Thursday 8 January 2009

Tex-Mex and Latino food

Vidu la komentojn pri la hieraŭa afiŝo. Bone, ke vi ĉiuj tiel helpas plenigi la truojn en mia scio!
Por resti ĉe la temo Meksikecaj Manĝaĵoj (la hieraŭa burrito), kion vi proponas por jenaj?
ceviche - ĉu fiŝmarinaĵo? (t.e. marinita fiŝaĵo)
chili (eventuale con carne, con queso) - ĉu kapsiketa bovstufaĵo? Uf!
fajitas
salsa
- ĉu spicosaŭco?
taco - ĉu ni neologismu tak/o? Mi ne komprenas, ĝuste pri kio temas: kiel ĝi diferencas de tortilla (wrap), de fajita kaj de burrito? Ŝajne esenca eco de ĉiuj estas ke ili estas faritaj el nefermentigita pasto, same kiel maco.
tortilla - laŭ Benson maizpaneto - kaj tortilla chips

6 comments:

  1. Laŭ mia ĝisnuna kompreno, "chili" ne estas meksika (nek meksikstila) manĝaĵo sed plen-usona! Kaj estas multaj diversaj specoj, eĉ sen viando. Mia propra penso pri la vorto "chili" estas ke ĝi nepre havas fazeolojn (fabojn? mi ĉiam konfuzas tiujn), kaj ne nepre bovaĵo. Kaj ĝi ne nepre havas kapsikon. Do "kapsika bovstufaĵo" ne priskribas la plejparton de "chili" laŭ mi :) Sed eble ĝi priskribas la meksikan specon, sed mi ne scias kiun tiu estas.

    Por "salsa", rimarku ke ne ĉiuj estas spicaj :) Do ankaŭ nur "sauĉo" ofte taŭgas (kaj tio estas rekta traduko de la hispana vorto).

    Mi ne ĝis nun havis okazon por paroli pri la aliaj aferoj, kvankam mi plurfoje estis ĉe uson-meksika restoracio kun Esperantistoj :)

    Por informi, tradicie "taco" havas malmolan ŝelon en formo de la litero U. Oni prenas la ŝelon kaj enmetas la enhavojn kaj manĝas, sen plua hejtigo. Sed nuntempe oni vidas molŝelajn "takojn", sed restas la ecoj ke la ŝelo estas U-forma (ne tute volvita ĉirkaŭ la enhavoj) kaj la tuto ne estas plue kuirita (kiel "enchillada" ktp). Kaj "taco" estas relative malgranda, kiel diris Tim. Kaj "Burrito" estas volvita/faldita en du direktoj, ne nur ke la U fariĝas O ĉirkaŭ la manĝajoj (kiel "enchillada"), almenaŭ unu ekstremaĵo estas enfaldita por ke oni povu levi ĝin, kaj ĝi estas relative granda.

    ReplyDelete
  2. Dankon precipe al Tim pro tiuj klarigoj. Vidu mian novan afiŝon (= blogeron, posting).
    Kaj dankon Ĵeromo pro la ligo al pekoteko. Tamen nur unu el la menciitaj vortoj enestas (taco = tako). Kaj ŝajnas al mi, ke iuj tieaj terminoj (ekz-e hamburgor/o) ne trovis ĝeneralan akcepton, dum iuj estus vere malfacile kompreneblaj (fromaĝoro). Por cheeseburger, hamburger mi preferas fromaĝburgero, (simpla) burgero.

    ReplyDelete
  3. ankaŭ por "salsa" enestas proponoj.

    ReplyDelete
  4. Jes, dankon
    Kaj mi forgesis mencii la proponon de Sonja por "chili", meksika mikspoto.

    ReplyDelete
  5. Ankaŭ miasperte "tacos" antaŭe havis nur frititajn falditajn malmolajn ŝelojn (el maizo), sed tiam aperis "soft tacos" (kun ŝeloj el maizo aŭ el tritika faruno). (Sed mi vidis ilin ofte en volvita maniero, ne nur falditaj duone kiel tradiciaj/malnovaj.)

    "Enchiladas" estas volvitaj kaj tiam bakita kun saŭco sur ili, kutime kun fromaĝo kaj eble aliaj aferoj sur ili en la forno.

    "Burritos" ankaŭ estas volvitaj, kaj povas tre simili al "Enchiladas", ĉar fojfoje oni ankaŭ bakas ilin kun saŭco, sed ne nepre.

    Neniuj el ili nepre havas viandon, kaj tio dependas de kiom vegetara estas la regiono aŭ restoracio.

    "salsa" = "saŭco" simple, aŭ ekzemple "meksika saŭco", "ruĝa saŭco", "verda saŭco" (tiel nomata "Salsa Verde"), aŭ laŭ nomo de ĉefingredienco, laŭ bezono kaj kunteksto. Estas multaj specoj.

    "fajitas" - oni unue fritas la ingrediencojn, kaj ili ofte venas al la tablo sur varmega metala plado, tiam la manĝanto mem kreas la volvaĵon/sandviĉon el aĵo sur la plado. Via (en posta blogero) ideo uzi "sandviĉo" en iuj tiaj kuntekstoj instigas min pensi: Kial ne simple "meksika sandviĉo" aŭ "(meksika) fritaĵa sandviĉo"?

    Mi ne scias kiom internaciaj estas la meksikaj nomoj, sed verŝajne ne ege. (Mi manĝis supozeble meksikan manĝon en Polujo, kaj la nomoj ofte ne tre kongruis kun la manĝo.)

    Mi mem emis diri "volvaĵo" por "enchiladas", "burritos", "tacos", kaj tiaj manĝaĵoj.

    ReplyDelete