Tuesday 13 January 2009

Cochlear implant



Mi citas el la angla Wikipedia:
A cochlear implant (CI) is a surgically implanted electronic device that provides a sense of sound to a person who is profoundly deaf or severely hard of hearing. The cochlear implant is often referred to as a bionic ear. Unlike hearing aids, the cochlear implant does not amplify sound, but works by directly stimulating any functioning auditory nerves inside the cochlea with an electric field.
Do temas pri ĥirurgie enfiksita aŭdhelpilo. (La koncerna aparato estis parte ellaborita en mia propra universitato kaj fako, UCL Phonetics.)
Mi trovis nur du proponojn de Esperanta nomo: ĉe Sonja Kisa, koklea greftaĵo, kaj ĉe Krause, sub Implantat, (en)greftaĵo.
Tamen grefti (PIV) estas “enplanti sur individuon [tiel!] pecon el histo aŭ organon, deprenitan aŭ el la sama individuo aŭ el alia”. La koklea enmetaĵo ne estas deprenita de vivanta organismo; ĝi estas elektronikaĵo. Pro tio ĝia angla nomo estas ne graft sed implant. Same france implante, germane Implantat, ruse имплантат. Do pli taŭgas la vorto enplanti, kies 3a senco en PIV estas “enmeti objekton (ekz-e protezon) … en la korpon”.
Ni diru: koklea enplantaĵo.

2 comments:

  1. "Enplanti" enhavas la radikon PLANT/, kaj "planto" ja estas "kreskaĵo". Tial estas iom kurioze preferi tiun vorton super "grefti" kun la argumento, ke temas pli elektronikaĵo, ne pri histo aŭ organo. Ĝuste pro tiu PLANT/ "enplanti" devus esti eĉ pli maltaŭga ol "grefti".

    Ĉiuokaze temas pri etendo de la origina ideo, kiu rilatis kreskaĵojn, al simila enmetado/almetado de io neorganika. Al mi tial ŝajnas, ke kaj "grefti", kaj "enplanti" same bone, aŭ same malbone, povas servi.

    ReplyDelete
  2. nice,,,
    if any patient want to know about Cochlear and Hearing implants
    then click on the link Cochlear and Hearing implants in India

    ReplyDelete