Friday 2 January 2009

ĉinaj manĝaĵoj


La ĉina kuirarto fariĝis tre bone konata ne nur en Britujo, ĉefe pro la influo de nia ekskolonio Honkongo, sed ĉie kie loĝas eksterlandaj ĉinoj. Pro tio la nomoj de diversaj ĉinaj manĝaĵoj devas trovi lokon en la reviziita vortaro.

En Britujo ni plej multe manĝas laŭ la kantona stilo (pro HK), malpli laŭ la pekina kaj la siĉŭana. Ne estas problemo ĉe, ekz-e, sweet and sour pork (dolĉacida porkaĵo). Sed kio pri spring roll? La angla nomo estas laŭvorta traduko el la ĉina 春卷, chūnjuǎn (printemp, rul). Similaj nomoj troviĝas en pluraj aliaj lingvoj (germane Frühlingsrolle, hispane rollito de primavera). Laŭ PIV2005, do: printemporulo. Sed en la nederlanda ĝi havas la indonezian nomon loempia (de kiu venas alternativa nomo en Esp., lumpi/o). En la franca ĝi ŝajne portas la vjetnaman nomon nem. Simila afero, sed kovrita en ovaĵo, estas egg roll (ĉu ni povus diri ovorulo?).

Se oni mendas ĉinan manĝon forportotan, aŭ liverotan hejme, kutime oni ricevas ankaŭ senpagan pladon, britangle prawn crackers, malpezan fritaĵon el salikoketoj. En Usono oni ŝajne nomas ĝin shrimp chips (ĉar en la usona angla oni ne faras la britan distingon inter malgrandaj salikoketoj, shrimps, kaj pli grandaj, prawns; kiel sciate, britaj kaj usonaj chips estas malsamaj aferoj). En PIV ĝi tamen estas krupuk/o, laŭ la indonezia nomo, uzata en Eŭropo ĉefe en la nederlanda (kroepoek).

Post la manĝo (tamen ne en Ĉinio mem) oni ricevas fortune cookie, biskviteton en kiu estas kaŝita slipo sur kiu estas skribita via sorto. Same, germane ĝi estas Glückskeks, hispane galleta de la suerte/fortuna, ktp; tamen kebekfrance biscuit chinois (kaj laŭ Sonja do: ĉina aŭgurbiskvito). Ĉu ni nomu ĝin fortunkekso? Aŭ tamen aŭgurbiskvito?

Unu grava kaj internacie ŝatata kontribuo de la kantona kuirarto estas dim sum, ĉine , mandarene diǎn xīn, kantone dím sām: kolekto da diversaj malpezaj pladoj. Laŭvorte ĝi estas ‘korotuŝoj ’. Ĉu neologismi dimsamo? Jes.

3 comments:

  1. printemporulo - en francio estas konata unuflanke printemporulo "rouleau de printemps" plenigita per krudaj laktuko, sojo kaj aliaj, aliflanke pli eta "nem", efektive laŭ la vjetnama lingvo, kiun plenigas haketitaj viando, cepo, karoto kaj aliaj, kaj kiun oni fritas sur pato kaj manĝas volvita en laktuka folio kun mento kaj kun citrona sojosaŭco.

    krupuko - en francio ĝi estas "chips aux crevettes". "chips" estas prunto el la angla kun sufiĉe ĝenerala senco pri salitaj krak-kuketoj, kaj "crevette" estas (malgranda) salikoko.

    aŭgurbiskvito - mi ne konas. "fortun-" laŭ mi signifas, ke ĝi estas bonŝanciga, ne simple aŭgura (supozeble oni en ĝin ĉiuokaze ne ŝovas antaŭdirojn de malfeliĉo). pri la malfacile internaciigebla distingo inter kekso kaj biskvito restas notoj en "reta vortaro" post longaj kaj ne tre fruktaj priparoloj...

    dimsamo - ia sortimento simila al la libanaj "mece" - ĉu mi bone komprenas? mi neniam vidis.

    eble konsultindaj:
    - ĉinaj familiaj pladoj / trad. liu cajŝeng. - pekino: ĉina esperanto-eld., 1986. - 69 p.
    - kuracaj manĝaĵoj / ueng uejĝjan k. a., trad. tan ŝiuĝu. - pekino: ĉina esperanto-eld., 1986. - 63 p.

    ReplyDelete
  2. Dimsamo estas tio, kion vi vidas en la bildo. Same kiel libana/turka/greka mezeo (?), temas pri sortimento, kvodlibeto da malgrandaj diversaĵoj; sed la enhavo estas tre malsama. Kp ankaŭ hisp. tapas, ital. antipasti ktp. (Oni povus diri antaŭmanĝaĵo: sed antaŭmanĝaĵo povas fariĝi ĉefmanĝaĵo.)

    ReplyDelete
  3. Jen la pridemanditaj terminoj laŭ la nova 1250-paĝa "Granda Vortaro Ĉina-Esperanta" de Wang Chongfang (en pinjina latinigo de la norma ĉina lingvo):

    点心 (diǎnxīn): kuko; malmulte manĝi por mildigi la malsaton, manĝeti
    饮茶 (yǐnchá): trinki teon, preni teon
    春卷 (chūnjuǎn): printempa pasteĉo (fritita en formo de rulo)

    "Egg roll" estas simple fritita "spring roll", ĉu ne?

    Pri "fortune cookie" legu ankaŭ http://en.wikipedia.org/wiki/Fortune_cookie#Etymology

    Kial uzi novan vorton "kekso" kiam la Fundamenta vorto "biskvito" tute taŭgas?

    ReplyDelete