Wednesday 28 January 2009

kio nova en V?

Jen la listo de radikoj, kiujn mi intencas aldoni al la Esperanta-angla parto sub V.

vajc/o vice, vise (tool); vakame/o wakame (edible seaweed); valaĥ/o, ~a Vlach, Wallachian; Valenten/o Valentine; valerianel/o corn salad, lamb’s lettuce; Vankuver/o Vancouver; Vanuatu/o Vanuatu; variabl/o math variable; vasabi/o wasabi (Japanese horseradish); vav/o name of the letter W; veg/o (sports) track, course; veget/ + ~aĵano, ~aĵana vegan; vide/o video ; Viktor/o Victor; ~io Victoria (geog); ~ino Victoria (personal name); Viln/o Vilnius; violent/a violent [= per/fort/a]; Virgini/o Virginia; virĝinal/o mus virginals; virulent/a virulent; virus/o + retro~o retrovirus; visteri/o wisteria; vivari/o vivarium; vobl/i wobble ; volvok/o volvox (alga); vrak/o wreck (wrecked ship or vehicle)

kaj kiujn mi ne intencas aldoni:
vajd/o (woad), Vajoming/o, Valkiri/o, vanu/i, vask/o 1, vaskul/o, vazistas/o, Ved/oj, vendant/o, velter/a, Vencesla/o, vendet/o, vernaliz/i, versal/o, versikl/o, vesel/o, vestiĝ/o, vigil/i, vimpl/o, vinkul/o, visigot/o, Vistul/o, vitilig/o, vitre/o, viver/o, vjel/o, voandze/o, volejbal/o, volte/o, vork/o, vuajerism/o

kaj de vortoj aldonotaj al la angla-Esperanta parto sub V:

valedictorian plej bona lernejano, †adiaŭanto; valentine valenten-ul(in)o, -karto; valet + ~ parking parkada servo; valium valiumo; valuation ekspertizo; valuer ekspertizisto; vandalize detrui, vandali; vanishingly ĝisnule; varied divers(spec)a; varsity universitat-o, -a teamo; vas deferens spermodukto; vasectomy vazektomio; VAT aldonvalora imposto, AVI; vCJD varianta malsano Creutzfeld-Jakob; VCR vidbendaparato; VDT, VDU ekrano, vidigilo; vegan vegetaĵan-o, -a; vegetation vegetaĵaro; veggie legomo; vegetar-a, -ano; Velcro lap(fermil)-o, -obendo; velodrome velodromo; velour velur-o, felp-o, -a; Venn diagram Venn-a diagramo, arodiagramo; venous vejna; veracity vereco; verbalize vortigi; vertiginous apika, kapturna; vetchling sovaĝa pizo, latiro; veterinarian veterinaro; vibes sentoj, agordoj; vibrafono; vice-like, viselike firmega; vim energio; viola + ~ da gamba gambovjolo; VIP moŝto, eminentulo; viral virusa; virginal virg-a, -ulina; ~s virĝinalo; visceral profundsenta; viscera; visibility videbleco; vidodistanco; vivarium vivario; voicemail voĉpoŝto; voice-over voĉkomentaro; VoIP interreta telefono; volte-face (subita) direktoŝanĝo; vote + ~ of thanks (formala) dankesprimo

kaj ne aldonotaj (ofte ĉar indukteblaj el aliaj kapvortoj):
vacuity, value judgment, va-va-voom, VD, veg, Vegeburger, vegetative, vehicular, Velux, vert ramp, vestigial, VHF, Viagra, vibraphone, vibrator, vino, visitation, vital statistics, vitrify, vivace, V-neck, voice print, voile, vox pop, V-sign, vulpine.

12 comments:

  1. Hodiaŭ mi manĝis misosupon (sojpastan supon) kun vakameoj (manĝebla marherbo "ŭakame"). Ĉu ankaŭ eŭropanoj manĝas vakameojn?

    ReplyDelete
  2. "Vegetaĵa" kaj "vegetaĵano" estas neuzataj miasperte kaj ne vere priskribas la realan uzadon, kvankam ili aperas en PIV2002; homoj ĉiam uzas "vegana", "vegano" (kaj "veganismo") en miaj realvivaj konversacioj pri dietoj, kun veganoj, vegetaranoj, kaj viandmanĝuloj.

    Antaŭ monato mi hazarde akiris kaj legis plurajn malnovajn ekzemplerojn de la revuo Esperantista Vegetarano de la 1980aj kaj poste, kaj tie preskaŭ ĉiam aperas "vegan/" por tiuj konceptoj.

    En yahoogroup http://groups.yahoo.com/group/E-istajVegetaranoj/ mi ankaŭ vidas "vegan/":
    Rezultoj de serĉado en mesaĝarĥivo por variantoj:
    vegano = 156 trovoj
    vegetaĵano = 0 trovoj
    vegetajxano = 1 trovo (mesaĝo de mi pri terminologio)
    vegetajhano = 1 trovo (demandu de alia homo pri terminologio)

    vegana = 75 trovoj
    vegetaĵana = 0 trovoj
    vegetajxana = 0 trovoj
    vegetajxana = 0 trovoj

    veganism = 76 trovoj
    vegetism = 0 trovoj
    vegetaĵism = 1 trovo
    vegetajxism = 5 trovoj (el kiuj 3 de mi estas pri terminologio)
    vegetajhism = 1 trovoj (ies demando pri terminologio)

    Do mi tre dubas pri "vegetaĵ/" anstataŭ "vegan/"; mi almenaŭ donus ambaŭ vortojn.

