Saturday 10 January 2009

fromaĝoj


Por resti ĉe la temo de manĝaĵoj: kion mi faru pri fromaĝoj? Ĝenerala principo devas esti havi Esperantan nomon nur por fromaĝoj vere internacie konataj.
PIV listigas jenajn specojn de fromaĝo: ĉestra ~o, edama ~o, grujero, kamemberto, mocarelo, parmezano, rokforto.
La unua estas iom misnoma, ĉar ĝia angla nomo estas Cheshire cheese, do kun la nomo de la graflando Cheshire, ne de la urbo Chester. Ĝi estas la sola brita fromaĝo registrita en PIV. Aliaj britaj fromaĝoj bone konataj enlande estas Caerphilly, Cheddar, Double Gloucester, Lancashire, Red Leicester, Stilton, Wensleydale. El ili la plej bona kandidato por esperantigo ŝajnas esti cheddar = ĉedaro, ĉar tiu nomo estas uzata ankaŭ por tiuspecaj fromaĝoj fabrikitaj aliloke (ekz-e Irish Cheddar = irlanda ĉedaro).
Inter alilandaj fromaĝoj bone konataj en Britujo menciindas
- franca: Brie. En Vikipedio, brie-a fromaĝo; en PIV bri/o estas genro de muskoj, sed ni povus krei homoniman bri/o por la fromaĝo. En Anglujo oni fabrikas Somerset Brie (anglan brion).
- svisa: Emmenthal (eventuale emental/o?)
- nederlanda: Gouda (vidu la bildon)
- greka: feta, por kiu mi vidis la proponon feta/o. Ĉe ni oni povas aĉeti danan fetaon.
En Usono oni havas interalie Monterrey Jack kaj Swiss. Sed por fromaĝburgeroj oni uzas ‘processed cheese’ (? preparitan fromaĝon).

7 comments:

  1. Hm, kial ne simple uzi "svisa", "greka", ktp por ili? Almenaŭ en plejmulto de kazoj, kiujn mi spertis, tio sufiĉus. Kredeble ekzistas pli ol unu speco de greka fromaĝo, tamen en reala vivo, mi kredas ke homoj komprenus "feta" per "greka fromaĝo" ĉar ĝi estas internacie certe la plej konata greka fromaĝo (laŭ mia observo).

    Pri la svisa specife, mi eĉ ne rekonas la nomon "Emmenthal" - mi ĉiam konis ĝin kiel "swiss cheese" simple (kaj tiel vidas ĝin en butikoj, restoracioj, ktp).

    Pri "Monterrey Jack", mi elpensas simple "blanka fromaĝo" aŭ "kapsiketa blanka fromaĝo".

    Evidente la nuancoj inter diversaj fromaĝoj pli gravas por vi ol mi. :)

    Aliteme: "Preparita fromaĝo" ŝajnas iomete kurioza kaj eble tro laŭvorte angleca ("prepared cheese"), ĉar fakte ĈIU fromaĝo estas ja "preparita", ĉu ne? Kion vere signifas "prepared" (kaj simile "processed" - ĈIU fromaĝo vere estas "processed", ĉu ne?) en tiaj frazoj pri "ne tiom allogaj aŭ tradiciaj, pli industriecaj manĝoj"?

    ReplyDelete
  2. Estus sufiĉe malklare nomi ementalon "svisa fromaĝo". Ja estas tre multaj specoj de svisa fromaĝo.

    Pri "prepared cheese" mi proponus "fandita fromaĝo". Tiel oni nomas ĝin en multaj lingvoj.

    http://spellic.com/eng/dictionary/sulatejuusto

    ReplyDelete
  3. "Fandita fromaĝo" tuj pensigus min, ke la fromaĝo estas NUN en varma fandita stato (sendepende de kia fromaĝo ĝi estas laŭ kvalito, gusto, nacieco, ingrediencoj, produktmaniero, ktp.) pro la lingva ambiguo (ĉu fandita substanco estas nun en varma likva stato aŭ ne). Ĉar multaj manĝaĵoj ja uzas (freŝe) fanditan fromaĝon (kaj ne la sengustan usonan specon...), "fandita fromaĝo" ŝajnas ambigua kaj eble konfuza, ĉu ne?

    ReplyDelete
  4. En la Franca ankaŭ ekzistas la termino "fromage reconstitué". Reconstituer signifas pli-malpli "to re-form, recreate, piece together". La ideo similas al "rekunmetita fromaĝo".

    ReplyDelete
  5. Por "feta cheese", ĉu simple estas "ŝaf(o)fromaĝo" aŭ "ŝafa fromaĝo"?

    ReplyDelete
  6. Emmenthal ja estas la sama kategorio de fromaĝo kiel la tiel-nomata "Swiss cheese", kiun ni havas en Nord-Ameriko.

    ReplyDelete
  7. Verŝajne "feta" povas esti ankaŭ el kapra lakto, ne nur el ŝafa, do "ŝafa" povus esti tro specifa.

    Krome, mi ŝatas la guston de "feta" kaj malŝategas multajn aliajn specojn de ŝafaj (kaj kapraj) fromaĝoj, do (por mi) "ŝafa" povus esti tro ĝenerala. :)

    Laŭ http://en.wikipedia.org/wiki/Feta, "feta" estas "brined", kaj ja ĝi havas distingeblan salan guston laŭ mi, do eble "greka sala fromaĝo" aŭ simile?

    ReplyDelete