Thursday 22 January 2009

cystic fibrosis

Cystic fibrosis “is a hereditary disease affecting the exocrine (mucus) glands of the lungs, liver, pancreas, and intestines, causing progressive disability due to multisystem failure” (Wikipedia).
Tiu malsano estas konata internacie sub du ĉefaj nomoj. Laŭ miaj ĝisnunaj esploroj, iuj lingvoj uzas la saman nomon kiel la angla: latine fibrosis cystica, hispane fibrosis quistica, itale fibrosi cistica, do en Esperanto cista fibrozo. Sed aliaj uzas alian nomon: france mucoviscidose, germane Mukoviszidose, pole mukowiscydoza, ruse муковисцидоз, do en Esperanto mukoviscidozo. Ekzistas ankaŭ tria ebla termino: mukogluozo.

Mi ne scias, kion proponas "Angla-esperanta medicina terminaro" de Yamazoe Saburoo.

PIV donas nenion, eĉ ne fibroz/o.
Google liveras nenion por “cista fibrozo”, unu-du trafojn por “kista fibrozo”, sed plurajn trafojn por “mukoviscidozo” kaj “mukogluozo”, plejparte pro la enretigitaj medicinaj vortaroj franca-esp kaj rusa-esp.
Unu biografia artikolo en Vikipedio misnomas ĝin "mukoviskozicidozo".

Tamen ŝajnas al mi ke malgraŭ la trafoj por kista fibrozo, temas efektive pri cista (= vezika) fibrozo, ne kista (= tumora) — almenaŭ se ni akceptas la PIVan distingon inter cist/o kaj kist/o.

La propono mukogluozo (kun kelkaj trafoj en Vik.) havas la avantaĝon esti travidebla en Esperanto: la malsano (-ozo) estas karakterizata de glua muko. Ĝia malavantaĝo estas ke ĝi respondas al neniu nacilingva nomo.

“Despite being described in 1938 as involving the microscopic appearance of cysts in the pancreas cystic fibrosis is an example of a genetic disorder whose name is related to fibrosis of the cystic duct and does not involve actual cysts.”
Cystic duct = cista dukto, kiu kominikigas la galvezikon (gall bladder) kaj la komunan hepatodukton (common bile duct), ebligante ambaŭdirektan fluadon inter la du.

La plej simpla termino ŝajnas esti cista fibrozo, la plej Esperanta mukogluozo.

3 comments:

  1. La
    Dictionnaire médical français-espéranto
    montras "mukogluozo, mukoviscidozo" (por la franca "mucoviscidose"). Ankaux mencias ĝi "kisteca fibrozo".

    ReplyDelete
  2. Ne forgesu kelkajn tipajn kongresaĵojn, kiuj estas neevitebla parto de Esperanta kulturo:

    manĝkupono = meal voucher, meal ticket
    aliĝilo = registration form
    interkona vespero = meet-and-greet (reception), social night
    memzorgantejo = crash space
    memzorganto = ?
    nomŝildo = name tag

    ReplyDelete
  3. Dankon, Sonja. Mi ne forgesos ilin.
    Pro tio, ke mi, ne plu juna, nun loĝas dumkongrese en hotelo, vi (aŭ iu) devos klarigi al mi la diferencon (se estas diferenco) inter “memzorgantejo” kaj la “amasloĝejo” kiun mi memoras el mia junaĝo.
    “Memzorganto” brite = “self-caterer”.

    ReplyDelete