Monday 26 January 2009

cross-country

La membroj de la Londona kurklubo, al kiu mi apartenas, faras sian kuradon parte sur la stratoj (road running) kaj parte sur padoj, kampoj, verdejoj (cross-country running). Kiel diri “cross-country”?
Laŭvorte ĝi estus transkampara, kaj eble tio estus uzebla termino. (Vikipedio havas “transkuro”, Benson “trakampa”.) Serĉante alilingvajn terminojn mi trovis france le cross-country, germane CrosslaufQuerfeldeinlauf, hispane campo a través (amerike: campo a traviesa). Do la franca kaj parte la germana pruntis la anglan vorton.

Aliflanke ekzistas similaj sportoj en kiuj oni ne kuras mem sed kurigas veturilon, nome aŭton aŭ motorciklon. La angla nomo de la unua pli frue nomiĝis “scrambling”, sed la francoj inventis la vorton “moto-cross” aŭ “motocross”, kaj ni retropruntis tiun nomon. Simile en aliaj lingvoj: motocross / moto-cross / мотокросс. Simile la dua estas nun konata kiel cyclocross / cyclo-cross / ciclo-cross / велокросс.
Ĉu venis la tempo por Esperanta neologismo kros/o? Tiel ni havus kroskurado, moto(r)kroso, ciklokroso.

4 comments:

  1. Saluton.

    Al mi la vorto "transkampara" estas komprenebla, sed la vorto "transkuro" estas nekomprenebla. Kaj mi pensas ke la neologismo "kros" estus nenecesaj. Ni povas uzi "transkampara kurado" aŭ "transkampara motorbiciklado" anstataŭ uzi "kroskurado" aŭ "moto(r)kroso".

    Verdire mi ne plu volas novajn vortojn kiujn mi devas memori. :-P

    ReplyDelete
  2. Mi konsentas kun Bonulo ke "transkura" strangas. "Transkamp(ar)a" ŝajnas klara, kaj mi aŭdas ĝin fojfoje (malkiel "transkura" kaj "kros/").

    Aliaj ebloj: senstrata, senvoja, k.s.?

    Aŭ, laŭ mia observo de tiuj oficialaj motorciklaj eventoj (kaj laŭ la montrita fotografaĵo), simple "kota" (kota motorciklado, ktp)...? (nur duonridete :)

    ReplyDelete
  3. "Transkampra kurado" certe estas la plej komprenebla kaj plej bona traduko de "cross country" kiam temas pri kurado.

    Kiam temas pri aŭto aŭ motorcikla evento, eble taŭgas "tervoja konkurso".

    ReplyDelete
  4. (Estante kur-entuziasmulo mi limigos mian komenton al cross county runnig, sporton kiun mi de tempo al tempo praktikas. Pri moto cross mi ne kompetentas.)
    Ne indas tro klopodi imiti etnalingvajn vortumojn. La signifon de cross country running simple kaj klare redonas "senvoja kur(ad)o". En internacia lingvo "kampo" ne povas esti kerno de la nocio; ja ĝi estas nek esenca, nek necesa kondiĉo por tiu sporto, eĉ se homoj kiuj vivas en regionoj, kie kampo estas ege dominanta terenoformo, ligas al la nocio la bildon de kurado tra kampo.

    ReplyDelete