileg/o estas 4, nia moned/o 5. Tamen korv/o mem estas dubsenca, ĉar laŭ PIV ĝi povas esti aŭ kiu ajn specio el la genro, aŭ la tipspecio, n-ro 1.
En la unua OA oni aldonis kornik/o. Sed konfuze ĝi (laŭ PIV) estas n-ro 2, ne kiel oni supozus n-ro 3 (kvankam laŭ iuj 2 kaj 3 estas subspecioj de la sama specio). En niaj vortaroj estas ankaŭ la neoficiala korak/o, por n-ro 1.
Pilger proponas jenan, pli klaran Esperantan nomaron, al kiu mi aldonis la anglajn nomojn.

1. Corvus corax = granda korvo (aŭ simple: korvo; neoficiale ankaŭ: korako) = (common) raven
2. C. corone = nigra korvo (oficiale ankaŭ: korniko) = carrion crow
3. C. cornix (nomata ankaŭ C. corone cornix) = griza korvo = hooded crow
4. C. frugilegus = kampokorvo (Fundamente ankaŭ: frugilego) = rook
5. C. monedula = korveto (Fundamente ankaŭ: monedo) = jackdaw

En aliaj kontinentoj ekzistas amaso da aliaj korvospecioj.

Mi preferas tiun skemon de Pilger al la Fundamenta/Oficiala (kiu tamen restas kiel paralela nomaro): ĉu prave? --Aliflanke mi ne sekvos Pilger en ties ŝanĝo de “numenio” al “kurlo” (= curlew).

La konata traduko de “The Raven” de Poe (Kalocsay) uzas “korvo”. La Ezopa fablo “La monedo kaj la pavoj” (Kalocsay) tamen uzas “monedo”.

4 comments:

  1. Mi samopinias pri la uzindeco de la Pilger-a sistemo.

    ReplyDelete
  2. La PIV2002, "korniko" estas Corvus corone, kiu havas du subspeciojn: corone (nigra korvo) kaj cornix (griza korvo). Do, tute eksplicite, ĝi estas kaj 2 kaj 3 el via listo.

    En Britio la nigra speco vivas sude, kaj la griza speco norde, proksimume en Skotlando. Ili interbrediĝas ĉe la limo inter la du regionoj.

    ReplyDelete
  3. Mi informis pri la artikolo mian amikon Kani, kiu estas amatora ornitologo, kaj li volis komenti, sed ne povis pro la postulo sin identigi en la blogo. Do, li petis ke mi transkribu lian komenton:
    <<
    Saluton. Mia amiko Tonyo informis al mi pri tiu blogo kiam hazarde mi prizorgas la plibonigadon de tiuj artikoloj en Vikipedio. Mi scias, ke fakuloj ne bone konsideras tiun iniciaton, sed tion mi faras. Dum kelkaj jaroj mi enmetis centojn da artikoloj pri birdoj, familioj, specioj, ktp.
    La lastajn tagojn mi komencis labori ĉe la artikolo pri Korvedoj kie aperas la specioj de vi pritraktitaj. Kaj pri kelkaj mi esprimos mian opinion. Mi ĝenerale laboras el la listo de eŭropaj birdoj, mi supozas, ke de Pilger kaj Bossong aŭ eble mi eraras pri ties aŭtoreco. Tamen mi ne ĉiam obeas.
    Unue mi devas konfesi mian teruron antaŭ tiom da ĥaoso ne nur ĉe korvoj, sed ĝenerale inter birdoj, kaj ne nur en Esperanto sed en ĉiuj lingvoj de mi konatetaj aŭ uzatetaj. La ĝenerala vorto "korvo" ne nur uzeblas por la tipa specio "Corvus corax" sed ankaŭ por la aliaj specioj de la genro "Corvus", sed ankaŭ eĉ por la tuta genraro kaj speciaro de la familio Korvedoj. Tio okazas krome ne nur en Esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Por "Corvus corax" mi uzas ankaŭ la vortojn Korako kaj nur duarange Granda korvo aŭ Komuna korvo, pli malprecizaj.
    Pri "C. corone" kaj "C. cornix" efektive estas fakuloj kiuj parolas pri du specioj kaj aliaj kiuj parolas pri du subspecioj. Ĉiukaze evidentiĝas ke la vorto korniko devenas el "C. cornix" kaj ke oni devus paroli pri Nigra korniko kaj Griza korniko kaj ne Nigra korvo aŭ G. korvo. Kion signifus Nigra korvo? Centoj da korvoj estas nigraj.
    Pri la komento de Edmund mi diru, ke la separo de la du ĉu specioj ĉu subspecioj en Eŭropo estas pli klara: en centra kaj orienta Eŭropo la griza (Aŭstrio, Hungario, Germanio) kaj la nigra en sudokcidentaj landoj (Hispanio, sud Francio). Krome ili ne bredas, sed reproduktiĝas, kiel oni konsilis al mi, ĉar nur homoj bredas.
    Pri la paroj frugilego-kampokorvo kaj monedo-korveto vere estas kutimo dubi inter fundamentaj vortoj foje tro ligataj al la latina scienca nomaro kaj pli popularaj vortoj; tio preskaŭ akcepteblas. Sed en la kazo korveto, mi tute kontraŭas ĉar korveto estas eta korvo kaj tio malprecizigas la vorton, do nur monedo.
    Se vi volas kontakti min, faru al saliko69 ĉe hotmail
    Mi pardonpetas eblan mian entrudon.
    Kani

    ReplyDelete
  4. Dankon, Tonyo/Kani, pro tiuj komentoj.
    1. Mi ne komprenas kion Kani celas per “la postulo sin identigi en la blogo”. Kvankam mi uzas mian propran nomon (kial ne?), la plimulto el miaj “sekvantoj” uzas kaŝnomon, el kiu mi ne povas ekscii la veran nomon. Kion vi timas, Kani, ke eĉ kaŝnomo ŝajnas riska? (Ne temas pri “entrudo”, sed pri kontribuo al publika debato.)
    2. Mi ne povas akcepti la argumenton de Kani, ke oni ne nomu C. cornix nigra korvo “ĉar centoj da korvoj estas nigraj”. Certe inter la nomoj latinaj kaj anglaj estas amaso da specioj kies specia nomo estas adjektivo kiu ne ĝuste priskribas ĉiujn individuojn de la specio kaj male jes hazarde priskribas iujn individuojn de alia specio. C. bennetti is the “Little Crow”, but lots of other crow individuals must be relative malgrandaj. C. tristis supozebla ne ĉiam estas trista, kaj aliaj korvoj supozeble de tempo al tempo tristas.
    3. Japana korespondanto (kiu ankaŭ ne volas rekte partopreni) demandas pri la ofta azia specio C. macrorhynchos (jungle crow). Mi proponas: grandbeka korvo.

    ReplyDelete