Sunday 11 January 2009

bungee jump(ing)


Temas pri sporto, en kiu oni saltas (plonĝas) de alta roko aŭ ponto, ligita ĉirkaŭ la korpo per elasta kaŭĉuka ŝnurego. La saltanto falas libere ĝis subite la ŝnuro retenas lin/ŝin. Bungee estas slanga vorto por ‘kaŭĉuko’. Ĉu do ni diru kaŭĉukosalt-i, -ado?
En Vikipedio oni trovas la esprimon saltado sur ŝnuro. Tamen laŭ PIV ŝnursalti = to skip, t.e. kiel infano salti super turnata ŝnuro. Pro tio mi opinias preferinda kaŭĉukosalt-i, -ado.
Parenca “sporto” estas base jumping, je kiu oni uzas paraŝuton por haltigi la falon, same de alta ponto aŭ konstruaĵo.

3 comments:

  1. Mi volas nur komenti ke "base" estas misgvida, pli gxuste gxi estu "BASE" cxar la literoj signifas "Building", "Antenna", "Span", kaj "Earth". Kiam oni faras salton de cxiu el la kvar kategorioj, tiu ricevas numeron kiu indikas la vicon (la unua kiu faris estis #1 kaj la dua estis #2 ktp).

    ReplyDelete
  2. Se tio helpas vin, en la hispana oni diras "puenting", monstraĵon uzantan la vorton "puente" (ponto) kaj la anglan fonaĵon "-ing". Por la pli preciza varianto de vi priskribita, oni kelkfoje same diras "goming", el "goma" (kaŭĉuka bendo).

    En la Granda Vortaro de De Diego, "puenting" estas tradukata per: "saltado per elasta ŝnuro, deponta elsaltado, deponta ĵetiĝo, depontiĝo, pont-saltado".

    ReplyDelete
  3. pollingve, krom la origina vorto bungee, oni diras ankaŭ "ŝnursaltado", do sen preciza difino el kio la ŝnuro estas farita (kaŭĉuko, gumo, k.a.). Laŭ mi "kaŭĉukosalto" ne estas memkomprenebla, mankas ŝnuro, la ĉefa sportilo.

    ReplyDelete