Wednesday 21 January 2009

placoj

Pli frue (9 jan) mi menciis la PIVan poriĝ/o, vorton ŝajne speciale kreitan por anglalingvanoj, kiuj tamen bojkotas ĝin (ĉar ni estas kontentaj diri avenkaĉo). Simila (o)kazo estas la vorto skvar/o, kiu estas laŭ PIV “Ĝardeno, ĝenerale kvarangula k fermita de krado, meze de placo”.
Tamen por anglalingvaj e-istoj ekzistas tradicia tradukoparo square (in town) = placo. En Londono ni havas multajn “squares”. Ĉu vere necesas ke en Esperanto ni distingu ilin laŭ la kriterio, ĉu aŭ ne ili respondas al tiu tre preciza PIVa difino? Ne. En Londono nek en la angla nek en Esperanto ni volas distingi inter Russell Square unuflanke kaj Trafalgar Square aliflanke. Ambaŭ estu simple placoj.

Tiu PIVaĵo estas francdevena: en la franca oni distingas inter placo kun ĝardeno (ça, c’est un square) kaj sen ĝardeno (ça, c’est une place). Ĝi ŝajnas esti klasika ekzemplo de la tendenco, kontraŭ kiu Piron verkis sian La Bona Lingvo.
Se ni tamen volas foje observi la diferencon, ni nomu la “skvaron” ĝardenplaco.

3 comments:

  1. Hura!

    En realvivaj konversacioj mi memoras neniun uzon de "poriĝo" aŭ "skvaro"... La oftaj vortoj "avenkaĉo" kaj "placo" ja ŝajnas sufiĉe taŭgaj...

    ReplyDelete
  2. Mi pensis simile pri "skvaro", ĝis mi vidis efektivan skvaron en Turkuo, eksciante, ke tio estas en la Sveda lingvo "skvär" (mi estas mem Svedo, sed mi neniam antaŭe renkontis tiun Svedan vorton), kaj konstatante, ke tio neniel ajn estas placo. Fakte tiu skvaro en Turkuo situis meze de placo! Ŝajnas, ke skvaroj aparte multas en Finnlando. Ie mi vidis aserton, ke la (Finnland-)Sveda vorto "skvär" venas el la Rusa lingvo.

    Sed ĉiuokaze tia specialaĵo apenaŭ bezonas aperi en konciza vortaro.

    ReplyDelete
  3. Kiu formo oni preferas?

    Zamenhofa Placo
    Zamnehofplaco
    Placo de Zamenhof

    Unuvide tiu ĉi problemo ne ekzistas, ĉar neniu placo havas originalan esperantlingvan nomon. Okazas la problemo nur se pri tradukaj placa nomoj.

    ReplyDelete