Friday 30 January 2009

Water cooler; worktop


A water cooler estas aparato kiu malvarmigas akvon kaj havebligas ĝin al uzantoj. Ĝi troviĝas en oficejoj kaj foje en hejmoj. Derive, water cooler gossip estas klaĉado okazanta kiam kolegoj renkontas unu la alian ĉe tiu aparato.
Ĉu la aparato havas interkonsentitan nomon en Esperanto? Akvofridujo akcentus unu econ, akvodoniloakvodistribuilo alian (kp germane Wasserspender; sed ankaŭ simpla krano donas aŭ distribuas akvon).
Dua demando: en moderna kuirejo ofte ekzistas surplankaj ŝrankoj, kies supraĵo estas uzata kvazaŭ tablo. Brite ni diras work(ing)-surfaceworktop, usone counter. Ĉu nomi ĝin speco de tablo? aŭ speco de breto (laborbreto)? Verŝajne simple tablo, malgraŭ la manko de la piedoj kutimaj ĉe tablo.

9 comments:

  1. tial ke multaj el tiuj iloj ankaŭ varmigas akvon.. mi ne uzus la radikon 'frid'.. sed 'doni'.. akvodonilo ŝjanas al mi taŭga

    ReplyDelete
  2. En mia laborejo trovighas tia aparato de la firmao Culligan, kaj oni simple nomas ghin la "Culligan machine". Ghi donas varman akvon (sufiche varman por fari teon), glaci-malvarman akvon, kaj akvon je "chambro-temperaturo" el tri kranoj.

    Krome, interne estas ampolo de lumo "ultra-viola", kio supozeble mortigas chiujn bakteriojn. Tre amuze . . .

    Chu ne "akvilo" sufichus? Ghi ne nur donas, sed tenas, varmigas, malvarmigas, senbakteriigas, ech filtras mi kredas.

    Lee

    ReplyDelete
  3. Mi ankorau ne renkontis similan aparaton ankau varman akvon havigantan, sed nur tiajn, el kiuj oni povis fluigi akvon ne-varmigitan, pli kutime akvon lauplache malvarmigitan au ne-malvarmigitan (chi tian montras la bildo chi-supra). Tamen ankau mi ne uzus radikon "frid/", char en la lingvo internacia ekzistas prefikso "mal/", pro kio ne estas loko apud la radiko "varm/" por alia malo, ol "mal/varm/".

    Ankau en tiu alia, parte simila lingvo, en kiu ne ekzistas au nur lame funkcias la prefikso "mal/", kaj kiun mi foje nomas "PIV-lingvo", mi ne uzus la vorton "frid/uj/o", char, se mi ghuste komprenis, la anoj de tiu lingvo shatantoj de chi tiu vorto nomas per ghi malvarmshrankon, en kiun oni metas post malfermo kaj refermo de la pordo, tiujn ajhojn, kutime manghajhojn, kiujn oni volas teni malvarmaj au malvarmigi. SHajnas al mi, ke tian shrankon kaj la priparolatan "water cooler" oni ne povus same nomi.

    Entuziasmigas min nek "akv/o/dis/don/il/o", nek "akv/o/don/il/o". Tamen, se nenion pli bonan oni trovus, tiuj shajnus al mi akcepteblaj. Ilin oni ne erare komprenus lau la signifo "krano", ghuste pro tio, ke kranoj jam havas sian nomon : "kran/o". Krome, krano estas io pli simpla ; sur la bildo mi vidas, ke la "water cooler" havas du kranojn, unu por akvo ne-malvarmigita, unu por akvo malvarmigita.

    Miretige estas por Francujano, ke che tiaj "water coolers" oni en Britujo kutimas longete babilachi kun kolegoj. En Francujo oni ligas tian kutimon al alia aparatospeco, el kiu oni povas fluigi ne akvon, sed kafon, au, che iuspecaj tiaj, lauplache kafon au diversajn aliajn trinkajhojn, au nur varmajn, au varmajn kaj malvarmajn. Tion oni nomas "machine à café"(lauvorte "kaf/mashin/o"). Mi dubas, chu oni povus Esperante tion nomi per "kaf/(o/)mashin/o", char tiu chi vorto eble pli konvenus por iuj alispecaj aparatoj.

    ReplyDelete
  4. Ni memoru la Fundamentan vorton "temaŝino". Ĝi nomas tion, kion oni hodiaŭ pli ofte nomas "samovaro". Eble ĝi povas esti bazo por vortoj kiel "kafomaŝino", "trinkomaŝino", "akvomaŝino" k.t.p.

    Cetere, en Koreujo oftegas tiaj akvomaŝinoj. Preskaŭ ĉiu restoracio havas tian aparaton (kaj sendube ankaŭ ĉiuj laborejoj). Kutime ili donas kaj varman kaj malvarman akvon. Oni simple elektu la deziratan kranon.

    ReplyDelete
  5. Post afishado, mi pensis pri "mashino". "Akvomashino" estas tute bona kaj placha, kaj pli klara ol "akvilo".

    Cetere, che mia laborejo ne temas precize pri kranoj . . . temas pri butonoj: per pushado oni ellasas la akvon tra eta truo . . .

    Lee

    ReplyDelete
  6. En nia regiono, oni nomas tiujn aferojn "bubblers", do "vezikiloj".

    ReplyDelete
  7. pri labortablo/laborbreto mi ne havas preferon. iomete pli precize eblus prepartablo/breto. efektive iom pedante mi nomus breto tion, kio ne havas kruron, kaj tablo tion, kio havas.

    en la kuirejo de esperanta bildvortaro sur p. 41a ĝi ŝajne estas labortabulo - ne tre kontentige kompare kun breto.

    ReplyDelete
  8. cxu la senco de "cisterno" ne estas plivastigebla al tiu cxi water cooler?
    "labortablo" estas tablo cxe kiu oni laboras; mi faras tion ekz. kutime pri tradukoj, per komputilo sur la labortablo. "breto" povus tauxgi laux la kutimaj difinoj, sed al mi esenca sencero sxajnas ties formo, multe pli longa ol kiom largxa. Kion pri "preparplato"?

    ReplyDelete
  9. Mi trovas interesa la serion: "kafomaŝino", "trinkomaŝino", "akvomaŝino.

    Ne malbona ŝajnas ankaŭ, por tiaspecaj maŝinoj, la formo kun "liver-":

    kafoliverilo, trinkaĵliverilo, akvoliverilo.

    ReplyDelete