Monday 19 January 2009

cotton buds and persimmons



1. Ĉu iu konas bonan nomon por “cotton swab” (= brite “cotton bud”, usone “Q-tip”)? Vidu la bildon. Ĝi konsistas el vatobuletoj fiksitaj al plasta stangeto. Oni uzas ĝin ĉe unua helpo, por ŝminkado, aŭ ĉe metioj/hobioj.

2. Ankoraŭ pri fruktoj kaj arboj: Gotoo Hitosi mesaĝis al mi private, atentigante pri la PIVa formo persimon/o (arbo). Li diras, ke en la japana kaki-no-ko estas la nomo nur de la arbo, ĉar la frukto mem estas kaki (柿); do ni ne nomu la frukton kakinoko. Tre utila atentigo!
Efektive PIV proponas tri nomojn por la arbo: (japana) persimono, kakinoko, kakinokdiospiro.
Pensinte pri la komentoj de Edmundo kaj Russ, mi konkludas ke eble mia unua ideo estis erara. Eble estus pli bone havi principon, ke ĉe tiuj fruktoj, kiujn la homoj kutime manĝas, la radiko nomu la frukton, sed ĉe nemanĝataj fruktoj ĝi nomu la arbon. Tiel papaj/o, gujav/o kaj (jes!) persimon/o estu unuavice fruktoj (do malsame ol en PIV). Kaj la persimon-arbo nomiĝu tiel, do per neniu el la tri PIVaj nomoj.
Restas la demando, ĉu sorp/o estas unuavice frukto aŭ arbo. Kaj kio pri la (ruĝa) sambuk/o, kies berojn ni uzas por fari “elderberry wine”?

5 comments:

  1. Mi ne scias pri kutima nomo, sed cerbumante:

    Multaj homoj ŝajnas koni la vorton "kotono" kaj malmultaj la vorton "vato", miasperte - nu almenaŭ tio veras pri mi. :) (Krome, "vato" malbonŝance povus konfuzi pro la samnoma elektra mezurunuo, la difino, kiun pli multaj homoj rekonas, mi supozas...) Tamen ja "vato" ŝajnas pli ĝusta, eĉ fundamenta, ktp.

    Iuj ideoj:
    Vata bulstangeto.
    Vata bulo, vatbulo - sed tio ne implicas la stangeton.

    Laŭ la ofta uzo de la ilo:
    Orelpurigilo, vata orelpurigilo - eble tro malklaraj ĉar diversaj iloj povus purigi orelojn.

    Vata orelstangeto, vata puriga stangeto, vata viŝstangeto (ja, oni ofte uzas ilin por viŝi), ...

    ReplyDelete
  2. en la hismapana (meksikurbe, almenaŭ) oni nomas ilin "cotonete" [kotonete]...

    eĉ (eble) pli ĝusta la radiko VAT- mi certe uzus KOTON-

    ReplyDelete
  3. http://kisa.ca/vortaro/search.php?someaction=search&word=q%20tip

    ReplyDelete
  4. Dankon. Iel mi pretervidis, ke en Hejma Vortaro estas “vatbastoneto”. Tiel estu.

    ReplyDelete