Sunday 18 January 2009

(in)continence

Por tiu kiu estas juna kaj sana, continence estas la kapablo regi sian seksumadon, = ĉasteco; sed pri tio ne temas.
Por la maljunulo aŭ malsanulo, continence estas la kapablo regi sian urinadon kaj fekadon. Incontinence estas la manko de tiu kapablo:
urinary incontinence (latine incontinentia vesicae), la senvola ellaso de urino, senvola pisado, aŭ
faecal incontinence (incontinentia alvi), la senvola ellaso de feko, senvola kakado, aŭ
double incontinence (ambaŭ kune).
An incontinence pad estas speciala vataĵo por sorbi la nevole ellasitan urinon.
Adjektive, (in)continent: the patient is doubly incontinent.
Mi ne trovas en PIV esprimon en Esperanto por traduki tiujn nociojn. Jes, enurezo = senvola ellaso de urino, preskaŭ ĉiam nokta; sed tiu enuresis estas nur unu speco, kaj mankas en PIV vorto por la responda encopresis. Ambaŭ ne taŭgas por naskintino aŭ kadukulo.
Ĉu estus akcepteble inventi neologismon kontinenc/o? Tiel oni formus nekontinenco, nekontinenca, urinnekontinenca, feknekontinenca, duobla nekontinenco. Aŭ ĉu estus pli bone komenci per la negativo, kaj neologismi inkontinenc/o (urininkontinenca, fekinkontinenco, duoble inkontinenca)?
Aŭ ĉu ekzistas alia, pli simpla solvo, kiun mi ne rimarkis?

4 comments:

  1. Io kun "liki"?

    En la finna ekzistas la medicina vorto "inkontinenssi" kaj la pli komunuza "pidätyskyvyttömyys", laŭvorte "nekapablo reteni"

    ReplyDelete
  2. Tute aliteme: kiel vi tradukas "claim responsibility" (ekzemple pri atenco)?

    ReplyDelete
  3. "nepivaj vortoj" de cherpillod enhavas "inkontincenco" el "japana-esparanto vortaro" de miyamoto m., 1982, iom malpli oportune ol via propono.

    aliflanke dictionnaire médical français-espéranto enhavas: "senvola ellaso, neretenemo", "neretenemo de fekaĵo", "neretenemo de urino, senvola urinellaso (prop.), liturinado, enurezo".

    ReplyDelete
  4. Ankaŭ De Diego proponas "inkontinenco".
    Memoru ke lia Granda Vortaro estas libere kaj tre facile konsultebla en la reto en http://www.esperanto.es

    ReplyDelete