    PIV2002 ankaŭ proponas "vegetalismo", kiu ankaŭ ne ofte uziĝas en reala vivo, miasperte. Verdire mi supozas, ke vortaristoj (kiuj plejparte ne estas veganoj aŭ vegetaranoj) simple maltrafas la efektivan lingvouzon tiukampe; mirigis min, ke PIV2002 ne enhavas "vegan/".

    La radiko "vegan" ŝajnas ege internacia: vidu alilingvajn ligojn sur http://en.wikipedia.org/wiki/Veganism
    Preskaŭ ĉiuj evidente similas. Ekzemple en la pola, mi ĉiam vidas "weganizm" por tia dieto, kaj la adjektivo estas "wegański". La (malmultaj bedaŭrinde) polaj vegetaraj restoraciaj uzas tiujn formojn.

    Oni povus protesti, ke "vegan/" konfuze aspektas kiel "veg/an/", kaj vi intencas aldoni "veg/" ... efektive mi ne memoras aperon de la vorto "veg/" en reala vivo, kvankam mi vidas ĝian ĉeeston en PIV2002, sed ne PIV1970 nek Reta Vortaro, nek en tekstaro.com. En soc.culture.experanto, vego/j/n ne aperas tiusence, nur en la senco de la stelo Vego kaj en esprimoj kiel "astro-vego-jogo" kiu celis veganismon.

    ReplyDelete
  3. Bonulo: pri tio legu ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/Wakame

    Russ: dankon pro tiuj utilaj informoj. Evidente mi devos enmeti "vegan/".

    ReplyDelete
  4. Jen demando kiu ne celas komenti vian vortelekton, naiva demando, kiu tamen re kaj re frapas min (en diversaj lingvoj): Se oni flankenlasas soci-psikologiajn kialojn por -eble- emo al plivaloriga renomado, specialaj imponvortoj kaj tiel plu - ĉu ekzistas reala diferenco inter filmo kaj video (kaj eble baldaŭ "blureo")?

    ReplyDelete
  5. Ursido: bona demando, sed ekster mia temo! La angla "film" trapasis konsiderindan metaforigon dum la 20a jarcento, de la baza signifo "maldika tavolo" tra "bendo" al "sonbildrakonto". (En Esperanto mankis la unua stadio, kaj la vorto estis neoficiala ĝis la 8OA.) Nun "video" faras similan vojaĝon.
    Por "video" mi havas jenon:
    vidbend-o, vide-o, -aparato, -ofilmo, -igi;
    ~ game videoludo

    ReplyDelete
  6. Mi fariĝis vegano en Julio pasintjare. Mi uzas nur la esprimojn "vegano", "vegana" k.t.p., neniam "vegetalano" aŭ ion ajn similan.

    ReplyDelete
  7. Bone, do, mi metos "vegan/o, -a".

    ReplyDelete
  8. Mi bedauras la decidon pri "vazistaso". Kune kun "pinakoteko" kaj "poefago", ghi estas unu el miaj plej shatataj vortoj . . .

    Pri "vorko", mi konfesu ke ghi estas al mi tute nova. La ekzemplo en PIV ("ministerio pri publikaj vorkoj") efektive ridigis min. En chiu urbo kaj urbeto de usono estas iu fako de "publikaj vorkoj". Ofte la homoj de la fako grupighas ekstere kaj interkonsilighas, dum kompatindulo apude fosas grandan truon en la tero . . .

    ReplyDelete
  9. virĝinalo estas ankaŭ spineto kaj klaviceneto laŭ reta vortaro, sekvante la instruon de muzika terminaro far butler kaj merrick.

    ReplyDelete
  10. Kiel vi diras "blood vessel" se ne vaskulo? Eble indas aldoni tiun bazan anatomiajhon?

    ReplyDelete
  11. Mi rekomendas aldoni aliajn nomojn por VAT. En Kanado, ghi nomighas GST.

    ReplyDelete
  12. Kiel "vazektomio" iĝis pli popular(et)a ol "vasektomio"? Ŝajnas ke plejmulto de naciaj lingvoj uzas "s", ne "z", en la radiko, krom la pola, rigardante alilingvajn ligojn de http://en.wikipedia.org/wiki/Vasectomy ... Ĉu la plejmulto de lingvoj kun "vas..." prononcas tiun "s" kiel "z"?

    (Mi ne proponas ke estu "vasektomio", ĉar evidente "vazektomio" ja pli popularetas, kvankam mi trovas malmultajn ekzemplojn de ambaŭ en la reto. Mi simple scivolas kial "z" anstataŭ "s".)

    ReplyDelete