Tuesday 6 January 2009

stiri

En la angla, to steer (a car) estas tio, kion oni faras per la stirrado: igi la aŭton iri dektren, maldekstren, rekte antaŭen. Sed akceli, malakceli, kluĉi, ŝanĝi rapidumon, bremsi, iri malantaŭen ne apartenas al to steer.
Tamen Esperanto alpruntis to steer, kiel stir/i, kaj donis al ĝi la vastan sencon, kiu kovras ĉiujn tiujn menciitajn agojn. Tiel stiri respondas al la angla to drive (a car), do ne nur steering sed ankaŭ braking, accelerating, slowing down, changing gear (kaj eĉ verŝajne starting, parking, road sense ktp).
La difino en PIV, direkti veturilon, povus havi ambaŭ sencojn, malvastan kaj vastan. Tamen la uzado estas klara. En la Tekstaro estas pli ol 70 trafoj por stir-, pluraj el kiuj montras klare la diferencon inter Esperanto kaj la angla:
stiris sian novan sport-aŭton je 200 km/h
malsevereco de irlandaj leĝoj pri stirpermesiloj.
rapidas,” murmuris Bogdan, “stiru pli lante.

En la angla oni ne povus diri steer more slowly, nur drive more slowly.
Bedaŭrinde, do, stiri devas esti konsiderata kiel falsa amiko de steer. (Ĉu ĝi estas falsa amiko ankaŭ de la parenca germana vorto, steuern? La ordinara vorto por tiu ago estas fahren.)
Stiri do enviciĝas kun kontroli, asisti kaj aliaj vortoj en kiuj la Esperanta signifo koincidas nur etparte kun la angla. Ĝenerale, stiri = drive, kontroli = check, asisti = attend.
Kial ne diri simple konduki aŭton?

4 comments:

  1. Multaj homoj diras "ŝofori aŭton". Ŝajne ankaŭ "direkti aŭton" estas almenaŭ iomete uzata.

    ReplyDelete
  2. Vi pravas, almenaŭ se temas pri britaj e-istoj. Tamen laŭ PIV ŝofor/i estas labori kiel profesia kondukisto de aŭto.

    ReplyDelete
  3. Ankaŭ kiam temas pri Claude Piron. Vidu ekzemple ĉapitron 19 de "Gerda malaperis!": "mi scias ŝofori", "vi ne rajtas ŝofori". Eble tio tamen estas malrekomendinda. Mi ne scias.

    ReplyDelete
  4. "Ŝofori" ja indikas profesian laboron. Mi konsentas, ke "konduki aŭton" estas la plej simpla, kaj preferinda, formo.

    ReplyDelete