Saturday 3 January 2009

hedge fund

Laŭ OED, 2003 (la plena Oksforda vortaro de la angla):

hedge fund n. Finance (orig. U.S.) a largely unregulated investment fund formed as a private limited partnership.

Antaŭ cent jaroj, en Usono, oni povis investi en banko (jure reglamentita) aŭ en trusto (ne reglamentita). Ĉe la trustoj la renta enspezo estis pli granda ol ĉe la bankoj, sed ankaŭ la riskoj estis pli grandaj. La financa kraŝo de 1907 okazis ĉar la trustoj faris investojn tro riskajn kaj bankrotis.

Pro tio ni havas en Esperanto la vorton trusto, oficialigitan tiuepoke en la 2‑a OA sed nun preskaŭ neniam uzatan, ĉar malaperis la koncerna kvazaŭbanko. (En la Tekstaro de Esperanto aperas unu citaĵo el Lanti, 22 el la romano Metropoliteno de la intermilita periodo, kaj unu el la moderna vivo, kiu lasta uzas ĝin en la senco konzerno, big business, chaebol, multinational.)

Antaŭ kelkaj monatoj, en Usono kaj ankaŭ en aliaj landoj, oni povis investi en banko (jure reglamentita, sed ho ve!, ne sufiĉe) aŭ en hedge fund, ne reglamentita. Hedge, en tiu senco, estis rimedo por asekuri (redukti la riskon de veto aŭ de spekulacio); hedge fund estis la asekuranto. Ĉe la hedge funds la renta enspezo estis pli granda ol ĉe la bankoj, sed ankaŭ la riskoj estis pli grandaj. La financa kraŝo de 2008 okazis ĉar la bankoj kaj la hedge funds faris investojn tro riskajn kaj bankrotis.

Resume: ni bezonas Esperantan esprimon por hedge fund. Ĉu ni havas alternativon, aŭ ni simple sekvu la anglan, dirante heĝfonduso?

5 comments:

  1. Laŭ mia kompreno, konfirmita post ĵusa foliumado inter diverslingvaj vikipediaj paĝoj ĉi-koncernaj, "hedge fund" ne estas ajna investofonduso, de kiaj troviĝas plej diversaj, sed tute speciala tipo. Tial ne ŝajnas memklare, ke tiu nocio nepre havu propran kapvorton en konciza vortaro. Se tamen jes, nura paŭso de la angla ("heĝfonduso") ne havas sencon, ĉar en Esperanto "heĝo" ja ne havas tiun kromsencon de "ŝirmo (kontraŭ financa risko)". (La "hedge funds" ne nomiĝas tiel, ĉar ili estus asekurantoj por aliaj, sed ĉar iliaj propraj tipaj investostrategioj laŭteorie devus minimumigi la riskojn de malprofito - kiom ajn malverŝajna tio povas ŝajni hodiaŭ ...) Mi proponus laŭsencan tradukon "riskokovra (invest)fonduso" aŭ simile.

    ReplyDelete
  2. Supozante, ke la klarigo de Per Aarne ĝustas, mi sugestas la terminon "ŝirmofonduso". Tie "ŝirmo" principe esprimu la ideon "riskokovra". (Sed pri tiaj ĉi monaj aferoj mi scias praktike nenion, kaj komprenas eĉ malpli...)

    ReplyDelete
  3. Laŭ mia modesta opinio, ne necesas speciala vorto por tio: post tiu ĉi krizo, la "hedge funds" malaperos senspure. Nu, eble oni kreos similajn produktojn, sed oni serĉos pli allogan nomon, kiu kaŝu la senprestiĝintan koncepton.

    Cetere, en la hispana oni ofte lasas la anglan nomon sentraduke. Kaj kurioze (kaj eksterlingve), antaŭ pli ol du jaroj mi uzis tiun ekzemplon en mia blogo, por atentigi ke tiaj vortoj taŭgas por kaŝi la veran signifon de la konceptoj, kaj trompŝteli naivulojn.

    ReplyDelete
  4. En la jhus pasinta IS estis prelego de la ekonomisciencisto Ulrich Matthias pri la financa krizo. Li menciis sian preferatan tradukon de "hedge fund". Lau mia memoro, lia traduko estis "spekulfonduso", sed eble mia memoro trompas min, do eble indas kontakti lin persone. Chiuokaze, mi konsentas kun Tonyo ke pro la nun necerta estonteco de tiaj fondusoj oni eble ech ne bezonas la vorton en konciza vortaro.

    ReplyDelete
  5. En konciza vortaro oni eble povas prisilenti tiujn fondusojn, se ili efektive nun mortas. Sed pli ĝenerale oni ja bezonos nomon, ĉar ankaŭ pri iamaj aferoj oni bezonos plu paroli kaj skribi.

    ReplyDelete