Monday 12 January 2009

degrade

La Fundamenta vorto degrad/i tradicie rilatas nur al rango. Mi flirtas kun la ideo, rekomendi vastigon de la senco por kovri ĝeneralan kvaliton aŭ reputacion. Do ne nur degradi oficiron; degradita formo de legendo (PIV), sed ankaŭ tiu kutimo degradas virinojn; degradita habitato. Materialoj, kiuj estas "biodegradable", ne persistas post uzo kaj forĵeto, malutilante al la natura medio, sed male malkomponiĝas (ekzemple per putriĝo). Oni povus diri biomalkomponebla, kiel PIV; aŭ, vastigante tiel la sencon de degradi, biodegrad-ebla, -iĝema. Aŭ ĉu tio estas tro naturisma?

2 comments:

  1. La ideo pli vaste uzi la verbon "degradi" eble ne estas nova. Mi ĵus serĉis la radikon DEGRAD/ en la Tekstaro de Esperanto. Montriĝis, ke ĝi estas uzata ege malofte. Fakte mi trovis nur du trafojn, ambaŭ en tre novaj tekstoj, kaj en ambaŭ okazoj la signifo estis vastigita simile kiel vi proponas!

    ReplyDelete
  2. "tiu kutimo degradas virinojn" laŭ mi estas akceptebla (eble metaforeca) vastigo de la signifo.

    Tamen "degradebla" anstataŭ "malkomponebla" jam ŝajnas al mi alispeca signifo-vastigo, ne vere rekomendinda. Tiukaze mi simple restus ĉe "malkomponebla".

    ReplyDelete